Edmond Privat - Vivo de Zamenhof

Здесь есть возможность читать онлайн «Edmond Privat - Vivo de Zamenhof» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Биографии и Мемуары, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Vivo de Zamenhof: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Vivo de Zamenhof»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vivo de Zamenhof — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Vivo de Zamenhof», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Denove korvundita, sed ĉiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed je kio do utilis la Krakova eksiĝo? Ĉu nur la morto igos lin libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al Parizo kaj diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso en neŭtrala lando.

Vojaĝe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buĉado. La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Eŭropo pretiĝis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra minacis aeron…

Tro malfrue. Tro malfrue… Io rompiĝis en koro Zamenhofa.

ĈAPITRO XII. Homo ĉe Morto.

Milito — En Varsovio. — Pri hebrea nacianismo. — Letero al Diplomatio. — Batalo kaj mizero. — Ĉagreno de la Majstro. — La vivcelo. — Letero pri homaranismo. — Projektita Kongreso. — Rusa Revolucio. — Lasta korbato. — Enterigo. Lia kredo. — Pri senmorteco de l' animo. — Pri junula krizo — Pri Krista instruo. — Abdul-Baha. — Kuracisto de l' Homaro. — Grandeco de Zamenhof.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale.

Tiuj versoj eĥadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al Varsovio, senpaka, senseĝa, senmanĝa, senhora, en vagonoj plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis, ĉiam vigla, senlaca, flegema.

Malsano kaj malĝojo lin premis ĉe koro. Hejme li restadis nun. Li povis nek marŝi, nek spiri facile. Ĉirkaŭe la batalo teruris. Pafilegoj ektondris ĉiam pli proksime. Flugŝipoj ĵetis bombojn sur la urbon. Eĉ unu falis en la straton Dzikan. Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimiĝis. Kio estas ja danĝero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj ŝovinistaj pasioj ĉie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el kaĝo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo, malmoralo. La milito venenis ĉion. Dume suferis senkulpuloj kaj heroe falis amasege.

En Varsovio la vivado fariĝis abomena. Rusaj armeoj plenigis la urbon. Kozakoj trarajdis. Ĉerkesoj tramarŝis, kantante laŭritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj. Kontraŭ ili turniĝis la incitoj. Ilia lingvo similas la germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraŭ judaj butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis eĉ Zamenhof, "danĝeran internaciulon". Mi lin vidis en printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disŝirita pro la malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al kongreso homarana.

Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la tuta mondo diskoleriĝis en kontraŭaj ŝovinismoj, li restis fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio 1914 li skribis al la organizantoj:

"Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.

"Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta . Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma."

Eĉ la persekuto kaj teruraj batoj kontraŭ la Hebreoj dum la milito ne ŝanĝis tiun ĉi vidpunkton. Sed kiu aŭdis Zamenhof parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korŝiran doloron pro ili, tiu povas kompreni kiom li oferis sur la altaro de l' fideleco al supergenta idealo.

Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron al diplomatio". Eble ĝi estas lia skribaĵo la plej forta. Bedaŭrinde ĝi aperis tri aŭ kvar jarojn tro frue antaŭ la tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon ĝin represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Eŭropo li sin turnis per profeta voko: "Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la gento Y?"

Laŭ Zamenhof nur unu decido povus savi Eŭropon de kruda sovaĝeco. Ĝi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu ĉi principo: " ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj ". Sed por efektivigi tion, estus necese nomi la regnojn per neŭtralaj nomoj geografiaj, anstataŭ per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aŭ Poloj estis premataj. En lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj, Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antaŭa "Serenisima Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono", "Brazilio" rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon kvazaŭ sian kaj la ceterajn loĝantojn kiel fremdulojn toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando, kaj revenis al sia ideo pri neŭtralaj nomoj kun sufikso — io .

Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn sub internacia garantio:

1) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion, aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj.

2) Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata, ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto.

3) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo starigita per interkonsento de ĉiuj Eŭropaj regnoj.

4) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.

Iam venos tempo, post longa naŭzo pri militoj, kiam tiuj ĉi principoj estos avide serĉataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915 proponitaj de Ludoviko Zamenhof.

Vespere, la 1-an de julio 1915, la ĉielo ruĝe fajris ĉirkaŭ Varsovio. Forirante, la Rusoj ĉie brulis la rikolton. Oraj kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene, germana regimento enmarŝis regulpaŝe. Post pli ol unu jaro, pola ekregistaro stariĝis apud prusa generalo. Ankaŭ tiam la militistoj ne ŝatis la Hebreojn. Maldikaj, malriĉaj, seninfluaj je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj. Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaŭ supa disdonejo. Mankis pano.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Vivo de Zamenhof»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Vivo de Zamenhof» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Vivo de Zamenhof»

Обсуждение, отзывы о книге «Vivo de Zamenhof» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x