Ŝi ekploris.
— Princino, — mi diris, — al mi estas neeble respondi al vi; permesu al mi priparoli kun via filino inter kvar okuloj…
— Neniam! — ŝi ekkriis, stariĝinte de l’ seĝo en ega emocio.
— Kiel vi volas, — mi respondis forironte.
Ŝi enpensiĝis, faris al mi mansignon, ke mi atendu, kaj eliris.
Pasis ĉirkaŭ kvin minutoj; mia koro forte batis, sed la pensoj estis trankvilaj, la kapo malvarmis; kiel ajn mi serĉis en la brusto almenaŭ iun fajreron de amo al la ĉarma Mary, sed la penoj estis vanaj.
La pordo malfermiĝis, kaj ŝi eniris. Dio mia! Kiel ŝi aliiĝis de kiam mi ŝin vidis, kaj ĉu tio estis delonge?
Atinginte la mezon de l’ ĉambro ŝi ŝanceliĝis; mi saltis, subtenis ŝin kaj kondukis al fotelo.
Mi staris kontraŭ ŝi. Ni longe silentis; ŝiaj grandaj okuloj, plenigitaj de neesprimebla malĝojo, ŝajnis serĉi en la miaj ion similan al espero; ŝiaj palaj lipoj vane penis rideti; ŝiaj delikataj manoj, kunmetitaj sur genuoj, estis tiel malgrasaj kaj travideblaj, ke mi ekkompatis ŝin.
— Princidino, — mi diris: — vi ja scias, ke mi mokis vin?.. Vi devas malestimi min.
Sur ŝiaj vangoj aperis febra ruĝo.
Mi daŭrigis:
— Sekve, vi ne povas min ami…
Ŝi forturnis sin, apogis sin per kubutoj kontraŭ la tablo, fermis la okulojn per mano kaj al mi ŝajnis, ke en ili ekbrilis larmoj.
— Dio mia! — ŝi prononcis apenaŭ aŭdeble.
Tio iĝis netolerebla: post unu minuto mi falus al ŝiaj piedoj.
— Do, vi mem vidas, — mi diris per laŭeble firma voĉo kaj kun altrudita rikaneto, — vi mem vidas, ke mi ne povas edziĝi al vi. Se vi eĉ volus nun tion fari, vi baldaŭ pentus. Mia konversacio kun via patrino devigis min intertrakti kun vi tiel sincere kaj tiel krude; mi esperas, ke ŝi estas en falsa konvinko: vi povos facile malkonvinki ŝin. Vi vidas, ke mi ludas en viaj okuloj la plej mizeran, la plej aĉan rolon, kaj eĉ konfesas tion; jen estas ĉio, kion mi povas por vi fari. Kiun ajn fian opinion vi ekhavos pri mi, mi akceptos ĝin… Vi ja vidas, kiom aĉa mi estas antaŭ vi… ĉu ne, se vi eĉ amis min ĝis nun, de tiu ĉi minuto vi min malestimas?
Ŝi sin turnis al mi pala, kiel marmoro, nur ŝiaj miraklaj okuloj brilis.
— Mi malamegas vin… — ŝi diris.
Mi dankis, klinsalutis respektoplena kaj eliris.
Post unu horo kuriera triĉevala kaleŝo flugrapide portis min el Kislovodsko. Kelkajn verstojn post Jessentuki mi rekonis apud la vojo la kadavron de mia ventevigla ĉevalo; la selo estis forprenita, verŝajne, de preterrajdanta kozako kaj anstataŭ la selo sur ĝia dorso sidis du korvoj. Mi suspiris kaj forturnis min…
Kaj nun ĉi tie, en la enua citadelo, mi ofte, trakurante pense la pasinton, demandas min: kial mi ne volis ekiri sur la vojo malfermita al mi de la providenco, kie min atendus mildaj ĝojoj kaj trankvila animo?.. ne, mi ne alkutimiĝos al tiu sorto! Mi estas kiel maristo, naskita kaj kreskinta sur ferdeko de pirata brigo: lia animo kunkreskis kun ŝtormoj kaj bataloj, kaj elĵetita surborden, li enuas kaj langvoras, kiel ajn logas lin bosko, kiel ajn lumas al li la paca suno; li paŝas tutajn tagojn laŭ stranda sablo, koncentriĝas en aŭskulto de monotona hurlorikano de alkurantaj ondoj kaj fiksas rigardon en nebulan foron: eble aperos tie sur la pala strio, dividanta bluan marabismon dis de grizaj nuboj, la aspirata velo, komence simila al flugilo de mara mevo, sed iom post iom apartiĝanta de ŝaŭmantaj rulblokoj kaj ritmakure proksimiĝanta al la dezerta haveno…
Verso el la poemo de Aleksandr Puŝkin (1799–1837) Nubo (1835).
Sur la armeaj oficiraj epoletoj estis numeroj de la regimentoj; la armeaj soldatoj havis numerojn de la regimentoj sur la kaskedoj kaj butoj. La gvardianoj portis la ŝtatan blazonon. La teksto aludas, ke tiutempe en Kaŭkazo estis multaj oficiroj, kiuj pro deliktoj estis malpromociitaj el gvardio al armeo (kiel Peĉorin kaj Lermontov) aŭ soldatigitaj.
Fininto de armea lernejo. (Laŭ PIV: «oficir-aspiranto».)
griz-perla koloro (fr.).
punc-koloraj (fr.).
En la romano de Daniel Defoe (1660–1731) Vivo kaj mirindaj aventuroj de Robinsono Kruso (1719, Esp. 1908) estas menciita nur ombrelo, farita de la protagonisto. La «promenbastono» aperis en la francaj tradukoj, per kiuj Lermontov, evidente, konatiĝis kun la romano.
laŭ la maniero de rusa kampulo (fr.).
Mia kara, mi malŝatas la homojn por ne malestimi ilin, ĉar alimaniere la vivo estus tro naŭza farso (fr.).
Mia kara, mi malestimas la virinojn por ne ami ilin, ĉar alimaniere la vivo estus tro ridinda melodramo (fr.).
Lorneto.Okulvitroj kun tenilo.
Hektika febro ( febris hectica ); la nuna rusa nomo estas «истощающая лихорадка» (laŭvorte, «konsumanta febro»).
Ĉerkeso … kabardo.Anoj de du parencaj popoloj de la adega popolgrupo, loĝantaj en la Norda Kaŭkazo. Laŭ la lasta sovetunia popolnombrado la kabardan-ĉerkesan lingvon parolis ĉ. 275 mil homoj.
Beŝmeto.Vira vesto de kelkaj kaŭkazaj popoloj. Oni portis ĝin zonite super ĉemizo, sed super la beŝmeto kutime estis alia supervesto.
La kolonio estis fondita en 1802 fare de skotaj misiistoj en la vilaĝo Karras por kristanigi montaranojn. Ekde 1808 en la kolonio loĝis plejparte germanoj.
Iom modifita citaĵo el Malfeliĉo esti tro sprita de Aleksandr Gribojedov (1795–1829): «Ankoraŭ regas la konfuz’ de lingvoj: franca kaj niĵnij-novgoroda».
Mia dio, ĉerkeso!.. (fr.).
Ne timu, sinjorino; mi ne estas pli danĝera ol via kavaliro (fr.).
Nagajo.Ano de la tjurka nagaja popolo, loĝanta en la Norda Kaŭkazo.
Tio estas ridinda!.. (fr.)
Dankon, sinjoro (fr.).
Permesu… (de fr. permettez. )
por mazurko… (fr.).
Ĉarme! rave! (fr.)
La vortoj de Peĉorin, direktitaj al Mary, paŭsas la monologon de Aleksandr Radin el la dramo de Lermontov Du fratoj (Akto 2, Sceno 1).
Temas pri Pjotr Kaverin (1794–1855) — husaro, amiko de Puŝkin, dediĉinta al Kaverin kelkajn poemojn.
Peterburga literatura revuo, kiu aperis en 1834–1863.
Titola konsilisto.La naŭa rango en la 14-ranga oficista rangtabelo, ekvivalenta al la armea ŝtabrotĉefo, marista leŭtenanto kaj eklezia diakono.
Populara vino devenanta el Kaĥetio — orientkartvelia regiono, kiu en la mezepoko estis sendependa reĝlando.
Neĝusta citaĵo el la 3a akto de Malfeliĉo esti tro sprita de Gribojedov.
Versoj el la dediĉo de Eŭgeno Onegin de Puŝkin (al P. Pletnjov).
Читать дальше