Михаил Лермонтов - Princidino Mary

Здесь есть возможность читать онлайн «Михаил Лермонтов - Princidino Mary» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Jekaterinburg, Год выпуска: 1996, Издательство: Ruslanda Esperantisto, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Princidino Mary: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Princidino Mary»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

(El la Antaŭparolo de la eldonejo)
Princidino Mary La protagonisto de «Princidino Mary» estas eksgvardia armea oficiro (samkiel Lermontov tiutempe) Peĉorin. Liaj skeptiko pri la moralaj valoroj, egocentrismo kaj manko de klare esprimita vivocelo, kompletigitaj de la nekontestebla intelekto kaj rara kapablo al objektiva memanalizo faris lin karakteriza tipo por tiuepoka Ruslando. Lermontov sukcesis eviti la tradician edifan elementon kaj lasis al la legantoj (kaj kritiko) la privilegion laŭdi aŭ kondamni la protagoniston; eble ankaŭ pro tio la romano estas daŭre reeldonata, legata kaj ŝatata ĉie, kie oni legas kaj parolas en la rusa lingvo. La figuro de Peĉorin fariĝis parto de la rusa kulturo, ne malpli integra ol la figuroj de Onegin kaj Bazarov.

Princidino Mary — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Princidino Mary», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La doktoro konsentis esti mia sekundanto; mi faris al li kelkajn instrukciojn rilate la kondiĉojn de la duelo. Li devis insisti, ke la afero pasu kiel eble plej sekrete, ĉar, kvankam mi ĉiam ajn pretas riski mian vivon, sed mi neniom emas difekti por ĉiam mian estonton en la ĉi tiea mondo.

Post tio mi iris hejmen. Pasis unu horo, kaj la doktoro revenis el sia vojaĝo.

— Tute definitive, kontraŭ vi estas komploto, — li diris. — Mi renkontis la dragonan kapitanon ĉe Gruŝnickij kaj ankoraŭ unu sinjoron, kies nomon mi ne memoras. Mi haltis por unu minuto en la antaŭĉambro por demeti galoŝojn. Inter ili regis terura bruo kaj disputoj… «Pro nenio mi konsentos! — diris Gruŝnickij. — Li min ofendis publike; tiam estis tute alio…» — «Kia estas via koncerno? — respondis la kapitano. — Mi ĉion prenas je mi. Mi estis sekundanto en kvin dueloj, kaj mi bone scias kiel ĉion ĉi aranĝi. Mi ĉion pripensis. Bonvolu nur ne malhelpi. Iom timigi ne estas malbone. Kaj kial subigi sin al danĝero, se estas eble eviti?..» — Tiuminute mi eniris. Ili subite eksilentis. Niaj intertraktoj daŭris sufiĉe longe; fine ni decidis la aferon tiel: proksimume je kvin verstoj de ĉi tie estas nevizitata fendego inter montoj; ili veturos tien morgaŭ je la kvara horo matene, kaj ni veturos tien duonhoron post ili; vi pafduelos je distanco de ses paŝoj — tion postulis Gruŝnickij mem. Mortpafito estos imputita al ĉerkesoj. Nun jen kiujn suspektojn mi havas: ili, tio estas la sekundantoj, evidente iom ŝanĝis sian antaŭan planon, kaj volas ŝarĝi per kuglo nur la solan pistolon de Gruŝnickij. Tio iom similas murdon, sed en la milita tempo, kaj precipe en azia milito, ruzaĵoj estas permesitaj; nur Gruŝnickij ŝajnas esti pli nobla, ol liaj kamaradoj. Kiel vi pensas? Ĉu ni devas montri al ili, ke ni divenis?

— Pro nenio en la mondo, doktoro! Estu trankvila. Mi ne malgajnos al ili.

— Kion do vi volas fari?

— Ĝi estas mia sekreto.

— Estu singarda, ne mistrafu… Ja estas distanco de ses paŝoj!

— Doktoro, mi atendas vin morgaŭ je la kvara horo; la ĉevaloj estos pretaj… Adiaŭ.

Ĝisvespere mi sidis hejme en mia ĉambro, ŝlosinte la pordon. Venis lakeo inviti min al la princino, — mi igis lin diri, ke mi malsanas.

* * *

La dua horo de nokto… Mi ne povas ekdormi!.. Kaj tamen necesus ekdormi, por ke morgaŭ ne tremu la mano. Cetere, de ses paŝoj estas malfacile maltrafi. Ho! sinjoro Gruŝnickij! via mistifikaĵo ne prosperos al vi… ni interŝanĝos la rolojn: nun mi devos serĉi sur via vizaĝo indikojn de kaŝita timo. Kial vi mem difinis tiujn fatalajn ses paŝojn? Vi pensas, ke mi sendispute prezentos mian frunton al vi… sed ni lotos!.. kaj tiam… kio okazos, se lia fortuno superos? Se mia stelo fine perfidos?.. Kaj nemirinde: ĝi tiel longe servis fidele al miaj kapricoj.

Kion fari? Morti, do morti! La perdo por la mondo ne estos granda. Kaj ankaŭ al mi mem efektive estas enue. Mi estas kvazaŭ homo, oscedanta dum balo, kiu ne foriras dormi nur pro tio, ke ankoraŭ ne alpordiĝis lia kaleŝo. Sed la kaleŝo pretas… adiaŭ!..

Trakurante en la memoro tutan mian pasinton, mi demandas min nevole: por kio mi vivis? Por kia celo mi naskiĝis?.. Ha, evidente, ĝi ekzistis, kaj, verŝajne, estis al mi alta destino, ĉar mi sentas en animo mia fortojn neamplekseblajn… Sed mi ne divenis la destinon, mi estis forlogita de tentoj, vakaj kaj sendankaj; el ilia forĝejo mi eliris hardita kaj malvarma kiel fero, sed forkonsumis poreterne la ardon de noblaj streboj — la plej bonan floron de l’ vivo. Kaj de tiu tempo, kiom da fojoj mi ludis rolon de toporo en manoj de sorto! Kiel ekzekutilo mi falis sur la kapon de l’ kondamnita viktimo, ofte sen kolero, ĉiam sen bedaŭro… Mia amo al neniu portis feliĉon, ĉar mi nenion oferis al tiuj, kiujn mi amis: mi amis por mi, por la propra plezuro; mi nur kontentigis strangan soifon de l’ koro, avide devorante iliajn sentojn, ilian teneron, iliajn ĝojojn kaj suferojn — kaj neniam povis satiĝi. Tiel iu, angorigata de malsato, ekdormas en senfortiĝo kaj vidas antaŭ si luksajn manĝaĵojn kaj ŝaŭmantajn vinojn; li manĝegas en admiro la aerajn donojn de imago kaj al li ŝajnas veni faciliĝo; sed post vekiĝo la revo malaperas… restas duobligita malsato kaj malespero!

Kaj povas okazi, ke mi morgaŭ mortos!.. Kaj ne restos surtere eĉ unu estaĵo, kiu komprenus min plene. Iuj konsideras min pli aĉa, aliaj pli bona, ol mi efektive estas… Iuj diros: li estis bona bravulo, aliaj — fiulo. Kaj tio kaj alio estos malvero. Ĉu post ĉio ĉi valoras la penoj vivi? kaj tamen mi vivas — pleje pro scivolemo: atendas ion novan… Ridinde kaj amare!

… Jam unu kaj duonan monaton mi estas en citadelo N.; Maksim Maksimiĉ foriris ĉasi… mi estas sola; mi sidas ĉe fenestro, grizaj nuboj kovris la montojn ĝispiede; la suno tra la nebulo ŝajnas flava makulo. Estas malvarme; la vento fajfas kaj ŝancelas ŝutrojn… Enue!.. Mi reprenos mian taglibron por daŭrigi ĝin, interrompitan per tiom multaj strangaj eventoj.

Mi relegis la lastan paĝon: ridinde! Mi pensis morti; tio estis neebla: ankoraŭ mi ne eltrinkis ĝisfunde la kalikon da suferoj, kaj nun mi sentas, ke mi estas kondamnita ankoraŭ longe vivi.

Kiel klare kaj akre ĉio pasinta fandiĝis en mia memoro! Neniu trajto, neniu nuanco estas fortrotita de l’ tempo!

Mi memoras, ke dum la nokto antaŭ la duelo mi ne dormis eĉ unu minuton. Longe skribi mi ne povis: min ekposedis kaŝa sentrankvilo. Preskaŭ dum unu horo mi paŝis en la ĉambro; poste mi sidiĝis kaj malfermis la romanon de Walter Scott, kuŝintan sur mia tablo: ĝi estis «Skotaj puritanoj»; komence mi legis kun peno, poste forgesis min, logita de sorĉa fikcio… Ĉu vere al la skota bardo en la transa mondo oni ne pagas ĉiun minuton da ĝuo, kiun donacas lia libro?

Fine mateniĝis. Miaj nervoj trankviliĝis. Mi rigardis min en la spegulo; senvigla paleco kovris mian vizaĝon, kiu konservis postsignojn de turmenta sendormo; sed la okuloj, kvankam en ringoj de bruna ombro, brilis fiere kaj senindulge. Mi restis kontenta de mi mem.

Ordoninte seli la ĉevalon, mi min vestis kaj kuris al la banejo. Merginte min en malvarman bobelaĵon de l’ narzana akvo, mi sentis, kiel korpaj kaj animaj fortoj miaj estis revenantaj. Mi eliris el la kuvo freŝa kaj vigla, kvazaŭ mi estus ironta al balo. Diru post tio, ke la animo ne dependas de la korpo!..

Reveninte, mi trovis ĉe mi la doktoron. Li estis en griza rajdpantalono, jako kaj ĉerkesa ĉapo. Mi ekridegis, vidinte la etan figuron sub grandega vila ĉapo: lia vizaĝo, tute nemilitema, nun estis ankoraŭ pli longa, ol kutime.

— Kial vi estas tiom malĝoja, doktoro? — mi diris al li. — Ĉu vi ne akompanis homojn centfoje en la transan mondon kun granda indiferento? Imagu, ke mi havas inflamon de galo; mi povas resaniĝi, povas ankaŭ morti; unu kaj alio estas ordinara afero; penu rigardi min kiel pacienton, posedatan de malsano, ankoraŭ nekonata al vi, — kaj tiam via scivolo estos ekscitita ĝis la plej alta grado; vi povas nun fari pri mi kelkajn gravajn fiziologiajn observojn… Ĉu la atendo de perforta morto ne estas jam vera malsano?

La penso mirigis la doktoron, kaj li iĝis gaja.

Ni sidiĝis sur ĉevalojn, Verner kroĉiĝis al bridoj per ambaŭ manoj, kaj ni startis, rapide pretertrotis la citadelon, la suburbon kaj enrajdis en la intermonton, laŭ kiu serpentis la vojo, duone superkreskita de alta herbo kaj ofte transirata de brua rivereto, kiu estis transrajdenda vade je granda malespero de la doktoro, ĉar lia ĉevalo ĉiufoje haltis en akvo.

Mi ne memoras matenon pli bluan kaj freŝan! La suno apenaŭ sin montris el post verdaj pintoj, kaj la kunfandiĝo de l’ unua varmo de ĝiaj radioj kun la mortanta malvarmo de l’ nokto influis ĉiujn sentojn per iu dolĉa langvoro; en la intermonton ne penetris ankoraŭ la ĝoja radio de juna tago; ĝi origis nur pintojn de rokoj, pendantaj de ambaŭ flankoj super ni; densafoliaj arbustoj, kreskantaj en iliaj profundaj fendoj, ĉe la plej facila spiro de vento supertuŝis per arĝenta pluvo. Mi memoras, ke ĉi-foje mi ŝatis la naturon pli ol iam ajn antaŭe. Kiel scivole mi koncentris rigardon al ĉiu rosero, tremanta sur larĝa vita folio kaj reflektanta milionojn da spektraj radioj! Kiel avide rigardo mia penis penetri en nebulan foron! Tie la vojo iĝis pli kaj pli mallarĝa, la rokoj pli bluaj kaj timigaj, kaj fine, ili ŝajnis kuniri en bare starantan muron. Ni rajdis senvorte.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Princidino Mary»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Princidino Mary» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Princidino Mary»

Обсуждение, отзывы о книге «Princidino Mary» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x