— Mi pensas same, — diris Gruŝnickij. — Li ŝatas elturniĝi per ŝerco. Foje mi diris al li tiaĵon, ke aliu mortigus min surloke, sed Peĉorin ĉion ŝercigis. Mi, memkompreneble, ne vokis lin dueli, ĉar ĝi estis lia afero: kaj mi ne volis maldecigi min per tia rilato…
— Gruŝnickij koleras pro tio, ke li forkonkeris de li la princidinon, — iu diris.
— Jen kion oni elpensis! Mi, vere, iome amindumis la princidinon, sed tuje ĉesis, ĉar mi ne volas edziĝi, sed kompromiti fraŭlinon ne estas en miaj reguloj.
— Jes, mi vin certigas, ke li estas eminenta timulo, tio estas Peĉorin, sed ne Gruŝnickij, — kaj Gruŝnickij estas belheroo, kaj ale mia vera amiko, — diris denove la dragona kapitano. — Sinjoroj! Ĉu iu defendas lin ĉi tie? Neniu? Bonege! Ĉu vi volas elprovi lian kuraĝon? Tio vin amuzos…
— Ni volas, sed kiel?
— Jen aŭskultu: Gruŝnickij estas precipe kolera kontraŭ li — al li la unua rolo! Li alkroĉiĝos al ajna stultaĵo kaj provokos Peĉorinon dueli… Atendu. Jen en kio estas la artifiko… Li provokos dueli, bone! Ĉio ĉi — la provoko, preparoj, kondiĉoj estos kiom eble plej solenaj kaj teruraj — ĉion aranĝi mi prenas al mi; mi estos via sekundanto, mia kompatinda amiko! Bone! Nur jen kie estas la ruzaĵo: ni ne enmetos kuglojn en la pistolojn. Mi vin certigas, ke Peĉorin ektimos — mi starigos ilin je distanco de ses paŝoj, diablo prenu! Ĉu vi konsentas, sinjoroj?
— Bonege elpensite, ni konsentas! Kial ne? — aŭdiĝis de ĉiuj flankoj.
— Kaj vi, Gruŝnickij?
Mi atendis kun tremeto la respondon de Gruŝnickij; malvarma kolero ekposedis min ĉe la penso, ke se ne okazus la hazardo, mi povus esti ridigilo por tiuj stultuloj. Se Gruŝnickij ne konsentus, mi min ĵetus sur lian kolon. Sed post ioma silento, li stariĝis de sia loko, etendis brakon al la kapitano kaj diris tre grave: «Bone, mi konsentas».
Estas malfacile priskribi jubilon de la tuta honesta kompanio.
Mi revenis hejmen en posedo de du malsimilaj sentoj. La unua estis malĝojo. Pro kio ili ĉiuj malamegas min? — Mi pensis. — Pro kio? Ĉu mi iun ofendis? Ne. Ĉu vere mi apartenas al la aro da homoj, kies sola aspekto naskas malfavoron? Kaj mi sentis, ke venena kolero iom post iom plenigis mian animon. «Gardu vin, sinjoro Gruŝnickij! — mi diris, promenante tien-reen en la ĉambro: kun mi oni tiel ne ŝercas. Vi povas multon pagi pro aprobo de viaj stultaj kamaradoj. Mi ne estos ludilo por vi!»
Mi ne dormis la tutan nokton. Al la mateno mi estis flava kiel bergamoto.
Matene mi renkontis la princidinon ĉe la puto.
— Ĉu vi estas malsana? — ŝi diris, fikse rigardante min.
— Mi ne dormis la tutan nokton.
— Ankaŭ mi… mi kulpigis vin… povas esti vane? Sed klarigu vin, mi povas pardoni al vi ĉion…
— Ĉu ĉion?
— Ĉion… nur diru veron… nur pli rapide… Ĉu vi vidas, ke mi multe pensis, penante klarigi, pravigi vian konduton; eble, vi timas obstaklojn flanke de miaj gepatroj… tio ne gravas… kiam ili ekscios… (ŝia voĉo ektremis) mi ilin petpersvados. Aŭ via propra stato… sed sciu, ke mi povos ĉion oferi por la homo, kiun mi amas… Do, respondu tuj, havu kompaton… Vi min ne malestimas, ĉu ne?
Ŝi kaptis min je mano.
La princino iris antaŭe kun la edzo de Vera kaj nenion vidis; sed min povis vidi promenantaj malsanuloj, la plej scivolaj ĉikanuloj el ĉiuj scivolemuloj, kaj mi rapide liberigis mian manon el ŝia pasia premo.
— Mi diros al vi la tutan veron, — mi respondis al la princidino, — mi ne provos min pravigi, nek klarigi miajn agojn. Mi ne amas vin.
Ŝiaj lipoj milde paliĝis…
— Lasu min, — ŝi diris apenaŭ distingeble.
Mi levis la ŝultrojn, turnis min kaj foriris.
Kelkiam mi malestimas min… ĉu ne pro tio ankaŭ mi malestimas aliujn?.. Mi iĝis senkapabla al noblaj elanoj; mi timas ŝajni ridinda al mi mem. Aliu je mia loko proponus al la princidino son cœur et sa fortune [35] [35] siajn koron kaj fortunon (fr.) .
, sed super mi la vorto edziĝi havas magian potencon; kiel ajn pasie mi amas la virinon, nur ŝi sentigas, ke mi devas edziĝi al ŝi — adiaŭ la amo! Mia koro transformiĝas en ŝtonon, kaj nenio povas vivigi ĝin denove. Mi estas preta al ajna ofero, krom tiu; dudek fojojn mian vivon, eĉ la honoron, mi metos sur la karton… sed mian liberon mi ne vendos. Kial mi tiel aprezas ĝin? Kion mi havas en ĝi?.. Kien mi min preparas? Kion mi atendas de l’ estonto?.. Vere, absolute nenion. Ĝi estas iu denaska timo, neklarigebla antaŭsento… Ja ekzistas la homoj, kiuj senkonscie timas araneojn, blatojn, musojn… Ĉu konfesi?.. Kiam mi estis infano, unu maljunulino orakolis pri mi al la patrino: ŝi aŭguris al mi la morton de malbona edzino; ĝi min tiam profunde mirigis: en animo mia naskiĝis nevenkebla malamo al edziĝo… Kaj dume, io diras al mi, ke la aŭguro efektiviĝos; almenaŭ mi penos, ke ĝi efektiviĝu kiom eble plej malbaldaŭ.
Hieraŭ venis ĉi tien artifikisto Apfelbaum [33] [33] Somere de 1837 Apfelbaum efektive gastrolis en Kaŭkazo.
. Sur la pordo de l’ restoracio aperis longa afiŝo, anoncanta al plej respektata publiko pri tio, ke suprenomita mirinda artifikisto, kemiisto kaj optikisto havas honoron prezenti luksan spektaklon je la oka vespere en la halo de nobela kunvenejo (alivorte — en la restoracio); biletoj kostas po du rubloj kun duono.
Ĉiuj estas spektontaj la mirindan artifikiston; eĉ la princino Ligovskaja, malgraŭ tio, ke ŝia filino malsanas, prenis bileton por si.
Hodiaŭ post la tagmanĝo mi iris preter la fenestroj de Vera; ŝi sidis en la balkono sola; al miaj piedoj falis noto:
«Hodiaŭ je la deka vespere venu al mi laŭ la granda ŝtuparo; mia edzo forveturis en Pjatigorskon kaj nur matene revenos. Miaj servistoj kaj ĉambristinoj ne estos hejme: mi disdonis al ili biletojn, ankaŭ al geservistoj de l’ princino. Mi atendas vin; venu nepre».
«Ha, jen do! — mi pensis, — fine okazis laŭ mia deziro.»
Je la oka mi iris spekti la artifikiston. La publiko kunvenis al la naŭa; la spektaklo komenciĝis. En la malantaŭaj vicoj de seĝoj mi rekonis lakeojn kaj ĉambristinojn de Vera kaj de la princino. Ĉiuj estis tie plennombre. Gruŝnickij kun lorneto sidis en la unua vico. La artifikisto sin adresis al li ĉiufoje, kiam li bezonis naztukon, horloĝon, ringon kaj ceteron.
Gruŝnickij ne salutas min jam dum kelka tempo, kaj hodiaŭ du-tri fojojn li rigardis min sufiĉe aroge: ĉio ĉi estos memorigita al li, kiam venos tempo de kvitiĝo.
Antaŭ la deka mi stariĝis kaj eliris.
Ekstere estis mallume, kiel ĉe blindulo. Pezaj malvarmaj nuboj kuŝis sur pintoj de ĉirkaŭaj montoj; nur de tempo al tempo la mortanta vento bruis inter pintoj de poploj, ĉirkaŭantaj la restoracion; ĉe ĝiaj fenestroj svarmis popolo. Mi malsupreniris la monton kaj sin turninte al la pordego, plirapidigis la paŝojn. Subite ekŝajnis al mi, ke iu sekvas min. Mi haltis kaj ĉirkaŭrigardis. En mallumo estis neeble ion distingi; tamen pro singardo mi ĉirkaŭiris la domon, kvazaŭ promenante. Dum mi pasis la fenestrojn de l’ princidino, mi ekaŭdis denove paŝojn post mi; homo, volvita en kapoton, kuris preter mi. Tio atentigis min; tamen mi ŝtele aliris al la perono kaj haste kuris sur la malluma ŝtuparo. La pordo malfermiĝis; malgranda maneto kaptis mian manon…
— Neniu vin vidis? — flustris Vera, sin preminte al mi.
— Neniu!
— Ĉu vi kredas, ke mi amas vin? Ho, mi tiel longe hezitis, longe turmentiĝis, sed vi igas min fari ĉion, kion vi volas.
Ŝia koro forte batis, la manoj estis malvarmaj, kvazaŭ glacio. Komenciĝis riproĉoj, ĵaluzo, plendoj; ŝi postulis, ke mi ĉion konfesu al ŝi, dirante, ke ŝi kun preteco eltenos mian perfidon, ĉar ŝi volas nur solan aĵon, mian feliĉon. Mi tion ne plene kredis, sed trankviligis ŝin per ĵuroj, promesoj kaj cetero.
Читать дальше