Михаил Лермонтов - Princidino Mary

Здесь есть возможность читать онлайн «Михаил Лермонтов - Princidino Mary» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Jekaterinburg, Год выпуска: 1996, Издательство: Ruslanda Esperantisto, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Princidino Mary: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Princidino Mary»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

(El la Antaŭparolo de la eldonejo)
Princidino Mary La protagonisto de «Princidino Mary» estas eksgvardia armea oficiro (samkiel Lermontov tiutempe) Peĉorin. Liaj skeptiko pri la moralaj valoroj, egocentrismo kaj manko de klare esprimita vivocelo, kompletigitaj de la nekontestebla intelekto kaj rara kapablo al objektiva memanalizo faris lin karakteriza tipo por tiuepoka Ruslando. Lermontov sukcesis eviti la tradician edifan elementon kaj lasis al la legantoj (kaj kritiko) la privilegion laŭdi aŭ kondamni la protagoniston; eble ankaŭ pro tio la romano estas daŭre reeldonata, legata kaj ŝatata ĉie, kie oni legas kaj parolas en la rusa lingvo. La figuro de Peĉorin fariĝis parto de la rusa kulturo, ne malpli integra ol la figuroj de Onegin kaj Bazarov.

Princidino Mary — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Princidino Mary», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Vera rimarkis ĉion ĉi: sur ŝia malsaneca vizaĝo pentriĝis profunda angoro; ŝi sidis en ombro ĉe la fenestro, merginte sin en larĝa apogseĝo… Mi sentis kompaton al ŝi…

Tiam mi rakontis la tutan draman historion de mia konateco kun ŝi, mia amo, — memkompreneble, ŝirminte ĉion per elpensitaj nomoj.

Mi tiel vivece bildigis mian teneron, miajn maltrankvilojn, admirojn; mi tiel avantaĝe montris ŝian konduton, ŝiajn agojn, karakteron, ke ŝi vole-nevole devis pardoni al mi koketadon kun la princidino.

Ŝi stariĝis, sidiĝis ĉe ni, viviĝis… kaj ni nur je la dua nokte rememoris, ke la doktoroj postulas, ke ni kuŝiĝu dormi je la dekunua.

La 5an de junio.

Duonhoron antaŭ la balo ĉe mi aperis Gruŝnickij en plena radiado de armea infanteria uniformo. Al la tria butono alkroĉita estis bronza ĉeneto, sur kiu pendis duobla lorneto; epoletoj de neimageblaj dimensioj estis fleksitaj supren en maniero de flugiloj de Amoro; liaj botoj knaris; en la maldekstra mano li tenis brunajn glaceajn gantojn kaj kaskedon, kaj per la dekstra li hirtigis ĉiuminute la frizitan tufon en etajn buklojn. Memkontento kaj kune kun ĝi iu necerteco estis pentritaj sur lia vizaĝo; lia festa eksteraĵo, lia fiera paŝmaniero igus min eksplodi en rido, se tio konkordus kun miaj intencoj.

Li ĵetis la kaskedon kun la gantoj sur tablon kaj komencis tegi faldojn kaj sin belordigi antaŭ la spegulo; grandega nigra tuko sur plej alta subkravato, kies haregoj subtenis lian mentonon, elŝoviĝis je duoncolo el post la kolumo; al li tio ŝajnis nesufiĉa; li eltiris ĝin supren ĝis la oreloj; pro tiu peza laboro — ĉar la kolumo de l’uniformo estis tre malvasta kaj incitanta — lia vizaĝo pleniĝis de sango.

— Oni diras, ke dum la lastaj tagoj vi terure trenaĉis vin post mia princidino? — diris li sufiĉe neglekte kaj ne rigardante min.

— Kiamaniere ni, stultuloj, aŭdacus teon trinki! — respondis mi al li, ripetante la ŝatatan proverbon de unu el plej lertaj kanajloj de la pasinta tempo, rave priskribita iam de Puŝkin [25] [25] Temas pri Pjotr Kaverin (1794–1855) — husaro, amiko de Puŝkin, dediĉinta al Kaverin kelkajn poemojn. .

— Diru, ĉu bone sidas sur mi la uniformo?.. Ho malbenita judaĉo!.. Tiel tranĉe doloras la akseloj!.. Ĉu vi havas parfumon?

— Indulgon, ĉu vi bezonas ankoraŭ ion? Vi ja sen tio jam disvastigas odoron de roza pomado.

— Ne gravas. Donu al mi…

Li verŝis duonflakonon al si post kravaton, en la naztukon, sur la manikojn.

— Ĉu vi dancos? — li demandis.

— Mi pensas, ke ne.

— Mi timas, ke mi devos komenci mazurkon kun la princidino, sed mi scias preskaŭ neniun figuron…

— Kaj ĉu vi jam invitis ŝin al mazurko?

— Ne ankoraŭ…

— Gardu, ke oni ne anticipu vin.

— Efektive! — li frapis sin en la frunton. — Adiaŭ… mi iros atendi ŝin ĉe la enirejo. — Li ŝirkaptis la kaskedon kaj forkuris.

Post duonhoro ankaŭ mi foriris. En la strato estis mallume kaj senhome; ĉirkaŭ la kunvenejo aŭ gastejo, kiel al vi plaĉas, tumultis amaso; la fenestroj de l’ domo estis lumigitaj; sonojn de l’ regimenta orkestro alportis al mi la vespera vento. Mi paŝis malrapide; al mi estis malĝoje… Ĉu vere, mi pensis, mia sola destino surtere estas ruinigi alies esperojn? De kiam mi vivas kaj agas, la sorto ĉiam iel kondukis min al epilogo de fremda dramo, kvazaŭ sen mi neniu povus morti aŭ senesperiĝi! Mi estis necesa persono por la kvina akto; nevole mi ludis mizeran rolon de ekzekutisto aŭ perfidulo. Kion celis la sorto por tio?.. Ĉu mi ne estas vere destinita de ĝi verki etburĝajn tragediojn kaj familiajn romanojn — aŭ kunlabori kun liveristo de noveloj, ekzemple, por «Biblioteko por legado» [26] [26] Peterburga literatura revuo, kiu aperis en 1834–1863. ? Kiel scii?.. Ĉu malmultas homoj, kiuj, komencante la vivon, pensas fini ĝin kiel Aleksandro la Granda, aŭ lordo Byron, sed dum la tuta vivo restas titolaj konsilistoj [27] [27] Titola konsilisto. La naŭa rango en la 14-ranga oficista rangtabelo, ekvivalenta al la armea ŝtabrotĉefo, marista leŭtenanto kaj eklezia diakono. ?..

Enirinte la salonon, mi kaŝis min en amaso de viroj kaj komencis observi. Gruŝnickij staris apud la princidino kaj ion diris kun verva ardo; ŝi aŭskultis lin distrite, rigardis flankojn, almetinte ventumilon al la lipoj. Sur ŝia vizaĝo pentriĝis senpacienco, ŝiaj okuloj serĉis iun ĉirkaŭe; mi nerimarkite alpaŝis al ili de malantaŭe por subaŭskulti ilian konversacion.

— Vi turmentas min, princidino, — diris Gruŝnickij, — vi terure ŝanĝiĝis de la tempo, kiam mi ne vidis vin…

— Ankaŭ vi ŝanĝiĝis, — ŝi diris, ĵetinte sur lin la rapidan rigardon, en kiu li ne povis distingi kaŝitan mokon.

— Mi? Mi ŝanĝiĝis?.. Ho, neniam! Vi scias, ke tio estas neebla! Kiu vidis vin unu fojon, tiu ĉiam portos kun si vian dian bildon…

— Ĉesu…

— Kial do nun vi ne volas aŭskulti tion, kion ankoraŭ antaŭ nelonge kaj tiel ofte vi atentis tiom favore?

— Ĉar mi ne ŝatas ripetojn, — ŝi respondis, ridante…

— Ho, kiel amare mi eraris!.. Mi pensis, freneza, ke almenaŭ la epoletoj donos al mi rajton esperi… Ne, prefere mi restus por la tuta vivo en malrespekta soldata kapoto, al kiu, eble, mi estis ŝuldanta vian atenton…

— Efektive, la kapoto multe pli konvenas al vi…

Dum la tempo mi alpaŝis kaj salutis per klinigo la princidinon; ŝi iom ruĝiĝis kaj rapide prononcis:

— Ĉu vere, sinjoro Peĉorin, la griza kapoto multe pli konvenas al sinjoro Gruŝnickij?..

— Mi ne konsentas kun vi, — mi respondis, — en la oficira uniformo li aspektas ankoraŭ pli juna.

Gruŝnickij ne eltenis la frapon: kiel ĉiuj knaboj, li pretendas esti maljunulo; li pensas, ke sur lia vizaĝo profundaj spuroj de pasioj anstataŭas la sigelon de jaroj. Li ĵetis kontraŭ min furiozan rigardon, piedfrapis kaj iris for.

— Tamen konfesu, — mi diris al la princidino, — ke, kvankam li ĉiam estis tre ridinda, sed ankoraŭ antaŭ nelonge li ŝajnis al vi interesa… en la griza kapoto?..

Ŝi mallevis la okulojn kaj ne respondis.

Gruŝnickij la tutan vesperon persekutis la princidinon, dancis aŭ kun ŝi aŭ vid-al-vide. Li manĝegis ŝin per la okuloj, sopiris kaj tedis ŝin per petegoj kaj riproĉoj. Post la tria kvadrilo, ŝi jam malamis lin.

— Mi ne atendis tion de vi, — li diris, alpaŝinte al mi kaj preninte min je brako.

— Kion?

— Vi dancas kun ŝi la mazurkon? — li demandis solenvoĉe… — Ŝi konfesis al mi.

— Do kio?.. Ĉu tio estas sekreto?

— Memkompreneble… Mi devis tion atendi de la knabinaĉo… koketulino… Nu do mi bone venĝos!

— Kulpigu vian kapoton aŭ viajn epoletojn, sed kial akuzi ŝin? En kio estas ŝia kulpo, ke vi ne plu plaĉas al ŝi?..

— Kial do esperigi?

— Kial do vi esperis? Aspiri kaj atingi ion — tion mi komprenas, sed kial esperi?

— Vi gajnis la veton, sed ne tute, — li diris, kolere ridetante.

La mazurko komenciĝis. Gruŝnickij elektis nur la princidinon, aliaj kavaliroj elektis ŝin ĉiuminute: ĝi estis evidenta komploto kontraŭ mi; despli bone: ŝi volas paroli kun mi kaj oni malhelpas, — ŝi volos duoble pli.

Mi premis ŝian manon foje; la duan fojon ŝi elŝiris ĝin, dirante neniun vorton.

— Mi malbone dormos ĉi-nokte, — ŝi diris al mi, kiam la mazurko finiĝis.

— Pri tio kulpas Gruŝnickij.

— Ho ne! — Kaj ŝia vizaĝo iĝis tiel angora, ke mi donis al mi vorton nepre kisi ŝian manon en la vespero.

Ĉiuj komencis disveturi. Helpante al la princidino sidiĝi en kaleŝon, mi rapide alpremis ŝian etan manon al miaj lipoj. Estis mallume, kaj neniu povis rimarki tion.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Princidino Mary»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Princidino Mary» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Princidino Mary»

Обсуждение, отзывы о книге «Princidino Mary» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x