— Ĉu estos via volo, ke mi anoncu al ŝi pri via ĝojo?
— Ne, bonvolu ne diri… Mi volas surprizi ŝin…
— Diru al mi tamen, kiel statas viaj aferoj kun ŝi?
Li konfuziĝis kaj enpensiĝis: li volus fanfaroni, mensogi, sed lin haltigis konscienco, kaj samtempe estus honte konfesi la veron.
— Kiel vi pensas, ĉu ŝi amas vin?
— Ĉu ŝi amas? Indulgu, Peĉorin, kiujn ideojn vi havas? Kiel oni povas tiel rapide?.. Kaj se eĉ ŝi amas, virino el bona familio neniam diros tion…
— Bone! Kaj verŝajne laŭ vi viro, el bona familio, ankaŭ devas silenti pri sia pasio?..
— Ho fratulo! Por ĉio estas sia maniero; multo estas ne parolata, nur konjektata…
— Vere… Sed la amo, kiun mi legas en okuloj, al nenio devigas virinon, dum la vortoj… Gardu vin, Gruŝnickij, ŝi vin mistifikas…
— Ŝi?.. — li respondis levinte la okulojn ĉielen kaj memkontente ridetante. — Mi kompatas vin, Peĉorin!..
Li foriris.
Vespere multnombra societo sin direktis al la abismo piede.
Laŭ opinio de lokaj sciencistoj, la abismo estas nenio alia ol estingiĝinta kratero; ĝi situas sur deklivo de la monto Maŝuk, je unu versto for de l’ urbo. Al ĝi kondukas mallarĝa vojeto inter arbustoj kaj rokoj, grimpante la monton, mi proponis la brakon al la princidino, kaj ŝi ne forlasis ĝin dum la tuta promeno.
Nia konversacio komenciĝis per rikanoj: mi komencis kribri niajn ĉeestintajn kaj forestintajn konatojn, komence demonstrante iliajn ridindajn kaj poste malbonajn trajtojn. Mia galo ekscitiĝis, mi komencis per ŝercoj kaj finis per kolero. Unue tio amuzis ŝin, sed poste timigis.
— Vi estas danĝera homo! — ŝi diris al mi. — Mi preferas trafi en arbaro sub ponardon de murdisto, ol al via lango… Mi vin petas tute neŝerce: kiam vi estos dironta pri mi malbonon, prenu prefere ponardon kaj tranĉu min, — mi pensas, ke tio ne estos por vi tro malfacila.
— Ĉu mi similas murdiston?..
— Vi estas pli malbona…
Mi enpensiĝis por unu minuto kaj poste diris, alpreninte profunde kortuŝan aspekton:
— Jes, tia estas mia sorto de l’ infaneco mem! [24] [24] La vortoj de Peĉorin, direktitaj al Mary, paŭsas la monologon de Aleksandr Radin el la dramo de Lermontov Du fratoj (Akto 2, Sceno 1).
Ĉiuj legis sur mia vizaĝo simptomojn de aĉaj emoj, kiujn mi ne havis; sed oni supozis ilin — kaj ili naskiĝis. Mi estis modesta — oni kulpigis min en malico: mi iĝis kaŝema. Mi profunde sentis bonon kaj malbonon; neniu karesis min, ĉiuj ofendis: mi iĝis rankora. Mi estis malgajema — aliaj infanoj estis gajaj kaj babilemaj; mi sentis min pli alta ol ili — oni konsideris min pli malalta. Mi iĝis enviema. Mi estis preta ami la tutan mondon, — neniu min komprenis, kaj mi ellernis malami. Mia senkolora juneco pasis en batalo kontraŭ min kaj kontraŭ la mondon; timante mokojn mi kaŝis miajn plej bonajn sentojn en profundo de mia koro: ili mortis tie. Mi diris veron — oni ne kredis min: mi komencis trompi; studinte bone la mondon kaj risortojn de la socio, mi iĝis lerta en la scienco de l’ vivo kaj vidis, ke aliuj sen lerteco estas feliĉaj, uzante senpene la avantaĝojn, kiujn mi aspiris tiel senlace. Kaj tiam naskiĝis en mia brusto malespero — ne tiu malespero, kiun oni kuracas per plumbo de pistolo, sed senemocia senforta malespero, ŝirmita de afableco kaj bonanima rideto. Mi iĝis morala kriplulo: unu duono de mia animo ĉesis ekzisti, ĝi sekiĝis, vaporiĝis, mortis, mi ĝin detranĉis kaj forĵetis, dum la alia vegetis kaj vivis por komplezo de ajnulo, sed tion neniu rimarkis, ĉar neniu sciis pri la ekzisto de l’ pereinta duono; sed vi nun vekis en mi rememoron pri ĝi, kaj mi tralegis al vi ĝian epitafon. Al multaj ĉiuj epitafoj, ĝenerale, ŝajnas ridindaj, sed al mi ne, precipe, kiam mi rememoras pri tiu, kiu ripozas sub ĝi. Cetere, mi ne petas vin kunkonsenti mian opinion: se mia ekstravagancaĵo ŝajnas al vi ridinda, bonvolu ridi: mi avertas vin, ke tio min neniom ĉagrenos.
Tiumomente mi renkontis ŝiajn okulojn: en ili kuris larmoj; ŝia brako, apoganta sin kontraŭ la mia, tremis; la vangoj skarlatis, ŝi kompatis min! Kunsufero, la sento, al kiu sklaviĝas tiel facile ĉiuj virinoj, enigis siajn ungegojn en ŝian nespertan koron. Dum la tuta tempo de la promeno ŝi estis distrita, kun neniu koketis, kaj tio estas grava simptomo!
Ni venis al la abismo. La virinoj forlasis siajn kavalirojn, sed ŝi ne forlasis mian brakon. La ŝercoj de la lokaj dandoj ne ridigis ŝin; la apikeco de l’ deklivo, antaŭ kiu ŝi staris, ne timigis ŝin, kvankam la aliaj sinjorinoj kvikis kaj fermis la okulojn.
Dum la returna vojo mi ne rekomencis mian malĝojan konversacion; sed al miaj bagatelaj demandoj kaj ŝercoj ŝi respondis mallonge kaj distrite.
— Ĉu vi amis? — mi demandis ŝin.
Ŝi rigardis min fikse, kapgestis nenion, kaj denove falis en meditemon; estis evidente, ke ŝi volas ion diri, sed ne scias per kio komenci. Ŝia brusto ondiĝis… Kion fari! La muslina maniko estis malforta defendo, kaj elektra sparko trakuris el mia brako en ŝian brakon; preskaŭ ĉiuj pasioj komenciĝas tiel, kaj ni ofte trompas nin pensante, ke virino amas nin pro niaj fizikaj aŭ moralaj indoj. Certe, ili preparas, disponigas sian koron al la akcepto de sakramenta fajro, kaj tamen la unua tuŝo decidas ĉion.
— Ĉu mi estis vere afabla kun vi hodiaŭ? — diris la princidino al mi kun afektita rideto, kiam ni revenis de la promeno.
Ni disiĝis.
Ŝi estis malkontenta pri si; ŝi kulpigis sin pri senemocio… Ho, ĝi estas la unua, ĉefa triumfo! Morgaŭ ŝi volos rekompenci min. Mi scias ĉion-ĉi parkere — jen kio estas enua!
Hodiaŭ mi vidis Veran. Ŝi satturmentis min per sia ĵaluzo. La princidino ŝajne decidis konfidenci al ŝi siajn korsekretojn: oni devas konfesi, tre trafa elekto!
— Mi divenas, al kio ĉio ĉi estas klinata, — diris al mi Vera. — Diru al mi pli bone simple nun, ke vi ŝin amas.
— Kaj se mi ŝin ne amas?
— Tiam por kio persekuti ŝin, alarmi, emociigi ŝian imagon? Ho, mi vin bone konas! Aŭskultu, se vi volas, ke mi kredu al vi. Venu post unu semajno al Kislovodsko! Postmorgaŭ ni transloĝiĝos tien. La princidino restos ĉi tie pli longe. Luu loĝejon apude; ni vivos en granda domo proksime de la fonto, en la supra etaĝo; malsupre loĝos la princino Ligovskaja, sed apude estas domo de la sama mastro, ĝi ne estas ankoraŭ luita… Ĉu vi venos?..
Mi promesis, kaj la saman tagon mi sendis iun lui la loĝejon.
Gruŝnickij venis al mi je la sesa vespere kaj anoncis, ke morgaŭ estos preta lia uniformo, ĝuste al la balo.
— Fine ni dancos kun ŝi la tutan vesperon… jen mi kontentigos mian soifon paroli kun ŝi! — li aldonis.
— Kiam estos la balo?
— Sed ja morgaŭ! Ĉu vi ne scias? Granda festo, kaj ĉi tiea estraro iniciatis aranĝi ĝin…
— Ni iru al la bulvardo…
— Pro neniuj trezoroj, en tiu ĉi aĉa kapoto…
— Kiel do, ĉu vi ĉesis ĝin ŝati?
Mi iris sola kaj, renkontinte la princidinon Mary, invitis ŝin al mazurko. Ŝi ŝajnis miri kaj ĝoji.
— Mi pensis, ke vi dancas nur laŭ neceso, kiel pasintfoje, — diris ŝi, tre ĉarme ridetante…
Ŝajne, ŝi tute ne rimarkis foreston de Gruŝnickij.
— Morgaŭ vi estos agrable mirigita, — mi diris al ŝi.
— Per kio?
— Ĝi estas sekreto… Dum la balo vi mem konjektos.
Mi finis la vesperon ĉe la princino; ne estis gastoj krom Vera kaj unu tre amuza maljunuleto. Mi estis en sprita stato, improvizis diversajn neordinarajn historiojn; la princidino sidis vid-al-vide kaj aŭskultis mian halanĝon kun tiom profunda, streĉita, eĉ tenera atento, ke mi sentis rodon de konscienco. Kien malaperis ŝiaj vigleco, koketado, kapricoj, aroga mieno, malestima rideto, distrita rigardo?..
Читать дальше