Mi tagmanĝis ĉe ili. La princino rigardis min tre tenere kaj ne iras for de l’ filino… malbone! Sed kompense Vera ĵaluzas pri mi kontraŭ la princidino! jen mi atingis la bonfarton! Kion ne faros virino por ĉagrenigi la rivalinon? Mi memoras, ke unu ino ekamis min pro tio, ke mi amis aliun. Estas nenio pli paradoksa ol virina menso: estas tre malfacile konvinki virinon pri io ajn, oni devas fari tiel, ke ili mem konvinku sin; la konsekvenco de argumentoj, per kiuj ili neniigas siajn antaŭjuĝojn, estas tre originala; por ellerni ilian dialektikon, oni devas renversi en sia menso ĉiujn lernejajn regulojn de logiko. Ekzemple, argumentaro ordinara:
La viro amas min; sed mi estas edzino; sekve, mi ne devas lin ami.
La argumentaro virina:
Mi ne devas ami lin, ĉar mi estas edzino; sed li amas min, sekve…
Ĉi tie kelkaj punktoj, ĉar la prudento jam nenion diras, kaj plejparte parolas lango, okuloj kaj poste koro, se tiu estas havata.
Kio okazus, se iam tiuj notoj trafus al okuloj de virino? — Kalumnio! — ŝi krios indigne.
De kiam la poetoj skribas, kaj virinoj legas ilin (pro kio plej profundan dankon al ili), oni ilin tiom da fojoj nomis anĝeloj, ke efektive ili pro simplanimeco ekkredis al la komplimento, forgesante, ke la samaj poetoj pro mono gloris Neronon kiel duondion…
Ne estas ĝustaloke, ke mi parolu pri ili kun tiom da kolero, mi, kiu nenion en la mondo amis krom ilin, — mi, kiu ĉiam preta estis oferi al ili trankvilon, ambicion, vivon… Sed mi ja ne en paroksismo de angoro kaj ofendita memamo penas deŝiri de ili la sorĉan tegilon, tra kiun penetras nur kutimiĝinta rigardo. Ne, ĉio, kion mi diras pri ili, estas nur sekvo de
Malvarmaj de la mens’ observoj
kaj de la kor’ amara not’. [30] [30] Versoj el la dediĉo de Eŭgeno Onegin de Puŝkin (al P. Pletnjov).
Virinoj devus deziri, ke ĉiuj viroj konu ilin same bone, kiel mi, ĉar mi amas ilin centoble pli ekde la tempo, kiam mi ne timas ilin kaj komprenis iliajn etajn malfortaĵojn.
Ale: Verner komparis antaŭnelonge virinojn kun la sorĉita arbaro, pri kiu rakontas Tasso en sia «Liberigita Jerusalemo» [31] [31] La sorĉita arbaro estas priskribita en la 13a kanto de la eposo de Torquato Tasso (1544–1595) Liberigita Jerusalemo.
, «Nur alpaŝu, — li diris, — kaj vin impetos de ĉiuj flankoj tiaj timoj, ke dio savu: devo, fiero, deco, ĝenerala opinio, moko, malestimo… Oni devas ne rigardi, sed iri rekten; iom-post-iom la monstroj malaperas kaj malfermiĝas antaŭ vi la milda kaj hela herbejeto, meze de kiu floras verda mirto. Kontraŭe estos plago, se ĉe la unuaj paŝoj ektremos via koro kaj vi rigardos returnen.»
La hodiaŭa vespero estis abunda de okazintaĵoj. Proksimume tri verstojn de Kislovodsko en fendego inter montoj, kie fluas Podkumok, estas roko, nomata Ringo; ĝi estas pordego kreita de la naturo mem; ĝi baŭmas sur alta monteto, kaj la subiranta suno lancas tra ĝin sian lastan firman rigardon al la mondo. Multnombra kavalkado sin direktis tien por rigardi la sunsubiron tra la flama fenestro. Neniu el ili verdire pensis pri la suno. Mi rajdis apud la princidino; dum returna vojo necesis transi Podkumokon vade. Montaj riveretoj eĉ plej malprofundaj estas danĝeraj precipe pro tio, ke ilia fundo estas perfekta kalejdoskopo: ĉiutage sub premo de ondoj ĝi ŝanĝiĝas: kie hieraŭ estis ŝtono, hodiaŭ estas kavo. Mi prenis la ĉevalon de la princidino perbride kaj kondukis ĝin en la akvon, kiu ne atingis eĉ genuojn; ni komencis malrapide nin movi diagonale kontraŭ la fluo. Oni tre bone konas, ke vadante trans rapidaj riveretoj oni ne devas rigardi la akvon, ĉar tuj venas kapturniĝo. Mi forgesis averti pri tio la princidinon Mary.
Ni estis jam en mezo, en plej rapidfluo, kiam subite ŝi ekbalanciĝis ensele. «Mi vertiĝas!» — ŝi diris malfortvoĉe… Mi rapide kliniĝis al ŝi, ĉirkaŭvolvis per brako ŝian fleksan talion. «Rigardu supren! — mi flustris al ŝi. — Ne gravas, nur ne timu; mi estas kun vi».
Al ŝi fariĝis pli bone; ŝi volis liberiĝi de mia brako, sed mi ankoraŭ pli forte ĉirkaŭvolvis ŝian mildan, molan torson: mia vango preskaŭ tuŝis ŝian vangon. Ĝi radiis flamon.
— Kion vi faras kun mi?.. Dio mia!..
Mi ne atentis ŝian tremeton kaj konfuziĝon, kaj miaj lipoj tuŝis ŝian delikatan vangeton; ŝi ektremis, sed nenion diris; ni rajdis la lastaj: neniu vidis. Kiam ni surgrimpis la bordon, ĉiuj ektrotis. La princidino detenis sian ĉevalon; mi restis apud ŝi; estis vidate, ke ŝin maltrankviligas mia silento, sed mi ĵuris diri neniun vorton — pro scivolo. Mi volis vidi, kiel ŝi eliĝos el la embarasa situacio.
— Aŭ vi min malestimas aŭ tre amas! — ŝi diris fine per voĉo, en kiu estis larmoj. — Povas esti, ke vi volas primoki min, eksciti mian animon, kaj poste forlasi… Tio estus tiel malnobla, tiel perfida, ke nur sola supozo… Ho, ne! Ĉu vere, — ŝi aldonis per la voĉo de tenera konfido, — ĉu vere, en mi estas nenio, kio ekskludus la estimon? Vian arogan agon… mi devas, mi devas pardoni al vi, ĉar mi permesis… Respondu do, diru, mi volas aŭdi vian voĉon!..
En ŝiaj lastaj vortoj estis tioma virina senpacienco, ke mi nevole ridetis. Feliĉe komencis krepuskiĝi… Mi nenion respondis…
— Vi silentas? — ŝi daŭrigis. — Vi, eble, volas, ke mi la unua diru, ke mi vin amas?
Mi silentis…
— Ĉu vi volas tion? — ŝi daŭrigis, haste sin turninte al mi… En la decidemo de ŝiaj rigardo kaj voĉo estis io timiga…
— Kial do? — mi respondis, levinte la ŝultrojn.
Ŝi vipis sian ĉevalon kaj eksagis laŭ la mallarĝa kaj danĝera vojo. Tio okazis tiel rapide, ke mi apenaŭ sukcesis atingi ŝin, kaj vere, nur kiam ŝi jam aliĝis al la cetera societo. Ĝis la hejmo mem ŝi parolis kaj ridis ĉiuminute. En ŝiaj vortoj estis io febra; min ŝi ne rigardis eĉ unu fojon. Ĉiuj rimarkis tiun neordinaran gajecon, kaj la princino interne ĝojis, rigardante sian karan filinon, kaj la kara filino havis simple nervan paroksismon. Ŝi estis pasigonta la nokton sen dormo kaj plorante. La penso liveras al mi neamplekseblan ĝuon: estas minutoj, kiam mi komprenas Vampiron [32] [32] Temas pri la protagonisto de la novelo Vampiro , kiun laŭlegende John Polidori (1795–1821) skribis laŭ la vortoj de George Byron.
… Kaj ankoraŭ mi famas esti bonkorulo kaj aspiras tiun nomon!
Deĉevaliĝinte, la sinjorinoj supreniris al la princino, mi estis emociita kaj galopis en montojn por dispeli la pensojn, svarmantajn en mia kapo. La rosa vespero spiris per ebriiga freŝo. La luno leviĝis el post malhelaj montopintoj. Ĉiu paŝo de mia neforĝita ĉevalo obtuze reeĥis en la kvieto de fendegoj; ĉe la akvofalo mi trinkigis la ĉevalon, avide enspiris du-tri fojojn freŝan aeron de l’ suda nokto kaj startis returnen. Mi veturis tra la suburbo. Lumoj en fenestroj komencis estingiĝi; sentineloj ĉe la remparo de l’ citadelo kaj kozakoj en ĉirkaŭurbaj pikedoj longsone intervokiĝis…
En unu domo de l’ suburbo, konstruita ĉe rando de ravino, mi rimarkis neordinaran lumon. De tempo al tempo aŭdiĝis senkonkorda parolado kaj krioj malkovrantaj militistan festeneton. Mi deĉevaliĝis kaj kaŝe aliris al fenestro. Neplene fermita ŝutro permesis al mi vidi la festantojn kaj distingi iliajn vortojn. La parolo estis pri mi. La dragona kapitano, ardigita per vino, frapis la tablon per pugno, postulante atenton.
— Sinjoroj! — li diris, — ĝi neniel taŭgas. Necesas edifi Peĉorin-on. Tiuj peterburgaj flugdandoj ĉiam fanfarone fieras, ĝis oni ilin frapas je nazo! Li pensas, ke nur li sola vivis en la mondo, ĉar li portas ĉiam purajn gantojn kaj glaceigitajn botojn.
— Kaj kiom arogas lia supereca rideto! Kaj mi estas certa, intercetere, ke li estas timulo, jes, timulo!
Читать дальше