— Do vi ne edziĝos al Mary? Vi ŝin ne amas?.. Kaj ŝi pensas… ĉu vi scias, ke ŝi enamiĝis al vi ĝis freneziĝo, kompatinda!
* * * * *
* * * * *
Ĉirkaŭ la dua postnoktmeze, mi malfermis fenestron kaj, liginte kune du ŝalojn, malsupreniĝis de l’ supra balkono al la malsupra, min tenante je kolono. En la ĉambro de l’ princidino ankoraŭ estis lumo. Io puŝis min al la fenestro. La kurteno estis ne plene tegita, kaj mi povis ĵeti rigardon en la internon de l’ ĉambro. Mary sidis sur sia lito, krucmetinte la brakojn sur la genuoj; ŝiaj densaj haroj estis ordigitaj sub la nokta kufo kun rande alkudrita punto; granda punca tuko kovris ŝiajn blankajn ŝultrojn, kaj la etaj piedoj estis kaŝitaj en buntaj persaj pantofloj. Ŝi sidis senmove, mallevinte la kapon al la brusto; antaŭ ŝi sur la tableto estis malfermita libro, sed ŝiaj okuloj, senmovaj kaj plenaj de neesprimebla angoro, ŝajnis centan fojon trakuri la saman paĝon, dum ŝiaj pensoj estis malproksime…
Tiuminute iu moviĝis post la arbusto. Mi saltis de l’ balkono sur herbotavolon. Ies nevidata mano kaptis min je ŝultro.
— Ha! — diris kruda voĉo, trafis!.. Do vi scios, kiel nokte iri al princidinoj!..
— Tenu lin firme! — kriis aliu, saltinta el post angulo.
Estis Gruŝnickij kaj la dragona kapitano.
Mi frapis la lastan per pugno en kapon, faligis lin kaj impetis en arbustojn. Ĉiuj vojetoj de l’ ĝardeno, kovranta deklivon antaŭ niaj domoj, estis al mi konataj.
— Ŝtelistoj! Alarmon!.. — ili kriis; aŭdiĝis fusila pafo; fumanta kartoĉŝtopaĵo falis al miaj piedoj.
Post unu minuto mi jam estis en mia ĉambro, senvestiĝis kaj kuŝiĝis. Apenaŭ mia lakeo ŝlosis la pordon, frapis en mian pordon Gruŝnickij kaj la kapitano.
— Peĉorin! Ĉu vi dormas? Ĉu vi estas ĉi tie?.. — kriis la kapitano.
— Mi dormas, — mi respondis malafable.
— Leviĝu! Ŝtelistoj!.. Ĉerkesoj…
— Mi havas korizon, — mi respondis, — mi timas malvarmumi.
Ili foriris. Vane mi respondis al iliaj vokoj; ili serĉus min ankoraŭ unu horon en la ĝardeno. Dume la alarmo leviĝis terura. El la citadelo alrajdis kozako. Ĉio ekmoviĝis; oni komencis serĉi ĉerkesojn en ĉiuj arbustoj, kaj, memkompreneble, nenion trovis. Sed multaj, verŝajne, restis kun firma konvinko, ke se la garnizono elmontrus pli da aŭdaco kaj urĝo, almenaŭ dudeko da rabistoj restus surloke.
Hodiaŭ matene ĉe la puto ĉiuj paroloj kaj konversacioj estis pri la nokta atako de ĉerkesoj. Trinkinte la preskribitan nombron de glasoj da narzana akvo, promeninte dekfoje tien-reen la longan aleon, mi renkontis la edzon de Vera, kiu ĵus venis el Pjatigorsko. Li prenis min subbrake, kaj ni iris en la restoracion matenmanĝi; li terure maltrankviliĝis pri la edzino. «Kiel ŝi estis timigita la ĵusan nokton! — li diris. — Kia mishazardo, ke ĝi okazis ĝuste tiam, kiam mi forestis.» Ni sidiĝis matenmanĝi apud la pordo, kondukanta en la angulan ĉambron, kie troviĝis deko da gejunuloj, en kies nombro estis ankaŭ Gruŝnickij. La providenco la duan fojon liveris al mi okazon subaŭskulti la konversacion, kiu estis destinonta lian sorton. Li mem ne vidis kaj sekve ne povis suspekti intencon; sed tio nur pligrandigis lian kulpon en miaj okuloj.
— Sed ĉu vere estis ĉerkesoj? — iu diris. — Ĉu iu vidis ilin?
— Mi rakontos al vi la tutan veron, — respondis Gruŝnickij, — nur bonvolu ne perfidi min; jen kiel ĝi okazis: hieraŭ unu homo, kiun mi ne nomos, venis al mi kaj rakontis, ke li vidis, ke je la deka vespere iu ŝtele penetris en la domon de Ligovskaja’j. Necesas atentigi vin, ke la princino estis ĉi tie, sed la princidino — hejme. Jen ni duope tuj direktis nin sub la fenestrojn por insidi la feliĉulon.
Mi konfesas, ke mi ektimis: kvankam mia kunkonversacianto estis tre okupita pri sia matenmanĝo, li povus ekaŭdi la aĵojn por si neagrablajn, se hazarde Gruŝnickij divenus la veron, sed blindigita per ĵaluzo, li eĉ ne suspektis ĝin.
— Jen ĉu vi vidas, — daŭrigis Gruŝnickij, — ĝuste ni faris, kunpreninte fusilon, ŝarĝitan per blanka kartoĉo nur por timigi. Ĝis la dua nokte ni atendis en la ĝardeno. Fine — nur ja dio mem scias, de kie, — li aperis, sed ne el fenestro, ĉar ĝi ne estis malfermata, sed, evidente, li eliris tra la vitra pordo, malantaŭ la kolono, — fine, mi diras, mi vidis, ke iu descendas de l’ balkono… Kia princidino? Ĉu? Nu, mi konfesu, ke la moskvaj fraŭlinoj bele montras sin! Post tio, kion oni povas kredi? Ni volis kapti lin, sed li elŝiriĝis kaj kvazaŭ leporo impetis en arbustojn; tiam mi pafis en lin.
Ĉirkaŭ Gruŝnickij aŭdiĝis indignetaj voĉoj de malkonfido.
— Ĉu vi ne kredas? — li daŭrigis. — Mi donas al vi honestan noblan vorton, ke ĉio ĉi estas plej justa vero, kaj por pruvi ĝin al vi, mi, se vi volas, nomos la sinjoron.
— Diru, diru, kiu do li estas? — aŭdiĝis de ĉiuj flankoj.
— Peĉorin, — respondis Gruŝnickij.
Dum tiu momento li levis la okulojn: mi staris en la pordo vid-al-vide de li; li terure ruĝiĝis. Mi alpaŝis al li kaj diris malrapide kaj distinge:
— Al mi estas tre domaĝe, ke mi eniris post kiam vi jam donis honestan vorton por konfirmi la plej hidan kalumnion. Mia ĉeesto maldevigus vin fari ankoraŭ unu malnoblaĵon.
Gruŝnickij saltis de loko kaj estis krevonta.
— Mi petas vin, — mi diris per la sama tono, — mi petas vin senprokraste tuj rezigni viajn vortojn: vi ja tro bone scias, ke ĝi estas elpensaĵo. Mi ne pensas, ke indiferenteco de l’ virino al viaj brilaj dignoj meritis tian teruran venĝon. Pripensu bone: insistante pri via aserto, vi perdas rajton konsideri vin nobla homo kaj riskas per la vivo.
Gruŝnickij staris antaŭ mi, mallevinte la okulojn, en forta emociiĝo. Sed la batalo inter konscienco kaj memamo estis mallonga. La dragona kapitano, sidinta apud li, kubutis lin; li tremis kaj rapide respondis al mi, ne levante la okulojn:
— Kara sinjoro, kiam mi diris, mi tiel pensis kaj pretas ripeti… Mi ne timas viajn minacojn kaj estas preta al ĉio.
— La lastan vi jam pruvis, — mi respondis al li malvarme kaj preninte subbrake la dragonan kapitanon, eliris el la ĉambro.
— Kion vi volas? — demandis la kapitano.
— Vi estas amiko de Gruŝnickij kaj, verŝajne, vi estos lia sekundanto?
La kapitano klinis la kapon tre grave.
— Vi konjektis, — li respondis, — mi eĉ estas devigita iĝi lia sekundanto, ĉar la ofendo, lancita al li, koncernas ankaŭ min — mi estis kun li hieraŭ nokte, — li aldonis, rektigante sian ĝibeman torson.
— Ho! Do estas vi, kiun mi frapis tiel mallerte surkape.
Li flaviĝis, bluiĝis; kaŝita kolero bildiĝis sur lia vizaĝo.
— Mi havos la honoron sendi al vi hodiaŭ mian sekundanton, — mi aldonis, kapsalutante tre afable kaj ŝajnigante senatenton al lia furiozo.
Sur la perono de l’ restoracio mi renkontis la edzon de Vera. Verŝajne li atendis min.
Li kaptis mian manon kun la sento, simila al admiro.
— Nobla juna homo! — li diris kun larmoj en la okuloj. — Mi ĉion aŭdis. Kia fiulo! Sendanka!.. Akcepti ilin post tio en la domon de respekto! Dank’ al dio, mi ne havas filinojn! Sed vin rekompencos tiu ino, por kiu vi riskas per la vivo. Estu certa pri mia modesteco ĝis inda tempo, — li daŭrigis. — Mi mem estis juna kaj militservis; mi scias, ke en similajn aferojn oni ne devas enmiksiĝi. Adiaŭ.
Kompatinda! Li ĝojas, ke li ne havas filinojn…
Mi iris rekte al Verner, trafis lin hejme kaj rakontis al li ĉion — miajn rilatojn kun Vera kaj kun la princidino, kaj la konversacion, subaŭskultitan de mi, el kiu mi eksciis intencon de l’ sinjoroj stulte ŝerci kun mi, iginte min pafi per senkugla kartoĉo. Sed nun la afero eliris la limojn de l’ ŝerco: ili, verŝajne, ne atendis tian finalon.
Читать дальше