Михаил Лермонтов - Princidino Mary

Здесь есть возможность читать онлайн «Михаил Лермонтов - Princidino Mary» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Jekaterinburg, Год выпуска: 1996, Издательство: Ruslanda Esperantisto, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Princidino Mary: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Princidino Mary»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

(El la Antaŭparolo de la eldonejo)
Princidino Mary La protagonisto de «Princidino Mary» estas eksgvardia armea oficiro (samkiel Lermontov tiutempe) Peĉorin. Liaj skeptiko pri la moralaj valoroj, egocentrismo kaj manko de klare esprimita vivocelo, kompletigitaj de la nekontestebla intelekto kaj rara kapablo al objektiva memanalizo faris lin karakteriza tipo por tiuepoka Ruslando. Lermontov sukcesis eviti la tradician edifan elementon kaj lasis al la legantoj (kaj kritiko) la privilegion laŭdi aŭ kondamni la protagoniston; eble ankaŭ pro tio la romano estas daŭre reeldonata, legata kaj ŝatata ĉie, kie oni legas kaj parolas en la rusa lingvo. La figuro de Peĉorin fariĝis parto de la rusa kulturo, ne malpli integra ol la figuroj de Onegin kaj Bazarov.

Princidino Mary — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Princidino Mary», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Subite mi aŭdis rapidajn nervajn paŝojn… Verŝajne Gruŝnickij… Jes, ĝuste tiel!

— De kie?

— De l’ princino Ligovskaja, — li diris tre grave. — Kiel Mary kantas!

— Ĉu vi scias? — mi diris al li. — Mi vetas, ke ŝi ne scias, ke vi estas signojunkro; ŝi pensas, ke vi estas sengradigito…

— Povas esti! Ĉu por mi tio gravas!.. — li diris distrite.

— Ne, mi tion diras nur tiel…

— Sed ĉu vi scias, ke vi ŝin hodiaŭ terure kolerigis? Ŝi trovis, ke tio estis neordinara arogaĵo; mi apenaŭ sukcesis kredigi ŝin, ke vi estas tiel bone edukita kaj tiel bone konas la mondon, ke vi ne povis havi intencon ofendi ŝin. Ŝi diras, ke vi havas insolentan rigardon, ke vi, evidente, havas plej moŝtecan opinion pri vi mem.

— Ŝi ne eraras… Kaj ĉu vi ne volas defendi ŝin?

— Al mi estas domaĝe, mi ne havas tiun rajton…

«Oh-ho! — mi pensis, — evidente li jam havas la esperojn…»

— Cetere, estas ĝuste por vi pli malbone, — daŭrigis Gruŝnickij, — nun estos al vi malfacile konatiĝi kun ili, — kaj tre domaĝe! Ĝi estas unu el la plej agrablaj hejmoj, kiujn mi scias.

Interne mi ekridetis.

— La plej agrabla hejmo por mi nun estas la mia, — mi diris oscedante kaj stariĝis por ekiri.

— Tamen konfesu, ke vi pentas.

— Kia stultaĵo! Se mi volos, mi morgaŭ estos ĉe la princino.

— Ni vidos…

— Eĉ por fari al vi plezuron, mi amindumos la princidinon…

— Jes, se ŝi volos paroli kun vi…

— Mi nur atendos la minuton, kiam via parolo iĝos por ŝi enua… Adiaŭ!..

— Kaj mi iros vagi… Mi nun neniamaniere endormiĝos… Aŭskultu, ni iru prefere en la restoracion, tie oni ludas… Mi bezonas hodiaŭ fortajn impresojn…

— Mi deziras al vi malgajni ĝisfunde…

Mi iris hejmen.

La 21an de majo.

Pasis preskaŭ tuta semajno, sed mi ankoraŭ ne konatiĝis kun Ligovskaja’j. Mi atendas favoran okazon. Gruŝnickij, kvazaŭ ombro, sekvas ĉie la princidinon; iliaj konversacioj senfinas: kiam do li ŝin sattedos?.. La patrino ne atentas tion, ĉar li ne estas «fianĉo». Jen la logiko de l’ patrino! Mi rimarkis du, tri tenerajn rigardojn, — necesas ĉesigi ĉion ĉi.

Hieraŭ ĉe la puto unuafoje venis Vera… De la tago, kiam ni intervidiĝis en la groto, ŝi ne eliras el la hejmo. Ni samtempe mergis niajn glasojn kaj, sin klininte, ŝi flustris al mi:

— Vi ne volas konatiĝi kun Ligovskaja’j!.. Ni povas intervidiĝi nur tie…

Riproĉo!.. enue! Sed mi ĝin meritis…

Alloke: morgaŭ estos balo laŭ abono en la salono de l’ restoracio, kaj mi dancos mazurkon kun la princidino.

La 22an de majo.

La salono de l’ restoracio transformiĝis en halon de nobela kunveno. Je la naŭa horo ĉiuj kunveturis. La princino kun la filino aperis inter la lastaj: multaj sinjorinoj rigardis ŝin kun envio kaj malfavoremo, ĉar la princidino Mary sin vestas kun gusto. Tiuj, kiuj konsideras sin lokaj aristokratinoj, kaŝinte envion aliĝis al ŝi. Ĉu povas esti aliel? Kie estas virina societo, tuj aperas supera kaj malsupera rondoj. Sub la fenestro, en amaso de popolo, staris Gruŝnickij, sin preminte per la vizaĝo al vitro kaj ne formetante la okulojn de sia diino. Preterirante, ŝi apenaŭ salutis lin kapkline. Li ekbrilis kvazaŭ la suno… La dancoj komenciĝis per la pola; poste eksonis valso. Spronoj ektintis, faldoj leviĝis kaj ekkaruselis.

Mi staris post dika sinjorino, nimbita per rozaj plumoj, la pompeco de ŝia robo memorigis la tempojn de krinolinoj, kaj la bunteco de ŝia malglata haŭto — la feliĉan epokon de nigraj muŝetoj el tafto. La plej granda veruko sur ŝia kolo estis ŝirmita per kolĉeno. Ŝi diris al sia kavaliro, dragona kapitano.

— Tiu ĉi princidino Ligovskaja estas netolerebla knabinaĉo! Imagu, ke ŝi puŝis min kaj eĉ ne petis pardonon, kaj ankoraŭ sin turnis kaj rigardis min tra la lorneto… C’est impayable!.. [19] [19] Tio estas ridinda!.. (fr.) Kaj pri kio ŝi fanfaronas? Oni nepre devus doni al ŝi bonan lecionon…

— Nu, tion plenumi estas bagatela afero! — respondis la komplezema kapitano kaj sin direktis en alian ĉambron.

Mi tuj alpaŝis al la princidino, invitante ŝin al valso, uzante liberon de ĉi-tieaj moroj, permesantaj danci kun nekonataj sinjorinoj.

Ŝi apenaŭ povis igi sin ne rideti kaj kaŝi sian triumfon. Tamen sufiĉe baldaŭ ŝi prosperis preni tute indiferentan kaj eĉ severan aspekton. Ŝi neglekte metis manon sur mian ŝultron, ete klinis la kapon flanken, kaj ni startis. Mi ne sciis talion pli dolĉan kaj fleksan! Ŝia freŝa spiro tuŝis mian vizaĝon; kelkiam buklo, disiĝinta en turbovento de valso for de siaj kunuloj glitis laŭ mia ardanta vango… Ni faris tri rondojn. (Ŝi valsas mirinde bone.) Ŝi anhelis, ŝiaj okuloj malbrilis, ŝiaj duonfermitaj lipoj apenaŭ povis flustri la necesan: «Merci, monsieur» [20] [20] Dankon, sinjoro (fr.). .

Post kelkaj minutoj da silento mi diris al ŝi, akceptinte plej humilan aspekton:

— Mi aŭdis, princidino, ke tute nekonate de vi, mi jam havis malfeliĉon ricevi vian malkontenton… ke vi trovis min aroga… Ĉu vere?

— Ĉu vi nun volas firmigi min en la opinio? — ŝi respondis kun ironia grimaceto, cetere tre konvena al ŝia moviĝema fizionomio.

— Se mi havis arogon iel ofendi vin, permesu al mi havi ankoraŭ pli grandan arogon, peti vian pardonon… Vere, mi volus pruvi, ke vi eraris rilate min…

— Tio estos por vi sufiĉe malfacile…

— Kial do?..

— Ĉar vi ne vizitas nin, kaj la baloj, verŝajne ne ofte estos ripetataj.

«Tio signifas, — mi pensis, — ke ilia pordo estos eterne fermita por mi».

— Ĉu vi scias, princidino, — mi diris kun ioma ĉagreno, — oni neniam devas ignori la pentantan krimulon: pro malespero li povas fari duoble pli gravan krimon… kaj tiam…

Rido kaj flustraĉo de ĉirkaŭantoj igis min turniĝi kaj interrompi mian frazon. Je kelkaj paŝoj de ni staris grupo da viroj kaj inter ili la dragona kapitano, espriminta pretecon iniciati malamikan atencon kontraŭ la ĉarma princidino. Li estis precipe kontenta pri io, frotis la manojn, ridegis kaj palpebrumis al kamaradoj. Subite el ilia medio apartiĝis sinjoro en frako kun longaj lipharoj kaj ruĝa vizaĝaĉo kaj direktis necertajn paŝojn rekte al la princidino: li estis ebria. Stariĝinte kontraŭ la konfuzita princidino, kun la brakoj dorse, li gapis al ŝi per siaj grizaj malbrilaj okuloj kaj prononcis raŭkadiskante:

— Permete’… [21] [21] Permesu… (de fr. permettez. ) nu kion do!.. mi simple invitas vin al mazurko.

— Kion vi bonvolas? — ŝi prononcis tremvoĉe, ĵetante petegan rigardon ĉirkaŭen. Ve! Ŝia patrino estis malproksime, kaj apude estis neniu el ŝiaj konataj kavaliroj; ŝajnas, ke unu adjutanto ĉion ĉi vidis, sed li kaŝis sin post la amason por ne esti enmiksita en historion.

— Kio do? — diris la ebria sinjoro, palpebrumante al la dragona kapitano, kiu persigne kuraĝigis lin. — Ĉu vi ne bonvolos?.. Mi tamen ripete havas la honoron inviti vin pour mazure[22] [22] por mazurko… (fr.). Eble vi pensas, ke mi estas ebria? Tio ne gravas!.. Multe pli libere, mi povas vin certigi…

Mi vidis, ke ŝi estis svenonta pro la timo kaj indigno.

Mi alpaŝis al la ebria sinjoro, prenis lin sufiĉe tenajle je la brako kaj fikse rigardinte liajn okulojn, mi petis lin foriĝi, ĉar la princidino jam delonge promesis danci mazurkon kun mi.

— Nu, kion fari!.. Aliafoje! — li diris, ridinte, kaj foriĝis al siaj hontigitaj kamaradoj, kiuj tuj forkondukis lin en alian ĉambron.

Mi estis rekompencita per profunda, mirinda rigardo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Princidino Mary»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Princidino Mary» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Princidino Mary»

Обсуждение, отзывы о книге «Princidino Mary» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x