Inter la ĝenerala zumo de ĝuo kaj konversacio kiu sekvis, troviĝis eta viro kun pufa Diru-nenion-al-mi, aŭ-mi-kontraŭdiros-vin speco de la mieno, kiu restis tre kvieta. De tempo al tempo li ĉirkaŭrigardis, kiam la konversacioj malstreĉiĝis, kvazaŭ li pripensus enŝovi ion tre gravan, kaj okaze eligante mallongan tuson neesprimeble grandiozan. Finfine, dum momento relative silenta, la etulo vokis per tre laŭta solena voĉo:
“Sinjoro Lufeo!”
Ĉiuj silentiĝis profunde senmove dum la alparolito respondis:
“Sinjoro!”
“Mi deziras direkti al vi kelkajn vortojn, sinjoro, se vi petos, ke la sinjoroj plenigu siajn glasojn”.
Sinjoro Tinto eligis patronecan “Aŭskultu, aŭskultu!”, kiun reeĥis la ceteraj ĉeestantoj; kaj post plenigo de la glasoj la Vicprezidanto vidigis mienon de saĝeco meze de kompleta atento, kaj diris:
“Sinjoro Staplo”.
“Sinjoro”, diris la etulo stariĝante, “mi deziras direkti tion, kion mi diros, al vi kaj ne al nia inda prezidanto, ĉar nia inda prezidanto estas certagrade — efektive grandgrade — la temo de tio, kion mi intencas diri, aŭ, mi diru prefere…”
“Aserti”, proponis sinjoro Tinto.
“Jes, aserti”, diris la etulo. “Mi dankas mian honorindan amikon, se li permesas, ke tiel mi nomu lin — (kvaro da ‘bone’, el kiuj unu certe de sinjoro Tinto) — pro la propono. Sinjoro, mi estas Delano — Dingledelano (huraoj). Mi ne rajtas pretendi la honoron esti ano de la loĝantaro de Mageltono; kiel mi ankaŭ, sinjoro, malkaŝe konfesas, ke mi ne avidas tiun honoron; kaj mi klarigos la kialon, sinjoro — (‘Aŭskultu!’); al Mageltono mi volonte agnoskas ĉiujn honorojn kaj distingojn, kiujn ĝi juste rajtas pretendi — tiuj estas tro multnombraj kaj tro bonkonataj, ke ili postulu de mi helpon aŭ listigon. Sed, sinjoro, dum ni memoras, ke Mageltono naskis iun Damkinzon kaj iun Podron, ni neniam forgesu, ke Dingledelo rajtas fanfaroni pri iu Lufeo kaj iu Stragelzo. (Laŭtaj huraoj.) Oni ne supozu, ke mi deziras malpliigi la meritojn de la unuaj sinjoroj. Sinjoro, mi envias la riĉaĵon de iliaj propraj sentoj ĉi-okaze. (Huraoj.) Ĉiu el miaj aŭskultantoj verŝajne konas la respondon eligitan de persono, kiu loĝis en barelo, al Imperiestro Aleksandro: ‘Se mi ne estus Diogeno’, li diris, ‘mi volus esti Aleksandro’. Mi eble rajtas imagi, ke tiuj sinjoroj diras, ‘Se mi ne estus Damkinzo, mi volus esti Lufeo; se mi ne estus Podro, mi volus esti Stragelzo’. (Entuziasmo.) Sed, sinjoroj de Mageltono, ĉu nur pro kriketo viaj samurbanoj estas elstaraj? Ĉu vi ne lernis pri Damkinzo kaj decidemo? Ĉu vi neniam lernis pri Podro kaj propraĵo? (Granda aplaŭdado.) Ĉu vi neniam, luktante por viaj rajtoj, liberoj kaj privilegioj, reduktiĝis, se nur momente, al hezitado kaj malespero? Kaj kiam vi estis tiel deprimita, ĉu la nomo Damkinzo ne reflamigis en via brusto la ĵus estingitan fajron; kaj ĉu vorto de tiu homo ne flamigis ĝin tiel arde, kvazaŭ ĝi neniam estingiĝus? (Granda huraado). Sinjoroj, mi petas ĉirkaŭigi per riĉa nimbuso da entuziasmaj huraoj la kunigitajn nomojn: ‘Damkinzo kaj Podro’”.
Tie la etulo silentiĝis, kaj tiam la ĉeestantaro komencis laŭtigon de voĉoj kaj pugnobaton de tabloj, kiuj daŭris pli-malpli senintermite dum la cetero de la vespero. Aliaj tostoj estis proponitaj. Sinjoro Lufeo kaj sinjoro Stragelzo, sinjoro Pikviko kaj sinjoro Tinto, ĉiu siavice estis la temo de senrezerva laŭdado; kaj ĉiu siavice redonis dankon pro la honoro.
Pro nia entuziasmo pri la nobla tasko al kiu ni dediĉis nin, ni spertus senton de fiero neesprimebla, kaj konscion pri faritaĵo meritanta senmortecon, de kiuj ni nun estas senigitaj, se ni povus elmeti antaŭ niaj ardaj legantoj etan resumon de tiuj paroladoj. Sinjoro Snodgraso, kiel kutime, skribis amasegon da notoj, kiuj sendube liverus informojn plej utilajn kaj valorajn, se la brula elokvento de la vortoj aŭ la febra influo de la vino ne estus malfirmigintaj la manon de tiu sinjoro, tiel ke lia skribo iĝis preskaŭ nelegebla, kaj lia stilo tute nekomprenebla. Pere de pacienca esplorado ni sukcese deĉifris kelkajn signojn, kiuj svage similas la nomojn de la parolintoj; kaj ni ankaŭ povas rimarki enskribon de kanto (supozeble kantita de sinjoro Tinto), en kiu la vortoj “bovlo”, “brilanta”, “rubena”, “hela” kaj “vino” ripetiĝas ofte kaj intermite. Ŝajnas al ni ankaŭ, ke ni povas deĉifri ĉe fino mem de la notoj iun malklaran aludon al “rostitaj ostoj”; poste la vortoj “malvarme” kaj “ekstere” vidiĝas; sed, pro tio ke eventuala hipotezo bazita sur ili necese apogiĝus al nura konjektado, ni ne emas okupiĝi pri ajnaj konjektoj, kiujn ili eble naskus.
Ni reiru do al sinjoro Tupmano; aldonante nur ke je kelkaj minutoj antaŭ la tiunokta mezo oni aŭdis la kunvenon de noblaj loĝantoj el Dingledelo kaj Mageltono kanti, tre senteme kaj emfaze, jenan belan kaj patosan nacian melodion:
Ne hejmen ĝis mateno,
Ne hejmen ĝis mateno,
Ne hejmen ĝis mateno,
ĝis veno de l’ taglum’.
Libroj de Willian Auld, eldonitaj de Sezonoj
James Leslie Mitchell.
Spartako (1993)
Harry Harrison.
La stratoj de Aŝkelono (1994)
John Ronald Reuel Tolkien.
La Kunularo de l’Ringo (1995, 1997, 2007)
John Ronald Reuel Tolkien.
La du turegoj (1996, 2007)
John Ronald Reuel Tolkin.
La reveno de la Reĝo (1997, 2007)
Arthur Conan Doyle.
La ĉashundo de la Baskerviloj (1998, 2010)
William Auld.
75 jaroj : Aŭtobiografio, poemoj, bibliografio (1999)
John Ronald Reuel Tolkien.
La Hobito (Poemoj. 2000, 2005)
James Branch Cabell.
Jurgen (2001)
Ĉi tiuj libroj estas aĉeteblaj en la libroservo de UEA kaj en aliaj libroservoj.
Charles Dickens.
La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika.
Ĉapitroj 1–7.
Tradukis el la angla William Auld.
Ilustraĵoj de Robert Seymour.
Editoris Aleksander Korĵenkov.
Kaliningrado: Sezonoj, 2012.
Virtuala Biblioteko ; №9.
© Sezonoj, 2012.
Ĉi tiu senpaga eldonaĵo estas nur por privata legado, ne por pludistribuo.
Oni ne rajtas sen permeso de la editoro (Aleksander Korĵenkov) publikigi ĉi tiun libron plene aŭ fragmente en iu ajn papera kaj elektronika formo.
Kontakt-adreso: sezonoj@yahoo.com
Virtuala Biblioteko de Sezonoj
№1. Aleksandr Puŝkin. La pika damo.
Tradukis Aleksander Korĵenkov.
Kaliningrado: Sezonoj, 2010. 30 paĝoj.
№2. Anton Ĉeĥov. Sveda alumeto.
Tradukis Aleksander Korĵenkov.
Kaliningrado: Sezonoj, 2010. 24 paĝoj.
№3. Edgar Allan Poe. La falo de la domo Usher.
Tradukis Edmund Grimley Evans.
Kaliningrado: Sezonoj, 2010. 24 paĝoj.
№4. Fjodor Dostojevskij. Blankaj noktoj.
Tradukis Grigorij Arosev.
Kaliningrado: Sezonoj, 2010. 48 paĝoj.
№5. Arthur Conan Doyle. La ĉashundo de la Baskerviloj.
Tradukis William Auld.
Kaliningrado: Sezonoj, 2010. 168 paĝoj.
№6. Harrison, Harry. Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato.
Tradukis Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans,
Rob Helm, Konrad Hinsen, Pierre Jelenc, Jorge Llambías,
Kevin Schoedel, Mark Weddell.
Kaliningrado: Sezonoj, 2011. 195 paĝoj.
№7. Nikolaj Gogol. Palto.
Tradukis Aleksander Korĵenkov.
Kaliningrado: Sezonoj, 2011. 35 paĝoj.
№8. Aleksander Korĵenkov. Fjodor Dostojevskij en Esperanto .
Kaliningrado: Sezonoj, 2011. 33 paĝoj.
Читать дальше