La vespero forglitis rapide per tiuj ĝojigaj okupiĝoj; kaj post konsumo de vespermanĝo abunda sed simpla, kaj kiam la societo socie formis rondon ĉirkaŭ la fajrujo, sinjoro Pikviko pensis, ke li neniam en la vivo sentis sin tiom feliĉa kaj neniam tiel emis ĝui kaj eluzi la pasemajn momentojn.
“Nu tio ĉi”, diris la afabla gastiganto, kiu sidis tre solene apud la apogilo de la maljunulina fotelo kun ŝia mano firme tenita en la lia. “Tio ĉi estas ĝuste kion mi ŝatas, la plej feliĉaj momentoj en mia vivo estas pasigitaj apud jena malnova kameno, kaj tiom mi amas ĝin, ke ĉiuvespere mi bruligas ĉi tie flaman fajron, ĝis efektive ĝi neelporteble varmegiĝas. Vidu, mia povra maljuna patrino kutimis sidi antaŭ tiu ĉi kameno sur tiu tabureto, kiam ŝi estis knabino, ĉu ne vere, panjo?”
Tiu larmo, kiu alvenas nevokite la okulon, kiam memoro pri malnovaj tempoj kaj feliĉo antaŭ multaj jaroj estas subite revokitaj, ŝteliris sur vango de la maljunulino, dum ŝi skuis la kapon kun rideto melankolia.
“Vi devas pardoni, ke mi priparolas ĉi tiun malnovan lokon, sinjoro Pikviko”, daŭrigis la gastiganto post mallonga paŭzo, “ĉar mi kore amas ĝin, kaj konas neniun alian… La malnovaj domoj kaj kampoj ŝajnas al mi vivantaj amikoj: kaj tiel ankaŭ nia preĝejeto kun la hedero, pri kiu, cetere, nia bonega amiko tie verkis kanton, kiam li unue venis inter nin. Sinjoro Snodgraso, ĉu vi havas ion en la glaso?”
“Pli ol sufiĉe, dankon”, respondis tiu sinjoro, kies poezia scivolo estis ege stimulita pro la lasta komento de lia gastiganto. “Mi petas vian pardonon, sed vi aludis la kanton de la hedero”.
“Pri tio vi devas demandi jenan nian amikon”, diris la gastiganto sciplene, indikante la pastron per kapsigno.
“Ĉu mi rajtas diri, ke plaĉus al mi aŭskulti vin deklami ĝin, sinjoro?” diris sinjoro Snodgraso.
“Nu, efektive”, respondis la pastro, “ĝi estas io tre bagatela, kaj mia sola pravigo de ĝia faro estas, ke tiutempe mi tre junis. Tamen, tia kia ĝi estas, vi aŭdos ĝin se vi volas”.
Murmuro de kuriozo estis kompreneble la respondo; kaj la maljuna sinjoro komencis deklami, helpate de diversaj sufloraĵoj de sia edzino, la menciitajn versojn.
“Mi titolis ilin”, li diris,
Ho, delikatas verda Hedero
sur ruinaĵ’ mucida!
Riĉas la proviant’ en vero
en la ĉelo izole frida.
Eriĝas la muroj, velkas ŝtonoj,
pro lia gusto franda:
kaj polvo kreita dum eonoj
por li estas manĝo danda.
Rampante kie viv’ malestas,
verda Heder’ sin manifestas.
Li hastas kvankam senflugile
kun olda kor’ fortika.
Kroĉiĝas li volvaĵtenile
al granda kverk’ amika!
Kaj li treniĝas sur la tero
kun milda foli-ondumo,
ĝoje rampante kun tenero
sur la tombeja humo.
Rampante kie morto festas,
verda Heder’ sin manifestas.
Pasas eonoj, kaj verkoj putradas,
nacioj ekziston perdas;
sed forta Hedero neniam fadas
kaj nepre eterne verdas.
La plant’ en loko senfrekventa
la pasintecon glutas:
ĉar konstruaĵ’ plej eminenta
Hederon fine nutras.
Rampante kie mort’ ĉeestas,
verda Heder’ sin manifestas.
Dum la maljuna sinjoro ripetis la duan fojon tiujn versojn por ke sinjoro Snodgraso notu ilin kajere, sinjoro Pikviko esploris la trajtojn de lia vizaĝo kun mieno tre interesita. Kiam la maljuna sinjoro finis sian diktadon, kaj sinjoro Snodgraso enpoŝigis sian kajeron, sinjoro Pikviko diris:
“Pardonu min, sinjoro, ke mi jene komentas post konatiĝo tiel mallonga; sed tia sinjoro kia vi nepre, laŭ mia opinio, observis multajn scenojn kaj okazaĵojn registrindajn dum la daŭro de via sperto kiel evangelia pastro”.
“Mi vidis kelkajn efektive”, respondis la maljuna sinjoro, “sed la okazaĵoj kaj karakteroj estis nature simplaj kaj ordinaraj, pro tio, ke mia sfero de agado estas tre limigita”.
“Vi fakte pretigis kelkajn notojn, ŝajnas al mi, pri Johano Edmondo, ĉu ne?” demandis sinjoro Vardlo, kiu ŝajne tre emis stimuli sian amikon por edifi siajn novajn vizitantojn.
La maljuna sinjoro iomete kapjesis signante konsenton kaj ŝanĝis la temon, kiam sinjoro Pikviko diris:
“Pardonpete, sinjoro, sed bonvolu, se mi aŭdacas demandi, diri: kiu estis Johano Edmondo?”
“Ĝuste tion mi estis demandonta”, diris sinjoro Snodgraso entuziasme.
“Vi estas implikota”, diris la gaja gastiganto. “Vi devos kontentigi la scivolon de jenaj sinjoroj pli aŭ malpli baldaŭ, do prefere profitu la konjunkturon favoran kaj faru tion senprokraste”.
La maljuna sinjoro ridetis bonhumore, dum li antaŭenigis sian seĝon; la ceteraj grupanoj pliproksimigis siajn seĝojn unu al la alia, precipe sinjoro Tupmano kaj la fraŭla onklino, kiuj eble iom malfacile aŭdus; kaj kiam la oreltrumpeto de la maljuna damo estis taŭge ĝustigita, kaj sinjoro Milero (kiu ekdormis dum la deklamado de la versoj) vekita el la dormo per admona pinĉo, la maljuna sinjoro sen plia antaŭpreparo ekrakontis la sekvan historion, al kiu ni permesas por ni aldoni la titolon:
La reveno de l’ bagnulo
“Kiam mi unue ekloĝis en tiu ĉi vilaĝo”, diris la maljuna sinjoro, “kio estas jam antaŭ dudek kvin jaroj, la plej fifama persono inter niaj paroĥanoj estis viro, kiu nomiĝis Edmondo, kiu luis malgrandan farmbienon proksime al tiu ĉi loko. Li estis moroza, sovaĝkora malbonulo: maldiligenta kaj diboĉema laŭmore; kruela kaj feroca laŭkaraktere. Krom tiuj malmultaj pigraj kaj malrespondecaj vagabondoj, kun kiuj li pasigis malzorge sian tempon sur la kampoj, aŭ drinkis en la taverno, li eĉ unu amikon aŭ konaton ne havis; neniu emis alparoli la viron, kiun multaj timis kaj ĉiuj abomenis — kaj Edmondon forpuŝis ĉiuj.
“Tiu viro havis edzinon kaj filon, kiu, kiam mi unue venis ĉi tien, havi proksimume dek du jarojn. Pri la severo de l’ suferado de tiu virino, pri la mildo kaj tolerema maniero de ŝia konduto, pri la nervostreĉa zorgo laŭ kiu ŝi edukis tiun knabon, neniu povas adekvate imagi. Ĉielo pardonu al mi la supozon, se ĝi estas malkaritata, sed mi ja firme kaj en mia animo kredas, ke tiu viro provis sisteme dum multaj jaroj rompi al ŝi la koron; sed ŝi toleris ĉion pro sia infano kaj, kiel ajn stranga tio ŝajnos al multaj, ankaŭ pro la patro, ĉar malgraŭ ke li estis bruta kaj kruele traktis ŝin, ŝi iam lin amis, kaj memoro pri tio, kio li estintis por ŝi, vekis en ŝia brusto sentojn de indulgo kaj humilo en sufero, al kiuj fremdas ĉiuj dikreitoj, krom virinoj.
“Ili estis malriĉaj — ne povis esti alie, kiam la viro tiel agadis; sed la senlaca kaj senĉesa energio de la virino, frue aŭ malfrue, matene, tagmeze kaj nokte, retenis ilin for de kompleta mizero. Tiu energio estis nur tre mise repagita. Homoj preterpasantaj tiun lokon vespere — kelkfoje je tre malfrua nokta horo — raportis, ke ili aŭdis la ĝemojn kaj plorsingultojn de virino suferanta, kaj la sonojn de batoj; kaj pli ol unufoje, post la noktomezo, la knabo mallaŭte frapis la ĉefpordon de najbara domo, kien li estis sendita por eskapi la ebrian furiozon de sia monstra patro.
“Dum tiu tuta tempo, kaj kiam la kompatindulino ofte vidigis postsignojn de mistraktado kaj violento, kiujn ŝi ne povis tute kaŝi, ŝi estis konstanta partoprenanto en nia eta preĝejo. Regule ĉiudimanĉe, matene kaj posttagmeze, ŝi okupis la saman sidlokon kun la knabo apude; kaj kvankam ambaŭ estis malriĉe vestitaj — multe pli malriĉe ol multaj el la najbaroj en socitavolo malpli alta — ili estis ĉiam netaj kaj puraj. Ĉiuj afable salutis kaj alparolis “kompatindan sinjorinon Edmondo”, kaj kelkfoje, kiam ŝi haltis por interŝanĝi kelkajn vortojn kun najbarino fine de la diservo en eta vico da ulmoj gvidantaj al la preĝeja portiko, aŭ malhastis por rigardadi kun patrinaj fiero kaj amo sian sanan filon ludantan antaŭe kun kelkaj kunuletoj, ŝia zorgoplena vizaĝo pliheliĝis pro esprimo de kora dankemo, kaj ŝi aspektis, se ne gaja kaj feliĉa, almenaŭ trankvila kaj kontenta.
Читать дальше