Charles Dickens - La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika
Здесь есть возможность читать онлайн «Charles Dickens - La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“Ĉu vi volas plenigi alian glason antaŭ ol komenci, sinjoro?” diris sinjoro Pikviko.
La malgajulo kaptis la aludon, kaj miksinte glason da brando kun akvo kaj malrapide glutinte ties duonon, malvolvis la paperrulaĵon kaj komencis parte laŭtlegi kaj parte rakonti, jenan okazaĵon, kiun ni trovas registrita en la Protokolo de la klubo sub la titolo “La Rakonto de la Vagulo”.
“Nenio mirinda troviĝas en tio, kion mi rakontos”, diris la malgajulo, “enestas nenio eĉ malofta. Mankoj kaj malsano tro oftas en multaj vivtavoloj por meriti pli da atento ol oni kutime direktas al la plej ĉiutagaj sortobatoj de la homa naturo. Mi kunmetis ĉi tiujn kelkajn notojn pro tio, ke la pritraktito estis al mi bone konata dum multaj jaroj. Mi spuris lian subeniradon, paŝon post paŝo, ĝis fine li alvenis tiun ekstreman mizeron, el kiu li neniam plu supreniris.
“La viro, pri kiu mi parolas, estis pantomimaĉa aktoro, kaj, kiel multaj liaj samklasanoj, senĉesa drinkemulo. Dum pli bona epoko, antaŭ ol li febliĝis pro diboĉado kaj magriĝis pro malsanoj, li ricevis bonan salajron, kiun, se li estus zorga kaj prudenta, li eble daŭre ricevus dum kelkaj jaroj — ne multaj, ĉar tiaj viroj aŭ mortas frue, aŭ pro troa ŝarĝado de la korpaj energioj perdas antaŭtempe tiujn fizikajn kapablojn, de kiuj solaj ili povas dependi por la vivtenado. Lia detrua malvirto tamen venkis lin tiel rapide, ke oni trovis neeble dungi lin por la situacioj, en kiuj li efektive utilis teatre. Tavernoj logis lin nerezisteble. Neglektitaj malsanoj kaj senespera malriĉeco tiel certe estus lia sorto kiel la morto mem, se li insistus pri la sama vivmaniero; tamen li ja insistis, kaj la rezulton oni povas diveni. Engaĝon li ne povis akiri, kaj mankis al li pano.
“Ĉiu, kiu entute scias pri teatraj aferoj, scias kia hordo da ŝimaj malriĉuloj frekventas la scenejon de grandaj teatroj — ne regule engaĝitaj aktoroj, sed baletuloj, statistoj, akrobatoj, kaj similaj, kiujn oni dungas dum la daŭro de pantomimo aŭ Paska prezentaĵo, kaj poste maldungas ĝis la prezento de iu multpersona spektaklo kreos novan postulon por ilia servado. Al tia speco da vivo la viro estis devigita sin doni, kaj prezentado ĉiuvespere en iu malnobla teatra trinkejo samtempe havigis al li kelkajn pliajn monerojn ĉiusemajne kaj ebligis al li ĝui sian malnovan emon. Eĉ tiu rimedo baldaŭ malsukcesis; liaj malregulaĵoj estis tro grandaj por permesi, ke li akiru la mizeran enspezon kiun li eble tiamaniere havigus, kaj li fakte reduktiĝis ĝis stato proksima al malsatmorto, nur okaze akirante bagatelan sumon per pruntepreno de iu antaŭa kunulo aŭ per ricevo de tasko en tiu aŭ alia el la vulgaraj minoraj teatroj, kaj kiam li efektive perlaboris iom, tio elspeziĝis kiel antaŭe.
“Ĉirkaŭ tiutempe, kiam li jam ekzistadis laŭ nekonebla maniero dum pli ol jaro, mi estis mallonge engaĝita en unu el la teatroj en la Surea flanko [18] Surea flanko . Londona distrikto sude de Tamizo.
de la rivero, kaj tie mi vidis tiun homon, kiun jam de kelka tempo mi ne vidis, ĉar mi vojaĝis en la provinco, kaj li ŝtelvagis en la vojetoj kaj trairejoj de Londono. Mi ĵus vestis min por forlasi la ejon, kaj transiris la scenejon survoje eksteren, kiam li frapetis mian ŝultron. Neniam mi forgesos la hidan vidaĵon kiu frontis miajn okulojn, kiam mi turniĝis. Li estis vestita por pantomimo, en la absurdo de klaŭna kostumo. La fantomaj figuroj en la Danco de Morto, la plej timigaj formoj iam portretitaj surtole de la plej talenta artisto, neniam prezentis aspekton duone tiom abomenan. Lia ŝvelinta korpo kaj ŝrumpintaj kruroj — ties misformeco centoble emfazita per la fantaziaj vestaĵoj — la vitrecaj okuloj, timige kontrastaj al la densa blanka ŝminkaĵo per kiu la vizaĝo estis ŝmirita; la groteske ornamita kapo, paralize tremanta, kaj la longaj malgrasaj manoj kovritaj de blanka kalko — ĉio havigis al li hidan kaj nenaturan aspekton, pri kiu neniu priskribo kapablus transdoni adekvatan koncepton, kaj pro kio ĝis hodiaŭ mi tremegas je la penso. Lia voĉo estis kava kaj trema kiam li gvidis min flanken kaj per stumblaj vortoj rakontis longan katalogon de malsanoj kaj senecoj, finante kiel kutime per urĝa peto pri pruntedono de bagatela monsumo. Mi enmanigis al li kelkajn ŝilingojn, kaj kiam mi forturniĝis, mi aŭdis la rideksplodon, kiu sekvis lian unuan akrobataĵon sur la scenejo.
“Iun postan vesperon knabo enmanigis al mi malpuran paperpecon, sur kiu estis skribaĉitaj kelkaj vortoj krajone, sciigantaj ke tiu homo grave malsanas, kaj petegantaj, ke post la prezento mi vizitu lin ĉe lia loĝejo sur iu strato, kies nomon mi nun forgesis, ne tre malproksima de la teatro. Mi promesis tion fari tuj, kiam mi liberiĝos, kaj post falo de la kurteno mi eliris al mia melankolia komisio.
“Estis malfrue, ĉar mi partoprenis en la lasta programero kaj ĉar tiu estis benefica vespero, la prezentoj nekutime plilongiĝis. La nokto estis malhela kaj malvarma, kun frosta malseka vento, kiu pelis la pluvon peze kontraŭ la fenestrojn kaj domfrontojn. Lagetoj da akvo kolektiĝis sur la mallarĝaj kaj malmulte frekventataj stratoj, kaj pro tio ke multaj el la tre disaj olelampoj estis estingitaj per la forto de la vento, la promeno estis ne nur malkomforta, sed ankaŭ plej malcerta. Tamen feliĉe mi direktiĝis ĝuste, kaj sukcesis post ioma malfacilo trovi la domon, al kiu oni direktis min — karbejon kun supra etaĝo, en kies malantaŭa ĉambro kuŝis mia serĉito.
“Mizeraspekta virino, lia edzino, renkontis min sur la ŝtuparo kaj, dirinte ke li ĵus eniris specon de dormemo, enkondukis min mallaŭte kaj metis por mi seĝon apud la lito. La malsanulo kuŝis frontante la muron; kaj pro tio, ke li tute malatentis mian ĉeeston, mi disponis tempon por ekzameni la lokon, en kiu mi troviĝis.
“Li kuŝis sur malnova lito, kiu vertikaliĝis dum la tagoj. Ĉifitaj restaĵoj de kvadratita kurteno estis tiritaj ĉirkaŭ la litokapon por bari la venton, kiu tamen eniris la senkomfortan ĉambron tra la multaj fendetoj de la pordo kaj ĉiumomente blovis tien kaj reen. En rusta nefiksita kameno estis malarda cindra fajro; kaj antaŭ ĝi estis starigita malnova triangula tablo, sur kiu troviĝis kelkaj medicinujoj, frakasita glaso, kaj kelkaj aliaj hejmaj objektoj. Infaneto dormis sur provizora lito aranĝita por ĝi sur la planko, kaj la virino eksidis sur seĝo apude. Troviĝis paro da bretoj kun kelkaj teleroj, tasoj kaj subtasoj: kaj sub ili pendis paro da scenejaj ŝuoj kaj du rapiroj. Escepte de amasetoj da ĉifonaĵoj kaj bulaĵoj malzorge ĵetitaj en angulojn de la ĉambro, tiuj estis la solaj objektoj en la loĝejo.
“Mi disponis tempon por noti tiujn etajn detalojn kaj rimarki la pezan spiradon kaj febrajn tikegojn de la malsanulo, antaŭ ol li konsciiĝis pri mia ĉeesto. Dum siaj maltrankvilaj klopodoj havigi komfortan ripozejon por sia kapo, li puŝis sian manon eksterliten, kaj ĝi falis sur la mian. Li abrupte sidiĝis kaj avide gapis al mia vizaĝo.
“ ‘Sinjoro Hatleo, Johano’, diris lia edzino. ‘Sinjoro Hatleo, kiun vi alvokis hodiaŭ vespere, sciu’.
“ ‘Ha!’ diris la malsanulo, pasigante la manon sur sia frunto. ‘Hatleo… Hatleo… Mi pripensu’. Li ŝajnis provi koncentrigon de la pensoj dum kelkaj sekundoj kaj poste, strikte kaptinte mian pojnon, diris: ‘Ne forlasu min… Ne forlasu min, bonulo. Ŝi murdos min, mi scias tion’.
“ ‘Ĉu longe li estas tia?’ mi alparolis lian plorantan edzinon.
“ ‘Ekde la pasinta nokto’, ŝi respondis. ‘Johano, Johano, ĉu vi ne konas min?’
“ ‘Ne permesu, ke ŝi proksimiĝu al mi’, diris la viro tremegante, kiam ŝi kliniĝis super li. ‘Forpelu ŝin, mi ne toleras ŝin apude’. Li gapis frenezece al ŝi kun mieno terure timega kaj poste flustris en mian orelon: ‘Mi batis ŝin, Jemĉjo, mi batis ŝin hieraŭ, kaj multfoje pli frue. Mi malsatigis ŝin kaj ankaŭ la knabon; kaj nun, kiam mi estas malforta kaj senrimeda, Jemĉjo, ŝi murdos min pro tio; mi scias, ke jes. Se vi vidus ŝin ploranta, kiel mi vidis, ankaŭ vi scius tion. Fortenu ŝin’.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.