Georgi Stamatov - Nuntempaj rakontoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Georgi Stamatov - Nuntempaj rakontoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 1922, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Nuntempaj rakontoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Nuntempaj rakontoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Nuntempaj rakontoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Nuntempaj rakontoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Mirski paŝis apud ŝi kaj nevole observadis ŝian staturon.

Kaj li ne kredis, ke virino povas esti tiel bela.

Ŝi kaptis liajn rigardojn.

— Vi esploras min, eldiris ŝi ridetante.

— Mi neniam supozis, ke el tiu malforta knabineto, kiun mi tiame konis, elkreskos tia imponanta virino.

— Sinjoro Mirski!… komplimentojn!… Vi komencas la ludon.

— Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias, ke vi estas bela, diable bela.

— Prezentu al vi, ke ankaŭ tio ĉi delonge tedis min…

— Mi kredis… Ankaŭ Rothŝildon certe tedis liaj milionoj.

— Mi ne scias… povas esti… sed mi iufoje malbenas mian belecon.

— Sed tio ĉi estas riĉaĵo en nia tempo.

— Jes, sed ĉe aliaj kondiĉoj… ŝi diris melankolie kaj, ŝajne, forlogiĝis malproksimen, kvazaŭ Mirski rememorigis al ŝi ion alian… malnovan… eblan, kion ŝi ne estas provinta.

— Ni sidiĝu iomete, ŝi diris, mi laciĝis.

Ili sidiĝis kaj kelkajn minutojn silentis.

Iom poste ŝi turniĝis al Mirski, kaj ekrigardis la vizaĝon de la homo, kiu estis ŝia iama fianĉo. Ĝi ŝajnis al ŝi iel pli nobla ol ĉiuj aliaj, kiuj estis hodiaŭ kun ŝi. Li havis nenion komunan kun tiuj homoj, vetbatalintaj, kiu el ili pli facile kaj pli malkare ŝin aĉetos… sufiĉas, ke ŝi deklaru sin je aŭkcio.

— Kion vi pensas?… ŝi demandis lin delikate.

— Nenion…

— Tio ĉi ne estas respondo.

— Kaj ĉu vi dezirus scii, pri kio mi pensas?

— Kompreneble… mi tiel multe interesiĝas scii, kion vi pensas pri mi… ĉar, konfesu, vi nun pensas pri mi kaj, pensas malbonon…

— Jes, vi divenis. Mi pensis, sed ne sole pri vi. Mi pensis pri ni… mi pensis kiel facile disbatiĝas la homa feliĉo… kaj, ke apenaŭ estas io pli malkonsekvenca en tiu ĉi mondo ol la homa karaktero. Se vi nur scius tiame, kiel forte mi vin amis!…

— Ĉu, vere, tiel forte? demandis ŝi kun miro.

— Kiel vi vidas, kvin jaroj jam forpasis de tiam, kaj mi ankoraŭ ne edziĝis.

— Tio ĉi ne estas argumento.

— Por vi ne… ĉu vi scias, ke rememorinte, kial ruiniĝas ĉio — ankoraŭ mi ne povas pordonu tion al mi mem, kaj al vi. Kian teruran leteron vi skribis al mi tiam!… Kaj precipe mi malĝojas pri tio, ke mi estis prava, kaj vi juna, nesperta knabino, tiame, dorlotita infano de la edukado, estis kulpa. Vi amis, sed vi komprenis nek la mondon, nek la amon, nek la pasiojn, — nenion. Kaj pro unu malsaĝaĵo, infana malsaĝaĵo, vi disbatis miajn plej belajn jarojn, kaj vin mem vi faris malfeliĉa.

— Kaj ĉu vi memoras la kaŭzojn de nia eksfianĉiĝo?

Mirski malkonfide ŝin ekrigardis.

— Ĉu vi ja forgesis ilin?

— Verdire, mi rememoras ion, sed mi ne povas klare prezenti al mi tion. Eble, tio ĉi nun perdis por mi ĉian sencon, kaj mi ne povas ĝin revoki. Plej bone, rakontu ĝin al mi… mi vin petas… ĝi interesas min.

— Vi estas prava: La vivo elviŝis en vi tiujn subtilajn komprenojn. La malgrandajn malsaĝaĵojn la sperto ne konservas, kaj tiame… tiam vi estis vantego, uragano, elemento, kiu neniigis ankaŭ min, miajn petojn kaj mian amon… Vi ridos nun pri tio, kio nin disigis tiame. Kaj ĝi estis… kiel hodiaŭ… mi memoras tiun vesperon. Ni unuafoje restis longan tempon solaj en via salono. Ni sidis unu apud la alia, sur la kanapo. Kiel neniam alifoje, vi estis bela, — mi enamiĝinta. Delikate, konfideme vi klinis la kapeton sur mian ŝultron, kaj iutempe niaj lipoj kuniĝis en longa, senfina kiso. Sed jen… mi mem ne scias kiel kaj kial, mia mano nevole kuntuŝiĝis kun viaj genuoj kaj nekonscie, kaj nerve glitis malsupren, kaj jen mi eksentis sub miaj fingroj viajn ŝtrumpojn. Mi svenis… Dio mia!… ekzistis io en tiu ĉi mondo, kion oni ne devas atenti… minutoj, kiujn oni devas travivi, ne haltigante sian cerbon super ili. La pasio estas senkulpa nur tiam, kiam ili ambaŭ estas egale ebriigitaj de ĝi. La pasio estas feliĉego, estante blinda. Malferminte siajn okulojn kaj ekvidinte, — ĝi fariĝas ĉu malĉasteco, ĉu perforto. Ĉu vi scias, kio okazis en tiu ĉi momento?… Kvazaŭ iu vangofrapis vin aŭ nomis vin publika virino, — vi furioze saltis de l’kanapo, ruĝiĝinta pro honto… paliĝinta pro indigno. Mi genufleksis, mi petis vin, mi ploris… mi ĵuris antaŭ vi, ke tio ĉi estas pli forta ol ni, ke ne per ofendoj, sed per kisoj kaj karesoj oni povas sufoki la pasion. Mi konvinkadis vin, ke ne povas esti malpura aŭ krima tio, kio nin kunligos poste por ĉiam… kaj vi rigardis min tiel, kvazaŭ vi volis enkraĉi en mian vizaĝon.

Pro rapida parolmaniero kaj ekscitiĝo Mirski haltis momenton.

— Mi vin petas, daŭrigu… al mi estas tiel agrable vin aŭskulti. Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis pura, senkulpa… Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi mem, ĉu mi estis tiam sincera? ĉu mi ne afektis?…

— Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio… mi ekkonus la afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre juna vi estis ankoraŭ. Kaj kian intereson vi havis, por afekti!… ne… Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema juĝisto, kaj mia krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio finiĝis ĉio. Jen la homa ĉasteco… Infana kaj malsaĝa ĉasteco!…

— Kaj ĉu vi memoras la leteron?…

— Ĝian enhavon… jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu ĉiam murmuretis al vi pri ideala amo… pri parenceco de l’animoj… — estis ordinara homo, serĉanta nur voluptan amon… ke vi disreviĝis en ĉio… ke ne estis amo en tiu ĉi mondo… ke ĉiuj viroj estas la samaj… ke vi hontis aminte min… ke, se tio ĉi estas amo… tiam pli bone estas edziniĝi je la kolonelo. Li almenaŭ ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed serĉas en la virino nur virinon…

— Kaj mi edziniĝis je li kaj venĝis al vi… diris Nevena kun maldolĉa rideto.

— Ĉu vi scias, sinjorino, daŭrigis Mirski, mi donus nun dek jarojn de mia vivo, se povus reveni ĉio ĉi tio denove… nur sen tiu vespero, ĉar tiam mi sentis la poezion de l’vivo. Depost tiam sekvis, mi ne neas, ankaŭ gajaj minutoj kaj ĝuoj, sed la poezio ne ripetiĝis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolĉe… pasie, sed ne estas plu tiu aromo, tiu printempo de l’sentoj. Sole dum la unua amo oni amas nur per la koro, — ne enmiksante la saĝon. Pluen la kalkuloj venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas eĉ en la brakoj de l’amata estaĵo.

Nevena aŭskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis ŝian animon, kvazaŭ ŝi sentis tiun ĉi vesperon, ke ŝi havas animon…

Ĝis nun kvazaŭ ŝi ne bezonis ĝin… ŝi forlogiĝis en la estintecon.

Pasis tra ŝia memoro ĉio, kion ŝi estas iam travivinta kun Mirski, kaj veninte ĝis la sceno en la salono… ĝis la letero, — ŝi ne volis kredi, ke tio ĉi okazis… ke ŝi… nome ŝi… estis kapabla pri tio.

Kaj maŝinsimile, kvazaŭ apud ŝi sidis Mirski — ŝia fianĉo — ŝi metis sian manon sur la lian.

— Sed ĉu la feliĉo ja ne ripetiĝas?… ŝi tramurmuretis, kvazaŭ al si mem. Ĝi estis terura tiam… Kial vi silentas?… Ĉu ne ripetiĝas?…

— Ne… tia feliĉo ne ripetiĝas. Ankaŭ ĝi kiel homo unufoje naskiĝas kaj mortas por ĉiam. Ne ripetiĝas… demandante pri la feliĉo, oni ne sentas ĝin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj, sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj de l’primitiva kaj ama dramo… Dafnis kaj Ĥloe elkreskis kaj tiam, ĝis la lasta sceno, ni estis kiel ili.

— Sufiĉe… sufiĉe… ne parolu al mi pri la tiamo — ne rememorigu al mi la perditan paradizon…

Ŝi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia ombrelo.

Li ne interrompis ŝian silenton.

— Ne… sinjoro Mirski, subite ekparolis ŝi, vi ne estas prava. Se estus vero, ke oni nur unufoje povas esti feliĉa, tiam oni ĉiutage sin pafus… ne ekzistus homo pli aĝa ol de dudek-dudek kvin jaroj… Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Nuntempaj rakontoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Nuntempaj rakontoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Nuntempaj rakontoj»

Обсуждение, отзывы о книге «Nuntempaj rakontoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x