Georgi Stamatov - Nuntempaj rakontoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Georgi Stamatov - Nuntempaj rakontoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 1922, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Nuntempaj rakontoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Nuntempaj rakontoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Nuntempaj rakontoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Nuntempaj rakontoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Egale, sufiĉas se ĝi estas vero. Memoru, Nadja, ankoraŭ neniu certigis nin pozitive, ke ne okazas mirakloj sur la tero. Kiu scias! Eble, kiam vi elparolos la unuan literon de la mensogo, la fantomo de via patro aperos antaŭ vi.

— Karulo! Ĉu vi efektive ne kredas al mi?

— Ne.

— Kaj, se mi ĵuros, vi ekkredos, vi trankviliĝos? Kaj neniam plu vi suspektos min?

— Jes, ĉion… mi forgesos… mi pardonos…

— Estas nenio por pardoni…

Momenton ili eksilentis.

— Kaj se mi ne ĵuros?

— Vi ĵuros…

— Aŭ se mi diros al vi ion teruran? Ĉu vi elportos ĝin?

— Ĉion mi elportos, sufiĉas, ke vi diru ĝin.

— Fine, prezentu al vi, ke mi vin mensogos ankaŭ tie ĉi.

— Mensogu; sed tie ĉi nur ne forgesu, ke vi estas virino kaj timas la morton kaj mortintojn, Dion kaj la diablon…

— Karulo! Vi estas infano. Milionon da ĵuroj se mi faros, eĉ tiam vi ne kredos al mi. Kiu viro kredas al la virino?

— Nadja! Vi ne volas ĵuri?

— Mi ne diras tion.

— En tia okazo ripetadu miajn vortojn: «Mi ĵuras!…» — Lia vizaĝo estis severa, la voĉo ordonanta.

Nadja nur paliĝis.

— Kial vi silentas?

Ŝiaj lipoj ekmoviĝis, sed nenion elparolis.

— Nadja! Se vi ne ĵuros, mi foriros… por ĉiam…

Disŝiritaj sonoj ektremis sur ŝia lango.

— Mi ne povas! Tio estas kruela!… Vi turmentas min… Al mi estas malbone… Ni foriru de ĉi tie…

Li proksimiĝis al ŝi.

Ne vidante, ŝi sentadis lian rigardon al si… Ĝi ŝin brulis kiel karbo.

— Ĉu ni foriru!? Vi volas foriri!… Kaj denove… eterne… mi devos scii, ke vi portas sekreton en via animo… Neniam!… sufiĉe!… Vi devas diri al mi!…

— Se vi estas certa, ke mi havas ian sekreton, vi ĝin scias… Diru ĝin…

— Se mi ĝin diros, ne estos pardono, ne estos kompato…

— Pardono!… Kompato!… — ripetis ŝi malestime kaj stariĝis antaŭ li. Fiere levinta la kapon, ŝi lin ekrigardis rekte en la okulojn. Kaj ŝi forgesis, ke ŝi estas en la tombejo, ŝi forgesis ĉion. En tiu ĉi momento ŝi sentis sin nur virino, malforta, senhelpa, sola, kaj nenion ŝi vidadis antaŭ si, krom malĝentila vira forto, preta ŝin krucumi, ŝin piedpremi en la koton kaj poste indiferente ĝis la tombo ŝin turmenti per sia potenco… aŭ per sia grandanimeco.

Ŝi sciis, ke tio ĉi estas batalo por vivo kaj morto.

— Sekretoj!… — malice ekparolis Nadja. — Neniajn sekretojn havas mi… Ili ekzistas nur en via malsana imago… Pri kiu vi ne ĵaluzis min? En kio vi ne suspektis min? Ĉu vi kredis al mi almenaŭ unu minuton?… Mi ĉion pardonadis al vi… sed la glaso superpleniĝis. Vi ĉi tie, apud la tombo de mia patro, ĵetas en miajn okulojn abomenajn kalumniojn… Vi petis ĵurojn… bone. Mi ĵuras en la memoro de tiu, kiu eble min aŭskultas nun — kaj ŝi triumfe montris per sia fingro la teron, — ke mi estis fidela al vi kiel hundo… jes… ĝis hodiaŭ… sed de nun… sciu, mi pli volonte min fordonos al la unua preterpasanto, ol permesi al vi tuŝi min… ĉu vi komprenis?… Ĉu vi estas kontenta nun?…

Ŝia tuta figuro, voĉo, rigardo estis fieraj kaj majestaj.

Pala staris li apud ŝi kaj maldolĉa, malsaneca rideto, pli vere grimaco, kurbigis liajn trajtojn.

— Nadja! kara Nadja!… Kion faris vi? Vi mortigis ĉion.

— Vi mem serĉis tion…

— Kial vi ĵuris, Nadja! Mi ne kredis, ke vi iros ĝis tie…

— Ĉar vi neniam kredis al mi…

— Ne!… ĉar mi scias ĉion… Li eltiris el sia palto leteron kaj ĝin etendis al ŝi.

— Legu!…

Konata, kara skribmaniero ekkuris antaŭ ŝiaj okuloj.

Senfina teruro ŝin ekregis.

Ŝia kapo konfuziĝis kaj, por nefali, ŝi apogis sin kontraŭ la ĉirkaŭbaro.

— Ĉio estas finita, Nadja, — tramurmuris li malespere.

Kaj ili staris unu apud la alia, kiel du obstinaj malamikoj, ne kuraĝante sin ekrigardi.

Vesperiĝis. La mallumo vekis Nadja’n. Ŝi ĵetis rigardon ĉirkaŭe, kaj en la krepusko antaŭ ŝi videtiĝis la kompatinda, malaltigita figuro de tiu, kiu ŝin amis.

Sur ŝia korpo trarampis abomeno, ŝiaj lipoj tremis kaj, kvazaŭ vipklako, en liajn orelojn eksonis: "Malnoblulo"…

— Nadja?… ekkriis li. — Nadja!… Pardonu min!… Kaj ekvolis preni ŝian manon.

— For de mi… malpura besto!…

Senforte li falis sur la benkon, kaj ŝi per rapidaj paŝoj ĉirkaŭiris la tombon, por ne pasi preter li, kaj eliris el la ĉirkaŭbaro.

De la malproksimaj montoj aperis la luno kaj lumigis la malvivulan urbon, kie dormis tiom da ĝojoj kaj suferoj. Kaj li daŭre sidis apud la tombo. Kaj en tiu ĉi eterna trankvilo, meze de ĥaoso da pensoj, li komprenis, ke li ŝin perdis, kaj ne tiam, kiam ŝi perfidis al li, sed nun, tie ĉi, li perdis ŝin, por ĉiam.

Lia animo ŝiriĝis de pensoj. Li enviis la mortintojn. Li konsciis, ke pli volonte li pardonus al ŝi la perfidon, ol ŝi al li tiun ĉi scenon.

Kaj kun larmoj, li konsciis, ke ŝi estas prava.

La estinteco.

— Kiu estas tiu altkreska sinjorino? demandis Mirski sian kamaradon, montrinte kompanion de viroj kaj virinoj, irantaj antaŭ ili en la vasta aleo de l’arbokulturejo.

— Vi demandas per tia tono, kvazaŭ vi ne konas ŝin.

— Jes, ŝajnas al mi, ke iam antaŭe mi ŝin vidis ie… sed diru al mi, kiu ŝi estas?

— Por diri la veron, mi ne scias detale ŝian biografion. Mi scias nur kelkajn paĝojn, sed ankaŭ ili ne estas treege interesaj…

— Malgraŭ tio, diru ilin al mi.

— Ĉiuj nomas ŝin "Nevena", ŝian familion mi ne konas, ŝi estas eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edziĝo ŝi forkuris de li. Post tio ŝin prenis iu riĉulo, kiu asekuris ŝin: li aĉetis al ŝi domon, enportis monon je ŝia nomo en la bankon. Poste ŝi forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, ŝi estas en tiu ĉi kompanio. Vi konas tiujn sinjorojn kaj fraŭlinojn, vi konas ankaŭ min. Vi do povas juĝi pri ŝia plua kariero.

Post nelonge ili atingis la kompanion.

Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena laŭte ridis.

Kiam oni prezentis al ŝi Mirski’n — ŝi nevole malfermis siajn okulojn.

— Mirski!… preskaŭ elkriis ŝi.

Li riverencis.

— Ah, vi konas vin, diris iu.

— Jes… respondis Mirski.

— Ni eĉ estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefianĉoj, iam… ĉu ne, Mirski?

Mirski elmurmuris ion.

— Aŭ, eble, tio ĉi ofendas vin, ŝi aldonis serioze, pardonu en tiu okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia eksfianĉo… mia unua amo, kiel oni diras.

— Al vi estas agrable ŝerci pri la estinteco, sinjorino.

— Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena.

Ŝi ŝercis, sed ekpromenante pluen, ŝi nevole ĉirkaŭrigardis, serĉis per siaj okuloj Mirski’n kaj forlogiĝis en la estintecon. Ŝia gaja humoro malaperis. Ŝi enpensiĝis, ekinteresiĝis pri tiu ĉi homo, kiun ŝi amis iam kaj kiu povus esti ŝia edzo… kaj nun li estas fremda, kvazaŭ vere, ili hodiaŭ interkonatiĝis.

Ŝi sentis, ke al Mirski fariĝis malagrable, kiam ŝi tiel senceremonie antaŭ homoj rememorigis al li ilian fianĉiĝon.

Kiam la kompanio disiĝis en la arbareton, Mirski alproksimiĝis al Nevena. Li volis paroli kun ŝi.

— Sinjorino, li diris, mi ne kredis, ke mi vin renkontos iam.

— Kial?… kaj mi ja estis certa, ke ni revidos nin, ĉar la vivo amas rememorigi al ni la malsaĝaĵojn, kiujn ni iam estas farintaj.

— Ĉu vi nomas niajn tiamajn interrilatojn malsaĝaĵoj?

— Tute ne!… mi nomas tiel mian edzecon kun la kolonelo… kaj vi ĝin rememorigas al mi.

— Ĉu vi estis malfeliĉa kun li?

— Malfeliĉa!… ĝi estas nenio… sed, mi petas, ne parolu al mi pri li.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Nuntempaj rakontoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Nuntempaj rakontoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Nuntempaj rakontoj»

Обсуждение, отзывы о книге «Nuntempaj rakontoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x