Unu posttagmezon antaŭ la fermo de la foiro mi aŭdis raŭkan, blasfeman voĉon, kiu kriis ion pri ŝtelo de sandviĉoj. Mi vidis la sortdivenistinon kun pugnigitaj manegoj kolere preterpasi. Ŝi estis preskaŭ viraspekta virinego, kun pezaj trajtoj kaj muskoloj kiel profesia luktisto. Mi konis ŝin laŭvide kaj kelkfoje vidis ŝin duonebria. Anne eksplodis de rido.
"Kio estas, Anjo?" mi demandis.
Ŝi ne povis respondi pro senpoviga rido. Tiom ŝi ridis, ke mi ne povis ne ridi akompane, kvankam mi ne sciis pro kio.
"Ha, ha, estas tiel komike!" ŝi diris. "Povra Mary! Ŝi preskaŭ mortas pro timo… Ŝi ne ŝtelos refoje… Ha, ha, ha!"
"Sed klarigu, Anjo!"
Anne viŝis la okulojn. "Mary, tiu naiva knabino, kiu laboras ĉe la meblostando, eniris la budon de la sorĉistino por ekkoni sian estontecon, sed neniu enestis. Vidante du sandviĉojn tie, ŝi manĝis ilin. Nun ŝi preskaŭ mortas pro teruro, ĉar ŝi timas, ke la sorĉistino eltrovos la ŝtelinton per konsulto de sia kristalglobo. Kompatinda naivulino."
Iun tagon mi parolis kun Mark, kiam Bert venis kaj diris:
"Via konkuranto uzas aĉan taktikon kontraŭ vi. Li parolas publike kontraŭ via kuirilo."
"Kiu?" mi demandis.
"Premo, kiu ’sponas la premkuirilon."
Mi iris rekte al la stando de la premkuiriloj. Mi ne sciis, ke la malbonfama Premo estas en la foiro, nek atentis, ke la nomo super la stando estis "PREMO COOKER CO." Mi bolis interne.
Premo estis eksponanta; apud li staris aliulo. Mi kaŝis min malantaŭ la publiko kaj apenaŭ povis vidi Premon inter la kapoj de la antaŭstarantoj. Li ŝajnis iom ebria. Li estis vestita per kontraŭdira uniformo. Li portis barbiran longan jakon kaj kuiristan ĉapelon, kaj estis nerazita. Mi aŭdis:
"Ĉu vi sciaŝ? Vi neee sciaŝ?" kaj li antaŭen kliniĝis kaj etendis la brakon preskaŭ puŝante la montrofingron en la okulojn de la proksime starantoj. "Mi gajniŝ dekŝep medalojn pro kuirado. La reĝa moŝto aĉetiŝ tri kuirilojn ŝole por kuiri ŝekek… ŝekigitajn prunojn por la princino. Eŝtu ŝingardaj kion vi aĉetaŝ. Ŝi tiu kuirilo eŝtaŝ el ŝŝtalo, ne alu… mumio! Aluminio venenoŝ vin… Miloj da homoj mortaŝ ŝiutage pro manĝado ei aluminio."
Kaj tiel li daŭrigis. Videble li sciis nenion pri kuirado. Li mensogis kaj fanfaronis kaj eĉ insultis, kaj havis tre diktatoran manieron, sed je mia surprizo li vendis.
Mi furiozis. Mia varo ja estis aluminia. Mi reiris al mia stando kaj komencis eksponi. Mi rebatis senkompate. Mi ridigis la aŭskultantaron pri li kaj lia kuirilo. Mi klare aludis lin, sed menciis neniun nomon. Ĉiam dum mia parolado, kiam mi aŭdis la s-ss-s de la eskapanta premvaporo, mi interrompis mian diskurson kaj parolis jene:
"Ni honeste vendas. Ĉi tiu kuirilo kuiras ĝuste, ĝi ne plenverŝas la manĝaĵon per akvo, ĝi ne kaĉigas la manĝon aŭ detruas la vitaminojn per tro altgrada varmo. Ĝi simple bone kuiras. Ĝi ne "(kaj mi metis manon al la orelo aŭskulte, ĝis la s-s-s altiĝis al akra fajfo), ĝi ne (piiiip!) muzikas ."
Unu tagon venis tiu ulo, kiun mi jam vidis kun Premo. Li anoncis, ke li estas agento de la PREMO-Kompanio. Li diris:
"Ŝajnas, ke vi propagandas kontraŭ nia kuirilo?"
"Mi parolas kontraŭ kuirmetodo, mi ne mencias vian nomon."
"Mi venis por postuli, ke vi pritraktu sole vian varon, ne nian."
"Ho, ĉu? Kiam via eksponisto venene pikis kontraŭ mi, vi estis tute kontenta; sed nun, kiam mi rebatas, vi ekatentas. Vi komencis ion, kio resaltis sur vin, kaj nun vi plendas. Tenu vian konsilon, sed la batalo daŭru."
Kelkajn tagojn antaŭ la fino de la foiro, la PREMOstando estis forlasita. Premo forkuris kun enspezita mono, kiu apartenis al lia estro.
Antaŭ la fino de la foiro mi konstatis, ke nia stando estas tro malgranda. Personoj telefonis al la oficejo plendante, ke ili ne povis vidi la eksponon. Anjo diris, ke estas eblaj klientoj ĉe la malantaŭo de la publiko, al kiuj ŝi ne povas vendi, ĉar ili ne povas atingi nin. Mi ne sciis kion fari. Ŝi diris:
"Mi havas ideon. Kontraŭ ni estas stando de la urba tramvoja kompanio por livero de pakaĵoj. Estas du junuloj, kiuj prizorgas tiun standon. Mi iros kaj iel havigos permeson uzi tiun standon je la fino de ĉiu ’spono."
"La ideo estas bona, sed oni ne permesos," mi diris.
"Lasu min fari," ŝi diris kaj iris al la stando.
Per ĉarmaj kaj koketaj manovroj ŝi havigis la permeson, kaj post tio mi kaj David rikoltis ĉe nia stando, kaj ŝi ĉe la kontraŭa stando. Venis la fino de la foiro. Mi kalkulis. Entute la kurtaĝo sumiĝis je pli ol sepdekdu pundoj. Mi donacis tri al David gratifike, dudek al Anne, kaj restis al mi preskaŭ kvardek, post dekalkulo de la jam pagitaj salajroj. Kvardek pundoj! Post tio ĉi, nepre foiroj; ne plu pordoj. Anjo estis kontentega.
10. VIRINA RIDETO PLI KAPTAS OL RETO.
La postan tagon Anjo kaj mi laboris pakante ĉion preta por transporto al la oficejo. Lacaj kaj malpuraj, ni sidis sur la pakitaj kestoj. Mi ege ŝatis Anjon. Ŝi estis gajhumora kaj sprita. Ŝia facila rido estis ĉiam preta sur ŝiaj lipoj. Fininte ĉion, ni kune promenis hejmen. Ŝia vojo estis samdirekta kiel la mia ĝis iu punkto.
"Kiel vi intencas pasigi la vesperon?" mi demandis.
"Mi ne scias," ŝi diris. "Kion vi intencas fari?"
"Mi unue iros hejmen, lavos kaj ordigos min, eliros por temanĝeto, kaj post tio frandos iom da opio."
"Opio?" ŝi diris, ŝokite.
"Ne ŝokiĝu," mi diris. "Mi uzis la vorton figure. Mia opio estas tre milda speco. Ĝi estas la kino, kie mi povas vivi provizore en aliaj medioj kaj forgesi la panakiran lukton. Ĉu vi eble akompanus min?"
"Volonte, sed tempo iom mankas. Kial ne veni al mia apartamenteto? Ĝi estas pli proksima kaj ĉio estas tre oportuna. Ni povos nin pretigi, kaj se fama ĉefkuiristo bonvolos helpi min prepari la temanĝon, ni povos ŝpari tempon."
"Bonege, dankon pro la honoro!"
Ŝi havis belan apartamenton, kun konvena kuirejo, malgranda banĉambro, lito-plus-sidoĉambro, kaj manĝoĉambro. Varma akvo abundis ĉe la krano. Mi lavis min, dum ŝi ĝenerale ordigis kaj fritis manĝon.
"Nu," ŝi diris, "vi infuzu la teon. Ĉu vi kapablas tion fari?" ŝi ŝercpikis. "Ne necesos longe al mi tualeti. La manĝo estas preta en la forno. Mi bedaŭras, ke estas nur fritita kolbaso, sed ni povos plenŝtopiĝi per fromaĝo ktp., ĉu ne? Jen gazeto por via distro. Vi povas ĉiam kredi la verecon de… la dato."
Post la manĝo mi helpis al ŝi lavi la vazojn, kaj tion farinte ni sidis en la sidĉambro, ekbruligis cigaredon kaj enrigardis la gazeton por decidi pri inda filmo. Ŝi elektis am-dramon, sed mi preferis alian titolon.
"Mi ne multe emas al tiu am-surogato. Se temas pri amo, mi preferas ion pli realan ol varon el la Hollywood-fabriko." Tamen mi cedis al ŝia gusto.
Mankis dudek minutoj ĝis la komenco de la programo, kaj la elektita kino estis tute proksima. Ni daŭrigis la fumadon, komforte sidante unu kontraŭ la alia.
"Ĉu vi ŝatas mian apartamenton?" ŝi demandis.
"Treege," mi respondis. "Kaj ĝi estas ĝuste aranĝita. Mia loĝejo estas aĉa kaj neoportuna. Mi intencas serĉi alian. Mi ŝatus trovi apartamenton kiel ĉi tiu, kie dommastrino ne kontrolas ĉiam ĉiun movon. Vi ne konas okaze tian apartamenton, ĉu? Ju pli simila al ĉi tiu, des pli bone."
"Ŝajnas, ke estas io familiara en la direkto de ĉi tiu konversacio," ŝi koketis.
"Ne necese," mi diris. "Sed la ideo ne estas malplaĉa al mi."
"Nu, nu," ŝi diris admone. "Mi ja ŝatus vian societon, sed mankas loko ĉi tie, kaj cetere ĉi tie estas nur unu lito."
"Do?" mi demandis sugestie.
"Do?" ŝi eĥis ĉarm-hontete.
"Do!" mi diris decide.
Ni ne iris al la kino tiun vesperon.
11. PETRO RIFUZAS, PAŬLO EKUZAS.
Читать дальше