Bert kaj Mark tute ne ofendiĝis, kaj Bert diris:
"Ne kredu lin, li estas eĉ pli granda mensogulo ol ni mem, kaj insulto vene de li estas vera komplimento."
Mark estis altstatura, dande vestita, bela junulo, laŭaspekte juda, kaj Bert estis fortika, iom malpli alta, mezblonda viro kun rompita nazo kaj dikigita orelo. Li certe praktikis iam la boks-arton. Bert parolis kun forta Londona prononco.
"Ni venis de la agrikultura foiro en Ayr," informis Bert. "Pluvis la tutan tempon kaj ni enspezis tiom mizere, ke post la aĉeto de biero ne restis sufiĉe por aĉeti manĝaĵon… Ho, ĉu vi vidis Premon? Oni diras, ke li venis ĉi tien. Oni serĉas lin. Laŭ diro, li vendis la standotendon al iu farmisto, kaj ĝi apartenas al la foiro."
"Mi ne komprenas, kial oni ne enkaĝigis Premon jam delonge," diris Frank. "Ĉie, kien mi iras, mi aŭdas pri trompaĵoj liaj. Tiaj aferoj misfamigas la bazarulojn!"
"Ne eble," rikanis Mark. "Ĉu vi aŭdis, ke prostituino foje edziĝis al bazarulo kaj li sukcesis treni ŝin malsupren ĝis sia propra nivelo?"
"Venu," diris Bert. "Ni devas festi la renkontiĝon per biero. Ni iru drinki. La malbenitaj skotoj ankoraŭ ne scias vivi. Ĉu nacio, kiu fermas dimanĉe la drinkejojn, estas civilizita? Venu, Frank - kaj vi, Jock: ni devas drinki sufiĉe por sep tagoj en la daŭro de ses."
Ni kune ekiris, kaj Bert daŭrigis: "Mi konas bonan drinkejon — ha, kia biero! kaj la viskio!.. - Neniam vi gustumis tiom bonan. Vera nektaro de la dioj. Ĝi traglitas la gorĝon kiel frakasita vitro!"
Ni kune iris laŭ la ponto, kiu transiras Waverley-stacidomon, zigzagis laŭ kelkaj malhelaj stratoj, kaj eniris drinkejon. La klientoj estis malaltklasaj, kaj unu ĉifonulo persistis kantaĉi malgraŭ la protesto de la dika drinkejestro. Ni sidiĝis ĉe tablo, kaj Bert venigis la kelneron.
"Nu, ni drinku skote," li diris al ni, kaj al la kelnero: "Kvar bierojn kaj kvar viskiojn!"
"Ne," mi protestis. "Sole biero sufiĉas por mi."
"En Romo oni faras kiel la Romanoj," li rebatis. "Kvar bierojn kaj kvar viskiojn, kelnero; ne atentu lin."
"Ne, ne," mi diris. "Ne ofendiĝu, sed mendu nur bieron por mi. Mi scias, ke mi ne povas longe rezisti la efikon de biero kun viskio."
"Nu bone," Bert rezignis. "Se vi insistas esti abstinulo , estas via malgajno."
Turnante sin al Frank, Mark demandis:
"Ĉu vi pensas, ke estas ŝanco lokiĝi en la foiro?"
"Mi ne scias," respondis Frank. "Troviĝas ja loko, sed vi scias kiel la foirestro estas kontraŭ la "specimenoj", kaj cetere li ne reagas favore al subaĉeto. Kiajn specimenojn vi havas? Ĉu la fontplumojn aŭ la tol-stampilojn?"
"La stampilojn, sed mi kunhavas la "skrapilon" kaj intencas lui standon por tio kaj "specimeni" la stampilojn kaŝe."
"Sinjoroj," mi mokis. "La konversacio estus treege interesa, se mi nur ion komprenus. Ĉu vi eble komplezus klarigi?"
"Tiuj du trompistoj", komencis Frank.
"Ni forte protestas kontraŭ la kalumnio, ĉu ne, Bert?" interrompis Mark.
"Fermu la faŭkon!" ordonis Frank. "Kiel mi estis diranta, kiam tiu kanajlo komencis blekaĉi: tiuj du vendas aŭ fontplumojn aŭ tol-stampilojn. Nu, la fontplumoj estas ordinaraj — fakte tre ordinaraj, kaj valoras iom malpli ol la kartona skatolo, en kiu ili estas pakitaj. Simile, la stampiloj el plumbo valoras malpli ol la kruda plumbo mem. Ĉu ili vendas unu aŭ la alian, la metodo estas identa. Ili kroĉkaptas preterpasantojn kaj ŝovas la aĵon en ilian manon, dirante: "Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon? Ĝi estas donata tute senpage." Nature la trompoto prenas ĝin, sed la embuskulo sekvas glitparole per: "Ĝi estas disdonata senpage por reklami niajn specialajn plumbekojn!" kaj, ŝovante la bekojn en la manon de la kliento, li ŝutas facilajn parolojn al li kaj postulas du ŝilingojn kaj ses pencojn por la kompleto, kiu neniom valoras. La kliento, konfuzita kaj hontante redoni la plumon, kiun li akceptis senkoste, pagas. Nur poste li konstatas, ke li pagis tro, kaj ke la plumo ne taŭgas eĉ por grati al si la postaĵon. La stampilo estas malgranda fungoforma peco da plumbo kun nedeĉifrebla reliefa monogramo sur la plata ekstremo. Ankaŭ ĝi tutsame estas ŝovata en la manon de la kliento, akompane de la sama: "Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon? Sed la vendisto tuj eltrovas per demando, ke la donita monogramo ne estas tiu, kiu konformas al la nommajuskloj de la kliento, kaj per tiu preteksto la viktimo estas kondukata en la standon, kie li estas devigata aĉeti specialan inkon. La stampilo taŭgas por ruinmakuli tolaĵojn."
"Kaj la "skrapilo"?" mi demandis.
"Skrapilo estas nia vorto por elektra gravurnadlo. Per ĝi oni povas bele gravurskribi sur arĝentaj aŭ oraj aĵoj, kiel cigaredujoj ktp. La gravura laboro valoras la koston — kondiĉe ke la nadlo ne estas en la mano de fuŝuloj," aldonis Frank, strabante al Mark kaj Bert. "Sed ili, kiel vi aŭdis, pretekstas la nadlon por ricevi standon. Kutime tiuj embuskuloj elektas standon apud la enirejo, kaj la rezulto estas, ke trompitoj poste ne fidas aĉeti eĉ bonajn varojn. Tial la foiraj organizantoj malfavoras la specimen-vendon."
La du embuskuloj silentis dum la klarigado kaj nur ridetis fierete. Ni babilis kaj regalis drinkojn laŭvice. La parolado turniĝis al loĝospertoj. Frank diris:
"Mi memoras… estis en Birmingham… mi demandis al iu dommastrino, ĉu ŝi havas lueblan ĉambron. Ŝi diris jes, sed ke mi povos eniri nur post kelkaj horoj. Mi diris, ke tio taŭgos, sed demandis, ĉu mi ne povos vidi la ĉambron? Ŝi respondis, ke la ĉambro ne estas ordigita, do ne konvenas. "Ho," mi diris, "tio ne gravas, mi indulgos tion, mi nur volas vidi ĝin antaŭ ol decidiĝi". Sed imagu la ŝokon kiam ŝi respondis: "Ne konvenas nun, ĉar estas mortinta homo en la lito"!"
Mark diris: "Ĉu vi memoras la fantom-loĝejon en Kimrujo, Bert?"
"Ne parolu pri ĝi!" diris Bert. "La nura mencio frostigas mian spinon"
"He, for la blago!" mi diris. "Jam de mia infanaĝo mi ne kredas je fantomoj."
"Vi ne dirus tion, se vi estus travivinta nian sperton," seriozegis Mark. "Jes, kion mi diros, estas laŭvorte vera, kiel povas atesti Bert. Ni serĉis loĝejon en tiu vilaĝo… mi forgesis la nomon… mi neniam povas memori tiujn neprononceblajn kimrajn nomojn. Sed trovi loĝejon ni ne povis. Jam krepuskis kaj la prujno ekaperis sur la tegmentoj. Lacaj kaj malvarmaj post longa serĉado, ni iris en la drinkejon por iom ripozi kaj varmiĝi. En la drinkejo estis nur du-tri kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, parolante kimre. Ni trinkis silente, pripensante la problemon de la tranokto.
"Demandu al la kampuloj!, sugestis Bert.
"Ĉu ili komprenas la anglan lingvon?" mi diris.
"Ho, mi pensas ke jes," li respondis.
Mi faris la demandon. La kamparanoj respondis angle per la kutima kimra altiĝa kadenco ĉe la fino de frazo. Ili estis helpvolaj, sed bedaŭris, ke ili ne scias lokon. Unu el ili diris:
"Vi povus provi ĉe Jones. Mi ne scias, ĉu li ja luigas ĉambrojn, sed li loĝas sola en multeĉambra domo, kaj kvankam laŭ onidiro li estas riĉa, ĉiu scias, kiom li avidas monon. Avarulo li estas. La domo tute ne estas gaja, sed vi povus provi."
"Kie estas la domo?" mi demandis.
"Ho, ĝi estas facile trovebla. Ĉe la pordo turnu vin dekstren kaj iru rekte antaŭen. Ĝi estas la lasta domo, iom for de la aliaj. Ĝi staras dekstre kaj ĉirkaŭhavas grandan ĝardenon. Vi ne povos maltrafi ĝin, ĝi estas alta kaj impona!"
Ni "drenis" niajn glasojn kaj iris trovi la Jones’an domon. Jen ĝi staris sur malgranda deklivo. Neniu lumo estis videbla, kvankam estis jam sufiĉe mallume. La stilo de la domo estis malmoderna. Kaduka kradpordo kliniĝis ebrie ĉe la eniro de la ĝardeno. La ĝardeno estis vera ĝangalo, kaj la ĝardena aleo estis apenaŭ distingebla pro herbaĉoj. Mi rigardis al Bert, kaj li rigardis al mi.
Читать дальше