Aleksandro Grin - La mondo brilanta

Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, Русская классическая проза, Прочие приключения, Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Kaj antaŭ li kun klareco de streĉita vido ekstaris rondo de grizbarbaj viroj en talaroj kaj perukoj, kiuj, kaptinte unu la alian ĉe la langoj, penis krii ion decidan. Tiam Drud komprenis, ke li ekdormas kaj pereas, sed tiu malgaja momento de la vundita konscio tuj dronis en malforteco; kun peno levis li la palpebrojn kaj, obeante al la fatala pigro, ree fermis ilin. En blua mallumo eknaĝis radiaj makuloj; ili estingiĝis, kaj la vizaĝo de la dormanto paliĝis.

La sekvo de ĉio ĉi estis negranda kunveno de gapuloj ĉe la perono de la gastejo, el kie kvar sanitaristoj elportis sur brankardo senmovan korpon, ĉirkaŭvolvitan per tolaĵo. La vizaĝo same restis kovrita. La administranto, ĉeestante tiun scenon, responde al kondolencaj demandoj diris, ke oni forveturigas malsanulon, kiu ekmalsanis subite kaj grave; la malfeliĉulo estas senkonscia.

— Eble, simpla nerva paroksismo, — diris li. — Mi, tamen, ne estas doktoro.

Tiutempe la malsanulon oni kuŝigis en kaleŝegon, la sanitaristoj instalis sin interne, kaj al la koĉero eksidis pala homo en okulvitroj, kun griza vizaĝo. Li ion flustris al la koĉero. Tiu hastigis, trotigis la ĉevalon, kaj la kaleŝego, turninte sin post la angulon, ekglitis al la prizono.

IX

Vespere de la sekva tago Runa vizitis la ministron, fraton de ŝia patrino. Jam estis la dekunua horo, sed Daugovet akceptis ŝin. Li nur esprimis miron, ke ŝi, lia favoratino, kvazaŭ speciale elektis tian horon por malpligrandigi lian plezuron.

Ŝi diris:

— Ne, via plezuro, oĉjo, eble, kreskos pro tio, kion mi alveturigis. — Kaj ŝi ekridis, kaj pro la rido ekridis tuta ŝia belo, egala al revelacio.

Belo beligas ankaŭ tiujn, kiuj kontemplas ĝin; ĉiuj ties nuancoj kaj lumoj vokos sentojn, similajn al ili, kaj ĉio kune emocios kaj feliĉigos. Sed eĉ pli nerepuŝeble efikas perfekteco, kiam ĝi estas armita per konscio de sia forto. Nur per malproksimiĝo eblas batali kontraŭ ĝi, sed eĉ tiam al ĝi estas garantiita parto de venko — rideto de medito.

Tial, konsiderante ĉiujn rimedojn por atingo de la celo, la juna belulino vestis sin kiel por monduma vizito — en brilanta malfermita robo, rememoriganta someran floron. El puntoj elstaris ŝiaj delikataj, blankaj ŝultroj; la nudaj brakoj spiris glatecon kaj purecon de la konturoj; la vizaĝo ridetis. En ŝiaj maldikaj brovoj estis ia ĉarma libereco aŭ, pli ĝuste, nervozeco de la linio, kio donadis al la rigardo siaspecan esprimon de kaprica malkaŝemo, kvazaŭ dirante ĉiam kaj al ĉiuj: — «Kion mi faru, se mi estas nekredeble, nepardoneble bela? Paciĝu kun tio, memoru kaj pardonu».

— Infano, — diris la ministro, sidigante ŝin, — mi estas maljunulo kaj via propra onklo, sed mi devas konfesi, ke por rajto rigardi al vi per la okuloj, — almenaŭ, — de Gall mi volonte kaj kun abomeno redonus al la sorto mian potencan uniformon. Bedaŭrinde, mi ne havas tiajn okulojn.

— Ankaŭ mi ne fidas blindulojn, tial mi ekparolos pri via senerara, firma amo al libroj. Ĉu vi ne perfidis vian amon?

Daugovet vigliĝis, kio okazadis al li ĉiam, se oni tuŝadis tiun demandon.

— Jes, jes, — diris li, — min zorgigas nun «Epitafoj» de la jaro 1748, eldonitaj en Madrido sub komencliteroj G. J.; du ekzempleroj estis venditaj al Verfest kaj Grossman, mi malfruis, kvankam rilate de unu ekzemplero ekzistas espero: Verfest ne estas kontraŭ intertraktado. Tamen, — li ĵetis rigardon al la libro, kiun kunhavis Runa, — ĉu vi ne estas feino kaj ĉu ne la trezoro de Verfest estas kun ci?

La ministro transiradis al ci en okazoj, kiam li deziris komprenigi per tio, ke li libere disponas sian tempon.

— Mi konfesas, tiun supernaturan esperon sugestis al mi cia solena, interna lumo kaj la enigmaj vortoj pri ĝojo. Tamen fojfoje mi bedaŭras, ke mirakloj ekzistas nur en imago.

— Ne, ne la «Epitafoj». — Runa ĵetis preteran rigardon al sia libro. — Tamen ĉiuokaze, tio, kion mi kaj vi vidis en la cirko, estas miraklo. Mi ne komprenas ĝin.

La ministro, antaŭ ol respondi, silentis iom, pripensante vortojn, per kiuj li povus emfazi sian nedeziron paroli pri la mirinda okazo kaj la stranga ago de Runa.

— Mi ne komprenas — kio estas komprenenda? Interalie, ci ektimis, ŝajne, pli ol ĉiuj ceteraj. Sincere dirante, mi bedaŭras, ke mi estis en «Soleil». Al mi estas malagrable rememori la scenojn, kiujn mi ĉeestis. Rilate de la fakto mem, aŭ, kiel ci esprimas, — la «miraklo», mi diros: artifikoj de cirkaj magiistoj ne logas min analizi ilian esencon, krome en mia aĝo tio estas danĝera. Mi, finfine, povus pro tio antaŭ dormo eklegi Ŝarazadon [10] mita sultanedzino, kiu rakontas la fabelojn de «Mil kaj Unu Noktoj» al sia edzo Ŝarijar (trad.) . . Ĉarma freŝeco de malnovaj libroj similas vinon. Sed kio estas tio? Ĉu ci iom maldikiĝis, mia kara?

Ŝi rememoris, kion ŝi travivis dum tiuj du tagoj, obsedata de deziro trovi la homon, kiu ekkantis sub la cirka kupolo. En la trinkaĵon, per kiu ŝi penis kontentigi la longan soifon, tiu ĉi maljunulo, ŝia onklo, ĵetis venenon. Tial la hipokrito de Daugovet indignigis ŝin; ŝirminte la koleron per rideto de distriĝemo, Runa diris:

— Mi maldikiĝis, sed ties kaŭzo estas vi. Mi eĉ pli maldikiĝus, se mi ne havus en la manoj tiun ĉi libron.

La ministro levis la brovojn.

— Kie estas ŝlosilo por la enigmoj? Klarigu. Mi jam iĝas duone serioza, ĉar ci maltrankviligas min.

La junulino ŝerce metis la ventumilon sur lian manon.

— Rigardu al miaj okuloj, oĉjo. Rigardu atente, ĝis vi rimarkos, ke en mi ne ekzistas deziro stultumi, ke mia humoro estas neordinara. — Vere ŝiaj okuloj koncentrite ekbrilis, kaj la duonmalfermita buŝo, tuŝita de rida ludo, tremeradis kun kvieta kaj loga esprimo. — Ĉu mi konvinke parolas? Ĉu vi vidas, ke mi bone fartas? Tiuokaze, bonvolu kontroli, ĉu vi kapablas elteni baton, ŝokon, fulmon? Ĝuste — fulmon, ne perdinte dormon kaj apetiton?

En ŝiaj vortoj, en la sonora malglateco de ŝia voĉo ŝajnis esti jubilo de surdiga sekreto. Silente rigardis al ŝi la ministro, sekvante per nevola rideto ĉiujn fajnajn radiojn de ludo de la belega vizaĝo de Runa, kun antaŭsento, ke la antaŭvortoj kaŝas ion gravan. Finfine al li transdoniĝis ŝia emocio; li patrece kliniĝis al ŝi, retenante maltrankvilon.

— Sed, ho Dio, kio? Permesu al mi rekonsciiĝi! Mi ĉiam sufiĉe regas min.

— Tiuokaze, — gravmiene diris la junulino, — kion pensas vi pri la aĉetaĵo de Verfest? Ĉu ekzistas espero, ke la «Epitafoj» ekbrilos en via kolekto?

— Kara, se mi ne opiniu espero ciajn strangajn demandojn, cian ekzaltiĝon, — ne, ne, preskaŭ neniu. Kvankam mi interesigis unu tre lertan makleriston, ĝuste tiun, kiu interŝanĝigis al Gray la oran rulaĵon de Vedoj de la XI-a jarcento al kateĥismo kun notoj de Leono VI, krediginte la posedinton, ke la valorega manuskripto alportas malfeliĉon al ties proprulo, — jes, mi magnetigis tiun peranton per gravaj promesoj, sed Verfest, ŝajne, havas proponojn pli profitajn, ol la miaj. Mi konfesu, tiu ĉi konversacio profunde emocias min.

— Tiuokaze, — Runa gaje suspiris, — ĉu la «Epitafojn» vi devos forgesi?

— Kiel?! Ĉu nur tion ci sciigas al mi, agante preskaŭ terure?!

— Ne, mi pripensas, ĉu konsolos vin io egala al la «Epitafoj»; kio same kiel ili aŭ eĉ pli forte logas vin; super kio vi forgesus ĉion, glatiginte la faltojn?

La ministro trankviliĝis kaj verviĝis.

— Do, ĉio klaras al mi, — diris li, — verŝajne, libromanio estas cia vica hobio. Bone. Sed per tio ci devus komenci. Mi nomos raraĵojn, se eblas tiel diri, nemoveblajn, ĉar ili konsistigas familian heredaĵon. Vera, sed ne ĉiopova ŝatanto pensas pri ili kun platona korinklino de enamiĝinta kadukulo. Jen ili: «Interpreto kaj ekzegezo de Apokalipso» de Nostradamus, de la jaro 1500, propraĵo de Weis; «La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo» de Cervantes, Vieno, de la jaro 1652, apartenas al Dorian Camboll; la eldono tute forbrulis, krom unu ekzemplero. Plue...

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La mondo brilanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Jean-Marie Le Clézio
Aleksandro Grin - Skarlataj veloj
Aleksandro Grin
Aleksandro Grin - La vojo nenien
Aleksandro Grin
Graham Masterton - Brylant
Graham Masterton
libcat.ru: книга без обложки
Aleksandr Grin
Harry Harrison - Mondo maledetto
Harry Harrison
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Alessandra Grimm - Die Melodie in dir
Alessandra Grimm
Abigail Fernández Aguirre - El gran mundo de las pequeñas historias.
Abigail Fernández Aguirre
Отзывы о книге «La mondo brilanta»

Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x