František Omelka - La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj
Здесь есть возможность читать онлайн «František Omelka - La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 1952, Жанр: Путешествия и география, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj
- Автор:
- Жанр:
- Год:1952
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
"Ĉu vi batis vin?" karesas lin la silka voĉo de sinjorino Gibson. "Momenton, mi ordigos al vi la kusenon." —
Payen alteriĝas en Parizo.
Ĉe la elirejo el la flugejo staras policisto. Li observas la vojaĝantojn kaj kaŝe komparas ilin kun la fotografaĵo, kiun li havas en la maldekstra manplato. "Ĉu sinjoro Payen?" li demandas. — "Jes." — "Mi arestas vin en la nomo de la leĝo." — "Pardonu….tio estas miskompreno." — "La miskompreno ne estas ebla." — "Sed — kial?" — "Tion vi ekscios ĉe la juĝistaro. Cetere, tion ja scias la tuta Francujo….kial mi ne diru tion al vi? Daŭmal estis kondamnita al la morto. Li estis ekzekutita hieraŭ. Antaŭ sia morto li konfesis ĉion: li vendis siajn planojn al la Germanoj kaj vi helpis lin." — "Permesu….!" — "Kiaj paroloj! Ni iru!" — Li paŝas flanke de la policisto kaj ekkrioj de gazetvendisto penetras en liajn orelojn: " Paris Soir! Paris Soir! Ankoraŭ unu fakturo pagita! La perfidulo Daŭmal ekzekutita, pri lia kunulo Payen eldonita la arestordono! Paris Soir! Paris Soir….! " La bubo krias el la tuta gorĝo, kvazaŭ oni minacas lin per tranĉiloj. Payen ŝtopas siajn orelojn, sed la voĉo estas ĉiam pli akra, pli tondra, el la vortoj "perfidulo" kaj "Payen" fariĝas la ardiĝintaj ŝtaldratoj, kiuj pikas la oreltimpanojn, la bruado en la kapo ŝanĝiĝas al la fulmotondro, Payen ŝanceliras, altaj domoj ŝancelegiĝas, poste ia krako kaj terura, surdiga frapego —
Payen elsaltis.
Samtempe kun li ekstaris ĉiuj sanuloj. La pacientoj, kiuj povis, levis sin sur siaj kuŝejoj. Malfermegitaj okuloj estis direktataj al sinjorino Gibson.
"Kio okazis?"
"Mi ne scias," ŝi respondis necerte.
"Lavango!" opiniis Bakker.
"Mi konas la bruadon de la lavangoj," neis per la kapo sinjorino Gibson. "Ĝi estus ja pli longa, ni aŭdus ĝin ankoraŭ nun. Tio estis frapego. Nur la frapego, nenio plu."
"Silentu!" vokis vundita civilulo. "Ĉu ne ĉirkaŭflugas super ni iu aviadilo? Eble ili pafis por atentigi nin, ke ni devas doni signon al ili, kie ni estas?"
Payen kaj la stevardino eliris el la aeroplano kaj atente aŭskultis.
Silento.
"Kio ĝi povis esti?" demandis denove la maltrankviligitaj pasaĝeroj.
"Se tio ne estis lavango — kaj tio ne estis — " diris malrapide Generalo Gibson, "tio povis esti nur — "
En tiu momento rigardis lin sinjorino Gibson. Ĝi estis nur mallonga, fulma rigardo — sed kiom signifas tia rigardo ĉe homoj, kiuj vivis kune preskaŭ kvardek jarojn! Kiom ĝi povas sciigi!
Generalo Gibson ekkomprenis. Li silentis kaj rapide ordetigis la bandaĝon sur la vundita nazo.
"Kio do povus ĝi esti?" instigis lin ĉiuj.
"Nu…" li ne povis tuj elembarasiĝi. "Tio povus esti nur fantomo…"
"Neeble! Ni ja ĉiuj estis per tio vekitaj."
"Kompreneble… ankaŭ mi ne kredas nuran fantomon. Sufiĉus ekzemple, ke pro la frosto kraku iu muro de la aeroplano. Malforta frapo ĉi tie bruas kiel tondro, precipe se homo dormas."
"Sed sinjorino Gibson maldormis!"
"Mi iomete dormetis, amikoj. Mi opinias, ke ni ĉiuj faris la samon."
Ankoraŭ longe ili parolis pri la stranga okazintaĵo. Nur preskaŭ je mateno ili denove endormiĝis.
Generalo Gibson kaj lia edzino iris dum kelkaj momentoj eksteren. Ili foriris kelkajn paŝojn de la aviadilo.
"Ĉu vi opinias, ke ĝi estis la glaciroko?" demandis Generalo Gibson.
"Mi scias tion. Mi maldormis."
"Ĉu nia glaciroko?"
"Jes. La tuta aeroplano ektremis."
"Tio ja estus tre malbona…."
"Pro tio mi avertis vin."
"Dankon. Mi volas ĉion solvi tuj, soldatmaniere, kaj mi forgesas, ke ĉi tie…."
"Estos pli bone, se ni pri tio silentos. Egale ni povas nenion fari kontraŭ tio."
"Bedaŭrinde."
La frosto tremigis ilin. Ili reiris.
Sed ankoraŭ unu homo sciis, ke ĝi estis la glaciroko. Marcel Payen. Kiel studento li vizitis kelkfoje en kristnaskaj libertagoj Savoj — Alpojn por montgrimpi. Li konis tiun strangan krakon, kiu sonas kiel kanonpafo. Krom tio li vidis la avertan rigardon de sinjorino Gibson, post kiu la Generalo tuj silentis.
Matene, kiam iomete plivarmiĝis, li iris promeni. Sola. Atente li observis la glacirokon, sed li nenion trovis. Fine li atingis la okcidentan randon de la glaciroko, kie malegale ondigitaj neĝblovaĵoj malebligis la antaŭenrigardon.
Li supreniris al unu el la plej altaj pintoj kaj staris kvazaŭ frostigita. Antaŭ li etendiĝis laŭlonge de la glaciroko profunda krevaĵo.
Li staris kiel ensorĉita.
"Kion vi diras pri tio, sinjoro Payen?" aŭdiĝis malantaŭ li.
Al la pli alta loko proksimiĝis sinjorino Gibson. De la loko, kie ŝi ĵus troviĝis, ŝi ankoraŭ ne povis vidi la krevaĵon.
"Pri kio, sinjorino Gibson?" li faris nekomprenan mienon kaj rapide malsupreniris, por delogi ŝian atenton.
"Nu, pri tiu truo! Restu tie!"
La rigardo de Payen estis plena de admiro. Kiom da braveco montris ĉi tiu edzino de la Generalo!
"Ĉu vi scias pri tio?"
"Kompreneble, tuj hieraŭ. Mi vidis ĝin posttagmeze, kiam mi iris dum kelkaj momentoj por spiri."
"Kaj vi diris pri tio al neniu!" La frazo enhavis riproĉon kaj ankaŭ rekonon.
"Estus ja sensence atentigi pri la danĝero, kontraŭ kiu ni povas nenion fari. Ho!"
Ŝi supreniris la pinton kaj vidis la truon.
"Tion mi timis," ŝi diris pene. Ŝia kutime trankvila vizaĝo montris ŝian malserenon. "La truo plilongiĝis certe kvindek metrojn. Kiel vi vidas, ĝi estas rekta kiel ŝnuro. Kaj ĝi celas rekte al la aeroplano."
"Tio signifas…"
"Tio signifas, ke sufiĉas nur kelkaj tiaj frapoj, kian ni aŭdis nokte — kaj ni devos transloĝiĝi sur la glacirokon. Movi la enborintan aeroplanon, pri tio ni ne povas eĉ pensi. Kaj eĉ se ni sukcesus movi ĝin, kiu garantius al ni, ke la fendo ne turniĝos ĝuste al tiu loko, kien ni translokus la aeroplanon?"
Ili observis senvorte la minacan cikatron de la glaciroko.
"Antaŭ la malsanuloj mi ne parolos pri la afero, sinjoro Payen," komencis post momento sinjorino Gibson. "Sed al vi mi tion diros: nia situacio estas senespera. Temas ne nur pri la truo. Minacas ankaŭ la malsato. La hieraŭa deserto, kiun mi disdonis, ja estis nenia manĝaĵo. Por hodiaŭ ni havas nur po unu biskvito kaj peceto da ĉokolado, sed nur por la pacientoj. Ni, sanaj, devos ankoraŭ resti sen manĝaĵo."
"Ni devas esperi," li povis konsoli ŝin.
Ŝi ridetis. Sed ĝi estis alia rideto ol tiu, kiun kutimis vidi la malsanuloj.
"Esperi? Mi ankaŭ esperis. Sed en tiu momento, en kiu mi eksciis, ke la mondo ne scias la lokon de nia alteriĝo, mi perdis la esperon. Ne temas pri ni. Ni eĉ sen manĝaĵoj povus elteni tri, eble kvar tagojn. Kompreneble, se ni estus devigataj forlasi la aeroplanon, dumnokte ni certe frostiĝus. Sed temas pri la vunditoj."
"Tiujn vi flegis tiom zorge, ke vi ne bezonas timi."
"La flegado ne sufiĉas. Ili bezonas kuracilojn. Mi timas, sinjoro Payen," ŝia voĉo rompiĝis, "mi ege timas…."
"Ĉio estos denove bona," li konsolis ŝin.
"Do mi diros tion al vi malkaŝe…." ŝi decidiĝis subite. "Mi jam ne povas sole porti tiun respondecon. Du rompaĵoj komencas kunpusiĝi. La piloto tute ne plaĉas al mi. Li estas heroo, li eĉ ne ĝemetas — sed tio min ne trompas. Kaj mia edzo — "
"Kio estas al la sinjoro Generalo?"
"Li estis ĉiam tiel malmola," ŝi flustris. "Komprenu, malmola al si. Ankaŭ ĉifoje li ne permesis, ke mi zorgu pri lia vundo tiom, kiom ĝi meritis. Ĉiam li diras, ke tio estas nenio — "
"Li ja diras, ke la vundo bele resaniĝas."
"Resaniĝas, resaniĝas… Ankaŭ al mi li tion diras, malfeliĉulo. Kaj dume — li ricevis la sangveneniĝon."
"Ho —!"
"Se tiuj plej gravaj pacientoj ne ricevos helpon de la kuracisto en kvardek ok horoj, ili estos perditaj."
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.