František Omelka - Aventuroj de Antonio
Здесь есть возможность читать онлайн «František Omelka - Aventuroj de Antonio» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Путешествия и география, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Aventuroj de Antonio
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Aventuroj de Antonio: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aventuroj de Antonio»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Aventuroj de Antonio — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aventuroj de Antonio», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Antonio demandis:
"Kaj kio okazus, sinjoro Meyer, se nia aŭtomobilo difektiĝus? Ja la aŭtomobilo, kiu estas antaŭ ni, estas en distanco almenaŭ de duonkilometro de ni. Ĉu ĝi veturus plu kun la ceteraj aŭtomobiloj?"
"Ne, kara Antonio. La distanco inter la aŭtomobiloj estas pro tio tiel granda, ke ĉiu aŭtomobilo postlasas grandajn nubojn de polvo. La afero estas aranĝita jene: en ĉiu aŭtomobilo sidas krom aliaj viroj unu homo, kiu senĉese observas sekvantan aŭtomobilon. Se li rimarkas, ke ĝi haltas, li devas tuj atentigi sian ŝoforon kaj tiu tuj haltigas. Tiamaniere en kelkaj sekundoj ekhaltiĝos ĉiuj aŭtomobiloj."
"Ankoraŭ ion mi ne komprenas. Karlo diris, ke en Saharo ne estas signitaj vojoj. Kiel estas eble, ke ni ne erariros?"
"Se vi estus nia kondukanto, Antonio, ni certe erarirus. Kaj ni certe erarirus ankaŭ tiam, se mi estus gvidanto de la ekspedicio, malgraŭ tio, ke mi travojaĝis Saharon jam trifoje.
Vi certe rimarkis, ke, parolante kun nia kondukanto, mi parolas arabe. Li naskiĝis ĉi tie. Kaj tiu ĉi senfina dezerto estas al li tiel konata kiel al vi UherskГ© HradiŝЎtĝ› kaj al mi Tunizio aŭ Berlino. Tia Arabo havas eksterordinare akran vidpovon. Liaj okuloj rigardas jam de la infaneco en grandajn malproksimojn. Se li ne volis devojiĝi dum sia ekskurso el sia hejmo — el oazo — li devis atente observi eĉ la plej etajn signojn en la naturo. Li ne povis fidi, ke li, sekvante la postsignojn de sia kamelo, revenos hejmen. Apenaŭ li forveturis kelkajn metrojn, la postsignoj malaperis. Vento glatigis ilin per sablo. Pro tio li bonege fiksis en la memoron iun malgrandan rokpinton, arbetaĵon, apenaŭ videblan monteton — kaj laŭ tiuj signoj, kiujn ni tute ne rimarkas, li trovis reirvojon. Per ekzercado li sukcesis enmemorigi la signojn sur tuta vojo, kiun ni traveturos. Li fariĝis kondukanto de karavanoj kaj tiun ĉi vojon li faris jam multfoje. Li akiras per tio sufiĉe da mono. En karavano, kies migrado dependas de lia kapableco, li ĝuas grandan respekton. Nia nuna gvidanto estas unu el la plej bonaj. Mi mem faris sub lia gvidado du vojaĝojn kaj mi devas konfesi, ke li gvidis nin bonege."
Dume la varmego fariĝis netolerebla.
Sinjoro Meyer elpoŝigis poŝhorloĝon.
"Post kvin minutoj ni haltos," li diris.
"Ĉu nia aŭtomobilo?" demandis Karlo.
"Ne nur nia aŭto, sed ĉiuj."
"Kaj kiamaniere vi komunikos tion al ili, patro?"
"Ili tion scias."
Ankaŭ Antonio elpoŝigis poŝhorloĝon kaj rigardis antaŭen.
Vere! Precize post kvin minutoj haltis la unua aŭtomobilo. La dua alveturis al ĝi, la tria al la dua ktp. Fine ĉiuj aŭtomobiloj staris en unu grupo. Ŝoforoj kaj aliaj viroj elaŭtiĝis kaj amasiĝis ĉirkaŭ sinjoro Meyer. Ili komunikis al li siajn impresojn kaj ekkonojn. La motoroj funkciis nedifektite, la aŭtomobiloj veturis tre bele.
Dum la kvar horoj ili faris sufiĉe grandan parton de la vojo sen eĉ unu difekto.
Dum tagmezo ili ripozis. En la aŭtomobiloj estis sufiĉe da loko. Ĉiu grupo dismetis super sia aŭto grandan tukon, por ke ĝi ŝirmu ilin kontraŭ la varmegaj sunradioj.
Posttagmeze ili atingis la dezerton. La varmego estis terura. La tagmezajn paŭzojn oni devis ĉiam plilongigi. Dumtage la varmego estis netolerebla. Homoj ekmalfreŝiĝis, neniu volis eĉ paroli. Ĉiu kuŝis senmove en la ombro de la tuko.
Ili daŭrigis la vojaĝon ĝis vespere, kiam la varmego iomete ĉesis.
Kaj kio Antonion plej multe mirigis, tio estis la saharaj noktoj. Apenaŭ la suno subiris, la temperaturo rapide ŝanĝiĝis. Unue ekestis agrabla malvarmeto, kiu estis bonvenigata refreŝigo post tuttagaj suferoj. Sed la malvarmeto fariĝis pli kaj pli sentebla, ĝis ĝi ŝanĝiĝis en malmildan malvarmon. Nur nun Antonio ekkomprenis, kial sinjoro Meyer antaŭ forveturo kelkfoje demandis, ĉu en la aŭtomobiloj estas pakitaj ankaŭ la kovriloj.
Iun tagon, post matenveturo, ili haltis apud ne tro granda rokaro.
Manĝinte, kelkaj restis en la aŭtomobiloj, aliaj iris trarigardi la rokojn. Inter ĉi tiuj troviĝis ankaŭ Antonio.
Li promenis sola preskaŭ unu horon. Kiam li estis jam tre lacigita, li kuŝiĝis en la ombron de roko kaj ekdormis.
Vekis lin obtuzaj voĉoj de du viroj. Ili sidis en ombro de alia roko, tre proksime de Antonio. Antonio volis stariĝi kaj algrupiĝi al ili, sed tio, kion li ekaŭdis, alfrostigis lin al la tero.
Ili parolis germane.
Antonio komprenis preskaŭ ĉiun vorton.
"Mi diras al vi: hodiaŭ aŭ — neniam!"
"Tion mi ne kredas."
"Kial vi estas tiom obstina? Estas ja preskaŭ certe, ke plej malfrue morgaŭ vespere ni atingos oazon. Kaj tiam estus jam malfrue!"
La dua silentis.
"Rigardu, Eriko!" denove komencis la unua. Ĉe tiuj vortoj Antonio nur per ia miraklo ne ekkriis — tiom li estis mirigita. Li komencis timi, ke ĉi tie temas pri io malbona. Kaj ĉu li aŭdis bone — "Eriko?" Ke volus fari ion malbonan Eriko, unu el plej malnovaj servistoj de sinjoro Meyer? Sed pluaj vortoj ĉesigis liajn meditojn.
"Hodiaŭ nokte mi gardos 'benzinaŭton'. Ĉirkaŭ la deka horo vi irus kelkajn paŭojn de via aŭtomobilo kaj vi ekpafus en la mallumon. Ĉiuj saltos el la aŭtomobiloj kaj rapidos al vi. Neniu pensos pri la aŭtomobiloj. Vi rakontus al ili fabelon pri homsilueto, kiu subite al vi aperis kaj poste mistere malaperis. Kaj tiun ĉi momenton mi eluzos. Mi alproksimigos brulantan alumeton al la brulŝnuro kaj fulmrapide mi perdiĝos en la noktmallumo. La benzino ekbrulos kaj eksplodos. La provizoj, kiuj estas en rezervujoj, ne sufiĉos eĉ por unu duontago. La fajro estos videbla tre malproksime. Dume mi alkuros al niaj kaj mi sciigos ilin, kiam ili devos ataki la malfortan tendaron. En niaj manoj troviĝos riĉa rabaĵo kaj imagu, preskaŭ senpene!"
"Hm, tute senpene tio ne estos," kontraŭdiris Eriko.
"Eh, vi estas malnova sentaŭgulo. Al vi ĉiam io ne plaĉas. Do, mi volas aŭdi la lastan vorton: ĉu vi konsentas?"
Eriko hezitis.
"Rapide, la tempo ne atendas!"
"Do, mi konsentas! Sed tion mi diras al vi, Othman: kiam la rabaĵo estos disdividata, mi volas ricevi mian parton-"
"Ne cerbumu! Kaj nun ni iru, por ke ne estu okulfrapante, ke ni estis ĉi tie tiel longe!"
La friponoj leviĝis.
Antonio timeme alkaŭriĝis al la varmega roko. Ho, kio okazus, se ili hazarde renkontus lin! Li fermis la okulojn. Se ili trovos lin, ŝajnigos, ke li dormas.
Kiel li ekĝojis, kiam li ekaŭdis malproksimiĝantajn paŭojn!
Ho, tiuj friponoj! Tiamaniere ili volas rekompenci al sinjoro Meyer, ke li traktas ilin kiel siajn kolegojn, ke li ne vidas en ili siajn servistojn, sed siajn amikojn! Al ili ne sufiĉas iliaj salajroj, kiuj kompare al salajroj ĉe aliaj labordonantoj estas preskaŭ reĝaj!
Kaj per kia diabla maniero ili intencas neniigi la ekspedicion! Ili volas eksplodigi la "benzinaŭton", la aŭtomobilon, en kiu estas konservata tio plej valora, sen kio ili estus perditaj en la sovaĝa dezerto — la benzinprovizoj! Kaj poste ili kunvokos rabajn indiĝenojn, atakos la ekspedicion kaj — mortigos ĉiujn ties partoprenantojn!
Sed ne, nenio simila okazos! La sorto mem aranĝis la aferon tiel, ke Antonio aŭdis tutan interparolon de perfiduloj. Li jam scias, kion fari.
Li singarde leviĝis kaj klinita iris ĉirkaŭ la rokaro. Li eliris en kontraŭa flanko.
Post kelkaj minutoj li alproksimiĝis al la aŭtomobiloj. Karlo jam serĉis lin.
"Kie vi estis? Mi serĉis vin jam antaŭ unu horo, sed vi estis nenie trovebla."
Antonio ekridetis.
"Mi ekdormis en tiuj rokoj. Kie estas sinjoro Meyer?"
"Li kuŝas en aŭtomobilo. Mi pensas, ke li dormas."
"Ni iru al li! Mi volas diri al li ion tre gravan."
"Ĉu vi trovis en la dezerto iun leonon?"
"Ion multe pli gravan."
Karlo ekrigardis Antonion, ĉu li ne ŝercas. Sed kiam li vidis, ke tiu aspektas tute serioze, li eksilentis.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Aventuroj de Antonio»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aventuroj de Antonio» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Aventuroj de Antonio» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.