Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Estis sendube, ke la vizitanto de Anette estis indenta kun iu atakanto de la generalo. La interbatado ja okazi en blinda mallumo, sed antaŭe Gorĉev lidis la du homojn el malantaŭ la arbo, kiam ili preteriris la stratangulan lanternon. Ĉiuokaze ĝi signifis tiom da avantaĝo nun, ke la du banditoj ne rekonos lin, se ili renkontiĝos, sed li encerbisgis iliajn trajtojn bone. Li decidis, ke li ne estos senmandata advokato en la afero de la knabino, kaj li ne mencios la subaŭskultadon, se nur Anette konfesos la aferon propravole.

Iu ektuŝis lian ŝultron. André staris malantaŭ li kun fulmaj okuloj.

— Sinjoro! Tiu maniero via…

Batfaliginte la lakeon, li rapide ŝovis lin sub la divanon kaj frapetis sur la pordo.

— Kiu estas tiu?

— Ivan Gorĉev.

La knabino malfermis la pordon mirante

— Kiel vi venis ĝis ĉi tie?…

— Sur la ŝtuparo… Karulino.

— Kie estas André?

— Provinca parenco alvenis al la kara, maljuna lakeo por viziti lin, kaj nun li montras la urbon al li…

— Kion vi volas?

— Nokte mi petis vian manon.

— Vi ŝercas…

— Ĝi estas la sola afero, pri kiu mi neniam ŝercas. Mi petis vian manon, kaj via patro konsentis nian geedziĝon.

— Ĉu tio… estas vera? — demanis Anette, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis.

— Ĝi estas tiel vera, ke mi kisos vin.

Li subite altiris la knabinon kaj kisis ŝin plurfoje. Anette kontraŭstaris.

— Korme mi venis adiaŭi, ĉar la kondiĉo de via patro al la konsento estis tio, ke mi dungiĝu al la legio.

— Kiel?… Ĝi tute ne eblas!

— Ba! Tia bagatelo ne povas vanigi nian aferon! Kompreneble mi tuj anonciĝis en la kazerno.

— Vi freneziĝis! Vi ne dungiĝos al la legio… — ŝi kriis timiĝinte.

— Ĝi jam okazis…

— Mi veturigos vin tra la landlimo ĉe Ventimiglia!

— Ne klopodu Anette. — Li frapetis la vizaĝon de la virino ridante. — Mi estas la plej obstina homo en la mondo. Kaj mi opinias, ke via patro pravis. Estus bone, se mi serioziĝus iomete. La tuta historio estas tiel freneza kaj tiel bela, ke ne eblas malbonigi ĝin. Mi soldatservos por vi, Anette.

— Mi petas vin… Pripensu tion… Ĝi estas frenezaĵo!

— La vivo nur tiam estas bela, se ĝi estas iomete freneza…

— Se okazos al vi io malbona, Ivan… sciu: mi ne edziniĝos al alia homo.

— Mi tre petas vin, ne diru tiaĵon. Nur tute idiotaj viroj ŝatas, se la elektita virino malesperiĝas pro korĉagreno. Se mi ne revenus pro mia moroto, tiel mi deziras al vi el mia tuta koro, ke vi trovu iun alian, kun kiu vi ridos bone, kaj vi vivos bonegan geedzan vivon… Adiaŭ, Anette…!

Lasta kiso, kaj li forrapidis. Li devas vojaĝi per la posttagmeza trajno al Marseljo!

André paŝis antaŭ lin en la halo kun orgojla, severa, iom ŝveliĝinta vizaĝo.

— Eĉ unu paŝon ne! Mi venigis policiston, kaj…

Gorĉev batfaligis lin haste kaj ŝovis la lakeon sub la fortepianon. Poste li foriris.

3

Dume Laboux kaj la generalo komencis la ĉaspelon por trovi Gorĉev-on. Unuavice ili interesiĝis en la hotelo Mediteraneo. Oni ne konis lin ĉe la akceptejo, sed kvazaŭ ili estus aŭdintaj pri idiota ruso. Lastfoje ili aŭdis pri li en la reĝa apatamento, en formo de revolverpafoj, ĉar li estingis per precizaj trafoj la ses ampolojn de la murkandelabroj. Poste ili parolis kun sinjoro Vanek, en la vestaoŝranko. Ĉar la sekretario suferis de agorafobio, kaj li ne povis toleri la multe da vastaj, elegantaj ĉambroj. Tiu enkonstruita, grandega ŝranko, en kiu troviĝis nur la rezervaj pakaĵon de la eminenta sinjoro, cilindra ĉapelo, bankalsono kaj pluvombrelo, ĝi estis eĉ tiel duoble granda, ol lia lasta trankotejo, de kie oni elloĝigis antaŭ kelkaj monatoj.

La sekretario vekiĝis el sia sonĝo, tiel do li akckeptis la interesiĝantojn iom moroze.

— Ni serĉas sinjoron! — diris Laboux.

— Nu kaj? Nur demandu! Ĉu mi ĝenas vin?

— Ĉu vi scias, kie li estas nun?

— Kiu?

— Ivan Gorĉev.

— Ĉu tiu duon-idiota ruso? Mi vere ne scias tion — li diris cerbumante.

Laboux ekĝemis kaj rigardis al la generalo.

— Ĉu li kutimas viziti Montekarlon?

— Hieraŭ mi estis tie.

— Mi interesiĝas pri Gorĉev, sinjoro!

— Li certe vizitas la kazinojn — urĝis la respondon de Bertin.

— Karaj sinjoroj — respondis sinjoro Vanek reveme. — Se vi jam honoris min per via altestimata vizito, diru al mi: kiu estas Gorĉev?

— Vi ja estas lia sekretario?!

— Ĝi ne ekskludas, ke mi sciu ion pri li. Sinceredire, tiu homo estas suspektinda por mi. Mi ŝatas lin, sed li estas suspektinda. Vi vidos, ke io ankoraŭ evidentiĝos, okaze de eksterlanda esplorkontrolo.

La generalo movis siajn fingrojn antaŭ sia frunto por montri vulgere la malgajan, psikiatrian diagnozon, kaj li diris al Laboux: — Venu, Gustavo.

Labous komencis rekoni, ke li faris stultaĵon. Ili traserĉis tutan Nicon, ties ĉirkaŭaĵon, vane: Gorĉev estis nenie. Je la naŭa horo vespere ili alvenis hejmen morte lacaj. André akceptis ilin en la halo. La lakeo aspektis sufiĉe turmentita. Ekzemple iu lia liprando krevis dume pro io.

— André! Mi serĉas homon, kies nomo estas Ivan Gorĉev. Iru al la policejo…

— Mi jam vizitis la policejon en la afero de sinjoro Gorĉev, sed li dume foriris.

— Kiel?!.. Kiam li foriris?

— Mi ne vidis tion.

— Kie vi estis dume?!

— Sub la fortepiano.

— Kie vi estis anticipe?!

— Sub la divano… Ĉar sinjoro Gorĉev en la matenaj homoj okupis la loĝejon per surprizatako, poste li penetris en la ĉambron de la fraŭlino, kaj li plurfoje igis min sendanĝera. Tiam li uzis tiun manieron, ke li ŝovis min sub meblon, kiam mi estis en sveninta stato.

Li kaj la generalo suprenkuris sur la ŝtuparo, saltante eĉ kvin ŝtupojn. Li trovis Anette-n en sia ĉambro, kiu ploris amare.

— Mi aŭdis, Anette — komencis la patro malkuraĝe — , ke Gorĉev estis ĉi tie…

— Antaŭ unu horo… li forvojaĝis — ploregis la knabino. — Vi sendis lin en la dezerton! Sciu, ke mi estas lia fianĉino, kaj se li mortos, ankaŭ mi pereos.

— Anette… ne parolu tiel… Mi jam pentis tion… Sed kion mi faru… Eble li havas prudenton, kaj li tamen fuĝos…

— Li ne havas prudenton, kaj li ne fuĝos! — ploris Anette.

La du viroj staris silente, kaj la larmoj falis dense, en grandaj gutoj, kontinue… Tre malespeigis ŝin la elekto de la profesio de la junulo.

André envenis kaj raportis:

— Mi opinias, ke iu portis sciigon pri sinjoro Gorĉev!

Lingeström paŝis en la ĉambron, kun apogligita brako kaj bandaĝita kapo, kun vizaĝo, bunta je plastroj…

V-a ĉapitro

1

Post mallong, ĝena paŭzo Labux ekparolis malaplombe:

— Mi estis tre malgaja… kiam Anette diris, ke tiu freneza junulo…

— Neniu kuraĝu diri tion! — kriis la knabino kun fulmaj okuloj. — Ivan Gorĉev plenumis defion, kiel ĝentlemano!

— La konflikto okazis pro la gardo de fraŭlino Anette — rimarkis la barono.

— Mi ne petis vian defendon! Laŭ mia sciio nia kontakto devigas min al nenio!

— Tial mi vizitis vin, Anette. Ĉar… Mi petas! Kial vi ridas?

— Pardonon… haha…

Kaj ŝi elkuris. La generalo kaj Laboux kunrigardis. Tiu knabino estas freneza. Se eble ili ankoraŭ estus vidintaj, ke ŝin eksidas en la alia ĉambro sur la tapiŝon kaj daŭrigas la ridadon. Ĉar veni en ŝian kapon Gorĉev, kiel li turnis sian ĉapelon embarasite kaj diris kun mallevitaj okuloj: „Mi detranĉis lian orelon… ĉu mi faris malbonon?”… Haha!

Poste sen ĉiu transiro ŝi ploregis. Li nun jam estas en la legio…Tiu kara… kara frenezulo. Li jam alvenis tien. Estas la sesa horo…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x