Jenő Rejtő - La blonda ciklona

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La blonda ciklona» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La blonda ciklona: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La blonda ciklona»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La blonda ciklona — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La blonda ciklona», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать
Nek la scivolemon mi opinias kulpo. Povas esti, ke oni pli rapide maljuniĝas pro ĝi, almenaŭ tiun aserton subtenas la cirkonstanco, ke tre multaj virinoj konstante vizitas kosmetikistinon relative junaĝaj, sed neniokaze ĝi estas kulpo. Sed la scivolemo havas monstrenaskitan ĝemelon, malbelan miskreskaĵon: la subaŭskultadon. Mi malestimas la subaskŭltantan homon. Ĉiufoje, kiam mi subaŭskultis, poste mi havis animan konflikton. Kredu min, ke en ĝi estas io, kio memorigas pri embuskmurdo, kiam ni mortpikas la sekreton de alia homo el dorsdirekto per nia aŭdorgano. Nek al Eddy Rancing ni povas pardoni tiun insidemon, kvankam la junulo estis amanta, kaj ni bone scias, ke tiu animstato kiel oksidas iafoje eĉ la plej ŝtalan viran karakteron. Eddy Rancing subaŭskultis. La mansardĉambroj estas apartigitaj per tiel maldikaj muroj, ke al tiu agado li sufiĉis forte alpremi sian orelon al latapeto, kaj tuj estis aŭdeblaj ĉiuj vortoj, kion Evelyn Weston parolis kun sia partrino, loĝantaj en la najbara ĉambro. Poste li ĉiam pli forte algluiĝis al la muro, kaj plej volonte li estus alpreminta tien ankaŭ sian alian orelon, se la natruo por kolerigi la subaskultanon, ne estus dividinta niajn orelojn tiel, ke ili elkresku paralele el nia vizaĝo. Bonŝance li eĉ tiel bone aŭdis ĉion.

Evelyn laŭtlegis leteron, kiu estis la testamento de la maljuna Jim Hogan. Ĝi alvenis per la posttagmeza poŝto.

„… Ni kompleze atestas laŭ la deziro de la bagnano Jim Hogan, ke laŭ nia persona sperto, sed ankaŭ laŭ la opinio de la prizona kuracisto, la nomito havas sanan menson, kaj malgraŭ lia malsano li plenkonscie diktis la sekvan testamenton, kiun li aŭtentigis per sia subskribo.

Pastro G. H. kaj direktoro M. Crickley.”

„Mi heredigas mian havaĵon, valorantan unu milionojn de sterlingaj pundoj al la filino de Samuel Weston, al Evelyn Weston, kiu loĝas en Londono, en la strato Kings, numero 4. Mia havaĵo, valoranta unu milionajn sterlingajn pundojn, estas nuksogranda diamanto, kiun mi ricevis donace.Tio ŝajnas sufiĉe nekredebla kaj mirinda, sed tiam estis tempoj de nekredeblaj kaj mirindaj okazaĵoj, kiam mi ricevis ĝin. Fine de la milito, ankaŭ mi aliĝis al la kontraŭrevolucia armeo de Koĉak kun kelkaj anglaj soldatoj. Kiam la militiro finiĝis en Siberio, mi sukcesis reveni en la Eŭropan parton de Rusio post nepriskribeblaj suferoj. Per la dokumentoj de mortinta aŭstra malliberulo mi eniĝis militkaptitojn transportantan trajnon, tiel mi alvenis en Moskvon. Tie kun kelkaj al mi similaj homoj ni fondis entreprenon, kies ĉefa enspezo estis la prirabo de riĉaj homoj, kiuj panike provis fuĝi. Ni serĉis tiujn homojn, proponante, ke ni transfuĝigos lin en Pollandon. Ni akiris militistan ŝarĝaŭton tiucele. Ni simple forprenis ilian ĉiun havaĵon en iu senhoma loko, kaj ni lasis ilin tie sur la vojo. Tiel kaptiĝis ankaŭ tiu malalta, grizhara, barba, mallaŭtparola, maljuna sinjoro, kiu estis nia lasta fuĝanto. Li promesis fabelan sumon, se ni kontrabandos lin en Pollando. Rondcifere kvindek mil dolarojn! Tiun tagon ni ne havis alian pasaĝeron. Ni metis la kestojn kaj la pakaĵojn de la oldulo kaj veturigis lin ĉirkaŭ ducent verstojn, kie la vojo kondukis tra neĝkovrita arbaro. Tie ni prirabis lin. Aŭ ni estus prirabantaj lin, sed tio estis neebla. Vestoj, libroj kaj ceteraj, senvaloraj obejtoj plenigis la pakaĵon de nia vojaĝanto. Ni vane distranĉis la subŝtofon de lia mantelo, vane ni hakis liajn kestoj je pecoj; tiu homo kunportis nenion valoran. Miaj tri kunuloj draste alkriis lin, kiel li volis pagi kvindek mil dolarojn? „Mi donos eĉ pli multe da mono — respondis la pasaĝero, — se vi transportos min tra la landlimo. Ĉar mia havaĵo jam ne estas en Rusio.” Iu mia kunulo elprenis sian traĉilon por tuj mortpiki la oldulon, se mi ne estus lin flankenpuŝinta. Nun jam mi ne havas kaŭzon por ekskuzi min; mi estis fia krimulo, kaj kiam oni surprizis min iafoje dum laboro, mi ne problemis kien piki, sed mi firme asertas tion: ke la homa sento neniam perdiĝis tute el mi. Mi ne lasis masakri la oldulon. Kverelo, poste interbatalo okazis inter ni, fine ili depuŝis ankaŭ min de sur la aŭto kaj rapide forveturis. Mi ne rakontos detale, kiel ni atingis la polan landlimon, tra urbetoj kaj farmbienoj, nur tiu fakto gravas el la vidpunkto de mia direndo, ke ni alvenis al tiu kritika parto de nia vojo, kie kelk-kilometra areo dividis la du landojn unu de la alia dum la plactraktadoj, kaj oni nomis ĝin „demarkacia zono”. Estis malvlarmega vintro. Mi vagaĉis en la neĝo malbone ekipite, kin difektita brako, kaj kun laca, maljuna kadukulo. „Sinjoro, vi vidos — ripetadis la oldulo, kredante, ke li pvas reanimi min, — mi riĉigos vin, se ni elvenos vivantaj de tie ĉi.” Mi preskaŭ batis lin. „Lasu jam tiujn fabelojn! Vi havas nenion krom via pantalono!” Ankaŭ nun mi vidas lin antaŭ mi, kiel li rigardis sur min: „Vi eraras, sinjoro. Miaj juveloj, kiuj valoras milionojn jam delonge estas en Parizo. Mia filo ankoraŭ ĝustatempe sukcesis fuĝi. La vero estas tio. Vi ne povas peti tiom da mono, ke vi estus malmodesta.” Mi ĉiam pli koleriĝis. „Nu, sciu — mi draste alkriis lin, — eble ni priparolu nun en la neĝblovado, ke vi eventuale alportos al mi en Londono la plej valoran juvelon de via familio. Mi estas certa pri tio, ke mia propono estas favora al vi.” Li trankvile kapjesis. „Se ni vivos, sinjoro, tiam mi portos al vi en Londono la plej valoran juvelon de nia familio. Kvankam mi ne volonte disiĝos de tiu, ĉar ĝi estas la plej bela diamanto de la malnova cara krono.” Vi povas imagi, kion mi respondis. La funelforme kirliĝanta neĝo kuregis ĉirkaŭ ni en densaj kolonoj, la vento preskaŭ renversis nin, kaj malproksima hojlo de lupoj faris ĉion ĉi neforgeseble timiga. Dume ni vojeraris. Sekvis terura migrado. Koncentrinte nian lastan energion, ni ŝanceliĝante vagaĉis, kiam spuro de ĉaro aperis denove en la neĝo. Sur la lasta parto de la vojo mi jam devis porti la maljunulon en miaj malsanaj brakoj, kiam ankaŭ mi mem apenaŭ povis min treni. Tamen mi ne estus povinta lasi lin tie kuŝantan en la malvarma, blanka dezerto. Dentogrincante, kolere, sed mi pene portis lin. Fine la polaj limgardistoj trovis nin. Ili transportis mian grave malsanan kunvojaĝanton en la plej proksiman hospitalon, kaj la vojo elĉerpis ankaŭ min tiom, ke mi devis eltrinki plenbotelon da brando, ĝis mi resaniĝis. Mi alvenis en Danzig-on kun fuĝantoj, amasigitaj en ŝarĝvagonon, de kie angla krozŝipo transportis nin hejmen. Mi tute forgesis pri la maljunulo. En Londono mi denove trovis miajn iamajn kompanojn, kaj ni tuj komencis „labori”. Post kelkaj sukcesaj rompoŝteloj ni enpoŝigis fiaskon, kaj oni malliberigis nin. Mi havis antaŭvivon, tial oni kondamnis min al du jaroj, kvankam nur unu rompŝtelo estis pruvita, ke mi faris tion. Mia advokato atentigis min, ke post mia liberiĝo mi bone pripensu, antaŭ ol miksiĝi en kiun ajn krimon, ĉar denove starante antaŭ la tribunalo, oni eldiros la maksimalan punon. Sed kion fari pli ol kvardekjarulo, kiam mi faris nenion alian ol rabi kaj ŝteli. Kvar tagojn post mia liberiĝo, mi jam rompŝtelis en la Magazenon Manhattan. Mi estus atendinta nur unu tagon! Dependis de dudek kvar horoj, ke mi finos mian vivon ke kiel riĉa, libera sinjoro, sed mi mortos tiel, plenumante mian dumvivan punon ĝis la lasta sekundo. La noktogardisto suprizis min dum rompŝtelo. Ni luktante baraktis. Fine mi mortpikis lin kaj mi rifuĝis. Mi pensis, ke li mortis. Kunpreninte mian havaĵon, mi decidis forlasi Anglion. Mi estis certa pri tio, ke matene, malkovrinte la murdon, oni suspektos ankaŭ min. Mi ne pensis, ke jam nokte oni estus sur mia spuro. Sed okazis tiel. La gardisto ne mortis. Li trenis sin grave vudita al la alarm-sonorilo. La polico alveni post kelkaj minutoj. Eĉ la supraĵa personpriskribo sufiĉis al la detektivoj por rekoni min. Sed mi ne sciis pri tio. Mi pensis, ke la noktogardisto mortis, kaj mi havos sufiĉan tempon por fuĝi ĝis la malfermo de la magazeno. Mi loĝis en la strato Knightbridge, numero 8. Granda galanteriaĵvendejo estis apud mia loĝejo, sur la teretaĝo, kie oni vendis precipe ceramikaĵojn kaj statuojn. La nomo de la formao estis Longson kaj North. Bonvolu noti bone tiun adreson…”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La blonda ciklona»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La blonda ciklona» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La blonda ciklona»

Обсуждение, отзывы о книге «La blonda ciklona» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x