Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La tri korpogardistoj en Afriko
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La tri korpogardistoj en Afriko: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La tri korpogardistoj en Afriko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La tri korpogardistoj en Afriko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La tri korpogardistoj en Afriko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Ĉu vi komprenas tiun aferon rilate la tri korpogardistojn? — li demandis mallaŭte.
— Hm… ĝi estas tiel… — mi koleriĝis. — Vi estas tre malklera, Ŝtipulo! Tiaĵon oni devas scii.
— Vi lernis tiun trukon de la kompatinda Levin.
— Ĉu vi pensas, ke mi ne scias tion?
— Jes.
— Nu bone. La Tri Korpogardistoj rolas en teatraĵo, kiu temas pri tio, ke oni malliberigas la patron de noblaanima virino, kaj tri suboficiroj, devenintaj el bonfamaj familioj donas parton de ilia soldo al ŝi por manĝi kaj loĝi, dume la maljunulo, plenuminte la du trionon de sia puno ricevas subkondiĉan malliberigon pro lia bona konduto, sed li devas anonciĝis en la policejo ĉiusemajne… Sed vi ne konas tiun teatraĵon.
— Ĉu tiun? — mi demandas moke. — Ni ludis ĝin kune! Sed kio okazis al la diamanto kaj la poŝhorloĝoj, kiujn ili kunportis el Londono?
— Ĝi estas la sceno de la ĉeftraktado, kiam oni metas la krimdokumentojn antaŭ la patron. Vi devus scii tion.
Baldaŭ ni aŭdis voĉojn tute proksime, poste gardostaranto paŝis antaŭ nin.
— Halt! Qui va la!
Post kvin minutoj ni staras en iu tendo. Teknikistaj soldatoj faris ekzercojn ĉi tie, du oficiroj kun malgranda taĉmento. Ili muntis kablojn sur la senarbejo kaj telefonis unu al la alia de sur iu palmo al la alia.
La oficiro akceptis nin indiferente. Dizertintoj el Igori. Kompatinduloj. Ili havis malfacilan vojon. Li ne scias pri reserĉigo, kvankam li estas la telekomunika oficiro. Nur Yvonne surprizis lin.
— Ĉu la virino? Kiel ŝi venis kun vi?
— Mi iris por serĉi mian malaperintan frateton, kiu estis malliberulo en Igori.
— Ĉu?… Vi kompreneble ne estas kaptito. Ĉu vi deziras trinki teon? Bonvolu veni… en mian tendon…
— Mi ŝatus resti kun miaj amikoj, ĝis tio eblas…
— Ĉu?… Nu, estas egale… La patrolo alvenos matene, kiun oni sendos por ili. ĝis tiam vi povas esti kun ili… Mi ne volas puni ilin… Ĉar li havos multe da problemoj.
Ni ne estus pensintaj, ke la ekspedicio finiĝos tiel. Ni estis lokitaj en malgranda tendo, kaj oni starigis gardostaranton antaŭ la enirejon. Ni ricevis kininon, teon, eĉ cigardojn… Sed ni sidis tre malgajaj.
Krakanta voĉo aŭdiĝis de sur iu arbo.
— Alo!.. Alo!.. Teknikista ekzerc-taĉmento, kaporalo Jerome… komisiite de adjutanto Simon!.. Dizertintoj anonciĝis el Igori. Ni arestis ilin. Tri soldatoj, unu civilulo kaj unu fraŭlino… adjutanto Simone… Ni petas sendi patrolon… Jes…
Ni sciis bone, ke la patrolo alvenos ĉi tien malpli ol aŭrore.
— Ĉu se… Oni persekutas la Turkan Sultanon el Igori? — mi demandis.
— Oni ne povas sekvi lin per trajno, ĉar li fuĝas per la sola, etŝpura trajno. Li havas sekuran vojon.
— Ĉu se… oni telegrafos, kaj traserĉos lin? Tiam la raporto de la gerneralo perdiĝos.
Yvonne ridetis.
Tiu ruzulo kaŝis la leteron bone. Li metis ĝin en la binoklon, kiu pendas en la leda ujo sur lia flanko! Li fermis la aperturojn de la binoklo per du ladopecoj.
N A Ŭ A Ĉ A P I T R O
Vi povas imagi.
Hopkins la Ŝtipulo komencis singulti kaj liaj okuloj elstariĝis post ĉiu singulto, kvazaŭ li estus interne plenblovita per aero.
La mondo mallumiĝis antaŭ mi.
— Kio okazis al vi? — demandis Yvonne timiĝinte
Ne! La kraka, flustra, raŭka voĉo, kiun li eligis ne estis tiu de Ŝtipulo. Ĝi venis nur el lia buŝo.
— La skribaĵo… — li kaptadis por aero. — Ĝi estas ĉe mi!
Tian ni jam ĉiuj salte leviĝis. Yvone fariĝis blanka kiel la muro. Alfonso la Neniulo estis trankvila laŭkutime.
— Ni sidiĝu. Ni havas tempon ĝis mateno. Hopkins, ekregu vin kaj rakontu ĉion.
Li atenteme aŭskultis la historion rilate la ŝajn-binoklon kaj la plet-pecojn, enmetitajn anstataŭ la lensoj…
— Kaj… ĉu vi jam rigardis ĝin?
— Ne…
Li elprenis la binoklon kun tremantaj fingroj. Ĉu eble tamen ne?!
Drameca momento…
Poste la letero kuŝis antaŭ ni, la raporto de la generalo.
Estis granda silento.
Se ni neniigos ĝin, tiam la kulpuloj daŭrigos tiun certan teruraĵon. Se ili trovos ĝin ĉe ni, tiam grava ŝtatsekreto falos en la manojn de nekompetentuloj, kaj ni ne plenumos la ordonon.
Yvonne rompis siajn manojn.
— Mi estas ties kaŭzo…
— Ba… — trankviligis ŝin Alfonso la Neniulo. — Ankoraŭ ne estas problemo. Ĝis mateno tri tiaj homoj, kiel ni, povas fari multe… Ni jam faris pli gravajn mokincitojn, ĉu ne knaboj?
Kiel ajn estas, tiu homo povas reanimi siajn amikojn. La espero iomete revenis. La vizaĝo de Hopkins denove fariĝis homa, kia ĝi estis ĝenerale…
— La demando estas tio, ĉu ni povas bati homon je la kapo tiel, ke li ne ekpepu — diris Alfonso la Neniulo flustrante.
Hopkins eklevis sian ŝultron nervoze.
— Pri kiaj infanaĵoj vi parolas? Kiun ajn mi batas je la kapo tiel, kiel vi deziras.
— Bone… Yvonne, vi estas filino de soldato. Nur tiel ni povas atingi celon, se ni ne elektos niajn rimedojn.
— Vi povas fidi min… Mi ne estos malforta…
Tra la fendo de la tendoni vidis, ke estas mallume. La soldatoj jam delonge vespermanĝis kaj dormas profunde post la laciga ekzercado.
— Kamarado — diris Alfonso la Neniulo al la gardostaranto, — tiu ĉi kompatinda kanabino fartas malbone…
La dik-liphara soldato kun stileta fusilo enpaŝis.
— Kion vi volas?
Neniulo kaptis lin je la gorĝo. La relative malgrandaj, blankaj manoj dum momento alteniĝis al la kolo de la soldato tiel, ke li ne povis eĉ ekpepi. Li tuj fariĝis purpur kolora kaj volis uzi sian armilon… Sed la kolbo de la revolvero de Hopkins tuj klakis sur lia kapo.
Li falis sur la teron.
Kvastiĉ vekiĝis el sia dormo, ekvidis la svenitan gardiston kaj ĉirkaŭrigardis lace.
— Iru nur trankvile… — li diris, — mi ekzemenos la gardiston kaj bandaĝos lin.
— Tio ne sufiĉas — flustris Ŝtipulo, — ŝtopu ankaŭ lian buŝon, se vi jam flegos lin.
Alfonso la Neniulo kaptis la fusilon, la rimenzonon kaj ĉapon de la soldato, poste li paŝis antaŭ la tendon, por ke la ombro de la gardisto estu tie, se eble iu elrigardas.
Hopkins kaj mi jam sciis ĉion. Ni elglitis el la tendo ventraltere. Estas mallumo. Lampo lumas ie ĉe la fino de la komuna tendo, antaŭ ĝi la armiloj estas piramide apogitaj.
Kelkfoje videblas ombro de gardostaranto, iranta tien-reen. Alfonso la Neniulo diras siblante:
— Kiam mi batfaligos la gardiston, kuru al la armiloj, piramide apogitaj… tuj!
Kaj li ekiras al la gardisto. Li vidas la ombron kaj pensas, ke tiu estas la alia gardisto… Li promenas plu. Neniulo glitas malantaŭ lin, kaj la kolbo frapas sur lin… Ĝemo, pumbruo…
Ni tuj renversas piede la piramide apogitajn armilojn, kaj ni staras tie en la mano kun stiletaj fusiloj… Silento. La soldatoj ne vekiĝis el siaj premaj dormoj en la tendo. Ili estas minimume dek kvar. Sed sen armilo. Sed ni kun fusiloj.
— Nun atentu. Ni povas indulgi neniun, sed laŭeble neniu mortu. Tial, kie vi vidas kapon… batu tien!
— Kion vi volas?
— Tion!
Du tranĉoj! Li tranĉis la fiksigajn ŝnurojn de la tendo…! La grandega tendotolo falis sur la dormantojn, kaj Neniulo forkuras…
Kien?
Mi ne havas tempon mediti, ĉar la soldatoj vekiĝintaj el sia dormo blinde baraktas, tie kaj ĉi tie leviĝas kapo sub la tendotolo.
Kie ĝi leviĝas, tien ni frapas per la kolbo, Hopkins aŭ mi. La grandega tendotolo volvoĝas ĉirkaŭ ili pli kaj pli forte pro la paniko… Du homoj ruliĝas el sub ĝi… Unu piedbato… unu frapo… Ni batfaligis minimume ok personojn. Suboficiro elglitas, li pafas blinde en la mano kun pistolo, sed la kolbo tuj senkonsiigas lin…
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La tri korpogardistoj en Afriko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.