Jenő Rejtő - Fred la Malpura intervenas
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Fred la Malpura intervenas» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Fred la Malpura intervenas
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Fred la Malpura intervenas: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Fred la Malpura intervenas»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Fred la Malpura intervenas — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Fred la Malpura intervenas», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Krom la profesoro kompreneble ankaŭ A. Winter, la karikaturistas reportero partoprenos la vojaĝon, kaj li faros raportojn.
– Tre bone – opiniis sinjoro Theo, – almenaŭ la skandalo estos laŭta, kiam ili revenos kun malplena mano.
– Nek mi pensas, ke oni trovos min sur la insulo Sambi-Sumbi – diris Gustavo Bahr. – Mi rimarkas, se mi vere restadus tie, eĉ tiam estas duba, ĉu mia eminenta kolego, Hermans trovos min?
La varbado de la personaro signifas agrablan ŝanĝon en la vivo de la ekspedicio, kiun partoprenas Jimmy la Ĝisorela kaj Vasiĉ la unuokula. La diskuto iafoje fariĝis serioza interbatado, kaj kelkfoje ĝi daŭris eĉ kvin-dek minutojn, ĝis li faris ordon kun ĵimmy la Ĝisorela, frate dividante po unu parton de seĝo aŭ tablo.
La sentemon de Jimmy la Ĝisorela tre ofendis kapitano Watson, ne nur liaj blanka pantalono kaj blua jako, sed ankaŭ lia antipatia, malvarma rideto.
– Se tiu homo estas kapitano, tiam mi estas minimume unua-oficiro.
– Li pravas – diris Vasiĉ, ĉar li volis protekti Jimmy la Ĝisorelan. – Kie ĉiu duonidiota civilo povas fariĝi kapitano – ĝi ne koncenas vin sinjoro Theo, ĉar vi ne estas duoncivilulo, sed tut-civilulo -: do, kie ĉiu ajnhejmano duon- kaj tut-civilula okso povas interveni, tie ankaŭ Jimmy la Ĝisorela devas havi pozicion. Li estus fregat-ĉefleŭtenanto!.. Diablo forportu tiujn puŝiĝantajn dum-murojn…
Kaj interkonsentite pri tio kun sinjoro Theo, Jimmy la Ĝisorela ankoraŭ posttagmeze aĉetis kuloton kaj ledan gamaŝon. Krome orbutonan flanelan piĵam-jakon, kaj la transimsio kun tenila monoklo pendis ĉirkaŭ lia kolo, kaj li akiris la plej sensacian, blankan kaskedon kun brila, nigra viziero, kiun portas la ĉef- kaj subkuracistoj de la volontulaj ambulancistoj plenrajte. Belega emajlita butono ornamas ĝin. Sur tiu insigno troviĝas edelvejso inter du ŝrabturniloj kaj kvar ruĝaj kamentuboj el brila emajlo, kio laŭ la proprietulo signifas tion, ke “ Nin ĉiujn povas trafi akcidento.”
La fregat-ĉeflaŭtenanto dungis tridek unuarangajn personojn; malnovajn amikojn, kiuj ĝojis por la feliĉo. Sinjoro Theo miris la manieron de la dungo, kiam la fregat-ĉefleŭtenanto rifuzis grandegajn, larĝŝultrajn homoj, alifoje li longe persvadis magran, ĉifona, malpur-vizaĝan stratbubon. Ekzemple li logas per ĉio palan, junulaĉon, nomatan Vanek la Dornhara, fine tiu grandanime dungiĝas.
– Tiu homo – diris sinjoro Theo – estas tia, ke mi dungus lin nek senpage.
– Ĉar vi ne komprenas la kompaniaĉon – respondis Jimmy la Ĝisorela, kaj dikaj ŝvitgutoj perlis sur lia frunto, ĉar li surprenis sian belegan pluvmantelon, malgraŭ la malaktuala, sunbrila vetero. – Vanek la Dornahara valoras oron. Li estas sportisto, en Ŝanghajo antaŭ boks-matĉo li interbatadis sur la strato, kaj la matĉo ne okazis, ĉar la du eŭropaj ĉampionoj enhospitaliĝis fare de la manoj de Vanek. En Limo li preterlasis la kur-ĉampionon de la polica sport-klubo sur distanco de kvarmil metroj, kvankam tiu postpafis lin trifoje. Tia homo valoras oron en ekspedicio.
Sinjoro Theo diris nenion, kvankam li trovis stranga la ideon de Jimmy la Ĝisorela pri la gravaj ecoj de la personaro de scienca esplorvojaĝo.
– Gravas, ke ĉiu havu dokumentojn – li klarigis, – ĉar ĝi estas la unua! La personaro de la ŝipo sen dokumentoj estas nur tiom, kvazaŭ ili ne havus ankron aŭ profundo- kaj rapidec-mezuriloj.
Post du tagoj Jimmy la Ĝisorela transdonis la dokumentojn de la ŝipo en la havena administrejo. La paperoj de la dudek membra personaro estis en ordo. Sinjoro Theo atendis ekstere. La fregat-ĉefleŭtenanto aperis iom zorgopremate.
– Bela ordo estas en San-Francisko!
– Kio okazis? Ĉu iu papero ne estas en ordo?
– Ĉio estas en la plej granda ordo. Sed kia afero estas tio, ke oni petas ankaŭ miajn dokumentojn? Ĉu mi estas ŝipoficiro, aŭ ne?
– Ĉu vi ne havas paperojn?
– Mi protestas kontraŭ tiaj aludoj! Oni konas min en ĉiu haveno de la mondo. Gravas sur ŝipo, ke oni estu faksperta en ĉio. La maro konsistas ne el papero!
La influo kaj riĉeco de sinjoro Theo ebligis, ke Jimmy la Ĝisorela rericevu siajn paperojn por provoperiodo, kio iom mildigis la ofendon.
Sed fine iele-tiele estis ĉio en ordo, kaj antaŭ unu tago de la ekveturo venis sinjoro Maxbell por interkonsiliĝi per kelkaj vortoj.
La furor aktoro ĝis nun laŭtlegis kaj vizitis bankedojn.
Nun li staris antaŭ la blua ŝranko, en kiu malliberadis Gustavo Bahr.
– Gravas, ke kuracisto estu sur la ŝipo, kaj ni trovu lokon por miaj kvincent kombinitaj pulvoroj. Eblas, ke mi havas malarian febron.
Kaj li palpadis sian pulson. Li estis ege hipokondriulo.
– Kiel vi opinias pri la kombinaĵo pri Sambi-Subi?
– Azenaĵo. Gustavo Bahr kun sia malgranda prepariĝo ne kuraĝis veturi tiel malproksimen.
Sinjoro Theo ektimiĝis. Nun estos problemo. Bruo aŭdiĝas el la ŝranko.
– Tamen – li diris laŭte – estus domaĝe pro tiu homo.
– Jes, jes – kapjesis Maxbell. – Fine ja oni ne devas rigardi la scienculon en ĉiu… Ŝajnas, ke la aero malvarmiĝis, ĉar la mebloj krakas ĉi tie.
Sinjoro Theo dorse apogiĝis al la ŝranko pro timiĝo.
– Oni diras – li interrompis rapide, – ke Gustavo Bahr estis eminenta homo.
– Ni ne iluziu unu la alian – mansvingis Maxbell amare, – ni ekveturos por longa vojĝo kune, eksciu do, ke li fariĝis scienculo per plagiato, rilate mian junaĝan verkon…
– Ni iru en la alian ĉambron! La aero tre malvarmiĝis ĉi tie – diris Theo rapide kaj timiĝinte.
– Li pravis pri unu afero – meditis Masbell. – Kaj nun ĝi estas utila por vi. Mi eraris du gradojn en mia mapado, rilate la situon de la insulo Tsiui. Tiel mi nun ne trovus Gustavon Bahr, se dume mi ne divenus mian eraron.
– Jes, vi korespondadis…
– Kaj tiu homo venkis. Mi rekonas tion. La plej gravaj mezuroj pruvis, ke Gustavo Bahr certe hazarde, sed bone difinis la situon de la insulo Tsiui. Eble li ne atentis pri tio, aŭ li estis ebria – li meditis senkonsile.
– Idioto!
Tiu rimarko de la ŝranko estis neatendita, kaj la profesoro levis subite sian kapon.
– Kiu parolis ĉi tie?!
– Mi aŭdis nenion – respondis Theo, – plie mi vidas tiel, ke vi estas iomete pala… vi fartas malbone…
– Jes, jes… – li ĉirkaŭrigardis kaj time palpadis sian pulson… – Ŝajnas, ke ĝi estas febro… Mi haluciniĝas. Sinjoro! Mi estas malsana… Vi devas devojiĝi du gradojn de la vojdirekto, signita sur mia mapo. Notu tion bone, ĉar post mia morto vi bezonos ĝin. Se mi ne mortus, estas superflue encerbigi tion, ĉar mi estos tie…
Kiam la profesoro foriris, Gustavo Bahr haste elvenis el la ŝranko…
– Mi estas perdiĝinta homo… – li spiregis pale.
– Kial?…
– Eh… Ĉu vi ne komprenas?… Vi neniam trovos min… Seniam!.. Li pravis, rilate la du gradojn!..
– Kiel?!
– Jes! Mi konfesas tion. Alvenine al la insulo Tsiui, mi vidis malgaje, ke la mapo de tiu ulo estas bona. Perletere mi venkis, sed en la realo ne! Mi eraris du gradojn, ne li! … Eble li estis malsana, tamen li vidis ĝin bone!
– Nu kaj?
– Ĉu vi ne komprenas?… Ĝi devojigos la eskpedicion, laŭ mia mapo du gradojn orienten. Kaj lia mapo estas ĝusta. Vi do diste preternavigos la insulon Tsiui, rekte en la glacian, polusan regionon!
– Ni do devas diri, ke li eraras! Aŭ vi eraras! Aŭ vi ambaŭ eraras… Diablo povas jam orientiĝi!
– Neniu scias ĝin, nur mi! Se vi trovos min, mi povas diri tion. Sed sinjoro! Tiel vi neniam trovos min!
Li preskaŭ ploris.
– Ni esperu – diris sinjoro Theo fine, – ke Maxbell survoje rekonos sian eraron.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Fred la Malpura intervenas»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Fred la Malpura intervenas» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Fred la Malpura intervenas» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.