Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Bill Teksaso, la temerarulo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2002, Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Bill Teksaso, la temerarulo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Bill Teksaso, la temerarulo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Bill Teksaso, la temerarulo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Bill Teksaso, la temerarulo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ili estis en blinda mallumo. Agrabla odoro de fojno ŝvebis ĉirkaŭ ili.

La knabino stumbladis timeme, kaj dume ŝia genuo batiĝis al lignokesto. Ŝi eksidis. Nur nun ŝi sentis, kiel morte laca ŝi estas. Ŝia kapo zumis, ĉiu ŝia muskolo akre doloris, lancinis ŝia trunko, ploremo strangolis ŝin.

— Unu ekskuiĝo… La bufroj ekvibris kuntuŝiĝinte, kaj la trajno komencis ruliĝi malrapide kun ili.

10

Kiam la trajno komencis ruliĝi, Bill malfermis la pordon singarde. Freŝa aero kaj lumo penetris en la vagonon. Lignokestoj kaj kunpremitaj sakoj staris ĉie.

Edith sidante, duonkorpe apogiĝis al lignokesto.

— Ĉu vi fartas malbone?

— Mi estas… nur tre laca…

— Sankta Dio! Kiam vi manĝis lastfoje?

— Mi opinias… hieraŭ matene…

— Kiel facilanime vi agis, ke vi ne vespermanĝis ĉe Bulkin… Nu sed, hm… Nun ni devas interrompi la vojaĝon…

— Ne… ne! Bonvolu kredi, ke mi eltenas bone la malsaton…

— Silentu! Cetere ni devas akiri ian vestaĵon. Tiel vi ne povas elvagoniĝi en la urbo. Nun unuavice vi dormos. Mi tuj pretigos la liton.

— Ĉu liton?…

— Ĉu mi ne diris tion, ke ĝi estas dormovagono? — Li rapide fendis la sakon per sia tranĉilo kaj ŝutis la elfalintan fojnon en la angulon. Demetinte sian mantelo, li sternis tion sur ĝin, poste li turni sin al la virino, kiel ia lakeo.

— Jen, fraŭlino Brent… La lito estas preta. — Ĉar li vidis, ke sia protektato estas senkonsila, li ne multe hezitis, sed li simple levis kaj metis ŝin sur la fojnon.

La virino havis nekredeble agrablan senton en siaj membroj, kaj ŝiaj palpebroj peziĝis.

La knabo ekbruligis cigaredon.

— Dormu trankvile, fraŭlino Brent. Mi estas tre fidinda homo. Mi ne tial diras ĝin, ĉar temas pri mi: sed vere estas maloftaĵo tia karaktero en vagabondo…. Ĉu iu via korpoparto doloras?

— Ne… Neniu… kaj… nun mi dankas, kion vi faris…

— Ba, tio estis vere nur bagatela afablaĵo, kaj nenio pli.

En la scintila sunbrilo la serena pejzaĝo preterkuris rapide la trajnon. Helverdaj prerioj, dens-frondaraj arboj, malgrandaj grupoj de domoj estis videblaj por momento.

— Ĉu vi povus… doni al mi… ion trinki?…

— Ĝi estas vere stulta afero… sed ni ne havas eĉ gluton da akvo.

La lulado de la skuiĝanta vagono, la ritma klakado de la radoj dormemigis la virinon.

Ŝi dormis…

Foje ŝi tamen malfermis siajn okulojn, Bill Teksaso kaŭris apud ŝi, kaj lia gaja hundokapo estis tiel trankviliga, ke ŝi tuj endormiĝis denove…

11

Ŝi vekiĝis je abrupta skuiĝo. La trajno haltis. Tra la breĉo de la pordo videbliĝis lumo de steloj, kaj freŝa, vespera aerblovo penetris la fojnodoran, malluman vagonon.

Ŝi aŭdis longajn fajfojn kaj malproksiman, trenatan krion. Bill ŝovfermis la pordon malrapide.

— Ranĝostacio… — li flustris. — Kiel vi dormis…?

— Kvazaŭ mi estus ferminta miajn okulojn antaŭ unu minuto.

Edith volis side leviĝi, sed ŝi sentis tiel lancinan doloron, ke ŝi preskaŭ ekkriis.

— Tio estos iom ĝena afero — flustris la knabo. — La vagabondado estas tia, kiel ludi tenison: oni sentas muskolfebro pro ĝi.

La trajno ekveturis. Ili povis malfermi la pordon denove. Stelgrupoj aperis foj-foje inter la nubo-ĉifonoj.

— Vi ne demandis… kial mi edziniĝis al la Lordo?

— Ke mi povas servi vin, tio ne rajtigas min esti trudiĝema.

La knabino eksilentis kaj fermis siajn okulojn. Neniu sciis, pri kio ŝi pensis, kiel ŝi skuiĝadis en la malluma vagono, apud sia stranga protektanto. Post pli ol dek minutoj ŝi ekparolis fine:

— Sinjoro Teksaso…

— Diru nur tion, ke Bill. Prefere ankaŭ mi nomos vin Edith.

— Bone… Do Bill, mi opinias tiel, ke mi ŝuldas al vi per tio, ke vi ekkonu mian historion…

— Mi rifuzas tion. Mi petis nenian premion. Cetere ni havas ankorŭ sufiĉe da tempo.

— Ne babilaĉu tiom… Ĉio ĉi estas nur komedio! Ankaŭ vi scias bone, en kia danĝero ni estas, vane vi ŝercas… Neniu scias, ĉu mi povos rakonti al vi eĉ morgaŭ, kiu mi estas, kial mi fariĝis tiel malfeliĉa. Ĉar “Li” estas sur nia spuro.

— Kial vi asertas ĝin tiel kategorie? — diris Bill iom nervoze. — Kredeble mi mortpafis lin, kaj li mortis.

— Ne. Li vivas! Li sekvas… nin… Mi sentas!..

Ili subaŭskultis…

La ritma klakado de la radoj estis tia, kvazaŭ la terura persekutanto ridus pri ili, dum galopado.

— Malgraŭ mia usona nomo… mi sentas min hispanino — komencis Edith. — Mi edukiĝis ĉe mia avo, en Santillo. Ĝi estas malgranda urbeto, en Sud-Meksikio… Mi tute ne scias, kiu mia prapraulo estis jenkio, kiu ekloĝis en Meksikio… Mia patro edziĝis al iu filino de Lordo Nisbeth, kaj li remigris en Arizonon. Li kunportis miajn du fratojn, sed mi restis ĉe mia avo en Santillo.

Lampoj aparis ekstere, ĉar la trajno preterveturis klakante vilaĝeto, kaj friska vento penetris en la ŝarĝvagonon.

— La Lordoj Nisbeth kaj la familio Brent komencis malbelan proceson. La du familioj diskutis pri la posedo de grandega paŝtejo, situanta inter la du najbaraj bienoj. Multe da kolizioj, diskutoj, morta duelo, batalantaj kaŭbojoj faris la vivon de la du familioj infero, sed neniu cedis. Fine ŝajnis tiel, ke mi venigos la pacon. Ĉu eble vi jam aŭdis, ke la filo de Lordo Nisbet dum la infanaĝo laŭdire falis en ambismon?

— Mi scias — kapjesis Billl.

— Nisbeth mildigis sian doloron per tio, ke li adoptis knabon. Tiu estis Lordo Elish Nisbeth. La angla reĝo permeis, ke li heredu la titolon Lordo. Foje mi venis viziti el Meksikio mian patron, kaj mi konatiĝis kun Elish. Ni interamikiĝis. La maljuna Lordo estis grave malsana. Li volis fini la batalon inter la du familioj, tial li testamentis tiel, se Elish kaj mi geedziĝos, tiam ni heredos la diskutitan terenon.

— Kaj vi amis tiun knabon.

— Li estas kara… bona homo… kaj… se mi edziniĝos al li, la batalo finiĝos…

— Mi komprenas…

Edith ĝemis.

— La ceterajn eble vi jam aŭdis, Lordo Nisbeth mortis. Tiam evidentiĝis, ke lia filo vivas, kiun oni pensis mortinta, kaj li fariĝis bandito pro la venĝo de servisto…

Tion ŝi jam flustris… kaj longe ne ekparolis. Bill lasis ŝin. Li sidis kaj silentis.

— La la testamento, la diskutita tereno, nur post la geedziĝo testamentiĝas la la du heredantoj, do se: la sola filo de Lorod Nisbeth edziĝos al Edith Bremen.” Neniu estis konjektinta antaŭe, ke ne Elish estas la sola filo? Ke vivas la infano, kiun oni pensis mortinta, kaj laŭ la testamento, mi povas edziniĝi al tiu vera Nisbeth, se mi vols tion, ke finiĝu la batalo, ĉar ne Elis, sed “Li” estas la sola filo de Lordo Nisbeth. La batalo do finiĝos nur tiam, se mi deziniĝos al la “sola”, vera filo de la Lordo. Kaj tiu ne estis Elish, sed rabisto. La du familioj denove ekdiskutis. Rekomenciĝis la proceso, la batalo, la pafado de la kaŭbojoj… Tiam mi skribis leteron al la Lordo. Kontrabandisto de brando portis ĝin al li. Mi skribis tion en ĝi, ke li venu en la paroĥejon. Mi volas paroli kun li. La pastro, kiu estis kontraŭ la malamo kaj murdado, konsentis tre malfacile, ke li estos je nia dispono sekrete.. Mi pensis: la sango ne mensogas. Eble la rabisto faros tion pro la nekonata parenco, pri kio mi petis lin… Veninte al la renkontiĝo, li aŭskultis min atenteme kaj eklevis sian ŝultron. Kiel sinjoro faras komplezon, se temas pri virino, li konsentis facile, li tuj edziĝis al mi, tie en la paroĥejo, poste li adiaŭis ĝentile kaj forgalopis. Havinte la dokumenton, mi heredis la diskutitan terenon. Kaj nun jam vere finiĝis la malamikado. La terura sekreto kuntenis la du familiojn. Mi pensis, ke tiu ofero finis la dramon.. Tiam venis la kontrabandisto de alkoholaĵo, kun la letero de la rabisto. Li skribis mallonge:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Bill Teksaso, la temerarulo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Bill Teksaso, la temerarulo»

Обсуждение, отзывы о книге «Bill Teksaso, la temerarulo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x