Allan Kardec - La libro de la spiritoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Allan Kardec - La libro de la spiritoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Языкознание, Религия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La libro de la spiritoj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La libro de la spiritoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La libro de la spiritoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La libro de la spiritoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La libro de la spiritoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
«Malpacoj pro vortoj! malpacoj pro vortoj! ĉu vi ankoraŭ ne verŝigis sufiĉe da sango? Ĉu estas ankoraŭ necese refajrigi la punbrulejojn? Oni diskutas pri la esprimoj; eterneco de suferoj, eterneco de punoj; ĉu vi do ne scias, ke tio, kion vi hodiaŭ komprenas kiel eternecon, ne havis la saman signifon ĉe la antikvuloj? La teologo konsultu la fontojn: kiel vi, li konstatos, ke la hebrea teksto ne atribuis la saman signifon al la vorto, kiun la grekoj, la latinaj popoloj kaj la modernuloj tradukis per senfinaj suferoj, nerepageblaj kulpoj. Eternneco de punoj respondas al eterneco de malbono. Efektive, kiel longe malbono ekzistos ĉe la homoj, tiel longe punoj daŭros; gravas interpreti la sanktajn tekstojn laŭ ties relativa senco. La eterneco de suferoj ne estas absoluta, sed relativa. Kiam venos la tago, en kiu ĉiuj homoj surmetos, per la pento, la veston de senkulpeco, tiam ne estos plu ĝemoj kaj grincado de dentoj. Via homa prudento estas ja malvasta; sed, eĉ tia, ĝi estas donaco de Dio, kaj per ĝia helpo neniu sincera homo komprenos alie la eternecon de l' punoj. Eterneco de punoj! Kio do! malbono devus ja esti ankaŭ eterna. Nur Dio estas eterna kaj ne povus esti kreita eternan malbonon; por tio, estus necese forpreni de Li la plej belan el Liaj atributoj, nome la superegan povon; ĉar tiu ne estas superege pova, kiu povas krei tian elementon, kapablan detrui liajn verkojn. Homano, homaro! ne plu penetrigu vian malbrilan rigardon en la profundaĵojn de l' Tero, por tie serĉi punojn; ploru, esperu, elpagu viajn kulpojn kaj rifuĝu en la ideon pri iu Dio intime bona, absolute potenca, esence justa».
Platono.«Altiriĝi al la dia unueco, jen la celo de la homaro; por ke oni ĝin trafu, estas necesaj tri kondiĉoj: justeco, amo kaj klereco; tri aferoj ĝin kontraŭas: neklereco, malamo kaj maljusteco. Nu, vere mi diras al vi, ke vi falsas tiujn fundamentajn principojn, kompromitante la ideon pri Dio per troigo de Lia severeco; vi duoble kompromitas tiun ideon, lasante penetri en la Spiriton de la kreito, ke en ĉi-tiu estas pli da kompatemo, mildeco, amo kaj vera justeco, ol kian vi konsentas al la Superega Estulo; vi eĉ nuligas la ideon pri la infero, farante ĉi-tiun ridinda kaj neakceptebla por viaj kredoj, kia estas, por viaj koroj, la terurega spektaklo de l' mezepokaj ekzekutistoj, punbrulejoj kaj turmentoj! Kiel! ĉu nun, kiam la tempo de l' blindaj revenĝoj estas por ĉiam forviŝita de la homaj leĝaroj, vi esperas ilin ideale konservi? Ho, kredu min, kredu min, fratoj per Dio kaj JesuoKristo, aŭ rezignaciu pri la pereo, en viaj manoj, de ĉiuj viaj dogmoj prefere, ol pri ilia variemo; aŭ viajn dogmojn revivigu, elmetante ilin al la bonfaraj efluvoj, per kiuj la bonaj Spiritoj ilin nun surverŝas. La ideo pri la infero kun ĝiaj ardaj fornegoj, kun ĝiaj kaldronegoj entenantaj ĉiam bolantan fluidaĵon, povis esti tolerata, tio estas, pardoninda en fera jarcento; sed en la deknaŭa jarcento, ĝi jam nenio estas krom vana fantomo, taŭga maksimume, por timigi infanojn; cetere, kiam pli aĝaj, ĉi-tiuj ne plu kredas tian fantomon. Persistante en tiu teruriga mitologio, vi naskas nekredemon, kaŭzon de socia malorganizo; mi tremas, vidante tutan socian ordon skuata kaj falruiniĝanta ĉe sia bazo, pro manko de puna sankcio. Arde kaj vive kredantaj homoj, antaŭgvardio de l' tago de lumo, al la afero, do! ne por daŭrigadi kadukajn kaj de nun nekredindajn fabelojn, sed por reflamigi, revivigi la veran punan sankcion, sub formoj konformaj al viaj moroj, viaj sentoj kaj la lumoj de via epoko».
«Kio estas, efektive, kulpulo? Tiu, kiu, per ia dekliniĝo, per falsa movo de sia animo, sin deturnas de la celo de la Kreado, nome, de la harmonia kulturado de belo, de bono, idealigitaj de l' homa pratipo, de l' DioHomo, de JesuoKristo».
«Kio estas puno? Ĝi estas la natura sekvo de tiu falsa movo; iomo da doloroj necesaj al tio, ke la homo abomenu sian kriplecon, per la provo de sufero. Puno estas sprono, instiganta la animon, per aflikto, sin refaldi sur sin mem kaj reveni al la savbordo. La celo de puno estas neniu alia ol rehonorindiĝo, liberiĝo. Voli, ke puno estus eterna, pro kulpo ne eterna, estas nei la tutan pravon de ekzisto de la puno».
«Ho! mi vere diras al vi, ĉesu, ĉesu loki flanko ĉe flanko, koncerne eternecon, Bonon, esencon de l' Kreinto, kaj Malbonon, esencon de l' kreito; tio estus starigi nepravigeblan punon. Asertu, kontraŭe, la gradan estingiĝon de punoj kaj suferoj per transmigroj: vi tiel plifirmigos, per la prudento ligita al la sento, la dian unuecon».
Paŭlo, apostolo.Oni penas admoni la homon al bono kaj deturni lin de malbono per allogo de rekompencoj kaj per timo al punoj; sed, se tiuj punoj estas prezentataj en tia maniero, ke la prudento rifuzas ilin kredi, ili do havas sur la homon nenian influon; kontraŭe, li ĉion forpuŝos, nome la formon kaj la fundon. Se, male, oni prezentas al li la estontecon en logika maniero, li do ĝin jam ne forpuŝas. Spiritismo donas al li tiun klarigon.
La doktrino pri la eterneco de suferoj, laŭ sia absoluta senco, faras el la Superega Estulo malpardoneman Dion. Ĉu estus logike diri, ke regnestro estas tre bona, tre korfavora, tre indulgema; ke li volas nur la feliĉon de siaj regatoj, sed ke, samtempe, li estas ĵaluza, venĝema, neflekseble rigora, kaj ke li punas per akraj turmentegoj tri kvaronojn de siaj subuloj pro ia ofendo aŭ malobeo je liaj leĝoj, tiujn samajn homojn, kiuj eraris pro tio, ĉar ili ne konis tiujn leĝojn? Ĉu tio ne estus memkontraŭaĵo? Nu, ĉu Dio povus esti malpli bona, ol kia estus homo?
Ankoraŭ unu memkontraŭaĵo ekzistas ĉi-tie. Ĉar Dio scias ĉion, Li tial sciis, kreante iun animon, ke ĝi eraros; ĝi estis do, de post sia ekesto, destinita al eterna malfeliĉo: ĉu tio estas ebla, laŭracia? Laŭ la doktrino pri la relativaj punoj ĉio estas klarigita. Dio ja sciis, ke tiu animo eraros, sed Li havigas al ĝi la rimedojn, por instruiĝi per sia propra sperto, per siaj propraj eraroj; estas necese, ke ĝi kompensu siajn erarojn, por sin pli firme teni ĉe la bono; sed la pordo de espero ne estas fermita al ĝi por ĉiam, kaj Dio la momenton de liberiĝo dependigas de la penoj, kiujn ĝi faras, por atingi tiun celon. Jen, kion ĉiu povas kompreni, kion la plej skrupula logiko povas akcepti. Se la estontaj suferoj estus prezentitaj el ĉi-tiu vidpunkto, ekzistus multe malpli da skeptikuloj.
La vorto eterna estas ofte uzata, en la vulgara parolo, kiel figuro, por esprimi ion longedaŭran, kies finon oni ne antaŭvidas, kvankam oni ja scias, ke tiu fino ekzistas. Ni diras, ekzemple, la eternaj glacioj de l' altaj montoj, de l' polusoj, kvankam ni scias, unuflanke, ke la fizika mondo eble finiĝos kaj, duaflanke, ke la stato de tiuj regionoj povas ŝanĝiĝi pro la normala delokiĝo de la akso aŭ pro ia kataklismo. «Eterna», ĉi-tie, ne signifas «ĉiama ĝis senfino». Kiam ni suferas pro longedaŭra malsano, ni diras, ke nia doloro estas eterna; kio do eksterordinara estas en tio, ke Spiritoj, suferantaj jam de multaj jaroj, jarcentoj eĉ jarmiloj, parolas en tia maniero? Ni precipe ne forgesu, ke, ĉar ilia malsupereco ne ebligas al ili vidi la ekstremaĵon de l' vojo, ili tial kredas, ke ili por ĉiam suferados, kaj tio estas puno.
Cetere, la doktrino pri la materia fajro, la fornegoj kaj turmentoj, prenitaj el la Tartaro de l' paganismo, estas hodiaŭ tute forlasita de la alta teologio; nur en lernejoj tiuj teruregaj alegoriaj bildoj estas ankoraŭ montrataj, kiel efektivaj realaĵoj, de iuj homoj pli fervoraj ol instruitaj; kaj tio ja riproĉinde, ĉar tiuj junaj imagemoj, tuj kiam ili estas liberiĝintaj de sia teruro, povos pligrandigi la nombron da nekredantoj. La teologio hodiaŭ rekonas, ke la vorto fajro estis uzata laŭ figura senco, kaj ke oni devas kompreni ĝin kiel fajron moralan (947). Tiuj, sekvintaj, kiel ni, la okazojn de la vivo kaj la transtombajn suferojn, per la komunikaĵoj de la Spiritoj, povis konvinkiĝi, ke, kvankam tiuj suferoj estas neniel materiaj, ili tamen ne estas malpli akraj. Koncerne ties daŭron mem, iuj teologiistoj jam ekakceptas ĝin laŭ ĝia supre dirita limigita senco; kaj ili opinias, ke, efektive, la vorto eterna povas esti komprenata rilate al la suferoj mem, kiel rezultato de senŝanĝa leĝo, kaj ne rilate al ilia aplikado al ĉiu individuo. En la tago, kiam la religio akceptos ĉi-tiun interpreton, same kiel iujn aliajn, ankaŭ rezultintajn el la progreso de l' lumo, ĝi revokos al si multe da elvojiĝintaj ŝafoj.
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «La libro de la spiritoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La libro de la spiritoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La libro de la spiritoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.