Allan Kardec - La libro de la spiritoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Allan Kardec - La libro de la spiritoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Языкознание, Религия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La libro de la spiritoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La libro de la spiritoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La libro de la spiritoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La libro de la spiritoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

«La vaganta Spirito jam havas nenian vualon antaŭ si: li estas kvazaŭ elirinta el nebulego kaj vidas la distancon inter si kaj la feliĉo; tiam, li pli multe suferas, ĉar li komprenas, kiel kulpa li estas.Por li, jam ekzistas nenia iluzio: li vidas la realecon de la aferoj».

La Spirito, dum sia vagado en la spaco, kaptas por unu rigardo unuflanke ĉiujn siajn pasintajn ekzistadojn, aliflanke la promesitan estontecon, kaj komprenas, kiom multe li devas paŝi por ĝin atingi. Tiel same vojaĝanto, alveninta al la supro de monto, vidas la vojon iritan kaj la ankoraŭ irotan ĝis la celo.

976. Ĉu la vidaĵo, prezentata de la suferantaj Spiritoj, ne afliktas la bonan? Kia do estas la feliĉo de ĉi-tiuj, se ĝi estas tiel malserenigita?

«Tio ne afliktas ilin, ĉar ili scias, ke tiu situacio havos finon; ili helpas aliajn pliboniĝi kaj aletendas sian manon; tiu estas ilia okupo, kaj ĝojo tiam, kiam ili sukcesas».

— Tion oni komprenas, se tiuj estas fremdaj aŭ indiferentaj Spiritoj; sed, ĉu vidi la ĉagrenojn kaj suferojn de personoj, kiujn ili amis sur la Tero, ne nubigas la feliĉon de la bonaj Spiritoj?

«Se ili ne vidus tiujn suferojn, ili estus do fremdaj al vi post la morto; nu, la religio asertas, ke la animoj vin vidas; sed la Spiritoj rigardas viajn afliktojn el alia vidpunkto; ili scias, ke tiuj suferoj estas utila al via progreso, se vi eltenas viajn suferojn rezignacie; ili do pli multe ĉagreniĝas pro la manko de kuraĝo, kiu vin malfruigas, ol pro la suferoj mem, kiuj estas nur pasemaj».

977. Ĉar la Spiritoj ne povas kaŝi pensojn unuj antaŭ aliaj, kaj ĉar estas konataj ĉiuj iliaj agoj dum la vivo, ĉu el tio sekvas, ke kulpulo estas ĉiam apud sia viktimo?

«Ne povus esti alie, tiom diras la natura saĝo».

— Ĉu tiu diskonigado de ĉiuj niaj riproĉindaj agoj kaj la ĉiama ĉeesto de ties viktimoj estas puno por la kulpulo?

«Puno pli granda, ol kiel oni pensas; sed nur ĝis la kulpulo elpagos siajn erarojn, ĉu kiel Spirito, ĉu kiel homo, en novaj enkorpaj ekzistadoj».

Kiam ni troviĝas en la mondo de la Spiritoj, kie nia tuta pasinteco estas senvuala, bono kaj malbono, kiujn ni faris, estas egale konataj. Vane penos tiu, kiu faris malbonon, sin tiri el la rigardo de siaj viktimoj: ties neevitebla ĉeesto estos por li puno kaj senĉesa konsciencoriproĉo, ĝis li kompensos siajn erarojn; kontraŭe, virtulo trovos ĉie nur amikajn kaj bonvolajn rigardojn.

Por maliculo ne ekzistas, sur la Tero, pli granda turmento, ol la ĉeesto de liaj viktimoj; jen, kial li kiel eble plej evitas ilin. Kio estos al li tiam, kiam, sen la iluzio de l' pasioj, li komprenos la malbonon, kiun li faris; kiam li vidos malkaŝitaj siajn plej sekretajn agojn kaj senmaskigita sian hipokritecon; kiam li ne povos forkuri de la rigardo de siaj viktimoj? Dum la animo de maliculo estas turmentata de homo, de ĉagreno, de konsciencoriproĉoj, tiu de justulo ĝuas perfektan serenecon.

978. Ĉu la memoro de la okazaj eraroj, kiujn la animo faris, dum ĝi estis neperfekta, ne ombras ĝian feliĉon, eĉpost kiam ĝi elpuriĝas?

«Ne, ĉar ĝi elaĉetis siajn erarojn kaj venkis la provojn, al kiuj ĝi sin submetis por tiu celo».

979. Ĉu la provoj, kiujn la animo devas ankoraŭ trapasi por sia elpuriĝo, ne vekas en ĝi afliktan zorgon, kiu malserenigas ĝian feliĉon?

«En la ankoraŭ makulita animo, jes; jen, kial ĝi nur tiam ĝuas perfektan feliĉon, kiam ĝi estas tute pura; sed por tiu jam alte staranta, la penso pri la provoj ankoraŭ travivotaj estas neniel aflikta».

Animo, veninta al ia alta grado da pureco, jam ĝuas feliĉon; ia sento de dolĉa kontenteco ĝin penetras; ĝi plezuras pro ĉio, kion ĝi vidas, pro ĉio, kio ĝin ĉirkaŭas; leviĝas la vualo, kaŝinta al ĝi la misterojn kaj miregindaĵojn de l' kreitaĵaro, kaj la diaj perfektaĵoj aperas al ĝi kun sia tuta lumegeco.

980. Ĉu la simpatioligilo inter samordaj Spiritoj estas por ili fonto de feliĉo?

«La ligiteco de sin reciproke simpatiantaj Spiritoj por la bono estas por ili unu el la plej grandaj ĝuoj, ĉar ili ne timas vidi tiun ligitecon nubigita de egoismo. Ili formas, en la tute spirita mondo, samsentajn familiojn, kaj en tio konsistas la spirita feliĉo; same kiel en ĉi-tiu mondo vi grupiĝas laŭ kategorioj kaj plezuras, kiam vi estas kunigitaj. La pura, sincera amo, kiun ili sentas unu por alia, estas fonto de feliĉo, ĉar tie ne ekzistas falsaj amikoj nek hipokrituloj».

La homo antaŭĝuas tiun feliĉon sur la Tero, kiam li trovas animojn, kun kiuj li povas konfuziĝi per pura kaj sankta unuiĝo. En pli purigita vivo, tiu ĝuado estos dolĉega kaj senlima, ĉar li trovos nur simpatiajn animojn, kies amon la egoismo ne povas malvarmigi; ĉar, en la Naturo, ĉio estas amo: egoismojen, kio mortigas.

981. Cu, por la estonta stato de la Spirito, estas ia diferenco inter la Spirito, kiu dum sia vivo timis morton, kaj tiu, kiu ĝin rigardas indiferente, eĉ plezure?

«La diferenco povas esti tre granda; tamen ĝi ofte nuliĝas ĉe la kaŭzoj de tiu timo aŭ deziro. Ĉu la morton oni timas, ĉu oni deziras, oni povas esti instigata de tre malsamaj sentoj, kiuj influas la staton de la Spirito. Estas evidente, ekzemple, ke ĉe tiu, deziranta la morton nur pro tio, ke li vidas en ĝi la finon de siaj afliktoj, estas ia murmuro kontraŭ la Providenco kaj kontraŭ la provoj, kiujn li devas sperti».

982. Ĉu oni devas praktiki Spiritismon kaj kredi la manifestaĵojn de la Spiritoj, por certigi sian sorton en la estonta vivo?

«Se estus tiel, ĉiuj, kiuj ne kredas aŭ ne havis okazon instruiĝi pri tiu doktrino, estus do malfavoritaj, kaj tio estus absurdo. Nenio alia ol bono certigas la estontan sorton; nu, bono estas ĉiam bono, kia ajn estas la vojo, kondukanta al ĝi». (165–799)

La kredo je Spiritismo helpas la pliboniĝon de la homo, per la firmigo de liaj ideoj pri iuj punktoj de la estonteco; ĝi plirapidigas la progreson de la individuoj kaj de la popoloj, ĉar ĝi ebligas al ni scii, kiaj ni iam estos; ĝi estas apogilo, lumo nin gvidanta. Spiritismo instruas elteni la provojn pacience kaj rezignacie, deklinas nin de agoj, kiuj povus malplifruigi nian estontan feliĉon; ĝi tiel kunhelpas por tiu feliĉo; sed el tio ne sekvas, ke sen tiu kredo oni ne povas veni al sama celo.

Materiaj suferoj

983. La Spirito, paganta siajn erarojn en nova ekzistado, spertas materiajn suferojn; ĉu estas do ĝuste aserti, ke post la morto la animo spertas nur moralajn suferojn?

«Estas ja vere, ke, kiam animo estas reenkarniĝinta, la afliktoj de la vivo estas por ĝi sufero; sed nur la korpo suferas materie».

«Vi ofte diras pri mortinto, ke li ne pli suferos; tio ne estas ĉiam vera. Kiel Spirito, li jam ne havas fiziologiajn dolorojn; sed, laŭ la faritaj eraroj, li povas havi moralajn, ja pli tranĉajn, dolorojn, kaj en la nova ekzistado esti ankoraŭ pli malfeliĉa. Malbona riĉulo petos almozon kaj baraktos en ĉiaj rimedmankoj de mizero; fierulo, en ĉiaj humiliĝoj; kiu misuzas sian aŭtoritaton kaj traktas siajn subulojn malŝate kaj krude, tiu vidos sin devigita obei mastron pli severan, ol kia li estis. Ciaj suferoj kaj afliktoj en la vivo estas elpago de kulpoj en alia ekzistado, se ili ne estas ja rezultato de kulpoj en la nuna vivo. Kiam vi estos elirinta el ĉi-tie, vi komprenos rman parolon». (273, 393, 399)

«Homo, opinianta sin feliĉa sur la Tero, pro tio, ĉar li povas kontentigi siajn pasiojn, malplej klopodas por pliboniĝi. Li ofte pagas, jam en ĉi-tiu vivo, tiun efemeran feliĉon, sed li ĝin certe elpagos en alia ankaŭ materia ekzistado».

984. Ĉu la sortovicoj de la vivo estas ĉiam puno pro la nuntempaj kulpoj?

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La libro de la spiritoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La libro de la spiritoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La libro de la spiritoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La libro de la spiritoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x