Allan Kardec - La libro de la spiritoj
Здесь есть возможность читать онлайн «Allan Kardec - La libro de la spiritoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Языкознание, Религия, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La libro de la spiritoj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La libro de la spiritoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La libro de la spiritoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La libro de la spiritoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La libro de la spiritoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
1010. Ĉu la dogmo de reviviĝo de la karno estas la konfirmo de tiu de reenkarniĝo, instruata de la Spiritoj?
«Kiel vi volus, ke estu alie? Okazas al tiuj vortoj tio sama, kiel al aliaj, kiuj ŝajnas malsaĝaj en la okuloj de iuj personoj nur pro tio, ĉar ili estas prenataj laŭlitere, kaj pro tiu motivo ili kondukas al nekredemo; sed donu al ili pli logikan interpreton, kaj la homoj, kiujn vi nomas liberpensuloj, ilin senpene akceptos, ĉar ja tiuj estas meditemaj homoj; efektive, pri tio ne eraru, tiuj liberpensuloj volas nenion alian ol kredi; kiel la ceteraj, aŭ eble pli, ili soifas ian estontecon, sed ili ne povas akcepti ion kontraŭan al la instruoj de la scienco. La doktrino pri la plureco de l' ekzistadoj estas konforma al la justeco de Dio; nur ĝi povas klarigi tion, kio sen ĝi estas neklarigebla; kiel vi volus, ke tiu principo ne troviĝu en la religio mem?»
— Ĉu la eklezio mem, per la dogmo de reviviĝo de la karno, instruas do la doktrinon pri reenkarniĝado?
«Evidente; tiu doktrino estas cetere rezultato de multaj aferoj, kiuj estas nerimarkitaj kaj kiuj estos post nelonge komprenataj laŭ ĉi-tiu senco; oni baldaŭ konfesos, ke Spiritismo elstaras, sur ĉiu paŝo, el la teksto mem de la Sanktaj Skriboj. La Spiritoj ne venas do renversi la religion, kiel kelkaj pensas; ili, kontraŭe, ĝin konfirmas, ĝin sankcias per nerefuteblaj pruvoj; sed, ĉar venis la tempo ne plu uzi figuran parolon, tial ili esprimas sin sen iaj alegorioj kaj havigas al la aferoj tiel klaran kaj precizan signifon, ke ĉi-tiu ne riskas falsan interpreton. Jen, kial estos baldaŭ pli da religiaj kaj kredantaj personoj, ol hodiaŭ».
Sankta Ludoviko.La scienco pruvas, efektive, la neeblon de la reviviĝo de la karno laŭ la vulgara ideo. Se la restaĵoj de la homa korpo restus homogenaj, kvankam disaj kaj pulvoriĝintaj, oni konceptus ilian rekuniĝon post difinita tempo; sed tiel ne okazas. La korpo konsistas el pluraj elementoj, nome oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, karbono k. a.; ĉe la putrado de la korpo, tiuj elementoj disiĝas kaj estas utiligataj por la formado de novaj korpoj; tiel, unu sama molekulo de karbono, ekzemple, estos parto de multaj miloj da malsamaj korpoj (ni parolas nur pri la homaj korpoj, ne enkalkulante ĉiujn bestajn); iu individuo eble havas en sia korpo molekulojn, apartenintajn al pratempaj homoj; tiuj samaj organaj molekuloj, kiujn vi sorbas en via nutrado, eble venas el la korpo de iu individuo, kiun vi konis, kaj tiel plu. Ĉar la materio ekzistas en limigita kvanto, kar ĉar ties transformiĝoj estas nelimigitaj, kiel do ĉiu el tiuj korpoj povus refariĝi per samaj elementoj? Tio estas materie neebla. Oni ne povas do laŭracie akcepti la reviviĝon de la karno alie, ol kiel figuron, kiu simbolas la reenkarniĝon; se estas tiel, ĝi havas nenion, kio ofendus la racion aŭ kontraŭus la asertojn de la scienco.
Estas vero, ke, laŭ la dogmo, tiu reviviĝo okazos nur ĉe la fino de l' tempoj, kaj, laŭ la spiritisma doktrino, ĝi okazas ĉiutage; sed, ĉu sur tiu bildo de l' lasta juĝo ne estas ankaŭ granda, bela figuro, kuŝanta, sub la alegoriovualo, unu el tiuj senŝanĝaj veraĵoj, nome tiun, laŭ kiu ne plu ekzistos skeptikuloj, kiam ĝi ricevos sian ĝustan signifon? Oni bonvolu mediti pri la spiritisma teorio, rilata al la estonteco de la animoj kaj al ties sorto post la provoj, kiujn ili spertas: oni konstatos, ke, escepte de la samtempeco, la juĝo, ilin kondamnanta aŭ senkulpiganta, ne estas ia fikcio, kiel pensas la nekredemuloj. Ni ankoraŭ rimarkigu, ke ĝi estas la konsekvenco de l' plureco de la loĝataj mondoj, aserto hodiaŭ sendiskute akceptata, dum, laŭ la doktrino pri la mondfina juĝo, la Tero estas supozata la sola loĝata mondo.
1011. Ĉu iu ĉirkaŭlimigita loko en la universo estas difinita por la suferoj kaj por la ĝuoj de la Spiritoj, laŭ ties meritoj?
«Ni jam respondis ĉi-tiun demandon. Suferoj kaj ĝuoj estas konformigitaj al la grado da perfektiĝo de la Spiritoj; ĉiu ĉerpas el si mem la principon de sia propra feliĉo aŭ malfeliĉo; kaj, ĉar la Spiritoj troviĝas ĉie, tial neniu fermita aŭ ĉirkaŭlimigita loko estas difinita por la unua, prefere ol por la dua el tiuj statoj. Koncerne la enkarniĝintajn Spiritojn, tiuj estas pli aŭ malpli feliĉaj, laŭ la hierarkia nivelo de la mondoj, kiujn ili loĝas».
— Ĉu do infero kaj paradizo ne ekzistas tiaj, kiaj la homoj ilin prezentas al si?
«Nenio krom figuroj: ekzistas ĉie feliĉaj kaj malfeliĉaj Spiritoj. Tamen, kiel ni ankaŭ diris, la samrangaj Spiritoj kolektiĝis pro simpatio; sed, se ili estas perfektaj, ili povas kunveni tie, kie ajn ili volas».
La absolute fiksa situacio de l' lokoj por punoj kaj rekompencoj ekzistas nur en la homa imago; ĝi originas el la inklino, kiun la homoj havas, materiigi kaj ĉirkaŭlimigi la aferojn, kies semmezuran esencon ili ne povas kapti.
1012. Kion ni komprenu kiel purgatorion? «Fizikajn kaj moralajn dolorojn: ĝi estas la tempo por kompenso de eraroj. Preskaŭ ĉiam ĝuste sur la Tero vi kreas vian propran pekpuriĝejon kaj Dio devigas vin pagi viajn kulpojn».
Kiom la homo nomas purgatorio, tio estas ankaŭ figuro, kiun oni devas kompreni, ne kiel ian difinitan lokon, sed kiel la staton de l' neperfektaj Spiritoj, pagantaj siajn erarojn ĝis sia kompleta elpuriĝo, kiu ilin enkondukos en la rangon de l' feliĉegaj Spiritoj. Ĉar tiu plipuriĝado fariĝas en la sinsekvaj enkarniĝoj, tial la pekpuriĝado konsistas en la provoj de la enkorpa vivo.
1013. Kiel ni klarigu, ke Spiritoj, kiuj per sia parolo elmontras sian superecon, respondis al tre seriozaj personoj, koncerne inferon kaj purgatorion laŭ la ideo, kiun oni ordinare faras al si pri tiu demando?
«La Spiritoj uzas parolmanieron kompreneblan por la personoj ilin demandantaj; kiam tiuj personoj estas tute poseditaj de iaj ideoj, la Spiritoj ne volas ilin abrupte frapi, por ne ofendi iliajn konvinkojn. Se iu Spirito sen parolturnoj dirus al mahometano, ke Mahometo ne estis profeto, li estus tre malafable akceptita».
— Oni komprenas, ke tiel kondutas la Spiritoj, dezirantaj instrui nin; sed, kial iuj Spiritoj, demandite pri sia situacio, respondis, ke ili suferas la turmentojn de la infero aŭ de la purgatorio?
«Kiam ili estas malsuperaj kaj ne tute liberaj de la materio, ili konservas parton de siaj ideoj kunportitaj el la Tero kaj esprimas siajn impresojn per vortoj al ili familiaraj. Ili troviĝas en medio, kiu apenaŭ ebligas al ili sondi la estontecon; jen, kial la vagantaj aŭ la antaŭ nelonge elkarniĝintaj Spiritoj parolas, kiel ili probable parolis dum sia vivo. Infero povas esti tradukita kiel vivo plena de treege penigaj suferoj, kun necerteco pri alia pli bona vivo; purgatorio, kiel vivo ankaŭ plena de suferoj, sed kun konscio pri pli bona estonteco. Kiam vi spertas grandan doloron, ĉu vi ne diras ankaŭ, ke vi suferas tiel, kiel kondamnito al infero? Tio estas nenio krom vortoj, ĉiam uzataj en figura senco».
1014. Kion oni komprenu kiel «turmentatan animon»?
«Ĝi estas erarvaganta kaj suferanta animo, necerta pri sia estonteco, kaj al kiu vi povas havigi konsolon, kiun ĝi petas, venante al vi». (664)
1015. Laŭ kiu senco oni komprenu la vorton ĉielo?
«Ĉu vi kredas, ke ĝi estas iu loko, kiaj la Elizeaj kampoj de la antikvuloj, kie ĉiuj Spiritoj estas konfuze premamasigitaj, sen alia zorgo krom ĝuadi pasivan feliĉon por la tuta eterna tempo? Ne; ĝi estas la universa spaco; ĝi estas la planedoj, la steloj kaj ĉiuj superaj mondoj, kie la Spiritoj plene ĝuas siajn kapablojn, ne spertante la ĉagrenojn de l' materia vivo, nek la afliktojn esence proprajn al la malsupereco».
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La libro de la spiritoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La libro de la spiritoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La libro de la spiritoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.