• Пожаловаться

Ludoviko Zamenhof: Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia

Здесь есть возможность читать онлайн «Ludoviko Zamenhof: Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Языкознание / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Riĉe argumentita grava traktaĵo de Zamenhofo, pri la politika sinteno de demokratia komunikado en la mondo kaj uzo de Esperanto kiel interkomunikilo por la homaro. Ĝi estas parto de «Fundamenta Krestomatio». Eseo verkita en 1898 kaj prezentita, du jarojn poste, sub la pseŭdonimo al la Franca Akademio de Sciencoj en traduko de

Ludoviko Zamenhof: другие книги автора


Кто написал Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia deziro , kaj se ni esceptos ian kriantan erarpaŝon en la elekto de la lingvo, ĉiu devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo internacia neniel povas esti eĉ la plej malgranda parolo. Sed la utilo , kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre ne bezonus paroli. Tamen kelke da vortoj ni diros pri tio ĉi, se eĉ simple pro pleneco de nia analizo.

Ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto: al la posedado de lingvo , kiu ebligis al ni la interŝanĝadon de pensoj . Kio estus kun ni, fieraj reĝoj de la mondo, se ni ne povus lingve komunikiĝadi unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataŭ faradi uzon — dank’ al interŝanĝo de pensoj — de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitaĵoj? Ni tiam eĉ per unu plej malgranda ŝtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin ĉirkaŭas kaj kiuj estas tiel sensaĝaj kaj senhelpaj!Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la povadon interŝanĝadi la pensojn, — kaj ni restos tiuj samaj reĝoj de la naturo, kaj ni konstante kaj senfine perfektiĝados; sed donu al ĉiu el ni eĉ centon da manoj, donu al ni eĉ centon da diversaj ĝis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de interŝanĝado de pensoj — kaj ni restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de interŝanĝo de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu farus la interŝanĝadon de pensoj plena , kaj dank’ al kiu ne sole A havus la eblon kompreniĝadi kun B, C kun D, E kun F, sed ĉiu el ili povus kompreniĝadi kun ĉiu el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de ĉiu nacio en la lingvojn de ĉiuj aliaj nacioj; sed tio ĉi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono, kaj tamen malgraŭ ĉio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj pensoj por ĉiu el ni restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata nur en tiun ĉi unu neŭtralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu ĉi lingvo, kaj ĉiuj produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni. Por la perfektigado de tiu aŭ alia branĉo de la homaj scioj ni aranĝas sur ĉiu paŝo internaciajn kongresojn, — sed kian mizeran rolon ili ludas, kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion aŭdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga, kaj la scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu ĉi kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se, dank’ al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj ! Kiel alte tiam leviĝus la homaro! …

Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto, ĉar kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ alia formo de lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvo. Sed ĉar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare ŝajnas, ke se ili ne aprobas tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute , — tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas ĉiun el la estimataj aŭskultantoj antaŭ ĉio noti al si bone en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia entute — se tia estus enkondukita — li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu ĉi konkludo vi konsentas, nome:

La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.

III

Nun ni transiros al la dua demando: «ĉu lingvo internacia estas ebla?» Ankaŭ pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa homo eĉ unu minuton povas dubi, ĉar ne sole ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj faktoj, kiuj parolus kontraŭ tia ebleco, sed ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj kaŭzoj, kiuj devigus eĉ unu minuton dubi pri tia ebleco. Ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de ĉiu popolo, de la klimato, heredeco, kruciĝado de rasoj, historiaj kondiĉoj k.t.p. Kaj al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso terminoj teĥnikaj. Sed homo klera, kiu kuraĝas havi propran juĝon, scias ja tre bone, ke ĉio tio ĉi estas nur senenhava pseŭdo-scienca babilado, kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano. El la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando aŭ nacio kaj de la tago de ĝia naskiĝo edukados ĝin inter personoj de nacio tute fremda kaj eĉ antipoda por ĝi, ĝi parolados en la lingvo de tiu ĉi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel ĉiu natura filo de tiu ĉi nacio. Se por homo maturaĝa estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio ĉi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas instruantojn, ne havas rimedojn k.t.p. Tiu ĉi sama maturaĝulo renkontus ja tiujn ĉi samajn malfacilaĵojn ĉe la ellernado de sia hejma lingvo, se li en la infaneco ne estus edukita en tiu ĉi lingvo, sed devus ellernadi ĝin per helpo de lecionoj. Fine ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaŭ estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas ; estas sekve nenio neebla en tio, ke anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian. Se eĉ ĉiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco, eĉ tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita, kaj la homoj ĉesus staradi unu antaŭ alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se ĉie estus sciate, ke por komunikiĝoj kun la tuta mondo oni devas ellerni nur unu lingvon — ĉie ekzistus multego da bonaj instruistoj de tiu ĉi lingvo, da specialaj lernejoj, ĉiu ellernadus tiun ĉi lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine ĉiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu ĉi lingvo en la infaneco , paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la demandon pri tio, ĉu la homoj volos elekti ian unu lingvon por la rolo de internacia kaj ĉu prosperos al ili veni al interkonsento pri tiu ĉi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco sekvas el ĉio, kion ni diris supre, nome, ke la ekzistado mem de lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis ĝis nun, nome:

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia»

Обсуждение, отзывы о книге «Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.