Louis Beaucaire - Kruko kaj Baniko el Bervalo

Здесь есть возможность читать онлайн «Louis Beaucaire - Kruko kaj Baniko el Bervalo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Эротические любовные романы, Юмористические книги, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Kruko kaj Baniko el Bervalo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Kruko kaj Baniko el Bervalo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj

Kruko kaj Baniko el Bervalo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Kruko kaj Baniko el Bervalo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Averto

Pruduloj, hipokrituloj, fariseoj, bigotoj, akvotrinkantoj, ĉastafektuloj, senseksuloj, fridpisuloj, abstinemuloj, malabsintemuloj, flavmienaj virtuloj, rancaj gevirguloj, vi verŝajne malatente legis la titolon de tiu ĉi anekdotaro. La libro ne estas por vi! Tuj fermu ĝin! Ekzistas por vi ja sufiĉe da tedaj verkoj en nia literaturo (Ĉu vi jam legis ekz. la Monadologion de Leibnitz aŭ «Stranga Heredaĵo»n de Luyken?)

Sed vi, ĝuemuloj, miaj fratoj, kiuj estas emaj al ĉio eminda, vino ruĝa kaj blanka, virinoj blondaj kaj brunaj, freŝa biero, spicitaj manĝoj kaj spritaĵoj, aromo de brando kaj de printempa vespero, admiro al leviĝo de la suno kaj de jupoj, vi, ĝuemuloj, miaj fratoj, vi facile trovos en normala atlaso, kie situas Bervalo. Jes, vi jam havas ĝin ĉe fingropinto, jes, tie, borde de la blua Mediteraneo. Ĉu vi ankoraŭ ne estis en Bervalo? Kia domaĝo! Vi do ankaŭ ne konas faman bervalanon, mian amikon Kruko.

Ĉu mi rajtas prezenti lin al vi? Gaja ulo, kiu plenbruste ĝuas la vivon, al kiu okazas multaj amuzaj aventuroj, kiu multe ŝatas sian amikon Baniko kaj precipe ties leĝeran edzinon, kiu… sed kial mi babilu plu pri Kruko, pri Baniko, pri la ceteraj bervalanoj?

Jen ili mem:

Pli ol fantazio

Ĉe strata angulo voluptovendistino promesas al Kruko eksterordinarajn ĝuojn. Kruko asertas:

— Mi scias, ke vi ne povas fari «ĝin» al mi tiel, kiel mi volas.

— Bela knabego, mi povas fari «ĝin» ĉiel.

— Ne, certe, ne. Unu manieron vi ne konas.

Ofendite la putino kondukas Krukon en hotelan ĉambron kaj tie paradas per ĉiaj geiĝaj metodoj: pariza kareso, ava droŝko, rusa serpento, aranea krablo, kalsona tango, alplafona kandelo, araba kafmuelilo, belga sonorilo, flugila kuniklo, bulonja kongreso, amerika baskulo, ataita tiktako, japana lokomotivo, kata tiklo, krura ventumilo, roterdama ueado, satana rajdo, interna ideo, midzuminado, vane, vane, vane… Ĉiufoje Kruko skuas la kapon:

— Tio estis ja agrabla, sed vi ne faras «ĝin» laŭ mia ŝatata maniero.

La plezurdonantino, ŝvitante, anhelante, ellaciĝinte, ekkrias kolere:

— Kiel do vi deziras, ke mi faru «ĝin» al vi?

— Senkoste.

Kiu aŭdis la unuan, aŭdu ankaŭ la duan

Baniko skribas leteron al Kruko, por klarigi al li, ke li ne povas inviti lin al sia edziĝo:

— Kara amiko, ĉar vi estis antaŭ du jaroj amoranto de mia fianĉino Rozita, vi facile komprenos, ke ne estus konvene ĉeesti la ceremonion, k.t.p.

Kruko tuj prenas plumon, paperon kaj skribas:

— Responde al via cirkulero de la 3a de aprilo, k.t.p.

Plena gramatiko (Ĉap. k35: La aspektoj de la verbo)

Dum kongreso filino de fama akademiano babilas kun amikino:

— Ĉu vi vidas tiun ĉarman delegiton? Hieraŭ vespere li invitis min en sian ĉambron, por diskuti pri la ata-ita problemo, kaj poste mi estis amorita de li.

— Vi devus diri «amorata», por montri la agrablan daŭron de la ago.

— Ha! — vespiras la akademianidino, mi esperas, ke «amori» apartenas al la verbo-kategorio «daŭro sen rezulto».

Bonaj kalkuloj, bonaj amikoj

Kruko: — Ĉu vi scias, kiom da kokritoj estas en Bervalo, ne enkalkulante vin?

Baniko: — Kion vi aludas per «ne enkalkulante vin»?

Kruko: — Pardonu. Se vi preferas, diru al mi, kiom da kokritoj estas en nia urbo, enkalkulante vin.

* * *

S-ino Baniko maldungas junan servistinon pro ŝia impertinenteco. La servistino kolere krias al ŝi:

— Sinjorino, mi nun povas diri al vi tri aferojn. S-ro Baniko asertis al mi, ke mi estas pli bela ol vi kaj ke mi portas viajn robojn pli elegante ol vi. Cetere sciu, ke mi pli bone amoras ol vi.

— Ĉu ankaŭ tion diris al vi mia edzo?

— Ne, la leterportisto.

* * *

En Bervala urinejo iu demandas sian najbaron:

— Ĉu vi estas judo?

— Jes, respondas la alia, mirante.

— Vi verŝajne naskiĝis en Glogovo en Polujo.

— Jes, respondas la alia per tremanta voĉo.

— Kompreneble vin cirkumcidis la rabeno Kaheno.

— Sed kiel do vi povis diveni ĉion ĉi?

— Estas facile. La rabeno Kaheno ĉiam mistranĉas oblikve, kaj jam de du minutojn vi surpisas mian ŝuon.

Lingvaj respondoj

Kruko pagis al sia filino monatan restadon en Grezijono, por ke ŝi perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia reveno ŝi deklaras gaje:

— Paĉjo, mi ne plu estas virgan.

— Fi! Hontu. Mi elspezis tiom da mono, kaj vi ankoraŭ ne kapablas korekte uzi la akuzativon.

Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn

Kun zorgoplena mieno Kruko revenas de la kuracisto, Li ĵus aŭdis, ke li havas diabeton. Ĉar li ne ekzakte scias, kio estas tiu malsano, li serĉas la difinon en la Plena Vortaro. En ĝi estas menciita «perurina ellasado de sukero».

Post longa meditado Kruko subite frapas per la pugno sur la tablon kaj ekkrias kolere:

— Ha! ne pro amo, sed nur pro frandemo tion faris al mi la fiulino!

Pli bone malfrue, ol neniam

Senspiriĝinte, maljuna sinjoro raportas al policano:

— Bubaĉo ĵus demandis min pri la horo. Kiam mi diris al li, ke estas la deka kaj kvarono, li respondis: «Je la deka kaj duono vi povos leki mian postaĵon», kaj forkuris, ridaĉante. Mi tuj persekutis lin, sed bedaŭrinde mi ne povis lin kapti.

La policano rigardas sian brakhorloĝon.

— Ne maltrankviliĝu, sinjoro. Restas al vi sep minutoj.

Valoras ne la vesto, valoras la enesto

En kostumbalo fraŭlino demandas amikinon:

— Ĉu vi dancis kun tiu bela zuavo?

— Mi ne ŝatas danci kun zuavoj.

— Kial ne?

— Pro iliaj pufaj pantalonoj oni neniam scias, kion ili pensas.

por staciestro Se vi volas all i gi la vag o non lasu vian p lanon ĉe la g - фото 1

(por staciestro)

Se vi volas all i gi la vag o non, lasu vian p lanon ĉe la g iĉeto [1] KIO ESTAS BERVALAĴO Se deklamisto, anstataŭ «Ho mia kor'», diras «Ho, kia mor'», li ridigas la publikon, farinte bervalaĵon. Verdire tio ne estas ĝuste bervalaĵo, ĉar la interŝanĝo de literoj aŭ de silaboj en frazo devus kaŝi maldecan signifon. «Trenu pramon» anstataŭ «prenu tramon» estas nur seninteresa langostumblo. Male, se anstataŭ: «Ŝi ĉiam puŝas siajn kunludantojn ĉe la teniso» vi diras «Ŝi ĉiam tuŝas siajn kunludantojn ĉe la p……», vi faras bervalaĵon. Kiu atente studis la historion de Bervalo, scias, ke tiu literatura ludo ekzistas jam de multaj jarcentoj. Ĝis la revolucio en 1668 oni kutime kaŝis en senmalice sonantaj frazoj politikajn mokojn kontraŭ la tirano. Post establiĝo de demokratio kaj libereco, la bervalaĵoj iom post iom evoluadis al sia hodiaŭa formo. Ĉiujare la Bervala Akademio organizas konkurson por la plej bonaj bervalaĵoj. Okazas granda festo kaj balo, dum kiu oni rekompencas la gajninton per la ordeno de la «Bala Kruco». Kurioza rimarko: ĝis nun preskaŭ nur virinoj ricevis la «Balan Krucon». .

Infano de zorgo

— Sinjoro doktoro, mi miras, ke mia edzino naskis ruĝharan infanon, ĉar nek ŝi nek mi havis ruĝharajn gepatrojn.

— Ĉu vi havas rilatojn kun via edzino ĉiutage?

— Ne.

— Ĉiusemajne?

— Ne.

— Ĉiumonate?

— Ne.

— Ĉiujare?

— Jes, proksimume.

— Do ne mirindas, ke la haroj de la infano estas rustkoloraj.

* * *

La filino de Kruko, Amanda, edziniĝis al Filiberto, kaj ili pasigas la mielmonaton en Sicilio. Gesinjoroj Kruko estas tre maltrankvilaj, ĉar ili ĵus legis en gazeto, ke forta tertremo skuis Sicilion. Subite venas telegramo, kaj Kruko laŭte legas: «Tertremo detruis nian hotelon stop mi savita stop Filiberto dorse vundita de falinta plafono stop Amanda».

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Kruko kaj Baniko el Bervalo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Kruko kaj Baniko el Bervalo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Kruko kaj Baniko el Bervalo»

Обсуждение, отзывы о книге «Kruko kaj Baniko el Bervalo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x