Луи Бокер - El la vivo de bervala sentaŭgulo

Здесь есть возможность читать онлайн «Луи Бокер - El la vivo de bervala sentaŭgulo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Эротические любовные романы, на русском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

El la vivo de bervala sentaŭgulo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El la vivo de bervala sentaŭgulo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

El la vivo de bervala sentaŭgulo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El la vivo de bervala sentaŭgulo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Ne fonton, sed belan herbejon, sur kiu vi povos paŝtiĝi.

Ofendite, la inkvizitoro faldis sian tranĉilnazon kaj rifuzis eliri el la aŭto, kiam ni haltis en ombra arbarvojeto kaj paŝis al muskejo kun nia proviantujo. Bobo elpoŝigis korktirilon kaj prezentis al mi boĵolezan vinon el la lasta rikolto. Ĝi tikle kaskadetis en mian glutejon, kaj la resto malaperis kun gaja gluglado en la senfundan stomakon de la grasa restoraciisto. Dum Bobo malkorkis duan botelon, mi tranĉis maldikajn pecojn da salamo kaj vokis la abstinulon:

— Sinjoro Rafano, ne paŭtu. Vi bezonas nutron por la cetera vojaĝo.

Bobo blekis:

— Maljuna lignokapulo, ni pacience eltenis vian balbutaĉon pri salato kaj akvo. Nun, se vi ne gustumos la leporan pasteĉon preparitan de mia edzina moŝto, vi grave ofendos ŝin, kaj mi ĵuras per Bakĥo, ke vi iros al Grezijono piede.

La ardeaj kruroj de la vegetarano elŝoviĝis el la pordo de la aŭtomobilo kaj ŝanceliĝis ĝis la piknikejo. Li murmuris:

— Pardonu. Mi ne estas tiel rigida, kiel vi eble opinias.

Kaj li ĵetis sin sur la leporan pasteĉon. Li tamen ne volis trinki, certigante, ke li povas resti sobra tiel longe, kiel kamelo.

Je la dekunua kaj duono la impona saŭmura kastelo siluetiĝis ĉe la horizonto, kaj ni baldaŭ haltis antaŭ la perono de la fama vinkomercejo Verdiero. Mi konjektas, ke kritikemuloj suspektas min pri kaŝreklamado por la firmoj, markoj kaj titoloj cititaj en mia libro. Mi dezirus klarigi tion per piednoto, sed mia kara eldonisto malpermesis al mi uzi plu piednotojn. Li asertas, ke ili malfaciligas la kompostadon, tedas al la legantoj kaj eĉ kaŭzas al iuj akutan tortikolon. Mi do honeste deklaras, ke, ricevante mizerajn tantiemojn de mia kara eldonisto [16] Pripensu, kiom da dolaroj mi gajnus, se mi estus usona verkisto kaj mia senmorta prozo aperus en Novjorko: milionoj da ekzempleroj, Pulitzer-premio, kopirajto por filmoj, televido ktp. Estimata leganto, afable pardonu tiun lastan, sed necesan piednoton, kaj nun, por domaĝi la elastecon de via nuko, bonvolu resupreniri al mia teksto tre, tre singarde. Dankon. , mi senĝene pliigas mian modestan ŝtatfunkciulan salajron per kontraktoj kun ĉiaj entreprenoj dezirantaj konigi siajn varojn sur la monda merkato. Almenaŭ mi kuraĝas konfesi la veron, kaj, se mi ne estus diskreta, mi povus riveli la nomojn ekzemple de franca romanisto, kiu en ĉiu ĉapitro reklamas diversajn brandojn, kaj de anglino, kiu farĉas siajn poemojn per markoj de kondomoj. Tiu ekskurso elmontris unu fojon pli la priplorindan situacion de la esperantistaj beletristoj.

Nu, elveturiliĝinte antaŭ la perono de la firmo Verdiero, kies adreso estas facile trovebla en la saŭmura telefonlibro, ni iris en la oficejon de la direktoro. Li tuj petis nin akompani lin en grandegajn kelojn, por gustumi ĉiujn vinojn kreskantajn en la Luarvalo. Komence Rafano sciigis, ke li ne partoprenos en la drinkado. S-ro Verdiero protestis, ke ne temas pri drinkado aŭ trinkado, sed pri scienca studo de naturaj produktoj. La ĉefo de la «Kontraŭalkohola Centro» mallaŭte senkulpigis sin:

— Mi ne estas tiel rigida, kiel vi eble opinias.

Vere ankaŭ li diligente ekstudis ĉiujn glasojn vicigitajn antaŭ lia nazo. Kaj lia kurba flarorgano grade aliformiĝis al bela, ruĝa granatotranĉaĵo. Lia rigardo malklariĝis. Li provis esprimi sian kontentecon, sed lia lango algluiĝis al lia falsa dentaro, kaj li nur stulte ekridaĉis.

Post kiam Bobo elektis la vinspecojn destinitajn por la bervalaj gastoj, s-ro Verdiero metis dekduon da boteloj en korbon kaj ordonis:

— Sekvu min. Ni tagmanĝos ĉe mia amiko, la paroĥestro de Vilberno. Li atendas nin. Ni rapidu, ĉar lia servistino malŝatas la neakuratecon.

Vilberno kuŝas je kelkaj mejloj de Saŭmuro, sur la norda bordo de Luaro. Kiam la du veturiloj haltis en la korto de la malnova paroĥestrejo, apud romanika preĝejo, pastro Fadojo montris sian altan, ensutanigitan staturon sur la sojlo. Lia ruĝa vizaĝo radiis de ĝojo. Li ekkriis al la vinkomercisto:

— Klaŭdo, mi dankas la Sinjoron pro via vizito.

S-ro Verdiero prezentis nin. Kiam li menciis la vegetaranecon kaj kontraŭalkoholismon de Rafano, la bonkora pastro sincere ekridis:

— Malofta fenomeno en nia kristana regiono. Tamen eniru. Mia hejmo estas via hejmo, kaj la amikoj de Klaŭdo estas miaj amikoj.

Ni sidiĝis en granda manĝoĉambro rigardanta al bele flegata ĝardeno. Pastro Fadojo per preĝeto antaŭdankis la Sinjoron pro la mirindaĵoj preparitaj de lia servistino, kaj li vokis ŝin, verŝante anĵuan rozan vinon en la glasojn.

— Maria!

El la kuirejo la maljunulino trotetis kun tera plado plena de grashepataĵo. Ni aplaŭdis ŝin, kaj s-ro Verdiero fariĝis nia proparolanto:

— Saluton, bona Maria. Ni denove ĝuos vian talenton. Ha, kia plezuro! Nun ni trinku je via sano.

Ni levis niajn glasojn. Abrupte, malkonvene kiel laŭta furzo dum plensilento en mozarta opero, aŭdiĝis la voĉo de la KACano:

— Ĉu mi povus ricevi akvon?

Pastro Fadojo fiksis la okulojn sur la solivoj de la plafono, kvazaŭ li timus, ke ĝi falos sur la tablon. Maria krucosignis sin, murmurante Jesumarijozef, kio nepre forpelas la diablon. Ŝi demandis, konsternite:

— Ĉu vi estas malsana, sinjoro?

Ni ĉiuj ekridis, kaj pastro Fadojo, zorge tranĉante la hepataĵon, memorigis nin, ke la teksto el la evangelio, kiun li plej volonte komentarias antaŭ la piularo de Vilberno, temas pri la edziĝofesto en Kana, dum kiu la Sinjoro ŝanĝis akvon en vinon.

— Nu, rebatis Rafano, ĉar vi citas la Sanktajn Skribojn, kiel vi povas klarigi, ke vi senbezone manĝas viandon? Ĉu vi forgesis la dian ordonon: «Ne mortigu»?

La paroĥestro fermis la okulojn kaj kompateme skuis la kapon. Subite li eksplodis, kaj lia voĉo tondris:

— Ha! Per sankta Manbovo, patrono de Vilberno, ĉu ekzistos do ĉiam novaj sektuloj, kiuj pretendas kompreni la Biblion, pikpikante el ĝi senligajn pecojn? Sinjoro vegetarano, aĉetu hebrean gramatikon. «Ne mortigu» signifas nur «ne murdu». Koncerne la buĉadon de bestoj, sufiĉos al vi legi plu la Biblion, por konstati, ke la Eternulo zorgis pri la menuo de la kredantoj, rekomendante al ili manĝi ŝafofemuraĵon kaj rostitan kokidaĵon anstataŭ vermoj, bufoj aŭ similaj monstraĵoj ŝatataj de paganoj. Cetere la listo proponita de la Eternulo ne estas kredartikolo, kaj, se Li malpermesis manĝi kuniklaĵon aŭ porkaĵon, la kialo kuŝas en la malbona kvalito de la tiama bredado. Male nun… Sed mi perdas mian salivon, klarigante klarajn aferojn. Maria, alportu la andujetojn!

S-ro Verdiero aldiris:

— Maria, ne forgesu la botelojn da ŝinona vino!

Remaĉante la nerefuteblajn bibliajn argumentojn de la paroĥestro, Rafano manĝis, manĝis, trinkis, trinkis. Li jam ne partoprenis en la konversacio. Restis al li nur iom da forto, por antaŭteni sian glason kaj replenigi ĝin. Dume li voris perdrikidon kun brasiko, englutis tri pecojn da kaprina fromaĝo kaj duonon de la frambotorto. Post kiam ni trinkis kafon kaj dudekjaran prunbrandon, li senĝene ekronkis en sia fotelo. Maria admire dankis la ĉielon per nova Jesumarijozef. Pastro Fadojo ridetis kaj karitate murmuris:

— Vidu, li ne estas tiel rigida, kiel li aspektas. La Sinjoro kompatu lin kaj liajn sameraranojn.

Bobo esprimis la deziron baldaŭ repagi en Bervalo al niaj gastigantoj pro la mirinda festeno, kaj ni disiĝis de la paroĥestro kaj de la vinkomercisto, por ekveturi al Boĵeo. Plej malfacile estis enŝovi la ebrian, dormantan KACVULVestron en la aŭtomobilon. Dum la plua vojaĝo al nia lasta etapo mi memorigis Bobon pri nia plano: mi telefone sciigis Aglaan pri nia alveno, petante ŝin glui grandan verdan stelon sur sia pordo. La domo de la ses gluteoj staras en la D-ro-Zamenhof-strato, unu mejlon antaŭ la kastelo Grezijono. Dum la ĝirado en la David-straton, mi atentigis la KACanon pri la fama fontano de la reĝo Renato, sed sonora ronko evidentigis al mi, ke Rafano tute ne sonĝas pri akvo. Kun ega peno ni eligis lin el la veturilo, post nia halto apud la hospitalo. Kiam mi tiris la sonorilon sub la granda verda paperstelo de la «sesgluteejo», li murmuris, ke la kastelo tute ne aspektas kiel en la prospektoj. Mi asertis, ke tio devenas de la vespera mallumo. La pordo malfermiĝis, kaj liaj okuloj malfermegiĝis antaŭ la malfermitaj ses brakoj de la boĵeaj ĉiesulinoj, kiuj enigis nin en la malĉastejon. La tri Gracioj estis simple vestitaj per mallongaj, tre mallongaj, verdaj, travideblaj ĉemizoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «El la vivo de bervala sentaŭgulo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El la vivo de bervala sentaŭgulo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «El la vivo de bervala sentaŭgulo»

Обсуждение, отзывы о книге «El la vivo de bervala sentaŭgulo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x