• Пожаловаться

Луи Бокер: El la vivo de bervala sentaŭgulo

Здесь есть возможность читать онлайн «Луи Бокер: El la vivo de bervala sentaŭgulo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Эротические любовные романы / на русском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

El la vivo de bervala sentaŭgulo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El la vivo de bervala sentaŭgulo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Луи Бокер: другие книги автора


Кто написал El la vivo de bervala sentaŭgulo? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

El la vivo de bervala sentaŭgulo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El la vivo de bervala sentaŭgulo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

J'ai observe avec attention la sage politique linguistique menée dans votre bel et bon pays de Berval. J'ai pu constater tous les avantages que la langue du docteur Zamenhof avait apportés aux citoyens bervaliens. Je le dis bien haut et sans ambages: c'est cette voie qu'il faut suivre.

Je n'ai réussi jusqu'à ce jour à trouver personne à qui je pusse confier les rênes de notre grand pays, mais, soyez-en sûr, dès que j'aurai, comme on dit en France, découvert «l'oiseau rare», je consacrerai ma personne au développement de votre magnifique langue internationale.

Et je vous prie, Monsieur, de bien vouloir crier avec moi: «Vive la France, vive Berval, vive l'espéranto».

Naŭa epizodo:

Kiel oni povas iafoje bele vojaĝi sen steloj

Mi veturis du tagojn kaj unu nokton

Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29

La unua junulino, kiu eniris en la kupeon, senĝene diris al sia kunulino en flua Esperanto:

— Vidu, Brita, du delogotajn virojn!

Brita ekridis kaj respondis, metante sian valizeton al la pakaĵrakon:

— Ĉu pastro estas viro aŭ nur neŭtrala estaĵo? Min pli allogas la alia. Rigardu do liajn elegantajn lipharojn.

Kutime mi tuj alparolas renkontatajn samideanojn kaj precipe samideaninojn, sed ĉi-foje mi dankis la sorton, tiu igis min perdi mian insignon, kaj, ŝajnigante, ke min ege interesas la lasta numero de «Le Soir» aĉetita en Bruselo, mi atente aŭskultis la babiladon de la du belulinoj priparolantaj jen miajn lipharojn, jen la severan mienon de la pastro, kiu trankvile legis sian brevieron en angulo de la kupeo, apud la koridoro. Ili konversaciis kun la libereco de homoj konvinkitaj, ke oni ne povas kompreni ilin. Esperanto estas ja tiel malmulte disvastigita…

Tiamaniere mi baldaŭ eksciis detale multajn petolaĵojn travivitajn de ambaŭ friponetinoj dum ĵus okazinta junularkongreso. Kial mi idioto ne partoprenis en tiu kongreso? Se ne mia korpo, almenaŭ mia koro estas tiel juna!

Dum la trajno rapidis tra la nordgermana ebenaĵo, mi ofte devis kaŝi mian vizaĝon malantaŭ «Le Soir», por ne perfidi mian ridemon. Plurfoje mi estis tuj intervenonta, sed mi rezistis al la tento kaj tiel estis rekompence informata plu pri eksterprogramaj kongresaĵoj raportotaj de neniu gazeto.

— Ha, espereble Luĉjo ĉeestos la tendaron en Primoŝteno. Kia taŭro! Ĉu vi memoras la lastan nokton, Renata?

— Jes, Brita. La kompatindulo… Mi kredas, ke ni vere trouzis lin.

La junulinoj fermis la okulojn kaj silentis. La verdaj steloj ornamantaj iliajn maldekstrajn mamojn leviĝis je kvin coloj, puŝite de sopira enspiro, kiu ŝveligis iliajn brustojn pro danka rememoro pri la triopa kongresa litludo.

— Ĉu via akademiano ne estas ĵaluza? Li pasigis pli da tempo kun vi ol en la kongreso, al kiu li estis invitita, por prelegi pri tedaj aferoj.

— Se li estus parolinta pri nia nokta renkontiĝo de pasinta mardo, la temo estus certe interesinta ĉiujn kongresanojn.

— Ho, Brita, rakontu tion al mi.

— Tio amuzos vin. Li estas fetiĉisto. Kiam mi estis nuda en lia hotelĉambro, li prenis el sia valizo longajn verdajn ŝtrumpojn, kiujn mi devis surtiri.

— Hi hi! Verdaj ŝtrumpoj!

— Jes, atendu. Poste li postulis, ke mi agrafu ilin al verda ĵartelzono. Li videble havis plenvalizon da verda galanterio, kaj li klarigis al mi, ke la verda koloro stimulas lian amoremon de post la tago, kiam li ricevis la ateston pri kapableco. Li mem konservis en la lito sian longan verdan kalsonon.

Brita kaj Renata tiel brue gakegis pri la akademiana moŝto, ke la pastro, ĝenate en sia psalma susurado, ĵetis al ili malaproban rigardon. Mi mem pene retenis mian gajecon, pensante pri la serioza mieno de tiu mania akademiano, kiu digne reprezentas sian landon en niaj kongresoj. Ne, samideano, ne! Ne atendu de mi, ke mi konfidu al vi lian nomon. Nur atentu: se via edzino aŭ via amatino revenos de kongreso kun verda ĵartelzono, vi povos esti certa pri via kokriteco.

Renata komencis babili frivolaĵojn pri iu Felikso, fakdelegito por vegetarismo, sed mi ne sukcesis scii, kiom da karna plezuro la feliĉa Felikso spertis en ŝiaj brakoj, ĉar ĝuste en tiu momento ruĝe balteita kontrolisto ŝovis la pordon de la kupeo kaj diris: «Die Fahrkarten, bitte» [11] Miaj tekstoj estas interesaj por poliglotoj, ĉu ne? .

Bileton tiris la pastro el sia breviero, mi el mia poŝo kaj Renata el sia mansaketo. Sed Brita, esplorante ĉiun traserĉeblan ujon aŭ ingon, trovis nenion. Ŝi senhelpe rigardis la kontroliston. Afable li diris: «Suchen Sie weiter, Fräulein. Ich komme nachher wieder» [12] Bonvolu relegi la antaŭan piednoton. .

Brita grimpis sur la benkon, por atingi sian valizeton. Super la supra rando de «Le Soir» mi konstatis, ke ŝi surhavas ruĝan kalsoneton. Tio pruvas, ke la influo de la priparolita akademiano ne estas tiel grava, kiel li pensas. Krome la ruĝa pugujo memorigis al mi la ŝercon pri Montekarlo. Ĉu vi ne konas ĝin? Ve, hodiaŭ mi ne povas rakonti ĝin al vi, ĉar ĝi tute ne koncernas mian fervojan epizodon. Cetere mia eldonisto dirus al mi: «Verku koncize. Papero kaj presado estas tro multekostaj, ke oni malŝparu ilin por bagateloj. La publiko atendas de vi pripensindajn rememorojn de serioza esperantisto». Mi rajtus ja respondi al mia kara eldonisto, ke mi ricevas nur kvar stelojn por unu paĝo kaj ke tio ne sufiĉas por nutri mian maljunan patrinon. Li do permesu al mi rapide rakonti la montekarlan spritaĵon: En vagono, maljuna, tre maljuna sinjoro veturas al Monte-Karlo, por ludi en la mondfama kazino. Kontraŭ li sidas eleganta virino, kiu tiel malavare krucas la krurojn, ke li ekvidas super la nigraj nilonaj ŝtrumpoj ŝian ruĝan kalsoneton. Kvazaŭ en sonĝo li murmuras: «Rouge et noir». La facila vojaĝantino invite flustras: «Faites vos jeux». Levante la ŝultrojn, la maljuna, tre maljuna sinjoro respondas per vea voĉo: «Rien ne va plus» [13] Bonvolu atente relegi la antaŭajn piednotojn. .

Pardonu, sinjoro eldonisto. Mi dankas vin en la nomo de mia maljuna patrino, kaj mi tuj revenos al mia kupeo. Do, dum Brita traserĉis sian valizon, mi ekstaris kaj, fitrompe kaŝante mian esperantistecon, proponis al ŝi en la laŭdira lingvo de internaciaj vojaĝantoj: «May I help you?» [14] Konfesu: tiuj paĝoj estas vera regalo por poliglotoj.

Ŝi turnis sin al Renata kaj demandis:

— Kion volas de mi tiu entrudulo?

— Verŝajne iom fuŝpalpi vin.

Mi ne povis min deteni de protesto:

— Ne kredu, ke…

Renata malfermegis la okulojn. Brita falis de la benko, feliĉe en miajn brakojn. Kaj ambaŭ ekkriis ĥore:

— Ho! Vi parolas Esperanton!

Hipokrite mi firme tenis plu Britan, kvazaŭ ŝi ne kapablus stari sola. Mia maldekstra polmo volbiĝis sur ŝia verda stelo, dum miaj liberaj fingroj skolte esploris aliloke agrablajn montetojn kaj valetojn. Mi murmuris per naiva voĉo:

— Jes, fraŭlinoj, mi estas esperantisto. Mi nur ne volis ĝeni vian konversacion.

Malvolonte Brita disiĝis de mi kaj residiĝis.

— Tiu aventuro estus amuza, se mi ne estus perdinta mian bileton.

— Ne gravas, Brita. Ĉu mi rajtas nomi vin Brita? Kiam la kontrolisto revenos, mi pagos novan bileton. Kaj mi ĝojus povi inviti vin al vespermanĝo en Kolonjo. Tie mi konas malgrandan hotelon. Post la vespermanĝo eble ni povus kune…

La pastro en sia angulo estis verŝajne tiel surprizita aŭdi min subite paroli kun la junulinoj en ties nekonata lingvo, ke lia breviero elglitis el liaj manoj kaj falis antaŭ liajn piedojn. Li simple diris: «Merda!» [15] Nova frandaĵo por poliglotoj. , kaj, dum li levis de la planko la libron kaj la disflugintajn bildojn de sanktuloj, mi sagace diris al miaj novaj amikinoj: «La idioto en la angulo estas itala pastro».

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «El la vivo de bervala sentaŭgulo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El la vivo de bervala sentaŭgulo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Charles Dickens
Отзывы о книге «El la vivo de bervala sentaŭgulo»

Обсуждение, отзывы о книге «El la vivo de bervala sentaŭgulo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.