Jenő Rejtő - Reen en la inferon!

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Reen en la inferon!» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Героическая фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Reen en la inferon!: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Reen en la inferon!»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Reen en la inferon! — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Reen en la inferon!», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

– En masse… – mi diris al Kuprokapulo, kiu kapjesis kaj diris al Magrulo trankvile:

– Okazu kio ajn, sidu trankvile sur via loko.

La ofociro fine distingis nin per sia ekparolo:

– Kio okazas estere?

– Rigardu tion! – mi diris simple kaj eksidis. La oficiro ne povis respondi, ĉar pafado kaj kriado aŭdiĝis el ekstere. Li elprenis sian revolveron kaj malfermis la pordon. Ekstere kriado: “Ĉiu restu sur sia loko, kiu ekmoviĝos, tiun ni mortpafos!” rapfermiĝis la pordoj de vagonoj, la oficiro diris aplombe sur la ŝtuparo “Halt! Qui est la?” Voĉo respondas el malantaŭ ekbrilanta bajoneto: “Ni estas dizertintaj legianoj, bonvolu eksidi, sinjoro kapitano…” El la direkto de la koridoro alvenas alia minacaspekta legiano. La kapitano mortpafas la legianon, starantan sur la ŝtuparo. La bajoneto post krio falas. La kaporalo baras la vojon de la soldato, staranta en la kupeo. Pafo! Agrulo ŝrikas, la kaporalo falas sur la plankon, la oficiro falas en la kupeon kun trapikita brusto, kaj estas bone videbla, kiel kuglo trafas lian vizaĝon, kaj sangotorento aperas apud lia nazo. Multaj legianoj transpaŝas ilin, poste ili ekiras ĉien sur la koridoro…

Ni restis solaj kun la du senmovaj korpoj: la kapitano kaj la kaporalo. Magrulo svenis delonge, aŭ ankaŭ tio eblas, ke mi batfaligis ŝin, kiam ŝi volis salte leviĝi.

Ĉio ĉi okazi dum sekundoj, kaj nin, kiuj sidis trankvile, ili ne insultis. Kiel poste evidentiĝis, ili insultis neniun, nur la kapitanon kaj la kaporalon, kiun ekbatalis kontraŭ ili. Kuprokapulo ekzamenis la kapitanon, mi la kaporalon. Sed ĉio estis vana, ili mortis.

La “en masse” estas la moderna formo de la dizerto el la legio. Dek-dek kvin soldatoj ekmarŝas al la dezerto aŭ al la montaro Atlaso, kie la araboj por dek-dek kvin pafiloj – ĉar la fusilo Lebel estas altvalora ĉe la kabil-oj, araboj, tuaregoj – helpas iri la legianojn sur hispanan, aŭ anglan terenon. Ĉio silentiĝis, kaj la trajno ekveturas. Bobi rulumas cigaredon kaj salivumas la paperon. Subite el la pordo kvar stiletoj direktiĝas al ni. Bobi ĵus finis la rulumon, kaj kvazaŭ la ribeluloj venus ĝustatempe, li alparolis grandegan junulon, kiu evidente estas la ĉefo:

– Ĉu vi havas alumeton?

La junulo, kiu volis imponi, embarasiĝas pro tio. Poste li ekregas sin kaj alkriegas nin kolere:

– Kiuj vi estas?!

Bobi sentas tiel, ke li estas kompetenta respondi, li do prezentis nin kompleze:

– Mi speciale estas la baletmajstro de la opero en Stokholmo. Li estas mia amiko, Kuprokapulo, bonfama advokato el Kanado, ne tute normala. Tiu aliulo ĉi tie estas Fajfisto, violoninstruisto. Tiu maldika, pala kanbo estas mormona misiisto, kiu volas bapti la tuaregojn pri la quecker kredo, kaj poste li transportos ilin al la regiono de la Grandajű Sala Lago je la kosto de Usono.

La minacaspekta legiano eĉ pli konfuziĝis, sed al respondo plaĉis al liaj kunuloj, ĉar ili ĉiuj ridis.

Poste ni cigaredis kaj paroladis tre gemute. Se mi memoras bone, Kuprokapulo proponis vangofrapojn al ili pro ia bagatelo. Komence la lipoj de Magrulo estis verdaj kaj tremis tutkorpe, sed poste ankaŭ ŝi trankviliĝis iomete. La soldatoj dizertis el garnizono apud Colomb. Ili estas tridekope. Ili volas eltrajniĝi antaŭ El Mungu, kiel ŝejko Ismail atendas ilin. Ili interkonsentis kun ŝejko Ismail, kiu promesis venigi ilin sur anglan marbordon por tridek fusiloj. Ŝejko Ismail estas fidinda, ĉar li jam ne la unuan fojon helpas la legianojn iri hejmen “en masse”.

Ili kunveturis ĝis aŭoro. La suno jam krepuskin kun ruĝa kaj oroflava reflektado sur la rando de la orienta horizonto, kiam la lokomotivo haltis. Armilgrincado, frapfermo de pordoj, kaj la malgranda trupo de la legianoj ekmarŝis al la dezerto. Ĝi estis belega vidaĵo. Senmova karavano staris proksimume cent metrojn de la trajno en la krepusko. Apud genuantaj kameloj, kiel kuŝantaj ĉifonoj, estis multe da blankaj burnusoj sur la sablo: la malgranda karavano de ŝejo Ismon. Kaj apud ĉiu burnuso kuŝis mallonga, nigra strio: pafpretaj fusiloj levitaj al la celo. Ismin preparis sin al ĉiu eblo. La tuto estis tia, kiel sonĝo-bildo. La sekvan momenton la tajno veturegis plu kun terura rapideco en la dezerto al Igli…

Ni tuj alhavigis la trinkakvon de la mortintoj kaj la grandegan termobotelon laŭ la leĝo de Sharo, kaj unue ni trinkigis Magrulon, duonmortan pro timiĝo. Ni traserĉis la mortintojn. Ni trovis proksimume okmil frankojn da kontanta mono ĉe la oficiro, kompreneble ni formetis tiujn. Poste ni intekonsiliĝis. Ĝis nun eĉ konjekton ni ne hvais, kio fari en Igli, de kie ni devas ekiri al malproksima garnizono por savi homon el la manoj de la leĝo kaj armitaj fortoj. Magrulo dormis. Kuprokapulo klarigis mallaŭte kaj longe, ni kapjesis… Poste ĉe kurbiĝo de la fervojo, kie la sablobenkoj kovris malantaŭ ni la vagonaron, ni elĵetis du kadavrojn, nekomplete vestitajn en la matena krepusko. Nigraj punktoj aperis en la malproksimo…

Ŝakaloj.

8

Igli!

Granda paniko estiĝis ĉe la stacidomo. Ĉiu parolis samtempe, oni rakontis la pafadon kaj la atakon en la ekscitiĝo de la posttimego. La staciestro tuj telegrafigis, la ĝenarmoj komencis skribi la protokolon kaj traserĉis la trajnon. Du kolportistoj ekiris al la urbo, iun devis apogi la alia, ŝajnas, la longa vojo en la varmego nocis lin. Kapitano kaj kaporalo rapide eniris en la ĉambron de la staciestro. La kapitano havis blankajn gantojn kaj ekstran, paradan uniformon kaj frapadis per sia rajdbastono. Li kriadis kolere al la staciestro, ke li raportos pri la tuta friponaĵo. Poste kun firmaj paŝoj li foriris kun la kaporalo por akiri loĝejon en tiu abomeninda polvujo!

Sur la strato mi jam petis Kuprokapulon kategorie, ke li ĉesigu la kriadon. Treege plaĉis al li, ke li estas la kapitano. Cetere ni havis bonŝancon, ĉar kiel la kapitano kaj ankaŭ la kaporalo kunportis tiel nomatan ekstran uniformon, ĉar la multe da elfluita sango tute malpurigis la vestojn, estantajn sur ili. Tiel ni aspektis sufiĉe strange kun mia amiko en la paradaj uniformoj, dediĉitaj al oficiraj kazinoj kaj al la loĝantaro de pli grandaj urboj. La vestaĵo de la kaporalo iom malstriktis al mi, sed sur la herkula staturo de Kuprokapulo preskaŭ krakis la kamizolo de la grandega kapitano pro ĝia streĉiĝo. Mi ne povis deadmoni lin, ke li elprenu la rajdbastonon el la pakaĵo de la mortinta kapitano, eĉ liajn blankajn, fadenajn gantojn. Kvankam estis apopleksia vermego en tiu “urbo” de Saharo, kiu kompreneble estis nur oazo, kun stacidomo, stratetaĉoj, moskeo, nu kaj kun kazerno, konstruita el ruĝaj, krudaj brikoj por la timigaj goumiere-oj, kiel oni nomas la arabajn ĝendarmojn. La sola hotelo de Igli staris ĉe la fino de la dekliva stratetaĉo, kaj antaŭ ties pordego lampo de fiakro donis la lumon. Sur la lampo ankoraŭ esti ĝia iama registra numero. Ni povis eniri la hotelon tra malbonodora, brua drinkejo, kien Bobi kaj Magrulo jam alvenis pli frue. Oni instalis la mucidajn, malgrandajn ĉambrojn per kelkaj grincantaj, foruzitaj mebloj. Tra la ŝiriĝintaj moskitoretoj trankvile flugadis enen kaj eksteren la diversspecaj moskitoj, ĝis nun neregistritaj, kaj kiam ni levis la kovrilon, multaj larvoj klopodis trovi kaŝejon inter la faldoj de la litotuko.

Ni okupis niajn loĝlokojn kun profunda naŭzo. Poste ni eniris al niaj kunvojaĝantoj. Sur Magrulo estis videbla, ke ŝi foruzis ankaŭ sian lastan forton. Ŝi tute ne konjektis, ke ni scias ŝian sekreton, kaj ŝi provis rideti kun sia kutima heroeco.

– Karaj infanoj miaj! – komencis Kuprokapulo. – La ludo nun jam fariĝis vere serioza. Ĉar, kiel nun mi staras ĉi tie kun Fajfisto en la uniformo de staboficiro kaj servosoldato, ni tute elĉerpas la nocion de la spionado, farita sur la milita tereno. Nun jam temas pri tio, ĉu ni sukcesos liberigi tiun ulaĉon helpe de ia novebakita artifiko, aŭ oni pendumos nin en Oran. Iru do, infanoj miaj, en la inferon! Aŭ kio estas multe pli malbona en Marakesch-on, kie vi atendu nin! Poste povas okazi du aferoj: ĉu ni alvenos kun tiu kompatinda Bremond al Marakesch, aŭ ne. Se ni ne alvenos, vi scios tion certe, ke vi devas atendi nin dum longa tempo. Ĉar la sola ebla vojo al la liberiĝo kondukas el Saramra tra Atlaso al Marakesch. De tie eble ni atingos la maron. Kaj ankaŭ tio estos tre malfacila, eĉ ĝi ŝajnas iom neebla en la unua momento, sed pli bone konsiderinte, ĝi estas tute ekskludita. Ni do absolute ne konsideradu tion pli bone. Tute ne eblas trafiki tiom da homoj nerimarkite sur tiu ĉi sovaĝa regiono. Mi do ordonis la ekmarŝon, kaj vi kun Bobi ekveturos per trajno al Gervville. Tie ŝanĝu trajnon al Marakesch, kaj atendu nin en la hotelo Negrié!

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Reen en la inferon!»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Reen en la inferon!» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Reen en la inferon!»

Обсуждение, отзывы о книге «Reen en la inferon!» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x