Jenő Rejtő - Reen en la inferon!

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Reen en la inferon!» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Героическая фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Reen en la inferon!: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Reen en la inferon!»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Reen en la inferon! — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Reen en la inferon!», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ine de la trajno oni elvagonigas rekrutojn. Oni alvicigas ilin. Lego de la nomlisto, aŭdiĝas turmentitaj voĉoj: “prezentiĝo”… Super la stacidomo videbliĝas la alta, plata tegmento de la kazarno de la spahioj, vid-al-vide al ĝi la fortikaĵsimila ornamaĵo de la kazerno de la legio. Malproksime altiĝas ombro de svelta moskeo, simila al kolono, kaj ĉio ĉi kovrita per la polva, lunluma, afrika nokto. La fumon eliganta lokomotivo blovbruas, kaj antaŭ la rekrutoj ekstrias la akra, elgorĝa parolo de la kaporalo: “Par fills de quartre!” Momenta paŭzo, poste kvaza mallonga bojeto: “En avant!” Ekmarŝas la malgaja roto de la rekturoj…

Ni jam ŝatus iri plu. Mallaŭta signalsonorado, klakado de telegrafo, kaj mulo ekhenas ie ekstere sur la strato. Sed subite ni aŭdas grincadon de armiloj, kaporalo kaj kvar homoj iras tra la trajno. Nia koro kunpremiĝas… La stertora voĉo proksimiĝas: “Legitimations… certificats…”

Suoldatŝuoj kaj kolboj klakas, bajonetoj ekbrilas, bluaj jakoj, blankaj nukotukoj kaj brunaj, firmkarakteraj vizaĝoj, kvazaŭ koŝmaro, tia estas la tuto, kaj terura sento peziĝas sur mian torakon… Ili enpaŝas en ĉiun kupeon kun fusilo, metita sur ilian brakon, atakeme, barante la enirejon kun ekzercita rapideco, kvazaŭ ili scius certe, ke tiu kanajlo troviĝas ĉi tie!

Kaj verŝajne ili pravas iomete ĉe ĉiu kupeo. Rapid, penetra ekrigardo glitas sur niaj vizaĝo, dokumentoj, pakaĵoj, poste la kaporalo reĵetas la papaerojn, kaj bojetas: “En avant!..” Ili foriras. Malpeziĝinte, preskaŭ malfortiĝinte ni dorsapogiĝas sur la sidejo, kvankam ĝi estis nur vere nedanĝera, enkonduka ludo. La kvar homoj jam bruas kaj grincas en la alia kupeo, kaj ekstridas la hurlo de lupo: “Legitimations… certificats..”

Poste la trajno skuiĝas plu inter tuneloj kaj vulkanaj rokoj. Posttagmeze ni alvenas al Saida…

7

Tie ni jam devis multe pli atenti. Malpli granda urbo, proksime la Saharo, malmulte da eŭropanoj, kaj legio, legio, ĉie estas legio… Ni jam veturis du tagojn en la malbonodora, varmega kupeo, al nekonta loko, por fari ian neeblan aferon. Okulvideble Magrulo tre suferis, sed kolektinte sian ĉiun forton, li klopodis, ke la inerteco ne faligu lin de sur la piedoj definitive. Subite la pordo ŝirmalfermiĝis, kaj iu blasfemadis kun alta nazvoĉo eskteren, se li ricevos apartan vagonon nek en Igli, tiam li emeritigos ĉiun neglekteman, senpovan staciesron. Poste aperis en la kupeo alta, larĝŝultra kapitano kun orgojla vizaĝo, poste la servosoldato, tuj malantaŭ li kaporalo, poste la araba pakaĵportisto kun kofro kaj soldatkesto. La soldatkesto certe apartenis al la kaporalo.

Ni povis kompreni el la blasfemoj de la kapitano, ke li faras ian inspektan turniron, kaj li devis malhavi ne nur apartan vagonon jam ĝis Saida, sed, je la malbonŝanco de la staciestro, al nia mallonga trajno, kiu ekveturis ne al foiro ĉe la fino de la vojaĝsezono, oni absdolute ne alkroĉis duaklasan vagonon. Tiu kapitano, sur kies vizaĝkoloro jam estis videbla, ke la unuan fojon vidas Afrikon en sia vivo, estis terure kolera. Ses monatojn servanta, senranga soldato multe pli komprenas la koloniajn scencojn, ol tiuj uloj, tute ne parolante pri la serĝento, ĉar ili ĉiuj superas lian ekscelencan moŝton, ankaŭ la koloniaferan ŝtatsekretarion, rilate fakajn demandojn. Al la nekompreneblaj kutimoj apartenis de la ministro pri militaj aferoj, ke de tempo al tempo li sendas tian kapitanon aŭ majoron al la senkulpaj, afrikaj garnizonoj, kie tiuj karaj, farncaj mondumanoj, kiuj estas eksterordinare dignoplenaj kaj severaj, ili faras la diversajn misagojn unu post la alia. La malbeno de kaporaloj, kaj koloneloj akompanas ilin survoje, pri kio ili skribas longajn raportojn, reveninte malsanaj je malario, ili prezentas rabistajn historiojn pri la vere bonege pripensita kaj efektivigita, afrika militarismo.

Tiu orgojla soldato kun blanka vizaĝo estis iu tipo de la supre menciitaj informistoj de la ministrejo pri militaj aferoj. Li portis la elegantan uniformon de la bluaj husaroj, ili okulmezuris nin kun senkaŝa malestimo kaj elpromenis sur la koridoron. Tie li malbutonumis sian kamizolon, kion ekzemple ĝisosta, kolonia oficiro neniam farus ekster sia loĝejo. Okulvideble li vertiĝis pro la varmego, kaj lia servosoldato verŝis al li la trinkaĵon unu post la alia el la termobotelo. Ŝajnis, ke li abomenas sidi inter nin, kaj lia kolo estis multe pli blanko, ol lia vizaĝo. Ĉion ĉi ni signalis okule unu al la alia, kaj ankaŭ la kaporalo partoprenis ŝanĝi ekrigardojn. Li aspektis malnova, pluservanta legiano.

Aŭrore ni atingis Saharon. La trajno skuveturis tra monotonaj sablodezertoj. La fajnajn ondliniojn de la senfinaj dunoj interrompis nur kelkfoje senherba, vepra regiono kaj la unutona ebenejo, kovrita per stipoj. La varmego altiĝis ĉiuminute. En la interno de la vagono estis eble sesdek celciusgradoj… Magrulo spiris rapide, malprofunde, lia vizaĝo fariĝis brila kaj flava.

Tagmeze la muroj de la vagono estis tiel varmegaj, ke tiuj preskaŭ bruligis miajn manojn, kaj la oficiro jam malbutonumis ankaŭ sian ĉemizon.. Ni tre suferis, sed oni enkapigis al ni, ke ni devas toleri la suferon longe, pacience kaj unuanime. Poste Magrulo subite falis antaŭen kaj sterniĝis sveninte kun senartika stertoro. La oficiro eĉ ne ekmoviĝis. Sed la kaporalon ne zorgis pri tio, ĉu ĝio plaĉas al la oficiro aŭ ne, li verŝis iom da malvarma teo el la termobotelo, pri kio la kapitano sciiĝis kun pigra flankrigardo. Ni malbutonumis la jakon de Magrulo.

Poste ni rebutonumis ĝin rapide…

Magrulo estis virino.

Ni rigardis konsternite unu al la alia. Kiel stultaj ni estis, ke ni ne divenis tion! Kuprokapulo komencis blasfemi. Bobi, nek pro tertremo estus perdinta sian trankvilon, li ekparolis mallaŭte:

– Knaboj, la plej hebeta kamelo en la dezerto estas geniulo, kompare kun ni!

– Okazis nenio, ni scias nenion! – ordonis Kuprokapulo. Ia konsterniĝo, kortuŝiĝo kaj timo ekregis nin. Ni veturegis sur la plej mortiga kaj plej dezerta parto de la terglobo kun malforta, malsana, kompatinda knabino, pri kiu ni jam ĉi-momente sciis, ke ŝi estas pli granda heroo, ol multaj militservintaj veteranoj, ornamitaj per medaloj. Pri kiu nun jam ni konjektis, ke ne la ŝato, sed la amo pelis ŝin ĉi tien, en tiun mortigan aventuron. Ĉar kion ŝi faris, tion faras nur virino kaj nur por sia paro… Kaj kia virino ŝi estas! Kiel admirinda, kiel sankta kaj kial amanta! La pezo de nia respondeco subite pliiĝis neeltenebla ŝarĝo, sed nia decido liberigi tin nekonatan soldaton el la infero de Saharo, se necese, kiel ajn, ĝi tiel same kreskis. La oficiro kaj la kaporalo rimarkis nenion. Magrulo iom post iom rekonsciiĝis kaj ekprenis sian jakon kun instinkta movo, poste ŝi sentis trankvile, ke ĉio estas butomita tiel, kiel ĝi estis. Ekstere kuregis la dezerto per senfinaj, blindigaj, falvaj ondoj, kaj pro tiu vidaĵo ŝi svenis denove kun naŭza grimaco. La sveno transiris al profunda, stertora dormo. Ni decidis ne trinki plu ĝis Colomb. Ni lavis ŝian vizaĝon per iu parto de nia akvo, per la alia ni trinkigis ŝin de tempo al tempo…

Je la sesa kaj duono vesperiĝis sen ĉiu transiro, kaj la temperaturo sinkis tiel, ke post la granda varmego sekvis malagrabla, januara malvarmo subite. Magrulo rekonsciiĝis kaj histerie tremis pro la malvarmo. Ni sternis tri mantelojn sur ŝin kaj frotadis ŝiajn mandorsojn kaj piedojn, ĝis ŝi trankviliĝis. Noktomeze la malvarmo pliiĝis tiom, ke la oficiro vindis ŝalon ĉirkaŭ sian kolon, poste li surprenis sian kamizolon. La kaporalo dormis en la angulo starante. Ankaŭ ni bluiĝis, ĉar ni devis veturi nur en ĉemizo, kaj fine Magrulo ekdormis sub la tri manteloj.

La trajno subite bremsis. Spite al la malvarmo, malsupreniginte la fenestron, mi elrigardis. Grandega ŝtiparo brulis inter la eloj, ĝi prilumis la dezerton malproksime, stiletaj armiloj brilis ĉie, kaj tuj kugloj siblis preter la kapo de la scivolemaj pasaĝeroj. Mi suprentiris la fenestron. Ili ne estis araboj, mi vidis bone la mallarĝajn, francajn bajonetojn. La trajno atendis.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Reen en la inferon!»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Reen en la inferon!» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Reen en la inferon!»

Обсуждение, отзывы о книге «Reen en la inferon!» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x