Frank Baum - La Eksterordinara Lando Oz
Здесь есть возможность читать онлайн «Frank Baum - La Eksterordinara Lando Oz» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Eksterordinara Lando Oz
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Eksterordinara Lando Oz: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Eksterordinara Lando Oz»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Eksterordinara Lando Oz — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Eksterordinara Lando Oz», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Giganta riĉaro kuŝadis en tiuneatingebla nesto; kaj, post konsentode la Birdotimigilo, oni rapideplenumis la proponon de Tip. Ili prenis la plej novajn, plejpurajn b i l e t o j n kajapartigis ilin laŭ valoroj. Iliplenigis la maldekstran kruronkaj boton de laBirdotimigilo perkvindolaraj biletoj; l i a n dekstrankruron per dekdolaraj, kaj liankorpon ili plenplenigis per kvindekdolaraj, centdolaraj kaj mildolaraj biletoj tiom ke li apenaŭ poviskomforte butonumi sian jakon.
“Vi nun, ”diris la Ŝancel-Insekto, impone, kiam latasko estis finita, “estas la plej valora persono en lagrupo; kaj ĉar vi estas inter fidelaj amikoj, vi nebezonas timi elspeziĝon. ”
“Dankon, ”respondis la Birdotimigilo. “Mi estaskvazaŭ renaskita. Kaj kvankam unuavide oni povussupozi min bankkesto, mi petas memori ke mia cerboankoraŭ konsistas el la antaŭa materialo. Kaj miacerbo estas la posedaĵo kiu ĉiam faris el mi fidelanhelpanton dum krizoj. ”
“Nu, troviĝas nun krizo, ”komentis Tip; “kaj se viacerbo ne sukcesos savi nin, ni devos resti dum nia tutavivo en ĉi tiu nesto. ”
“Kion pri la dezirpiloloj? ”demandis la Birdo-timigilo, prenante la skatolon el sia poŝo. “Ni povosuzi ilin por eskapi. ”
“Nur se ni povos kalkuli deksepon per duoj, ”respondis la Stana Lignohakisto. “Sed nia amiko laŜancel-Insekto pretendas esti multe edukita, do certeli facile elpensos kiel fari tion. ”
“Ne temas pri edukiĝo, ”respondis la Insekto; “temas nur pri matematiko. Mi vidis la profesoronkalkuladi sur la nigra tabulo, kaj li pretendis ke onipovas fari ĉion ajn per x-oj kaj y-oj kaj a-oj, kaj tiaĵoj, kiam oni intermiksas ilin kun multaj plusoj kaj minusoj kaj egaloj, ktp. Sed mi tute ne memoras eĉunu vorton lian pri kalkulado de la malpara nombrodek sep per la para nombro du. ”
“Ĉesigu! ĉesigu! ”kriis la Kukurbokapo. “Vidolorigas mian kapon. ”
“Kaj la mian, ”diris la Birdotimigilo. “Viamatematiko al mi ŝajnas simila al botelo da miksitajpikloj —ju pli oni klopodas elpreni celatan piklon, desmalpli oni sukcesas. Mi certas ke se la tasko ja fareblas, ĝi fariĝas tre simple. ”
“Jes, ”diris Tip; “Mombaĉo ne sciis uzi x-ojn kajminusojn, ĉar ŝi neniam studis en lernejo. ”
“Kial ne komenci per duono de unu? ”demandis laSeg-Ĉevalo abrupte. “Tiel ĉiu ajn povas kalkulideksepon per duoj tre facile. ”
Ili interrigardis sin tre surprizite, ĉar la Seg-Ĉevaloopiniiĝis la plej stulta membro de la grupo.
“Vi tute hontigas min, ”diris la Birdotimigilo, profunde klinante sin antaŭ la Seg-Ĉevalo.
“Tamen, la besto pravas, ”deklaris la Ŝancel-Insekto; “ĉar duoble duono estas unu, kaj se oni atingas ununestas facile kalkuli ekde unu ĝis deksep per duoj. ”
“Mirigas min ke mi mem ne elpensis tion, ”diris laKukurbokapo.
“Ne min, ”respondis la Birdotimigilo. “Vi ne estaspli saĝa ol ni, ĉu? Sed ni tuj esprimu deziron. Kiu launua glutos pilolon? ”
“Vi mem, ”proponis Tip.
“Mi ne kapablas, ”diris la Birdotimigilo.
“Kial? Vi havas buŝon, ĉu ne? ”demandis la knabo.
“Jes; sed mia buŝo estas nur pentrita, neniu glutadoligiĝis al ĝi, ”respondis la Birdotimigilo. “Efektive, ”lipludiris, rigardante de unu al la alia kritikeme, “mikredas ke inter ni nur la knabo kaj la Ŝancel-Insektokapablas gluti. ”
Komprenante ke tio estas vera, Tip diris:
“Do mi entreprenos la unua fari deziron. Donu almi Arĝentan Pilolon. ”
Tion klopodis fari la Birdotimigilo; sed liaj gantojtro mallertis por teni tiom malgrandan objekton, do lietendis la skatolon al la knabo dum Tip elprenis kajglutis pilolon.
“Kalkulu! ”kriis la Birdotimigilo. “Duono, unu, tri, kvin, sep, naŭ, dek unu, ”kalkulisTip, “dek tri, dek kvin, dek sep. ”
“Nun deziru! ”diris la Stana Lignohakisto urĝantelin.
Sed tuj la knabo komencis suferi tiom timigajndolorojn ke li alarmiĝis.
“La pilolo venenis min! ”li anhelis; “O —o! O-o-o-o-o! Huj! Murdo! Fajro! O-o-o! ”kaj li falis sur la plankonde la nesto kaj tiom tordis sin ke li timigis ĉiujn.
“Kiel ni povos helpi vin? Parolu, mi petegas! ”dirisla Stana Lignohakisto, dum larmoj fluadis laŭ liajnikelaj vangoj.
“Mi —mi ne scias! ”respondis Tip. “O —o! Ke mine estu glutinta tiun pilolon! ”
Tuj la doloro ĉesis, kaj la knabo restariĝis kaj troviske la Birdotimigilo mirege rigardadas la enhavon de lapiproskatolo.
“Kio okazis? ”demandis la knabo, iom honta prosia ĵusa kriado.
“Nu, ĉiuj tri piloloj reestas en laskatolo! ”diris la Birdotimigilo.
“Kompreneble, ”deklaris la Ŝancel-Insekto. “Tip deziregis ne glutintipilolon. Nu, lia deziro plenumiĝis kajli ne glutintis ĝin. Do kompreneble tripiloloj estas en la skatolo. ”
“Ĉu vere? Sed la pilolo tamendoloregis, ”diris la knabo.
“Ne eble! ”deklaris la Ŝancel-Insekto. “Ĉar vi tute ne glutis ĝin, la pilolo ne povasdolorinti vin. Kaj ĉar la plenumiĝo de via deziropruvas ke vi ne glutis la pilolon, estas klare ke vi nesuferis pro doloro. ”
“Do la imitado de doloro estis eksterordinarereala, ”respondis Tip, kolere. “Vi mem provu lasekvan pilolon. Ni jam perdis unu deziron. ”
“Tute ne! ”protestis la Birdotimigilo. “Restasankoraŭ tri piloloj en la skatolo, kaj ĉiu piloloplenumos unu deziron. ”
“Nun vi dolorigas mian kapon, ”diris Tip. “Mi tutene komprenas. Sed mi rifuzas plian pilolon, micertigas vin! ”Kaj dirinte tion li retiris sin plore al lamalantaŭo de la nesto.
“Nu, ”diris la Ŝancel-Insekto, “mi mem devos savinin laŭ mia plej Multe Pligrandigita kaj PleneEdukita maniero; ĉar ŝajne nur mi kaj kapablas kajakceptas esprimi deziron. Donu al mi pilolon. ”
Li glutis ĝin senhezite, kaj ĉiuj ĉirkaŭstarisadmirante lian kuraĝon dum la Insekto kalkulis dek-sepon per duoj sammaniere kiel Tip kalkulis. Kajial —eble ĉar Ŝancel-Insektoj havas pli fortikajnstomakojn ol knaboj —la arĝentaĵo tute ne doloris ĝin. “Mi deziras ke la rompitaj flugiloj de la Gumpoestu riparitaj kaj bonaj kvazaŭ novaj! ”diris la Ŝancel-Insekto, per malrapida, impona voĉo.
Ĉiu turnis sin por rigardi la Aĵon, kaj mire troviske jam plenumiĝis la deziro ke la Gumpo kuŝu antaŭili perfekte riparita, kaj tiom kapabla flugi tra la aerokiom ĝi kapablis kiam ĝi unue viviĝis sur la tegmentode la palaco.
ĈAPITRO XX
La Birdotimigilo Petas Helpon
“Hura! ”kriis la Birdotimigilo, gaje. “Ni povos foririel ĉi tiu mizera Moneda nesto kiam ajn ni volos. ”
“Sed estas preskaŭ mallume, ”diris la StanaLignohakisto; “nepre ni atendu ĝis la mateno antaŭol rekomenci flugadi, por eviti problemojn. Mimalamas la nokto flugadon, ĉar tute ne eblas scii kiookazos. ”
Do estis decidite ke ili atendos la taglumon, kaj laaventurantoj distris sin en la krepusko per traserĉadode la nesto de la monedoj por trovi trezorojn.
La Ŝancel-Insekto trovis du belajn braceletojn elfasonita oro, kiuj estis tute ĝustadimensiaj por liajmaldikaj brakoj. La Birdotimigilo ekdeziris ringojn, da kiuj estis multe en la nesto. Post nelonge li metisringon sur ĉiun fingron de liaj plenigitaj gantoj, kajne kontenta pro tio li surmetis ankoraŭ plian ringonsur ĉiun dik fingron. Ĉar li zorge elektis la ringojnkiuj havis brilantajn ŝtonojn, rubenojn, ametistojn, kajsa firojn, la manoj de la Birdotimigilo nun aspektis trebrilaj.
“Ĉi tiu nesto estus ĝuego por Reĝino Zingibra, ”diris li, mediteme; “ĉar laŭ mia kompreno, ŝi kaj ŝiajknabinoj konkeris min nur por prirabi la urbon kajelpreni ĝiajn smeraldojn. ”
La Stana Lignohakisto kontentis pro sia diamantakolĉeno kaj rifuzis akcepti pli da ornamaĵoj; sed Tipprenis belan oran horloĝeton kun dika ĉeneto, kajmetis ĝin en sian poŝon tre fiere. Li ankaŭ pinglisplurajn juvelajn broĉojn al la ruĝa veŝto de JoĉjoKukurbokapo, kaj ligis lorneton, per valora ĉeneto, alla kolo de la Seg-Ĉevalo.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Eksterordinara Lando Oz»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Eksterordinara Lando Oz» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Eksterordinara Lando Oz» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.