"Min", la orkestrestro diris kaj paŝis antaŭen. "Mia nomo estas, se mia kara patro, tie staranta, permesas, Karl [27] (germana formo de) Karlo.
Bolnau!"
"Karlo! Muzikisto! Amerikano!" la turko kriis kaj ĉirkaŭprenis lin. "Tio estas la unua saĝa vorto en via vivo, vi liberigis min el granda mizero."
"Se estas tiel", la direktoro diris, "vi estas libera, kaj ni bezonas en ĉi tiu afero okupi nin nur pri la ĉeestanta sinjoro chevalier de Planto." Li sin turnis posten al la lito; tie staris la kuracisto kaj tenis la manon de la mortigisto en la sia. Li serioze kaj kviete metis ĝin sur la litkovrilon kaj fermis liajn rigidajn okulojn. "Direktoro", li diris, "tiu nun respondas al pli alta juĝisto."
Oni komprenis lin; ili eliris el la ĉambro de la terura mortinto kaj eniris transe ĉe la orkestrestro, la feliĉa, retrovita filo de la paŝaho; la kantistino kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la amato, ŝiaj larmoj torente verŝiĝis, sed ili estis la lastaj, kiujn ŝi ploris pri sia malfeliĉa sorto; ĉar la paŝaho ridetante ĉirkaŭiris la belegan paron, li ŝajne ellaboris grandan decidon; li sekrete interkonsiliĝis kun la medicina konsilanto kaj de tiu aliris al sia filo kaj la kantistino. "Plej kara fraŭlino", li diris, "pro vi mi suferis multe, vi tiel suspektige diris mian nomon, ke mi petas vin, interŝanĝi ĝin kun la via. Vi hieraŭ malakceptis mian teleron kun punĉo, ĉu vi ree forpuŝos min, se mi prezentas al vi la ĉeestantan sinjoron Karlo Bolnau, mian muzikeman filon, petante, ke vi prenu lin kiel edzon?"
Ŝi ne rifuzis; kun larmoj de ĝojo ŝi kisis lian manon, la orkestrestro ravite ĉirkaŭprenis ŝin kaj ĉi-foje ŝajne tute forgesis sian subliman patoson. La komerca konsilanto siaparte kaptis la manon de la kuracisto: "Lange, diru, ĉu mi povis pensi, ke tiel okazos, kiam vi timigis min ĝis ekstremo, kiam mi nombris la fenestrovitrojn de la palaco, kaj vi diris al mi: Ŝia lasta vorto estis Bolnau?"
"Nu, kion vi volas ankoraŭ!" ridetante respondis la medicina konsilanto. "Ja estis bone, ke mi tiam ĝin diris al vi; mi ne scias, ĉu ĉio estus okazinta same sen la lasta vorto de la kantistino."
germane Kommerzienrat, titolo, kiun povis ricevi ŝatata komercisto aŭ industriulo.
(itala) = kun subpremata voĉo
germane Medizinalrat . Precipe en Pruslando oficiala titolo de kuracisto, kiu estas teknika referatisto de la distrikta registaro.
(it.) = sinjorino.
pron. Baruĥ.
laŭvorte: nigra, blanka, bruna, farmbienulo, muelisto, kampulo (nomoj en Germanlando tre oftaj).
(franca) = ĝis la revido.
(franca) = fama juĝafero.
= pendigan ŝnuron.
(itala formo de) Karlo.
(it. f. d.) Jozefino.
(itala muzika termino) = sufiĉe rapide.
(it. muz. term.) = iom modere.
(franca) = ĉielo!
(itala) = amantoj.
(akc. António, itala formo de) Antono.
pron. Ŝeperl.
(germ.) mallongigaĵo de Kristino.
(franca) = Jes, tio estas filinoj (aŭ publikulinoj, laŭ alia senco de la franca vorto).
(franca) = kavaliro de Planto .
(itala) = majstro.
[AFGR] Tia ideo kaj precipe esprimo de ideo aŭ sento kiu estas (senkonscie) pasigita de la memoro, sed prezentas sin kiel nove estiĝintan.
en la IIa volumo de La Revuo sur paĝo 70 (Rab: IV, 5).
(franca) = bonan tagon, bonan tagon!
(franca) = jen kiu?
(franca) = Sinjoro.
(germana formo de) Karlo.