Wilhelm Hauff - La Kantistino

Здесь есть возможность читать онлайн «Wilhelm Hauff - La Kantistino» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 1921, Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Kantistino: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Kantistino»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Введите сюда краткую аннотацию

La Kantistino — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Kantistino», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis, li ŝajne volis veni helpi la malgrandulon; li etendis el la lito longan, senkarnan kruron, kunfleksante la maldikajn fingrojn li minacis al la kuracisto. Sed tiu ne plu povis elteni tion; la frenezo ŝajne infektis lin; li repuŝis la malgrandulon kaj forkuris el la ĉambro; ankoraŭ sur la plej malsupraj ŝtuparoj li aŭdis la teruran ridon de la mortigisto.

XII.

En la mateno post tiu nokto bela urba kaleŝo haltis antaŭ la hotelo de Portugalujo; eliris tri personoj, vualita sinjorino kaj du nejunaj sinjoroj kaj supreniris la ŝtuparon. "Ĉu sinjoro la supera tribunala referendario Pfälle jam estas supre?", unu el tiuj sinjoroj demandis la kelneron, kiu ilin suprenkondukis. Tiu jesis, kaj la sinjoro daŭrigis: "Kaj tamen estas stranga dispono de la sorto, ke li malsupren falas la ŝtuparon kaj mem puŝas la ponardon en sian bruston, ke li mem malhelpas sin, forkuri, ke ĝuste vi, Lange, estas vokata al li!"

"Certe", la vualita sinjorino diris, "sed ĉu vi ne trovas strangan fatalon ankaŭ en tiuj naztukoj? La unun li devis lasi ĉe mi, kia hazardo! La alian li devis postuli ĝuste en la momento, kiam la doktoro ankoraŭ estas ĉe li."

"Tiel devis okazi", la dua sinjoro respondis, "oni ne povas diri ion alian, ol ke tio devis fariĝi. Sed en tiu vortico mi preskaŭ forgesis ion; diru, kio estas pri la paŝaho de Janina? Signora supozeble ja eraris. Ĉu vi ree elliberigis lin? Kiu estis la kompatindulo?"

"Neniel kaj male"; la unua diris, "mi konvinkis min, ke li estas kunkulpulo de la chevalier, kies postsignojn mi jam de longe sekvis. Mi jam alkondukigis lin ĉi tien, li estos kunfruntigata kun la atencinto."

"Ĉu efektive?", la sinjorino ekkriis. "Kunkulpulo?"

"Jen ja", la sinjoro diris kun ruza rideto, "mi scias multajn aferojn, eĉ se oni ilin ne diris al mi. Sed dank' al Dio, ni alvenis supre, tie jam estas n-ro 53. Fraŭlino, bonvolu dume eniri ĉi tie, en n-ron 54: la orkestrestro permesis tion kaj ne elpelos vin; tion mi garantius. Kiam estos via vico esti pridemandata, mi vokos vin."

Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino, la doktoro kaj la direktoro; ili venis por akuzi la kavaliron de Planto pri mortigo provita. La direktoro kaj la medicina konsilanto eniris; la malsanulo ankoraŭ same sidis en la lito, kiel la kuracisto vidis lin en la nokto; nur liaj trajtoj en la taglumo ŝajnis ankoraŭ pli teruraj, la esprimo de liaj okuloj, jam ekrigidiĝantaj, ankoraŭ pli hororiga. Per senvivaj okuloj li rigardis jen la kuraciston, jen la direktoron; poste li ŝajne pripensis, kio nun okazas en lia ĉambro, ĉar referendario Pfälle, mallonga, juna viro kun ruĝaj vangoj kaj malgrandaj okuletoj, estis konvene stariginta tablon, metis antaŭ sin kolonon da paperoj kaj tenis en la dekstra mano longan cignoplumon, por protokoli.

"Bruto, kion deziras la sinjoroj?", la malsanulo per malforta voĉo kriis al la malgranda lakeo. "Vi ja scias, ke mi ne akceptas vizitojn."

La direktoro aliris proksimen antaŭ lin, firme lin rigardis kaj diris akcente: "Chevalier de Planto!"

" Qui vive [25] (franca) = jen kiu? ? ", la malsanulo ekkriis kaj abrupte levis la dekstran manon al la dormoĉapo, kvazaŭ volante militiste saluti.

"Sinjoro, vi estas la chevalier de Planto?" la alia daŭrigis.

La grizaj okuloj ekbrilis, li pike ekrigardis la direktoron kaj la referendarion, kun moka mieno skuis la kapon kaj respondis: "La chevalier jam de longe estas mortinta!"

"Ĉu vere? Kiu do estas vi? Respondu, mi demandas vin en la nomo de la reĝo!"

La malsanulo ridis: "Mia nomo estas Lorier; Bruto, donu al la sinjoro mian pasporton!"

"Ne estas necese; ĉu vi konas tiun tukon, sinjoro?"

"Kial mi ne konus ĝin? Vi tie forprenis ĝin de mia seĝo; por kio la demandoj, por kio la scenoj? Vi ĝenas min, sinjoro!"

"Bonvolu rigardi al via maldekstra mano", la direktoro diris; "tie vi ja tenas vian tukon; ĉi tiu estis trovata en la domo de iu Giuseppa Bianetti."

La malsanulo furioze ekrigardis la virojn; li pugnigis sian manon kaj grincigis la dentojn; li obstine silentadis, kvankam la direktoro ripetis siajn demandojn. Tiu nun donis signon al la kuracisto; li eliris kaj baldaŭ poste revenis kun la kantistino, la orkestrestro Boloni kaj la…a ŝtatsendito en la ĉambron.

"Sinjoro barono de Martinow", la direktoro sin turnis al ĉi tiu, "ĉu vi rekonas tiun viron kiel la saman, kiu en Parizo estis konata al vi kiel chevalier de Planto?"

"Mi rekonas lin kiel la saman", la barono respondis, "kaj ripetas miajn deklarojn pri li, kiujn mi donis pli antaŭe por protokoli."

"Giuseppa Bianetti, ĉu vi rekonas lin kiel la saman, kiu forkondukis vin el la domo de via duonpatro, kunprenis en sian domon en Parizo, la sama, kiun vi akuzas pri provita mortigo?"

La kantistino tremis, vidante la teruran viron; ŝi volis respondi, sed li mem al ŝi evitigis ĉian konfeson. Li pli alten levis sin, lia lana ĉapo ŝajne pli pinta suprenstaris, liaj brakoj estis rigidaj, li ŝajne kun peno movis ilin, sed liaj fingroj konvulsie dis- kaj kunfleksiĝis; lia voĉo jam nur mallaŭte kaj raŭke suprenrampis el la brusto; eĉ lia rido kaj liaj blasfemoj preskaŭ fariĝis flustrado: "Ĉu vi venas, viziti min, Schepperl?", li diris. "Jen vi bele agas. Ĉu ne, mia vidiĝo vin tre plezurigas! Mi vere bedaŭras, ke mi ne pli bone vin trafis, per tio mi estus evitiginta al vi, vidi vian onklon antaŭ lia forvojaĝo mokata de tiuj germanaj brutoj!"

"Por kio ni ankoraŭ bezonas atestojn?", la direktoro interrompis lin. "Sinjoro referendario Pfälle, skribu arestordonon kontraŭ — "

"Kion vi faras?", la kuracisto ekkriis, "ĉu vi do ne vidas, ke la morto jam minacas lian koron? Li ne plu vivos kvaronhoron. Rapidu, se vi ankoraŭ devas demandi pri io."

La direktoro ordonis al la lakeo, voki la juĝejajn servistojn, ili suprenkonduku la kaptiton; la malsanulo pli kaj pli kadukiĝis, liaj okuloj ŝajne haltis, ili havis nur unu direkton, al la kantistino; sed ankaŭ nun ŝajne ankoraŭ fulmobrilis el ili furiozo kaj kolero: "Schepperl", li ree diris, "vi malfeliĉigis, pereigis min, tial vi meritus la morton; vi pereigis vian patron, ili kondamnis lin al la galeroj, ĉar li vendis vin al mi por mono; li min petegis, kadavrigi vin; mi bedaŭras, ke mi tremis. Malbenitaj estu tiuj manoj, eĉ ne plu povintaj firme puŝi!" Liaj abomenindaj blasfemoj, kiujn li eligis pri si kaj Giuseppa, estis interrompataj per nova aperaĵo. Du juĝejaj servistoj alkondukis viron turke vestitan; estis la malfeliĉa Ali, la paŝaho de Janina — la turbano kovris la kompatigan kapon de la konsilanto Bolnau. Ĉiuj miregis pri tiu vidaĵo kaj precipe la orkestrestro ŝajnis konsternita; li iĝis pala kaj ruĝa kaj deturnis sian vizaĝon. " Monsieur [26] (franca) = Sinjoro. de Planto", la direktoro diris, "ĉu vi konas tiun viron?" La malsanulo estis ferminta la okulojn; li pene disigis la palpebrojn kaj diris: "Al la diabloj, mi ne konas lin!"

La turko kun afliktita mieno rigardis la ĉirkaŭstarantojn. "Mi ja sciis, ke tiel okazos", li diris en plorema tono, "mi jam longe antaŭsentis tion. Sed fraŭlino Bianetti, kiel vi do povis tiom malfeliĉigi senkulpan homon?"

"Kio do estas pri tiu sinjoro?" la kantistino diris. "Mi ne konas lin. Sinjoro direktoro, kion do faris tiu?"

"Signora", la direktoro diris kun profunda seriozo, "antaŭ la tribunalo nenia pardonemo aŭ indulgo valoras, vi devas koni tiun sinjoron; ĝi estas la komerca konsilanto Bolnau. Via propra ĉambristino konfesis, ke vi kriis lian nomon ĉe la atenco."

"Certe", la paŝaho plendis — "diris mian nomon en tiel suspektigaj cirkonstancoj."

La kantistino ekmiris, intensa ruĝo pasis trans ŝian belan vizaĝon, tre emociite ŝi kaptis la manon de la orkestrestro; "Carlo", ŝi ekkriis, "nun mi devas paroli, mi ne povas silenti pri tio; jes, sinjoro direktoro, mi supozeble diris tiun karan nomon, sed mi ne celis tiun sinjoron, sed — "

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Kantistino»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Kantistino» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Kantistino»

Обсуждение, отзывы о книге «La Kantistino» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x