Tove Jansson - Комеto en Muminvalo

Здесь есть возможность читать онлайн «Tove Jansson - Комеto en Muminvalo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Комеto en Muminvalo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Комеto en Muminvalo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Введите сюда краткую аннотацию

Комеto en Muminvalo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Комеto en Muminvalo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Atendu iomete, — diris la patrino. — Li eble preferas esti sola dum kelka tempo. Sendube li baldaŭ revenos.

— Nu, kio okazos? — demandis la moskorato. — Ĉu entute neniu interesiĝas pri mia aspekto?

— Ne, — diris Mumintrolo sincere. — Ni havas tiom da aliaj aferoj por pripensi, ke tio ŝajnas al ni tute nenecesa! Snif tiel malĝojis kaj koleris ke li ne memoris timi ĝis veninte meze en la arbaron. La arboj aspektis kvazaŭ eltonditaj el ruĝa papero. La arbaro estis tute senmova, kaj troviĝis neniuj ombroj, la tero estis varmega kaj kraketis sub liaj paŝoj. La sola afero konsola al Snif estis, ke la ceteraj tute certe estis impresitaj kaj havis malbonan konsciencon.

Kun batanta koro li iris eĉ pli foren en la arbaron pensante pri tio, kiel malbone ili kondutis. Nun ili kaŝiĝis en lia groto manĝante sian aĉan kukon. Kaj li, Snif, estas la sola sur la tuta tero kiu ne kaŝiĝis kvankam li timas. Li fajfas pri ili. Li fajfas pri ĉiuj kaj ĉio. Ankaŭ pri kometoj. Pri katoj. Pri absolute ĉio.

Kaj tiam la katido venis fronte al li kun la vosto supren.

— Saluton, — diris Snif malvarme kaj preteriris ĝin.

Post kelka tempo li sentis ion molan kiu frotiĝis al lia kruro.

— Ho, ĉu jen vi, — li diris. — Vi promesis veni sed ne venis. Mi fajfas pri vi.

— Hej, hej! — diris la katido. — Sentu kiel mola mi estas.

Snif ne respondis. Ĝi komencis ronroni. La ronronado de la katido estis la sola sono aŭdebla en la muta arbaro. Snif rigardis ĉirkaŭ si kaj liaj kruroj ektremis. Troviĝis neniu vojo, nur muskoj. Li tute ne sciis en kiu direkto troviĝas la groto.

Neniu emis manĝi deserton, kaj tio ne ŝuldiĝis al la fakto ke ĝi estis plena de haroj. La moskorato sidis en bovlo kun varma akvo, kaj minutoj pasis.

Kioma horo estas demandis Mumintrolo Dudek kvin minutoj post la oka - фото 75

— Kioma horo estas? — demandis Mumintrolo.

— Dudek kvin minutoj post la oka, — respondis lia patro.

— Mi devas iri serĉi lin, — diris Mumintrolo. — Donu al mi la horloĝon por ke mi povu esti akurata.

— Ne! Li ne rajtas foriri! — vokis Snorkfraŭlino.

Sed la patrino diris:

— Tio sendube necesas. Rapidu kiel eble plej multe!

Mumintrolo elglitis el sub la plejdo. La aero estis varmega kiel fajro super la malplena strando. Li kuris kaj kuris senĉese vokante al Snif. Neniam antaŭe li sentis sin tiel sola. De temp’ al tempo li rigardis la horloĝon. Ĝi estis tridek unu post la oka, li havis ankoraŭ dek unu minutojn.

Mumintrolo ĵetis sin en la ruĝan arbaron Li kuris sep paŝojn kaj poste vokis - фото 76

Mumintrolo ĵetis sin en la ruĝan arbaron. Li kuris sep paŝojn kaj poste vokis al Snif, denove sep paŝojn kaj vokis…

Kaj tiam de malproksime venis malforta krio. Mumintrolo metis la manojn albuŝe kaj kriis plenforte:

Snif Kaj la besteto Snif refoje respondis multe pli proksime Ili eĉ ne - фото 77

— Snif!!!

Kaj la besteto Snif refoje respondis, multe pli proksime.

Ili eĉ ne diris “saluton” kiam ili renkontiĝis. Ili nur kuris. Post ili saltetis la katido. Kaj super ili falegis la kometo pli kaj pli proksimen al la terurita, atendanta Muminvalo.

Ankoraŭ ses minutojn… Estis peze kuri sur la sablo, tio iris same malrapide kiel en koŝmaro. La varmega aero brulis la okulojn kaj la gorĝo tute sekiĝis… kaj jen finfine estis la monto kaj ankaŭ ĝi estis ruĝa, kaj jen staris Panjo kriante ion kaj gestante permane, kaj ili grimpis kaj grimpis… Nun restis nur tri minutoj! Kaj subite estis malpli varme, ili venis en la groton kaj tie brulis la petrollampo kvazaŭ nenio okazus.

— Permesu al mi prezenti mian katon, — diris Snif per tremanta voĉo.

Kaj la patrino de Mumintrolo tre rapide diris:

— Kia bela kateto! Mi havas donacon por vi… Mi intencis doni al vi la smeraldojn de avino kiel bonvenigan donacon, sed mi forgesis tion en la pelmelo… Eble vi povos fari kolĉenon por la kato el ili…

— La smeraldoj! — vokis Snif. — La familia heredo! Por la kato! Ho, kiel mirinde. Ho, kiel feliĉa mi estas!

Kaj en tiu sama sekundo la kometo alvenis al la tero, arda kaj vestita per fajro, kaj la petrollampo falis flanken sur la sablon kaj estingiĝis. Estis precize kvardek du minutoj kaj kvar sekundoj post la oka.

Sub la plejdo preparita per subtera sunoleo lumis blindiga ruĝa lumo, sed la groto estis en nigra mallumo.

Ili firme tenis unu la alian plej fore en la plej interna angulo aŭdante hajladon el meteorŝtonoj klakadi kontraŭ la bankuvon super la plafono. La moskorato fiksiĝis en la lavujo. La hemulo kuŝis surventre super sia poŝtmarkalbumo por ke ĝi ne refoje forbloviĝu de li.

La tuta monto skuiĝis kaj tremis ĉirkaŭ ili kaj la kometo hurlis kvazaŭ ĝi - фото 78

La tuta monto skuiĝis kaj tremis ĉirkaŭ ili, kaj la kometo hurlis kvazaŭ ĝi estus terurita, aŭ eble la tero hurlis.

Ili tre longe kuŝis senmovaj tenante unu la alian. Ekstere ruliĝis eĥo de frakasitaj montoj kaj tero disrompita. La tempo iĝis terure longa kaj ĉiu estis tute sola kun si mem.

Post kiam pasis multaj eternoj la mondo estis absolute silenta Ili aŭskultis - фото 79

Post kiam pasis multaj eternoj la mondo estis absolute silenta. Ili aŭskultis kaj aŭskultis sed ekstere efektive estis silente.

— Panjo, — flustris Mumintrolo. — Ĉu nun la tero pereis?

— Nun ĉio jam pasis, — respondis lia patrino. — Supozeble ni pereis, tamen ĉiuokaze ĉio jam pasis.

— Pasis la paseo per pereo, — diris la patro provante amuzi.

La snorko ridis, kaj poste ili denove silentis. La patrino trovis la petrollampon kaj igis ĝin bruli. Tiam ili vidis la katidon lavi sin sur la sablo.

— Estis tiel terure, — diris Snorkfraŭlino. — Mi neniam plu volas rigardi horloĝon!

— Nun ni enlitiĝu, — diris la patrino. — Ni ne plu parolu pri la kometo, nek pensu pri ĝi. Kaj neniu rajtas rigardi, kio okazis ekstere. Morgaŭ estos tempo por tio.

Post kiam ili enlitiĝis kaj tiris kovrilon super la nazon, Snufmumriko elprenis sian buŝharmonikon. Kaj rimarkante ke ĉiuj tonoj jam revenis, kaj la grandaj kaj la etaj, li ludis lulkanton. Ĝi estis kanto kiun la patrino konis, do ŝi kunkantis, tre mallaŭte.

Dormu idetoj dum nigras ĉiel’
Flugas kometoj al duba la cel’
Sonĝ en pac’dum frostas la spac’
Poste vekiĝ al nova maten’
Ŝfidoj paŝiĝs sur freŝ teren’

Iom post iom iĝis tute kviete en la groto. Snif post iom vekiĝis kaj sentis ion molan al sia vizaĝo. Tio estis la katido. Li metis la brakon ĉirkaŭ ĝin kaj ili samtempe endormiĝis.

10

Mumintrolo vekiĝis ne sciante kie li estas La groto estis plena de malforta - фото 80

Mumintrolo vekiĝis ne sciante kie li estas. La groto estis plena de malforta duonlumo kaj odoris je petrolo. Tiam li rememoris ĉion kaj eksidis. La aliaj ankoraŭ dormis. La trolo plandis ĝis la pordo. Malrapide li levis la plejdon kaj rigardis eksteren. La ruĝa lumo estis for. La ĉielo havis entute neniun koloron kaj regis absoluta silento. Mumintrolo elrampis kaj sidiĝis sur la roko. Li levis meteorŝtonon kiun la kometo forĵetis kaj rigardis ĝin. Ĝi estis nigra kaj dorna kaj pezega. Li rigardis la longan sablostrandon kaj la malplenan maron. Ĉio estis same senkolora kaj silenta.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Комеto en Muminvalo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Комеto en Muminvalo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Комеto en Muminvalo»

Обсуждение, отзывы о книге «Комеto en Muminvalo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x