Johan Valano - Ĉu li bremsis sufiĉe?

Здесь есть возможность читать онлайн «Johan Valano - Ĉu li bremsis sufiĉe?» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Antverpeno, Год выпуска: 1979, ISBN: 1979, Издательство: TK/Stafeto, Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Ĉu li bremsis sufiĉe?: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ĉu li bremsis sufiĉe?»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Krim-romano originale verkita en esperanto

Ĉu li bremsis sufiĉe? — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ĉu li bremsis sufiĉe?», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La pastro prezentis Janon kiel konaton interesatan pri la labor- kaj vivkondiĉoj, silentante pri lia polica aparteno. La juna laboristo estis albana.

“Ĉu la trinkbutiko estas malfermita nun?” la siciliano demandis.

“Jes”, respondis la alia.

“Do mi iros aĉeti tri kafojn, se vi volas, estos pli agrable”, kaj antaŭ ol atendi respondon, li jam estis for.

“Mi dankas lin pri la ideo alporti kafon”, la junulo diris al Karal. “Rigardu ĉi tiun ĉambron, oni eĉ ne rajtas havi porteblan gasan aŭ elektran forneton, tiom ili timas ke la barako brulus. Oni do ne povas varmigi eĉ unu tason da akvo!”

“Ĉu longe vi loĝos ĉi tie?” Jano demandis.

“Oj, se mi scius! ‘Portempa loĝado’, ili diris, ‘atende ĝis domoj pretos por vi’. Portempa loĝado! Portempe definitiva, sen ia dubo.”

“Unuavide tia ligna barako ne ŝajnas malkomforta.”

“Unuavide ne. Ĉar mi estas sola nun. Sed se vi aŭdus la bruon! Nenia son-izolo! Se iu enbarakiĝas piedpinte je la dua matene, tenante la ŝuojn en la mano por ne brui, lia kata moviĝo resonigas la tutan konstruaĵon ĝis la lasta ĉambro. Kaj se vi aŭskultas transistoron aŭ volas kanti aŭ ludi muzikon dum pluvas ekstere, kion vi fakte bezonas por iom malstreĉi vin post plena tago da minaĵ-elfoso, ĉu ne? vi partoprenigas la tutan loĝantaron en via koncerto!”

“Kelkfoje devas esti neelteneble”, Jano komentis kun tono komprenula.

“Kamarado foje ne eltenis. Li estis tre nerva, ege laca, havis gravajn zorgojn eksterlaborajn, nokton post nokto ekdormis nur malfrue. Iunokte, post kiam li finfine ĵus endormiĝis, jen alvenis alia laborulo kiu iom tro drinkis kaj kiu bruaĉis enirante. La dormanto vekiĝis, furioziĝis, kolere kriaĉis, ili disputis vekante ĉiun, eĉ la plej profundadorman, kaj fine la unua kaptis sekurbutonan tranĉilon, kaj la bruinton mortpikis.”

“Terure!”

“Jes. Pro tio la tuta urbeto komencis imagi ke albanoj estas sovaĝuloj kun ponardo ĉezona, pretaj frapi morten ĉe minimuma kontraŭdiro.”

“Efektive, tiu bildo pri la albanoj estas tre disvastigita en Valmu. Mi ne sciis de kie ĝi venas.”

“Krome okazis grava konflikto inter kristanaj kaj islamaj albanoj, ĉar la islamanoj ne trinkas alkoholaĵojn kaj diris ke la tuta afero rezultas el la drinkado. Ni kristanoj pro tio timis, ĉar ni estas malplimulto ĉi tie.”

“Estis tamen vere ke tiuokaze la drinkinto kaŭzis la pasi-ekfajron, kiu…” Karal komencis, kiam eksonis bruego.

“Ĉu vi aŭdas?” krietis la juna albano. “Jen la pastro revenas kun la kafoj. La enirpordo malfermata vibrigas la tutan barakon.”

Efektive, ĉiu paŝo en la koridoro sonoris. Kiel tondre devas esti, se tuta grupo da laboristoj kune koridoras!

“Jen la kafoj”, anoncis la pastro kvazaŭ triumfe, enirante kun pleto tritasa. Sed li haltis abrupte, dirante: “Kiaj mienoj! Pri kio do vi parolis?”

“Pri la pikmortiginto kiu ne eltenis la bruon”, Karal respondis per malgaja tono.

“Terura afero!” ĝemspiris Patro Manganella. “Jen al kia ekstremo kondukas ĉi tiuj vivkondiĉoj! Ĉu vi scias kiu fakte respondecas pri tiu mortigo? Nek la islamano kiu ponardis, nek la kristano kiu drinkis. Nur tiuj uloj kiel Aleks Jendrik kiuj devus konstrui decajn domojn por ĉi tiuj homoj, sed anstataŭe ilin stakigas ĉi tie kaj dediĉas la komunuman monon al stultaj projektoj kiel konstrui aŭtoŝoseon.”

La pastro bolis kolere.

“La nervojn!” li kriis plu. “La nervojn ili preteratentas. Oni konstante bombastas pri la progresoj de la sano, de la higieno. Sed nervan higienon ĉu ili atentas? Mi ŝatus vidi la grandan Jendrik pasigi eĉ nur monaton ĉi-barake! Li fariĝus murdisto pli rapide ol ĉiuj sicilianoj, albanoj, turkoj kaj portugaloj, kiujn li tiel facile akuzas pri tro fulma ekbolo…”

“Sed feliĉe li mortis”, diris la juna vundito.

“Jes, feliĉe li mortis”, eĥis la pastro, ne tre pastre.

“Kion oni pensas pri lia morto en la minejo?” Karal demandis.

“La ĝenerala sento estas: uf! Oni kontentas ke li mortis. Neniu komprenas kiel. Kelkaj sin demandas ĉu povas respondeci Halim Uŝtari. La plimulto pensas ke ne.”

“Ĉu oni ne pensas ke Halim sindediĉe agis por likvidi la arkitekton, ĉar estis en ĉies intereso ĉi tie ke Jendrik ĉesu diktatori en la urbaj instancoj?”

“Ne. La plimulto tion ne opinias. Estis efektive ĉies intereso, sed oni ne bezonis lin murdi por tio.”

“Kiel do…?”

“Ĉiuj ja sciis ke ekde la venonta elektado — ne tre malproksima nun — li perdos sian postenon en la urba estraro, kaj en la konsilantaro sian konservativan plimulton.”

“Imprese, kiel bone vi, fremda laboristo, konas la lokan politikon!”

“Ĉiuj el ni interesiĝis pri Aleksandro Jendrik. Oni scias kiom li influis siajn kolegojn. Eĉ ĉe konservativa plimulto la tombeja afero aŭ tiu pri niaj barakoj verŝajne solviĝus facile se ne fuŝinfluus tiu aĉa arkitekto. Sekve, kiam ni havis informojn pri la politika sento de la voĉdonantoj (ni kompreneble ne voĉdonas eĉ pri niaj aferoj, ĉar ni havas la honoron estis nur… gastoj!), tio nin tre interesis. Kaj ĉiu komprenis ke por liberigi Valmuon de lia fia influo, oni bezonas nur pacienci ĝis la venonta voĉdonado…”

Karal estus plezure diskutinta plu kun tiu simpatia junulo, kies opinioj malfermis novajn perspektivojn pri la motiv-problemo. Bedaŭrinde, la pastron oni aliloke atendis, kaj la du viroj ne povis resti. Plu traktante la temon, ili elpaŝis al la aŭto.

Ili haltis antaŭ barako apud la minaĵ-eltirejo mem. Ĉi tie la sicilia grandagesta preskaŭ-nano rendevuis kun grupo da albanaj sindikataj aktivuloj. Super la barako, aranĝita kantine, pasis laŭkable ercoplenaj vagonetoj kun ritma, incita grinco.

En la kantino sidis kvinopo laborista. Al ili la pastro paŝis, sekvata de Karal. Frapis la okulojn la malalta kresko de tiuj viroj. Se juĝi laŭ la albanoj kiujn Jano vidis ĝis nun, Halim estis neordinare altkreska. Sed eble la kuniĝo de tiuj malgranduloj estis pure hazarda. La detektivo ekkonsciis ke pri la albanoj, kiel gento, li finfine scias nenion.

La pastro prezentis Janon kiel al la vundito, sen mencii lian veran funkcion. Post nelonge, la konversacio turniĝis ĉirkaŭ la fama akcidento.

“Kelkajn el niaj samgentanoj trafis insultoj enurbe”, diris nerva ĵus-eksjuna malaltulo. “Homoj kriis: ‘albanoj — murdistoj’ al pluraj el ni. Ĉu vi imagas? Ĉiu malamis Aleksandron Jendrik, ni estas senkulpaj, sed oni tamen igas nin pekkaproj!”

“Ĉu vere?” Karal indigne diris. “Sed kiabaze?”

“Ej, sinjoro, ili ne bezonas bazon. Ni estas fremduloj, kaj tio sufiĉas. Malbonŝanco por ni, ke Halim Uŝtari laboris ĝuste en tiu garaĝo.”

“Sed, honeste, ĉu vi ne opinias ke li povis…”

Karal ne havis eblecon daŭrigi. Ĉiuj sin turnis al li kun malamaj vizaĝoj. Videble lia nura suspekto ilin profunde ofendis. Kolere, ili kriaĉis indignajn protestojn.

“Mia amiko ne imagas Uŝtarin kulpa”, intervenis pacige la sicilia pastro. “Li tion plurfoje konfidis al mi. Li nur volis substreki ke se oni rigardas sole la faktojn, Halim staras en malbona pozicio. Ĉu ne tiel, Jano?”

La detektivon surprizis la uzo de la persona nomo, sed ĝi estis diplomatie efika. La albanoj retrankviliĝis. Juna laboristo kun trajtoj kvazaŭ hakile ĉizitaj kaj bluringoj sub okulparo profunde enŝovita ekparolis malgajvoĉe:

“Jes, pri tio vi pravas. Se ni ne konus lin, se ni vidus la aferojn de ekstere, se li estus simpla valmuano, ni konante la faktojn verŝajne konkludus kiel ili.”

“Sed por ni ne estas dubo”, prononcis sveltulo. “Halim ne estas tia homo. Kaj kial li farus ĝin? Ne estas viro kiu agas kontraŭkonscience.”

La konversacio daŭris, pri la arkitekto, la garaĝo, la vivkondiĉoj. Ĝi certe interesis Janon, sed fakte alportis nenion novan. La samaj opinioj kiel ĉe la ĵus vidita vundito ĉi tie esprimiĝis.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Ĉu li bremsis sufiĉe?»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ĉu li bremsis sufiĉe?» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Ĉu li bremsis sufiĉe?»

Обсуждение, отзывы о книге «Ĉu li bremsis sufiĉe?» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x