• Пожаловаться

Johan Valano: Ĉu li venis trakosme?

Здесь есть возможность читать онлайн «Johan Valano: Ĉu li venis trakosme?» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. Город: Antverpeno, год выпуска: 1980, ISBN: ISBN 90-6336-019-3, издательство: TK/Stafeto, категория: Полицейский детектив / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Johan Valano Ĉu li venis trakosme?
  • Название:
    Ĉu li venis trakosme?
  • Автор:
  • Издательство:
    TK/Stafeto
  • Жанр:
  • Год:
    1980
  • Город:
    Antverpeno
  • Язык:
    Эсперанто
  • ISBN:
    ISBN 90-6336-019-3
  • Рейтинг книги:
    4 / 5
  • Избранное:
    Добавить книгу в избранное
  • Ваша оценка:
    • 80
    • 1
    • 2
    • 3
    • 4
    • 5

Ĉu li venis trakosme?: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ĉu li venis trakosme?»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Johan Valano: другие книги автора


Кто написал Ĉu li venis trakosme?? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Ĉu li venis trakosme? — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ĉu li venis trakosme?», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Johán Valano

Ĉu li venis trakosme?

Romano verkita en Esperanto

© Kopirajto ĉe verkinto kaj eldonisto

HTML-eldono kreita laŭ la libroforma eldono:

Antverpeno: TK/Stafeto, 1980. ISBN 90-6336-019-3.

Kembriĝo: Edmundo, 2011-10-24.

Ĉia simileco kun ekzistantaj personoj, institucioj, instancoj kaj organoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.

1

Roberto — aŭ ĉu ni, kiel ĉiuj liaj amikoj, familiare lin nomu Bob? — gratis al si la nazon. Tiu gesto, aŭtomata ĉe li ekde l’ frua infaneco kiam problemo stariĝis, neniam mankis, dum li malkodis mesaĝon. La kodon li abomenis.

Li pene atingis la finon de l’ laboro, minuteton kontemplis la deĉifritan tekston, ekstaris kaj komencis paŝi tien kaj reen en la ĉambro, ĉar li bezonis pensi, kaj pensi side al li preskaŭ tute ne prosperis. Li ja estis viro agema.

Li prezentis per si belan specimenon de la homa speco, se oni limigas siajn kriteriojn al tiu modelo de sana besto, kiu ŝajnas esti la hom-idealo ĉe kuracistoj niatempe: simetria belhaŭta kunmetaĵo el sengrasaj muskoloj kaj sanaj organoj, kun bona koro kaj bonaj pulmoj, facila rideto blankdenta kaj frunto ne markita per troo da intelektaj turmentoj. Domaĝe nur ke la tro longa nazo iom fuŝis la cetere harmonian vizaĝon.

La bonfarta koro de Bob Sulavi ne akcelis sian ritmon pro la ĵus deĉifritaj laŭdoj, sed dum li paŝadis enĉambre, fiero tamen ŝveligis lian bruston. Estas plaĉe senti sin ŝatata.

Lia nuna tasko estos pli malfacila. Jes ja, posteno kiel lia, ĉe vaste aŭskultata radiostacio, ege favoras orientadon de la publikopinio — ĝuste tial “ili” petis lin kunlabori — sed estas pli facile plifortigi jam ekzistantan tendencon ol helpi konfuzan opinion sin difini laŭ dezirata senco. Organizi la intervjuon, kiu multigis la vendadon de la koncerna numero de Legantula Plezuro , estis infanludo; sufiĉis iom akcenti la sadisman aspekton de la reĝimo atakata, por ke la homoj sin ĵetu sur la revuon kaj sorbu ties mesaĝon avide. Lukti kontraŭ la eksterteranoj estos malpli simple. Al la publiko, kiu rave voras ĉiun detalon pri suferiga diktatora reĝimo, la eksterteranoj ja simpatie aspektas.

La enhavo de la mesaĝo estis tute klara, kaj paŝante tien kaj reen Bob encerbe kvazaŭ-aŭdis la voĉon de la kolonelo:

“Vi faris bonegan laboron vaste diskonigante la rivelojn de Legantula Plezuro . Konsiderinda parto de la publiko estis impresita kaj proksimiĝis al ni. Nun necesas eviti, ke ĝi voĉdonu por la fantaziuloj, kiuj pretendas rilati kun la kosmo: ties partio estas tro malserioza por havi veran ŝancon sukcesi, sed la plejparto de la voĉoj, kiujn ĝi ricevos, estos perdita de ni. Tio povus sufiĉi, por ke niaj kontraŭuloj ricevu plimulton kaj eniru en la registaron, kun bedaŭrindaj sekvoj el milita kaj internaci-politika vidpunkto…”

Tio estis tute prava. La homoj, kiuj voĉdonos por la nova kosmana partio, ne imagos, ke ili favoras la ruĝulojn. Ili voĉdonos por nova partio, nova homo, sen multe atenti la mankon de rigoro en ties ideoj, sed ili senscie malfortigos la solan grupon kapablan venke kontraŭstari la orientan malamikon. Provi ilin racie konvinki estus perdi sian tempon. La intereso al la eksterteranoj estas pure neracia. Necesos trovi rimedon por malgrandigi la prestiĝon de tiu nova homo, kiu sin lanĉis tiel strange en politikon, de tiu Rikardo Ospaci. Sed kiamaniere? Finfine, kiu estas tiu Rik Ospaci?

*

Veronika Munzo volvis harbuklon ĉirkaŭ la montra fingro, malvolvis ĝin, revolvis ĝin, kaj tiel plu senfine, dum ŝia frunto sulkiĝis. Tio estis ĉe ŝi nepra kaj nekonscia akompano de ĉia intensa pensado, ĉefe kiam la meditadon tiklis la incita pikilo de zorgo.

Zorga ŝi estis nun, efektive. La artikolo en Legantula Plezuro havis multe pli da efiko, en ĉi tiu tempo elektada, ol ĝi normale devus, kaj ŝiaj ĉefoj en Komitato por Geopolitika Bonfarto — mallonge KGB — pri tio tre malkontentis. Ŝi provis rebati disvastigante onidiron, ke Legantula Plezuro estas redaktaĵo de Centra Informkolekta Agentejo — mallonge CIA — kaj ke ties artikoloj estas aŭtomate stampitaj kiel politike senvaloraj, sed ŝi, manke de pruvo, ne povis tion publikigi, eĉ se persone ŝi ne havis dubon, time ke oni lanĉus kontraŭ ŝi la tutan justican aparaton en brua proceso pri misfamigo.

Ne mirige do, ke Veronika volvadis kaj malvolvadis la buklon sen trovi en tiu kutima gesto ian ajn trankviliĝon. KGB atribuis egan gravecon al la baldaŭa voĉdonado, ĉar unuafoje post longa periodo prezentiĝis okazo enscenigi registaron, kiu povus distancigi sin de la okcidenta mondo. Sen ia dubo, ĝi tute korekte analizis la situacion: la plej efika taktiko estis favori la fantaziulojn, kiuj kredas je kunlaboro kun eksterteraj vizitantoj. Ĉiu voĉo donita al Rikardo Ospaci estos voĉo perdita de la fortoj porokcidentaj, eĉ se la voĉdonanto mem tion tute ne konscios…

Por taŭge plenumi siajn instrukciojn, ŝi devos pli rekte rilati kun la kosmana partio. Multo ja turniĝas ĉirkaŭ la demando, kiu estas tiu Rik Ospaci?

*

“Frenezulo”, diagnozis Ĝoja.

“Ruzulo”, opiniis Jano.

“Kial ne homo sincera?” Stefano demandis.

Jano Karal, polica detektivo, ties edzino Ĝoja kaj ilia nevo Stefano eliris kun impresa homamaso el la vastega kunvenejo, kie Rikardo Ospaci ĵus prezentis sian politikan programon.

“Ĉu li ne aperas al vi purintenca?” Stefano insistis.

“Nuanco: purintenca li ŝajnas ”, respondis Karal.

“Li estas sincera”, Ĝoja asertis. “Tiuj malsanuloj ĉiam sinceras. Li rakontas ion fantazian, sed li mem kredas ĝin. Tial lia voĉo enhavas tiun konvinkan povon.”

“Mi ne konsentas”, komentis la detektivo. “Li efektive havas ian ĉarmon, ian allogon, kiel bona teatra aktoro, kaj li ruze ekspluatas la propran talenton por konvinki naivulojn kiel Stefano. Ĉiu bona komedianto ŝajnas sincera, ĉu ne?”

“Tamen vi ne neos, ke lia argumentaro estas kohera!” la junulo diris.

“Kompreneble ĝi estas kohera, oni tion nomas sistema deliro precize, ĉar troviĝas io tre kohera en la rezona logiko”, iom sentence klarigis Ĝoja, la psikologino el la triopo. “Kiam li diras, ke li vidis vizitantojn el la spaco, li diras la veron, sian veron, ĉar li efektive vidis ilin, parolis kun ili, kaj ricevis de ili la taskon reformi la mondon. Nur necesas aldoni, ke tio okazis kvazaŭ sonĝe, kaj lia mensa malsano konsistas en tio, ke li ne distingas halucinojn, kiajn ni ĉiuj havas dumsonĝe, disde la realo.”

“Kion vi diras, tio estas imprese rigora…” ŝia edzo ekdiris.

“Ĉu ne?” ŝi interrompis, kontenta ke ŝi konvinkis lin.

“…sed kiel vi ĵus brile prelegis al ni, rezono povas esti tre kohera kaj tamen delira”, li frazfinis.

“Grrr!” ŝi gruntis, kun grimaco.

“Ne delira estas via rezono,” Stefano prononcis kun konsola voĉo, “nur erara. Vi lasas vin misgvidi de via psikologa trejniĝo. Vi ne kapablas vidi la realon tute simple: homo diras, ke li parolis kun eksterteranoj; eble li efektive parolis kun eksterteranoj. Vi juĝas antaŭ ol kontroli: puran antaŭjuĝon vi havas.”

“Almenaŭ mi”, Karal emfazis, “juĝas ne antaŭe, sed poste. Mi rigardis lin, kaj vidis bonan aktoron ĉarmoplenan. Mi aŭskultis, kaj aŭdis nekredeblaĵojn lerte aranĝitajn por delogi naivan publikon. Min tuŝis lia nedubebla elokvento, kaj mi demandis al mi: kion li celas? Formiĝis en mi hipotezo: li celas povon, famon, riĉon. Kaj mi testis mian hipotezon ĉe ĉiu lia vorto. Ĝi neniam estis kontraŭdirita. Konkludu mem.”

“Tamen,” pledis Stefano, “ĉu vi ne trovis impresaj liajn argumentojn pri la Biblio, la anĝeloj, ktp? Estas interese vidi, kiel logike li klarigas multajn tekstojn bibliajn, miraklojn, aperojn kaj similaĵojn per la agado de vizitantoj el la kosmo, el planedo de alia stél ol nia suno. Min tio ege impresis.”

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Ĉu li venis trakosme?»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ĉu li venis trakosme?» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Johan Valano
Johan Theorin: The Darkest Room
The Darkest Room
Johan Theorin
Johan Theorin: The Quarry
The Quarry
Johan Theorin
Отзывы о книге «Ĉu li venis trakosme?»

Обсуждение, отзывы о книге «Ĉu li venis trakosme?» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.