Johan Valano - Ĉu li bremsis sufiĉe?

Здесь есть возможность читать онлайн «Johan Valano - Ĉu li bremsis sufiĉe?» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Antverpeno, Год выпуска: 1979, ISBN: 1979, Издательство: TK/Stafeto, Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Ĉu li bremsis sufiĉe?: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ĉu li bremsis sufiĉe?»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Krim-romano originale verkita en esperanto

Ĉu li bremsis sufiĉe? — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ĉu li bremsis sufiĉe?», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La nuanceto de ruzo iom pliiĝis.

“Mi estis forlasita kiam mi estis kvinjara”, ŝi diris trankvilavoĉe. “Pri miaj antaŭaj cirkonstancoj mi memoras nenion. Eble mi devenas de burĝa familio?”

La esprimo unue indiferenta, poste ruzeta, cedis lokon al ĝua rideto.

“Estus amuze, se laŭdevene mi estus burĝino. Mi, burĝino!” Ŝi ripetis plurfoje tiun vortoasocion kun la mieno de frandema knabineto ĝuanta bombonon.

“Kiu edukis vin? Kie?” la detektivo scivolis.

“Orfejo, unue, monaĥina. Poste farmista familio.”

“Kaj pli poste?”

“Pli poste mi venis urben kiel servistino, sed mi ne taŭgis en altklasaj familioj, kaj mi fariĝis kelnerino, unue en kafejoj, poste en restoracioj.”

“Ĉu vi ŝatas?”

Denove ŝi rigardis lin kvazaŭ la demando estus sensignifa. Karal diris al si: ‘Oni povus pensi ke ŝi ne havas sentojn’, se escepti la momenton kiam ŝi fantaziis sin burĝino.

“Ne estas malagrable”, ŝi fine respondis.

“Kie vi renkontis vian edzon?”

“En restoracio kie li manĝadis.”

“Kie vi estis sabaton la 3-an de septembro?”

“Ni ambaŭ estis en Trilarika, mia bo-vilaĝo, t.e. la vilaĝo de mia edzo. Liaj gepatroj aranĝis grandan familian kunvenon okaze de la kvindeka datreveno de la geedziĝo.”

“Ĉu vi havas gefratojn?”

“Mi havas el la farmo, kie mi estis adoptita. Verajn gefratojn miascie ne.”

“Ĉu vi konas iun s-ron Erikon Malven?” demandis Jano akre rigardante la kelnerinon. Se tiu demando trafis ŝin, tio apenaŭ videblis. Eble okazis minimuma streĉiĝo de la palpebroj, sed eĉ pri tio la detektivo ne ĵurus.

“Ne”, ŝi diris unusilabe.

La interparolo vere malviglis, kaj Karal decidis ĝin fini. Elironte, li havis senton pri malsukceso, kvankam li ne povis klare diri kia espero ne realiĝis. Sed tuj antaŭ ol malfermi la pordon, li turnis sin kaj ekkriis:

“Pardonu, mi forgesis rutinaĵon.”

Ŝi rigardis lin atende.

“Bonvolu montri identigilon”, li petis. Ŝi pasigis al li la identigan karton. Li zorge notis la numeron, same kiel la naskiĝlokon kaj — daton. Kun granda intereso li rimarkis ke ŝi naskiĝis la 23-an de Julio. Ĉar, laŭ la knabinfoto, la filino de Tereza Jendrik naskiĝis en marto, Vilma evidente ne idis el la forpasinta riĉulino. Tiu malsameco ne surprizis Janon, ĉar Eriko Malven ne havas favoran reputacion kiel privata detektivo. Sed ĝi donis nutraĵon al lia emo mediti.

Elirinte el la restoracio, li sin demandis kiel la hereda afero malplektiĝos. Se okazis trompo, ĉu Vilma heredos? Verŝajne jes, ĉar la testamento menciis nur ŝian nomon, sen precizigo kiel “mia filino”, kiu pruvus eraron pri la intenco de ĝia verkintino. Se aliaj eblaj heredantoj grumblus, ili verŝajne havus ŝancojn sukcesi en proceso kontraŭ tiu ero testamenta. Sed ĉar s-ino Jendrik ŝajne ne havis parencojn, neniu starigos la pridubadon. Aŭ ĉu eble la ŝtato intervenos kun la espero plenigi siajn kasojn? Stranga situacio!

16

“Jen perfekta loko”, Stefano diris. Karal iris apud la nevon. La vidaĵo estis pentrinda. Tra arko el branĉoj riveliĝis okulkaresa porcio el la valo, de la transriveraj montetoj, verdaĵ-kovritaj, ĝis la piedo de Eta Baruna, kun intere simfonio el diverskoloraj kampoj, rivero kaj vilaĝeto, kies domoj aspektis kvazaŭ ili kuniĝis rifuĝe por serĉi protekton ĉe alta preĝeja sonorilturo. Ŝtonegoj troviĝis tute taŭge por sidado, kaj la du viroj tiris el dorsosako la piknikon.

Stefano, kompense por tutdimanĉa laboro super urĝaĵoj, ricevis libertagon, kaj la detektivo decidis uzi la okazon por diskuti kun li la disajn scierojn pri la stranga akcidento.

“Mi vin delonge ne vidis, kaj mi ne povis raporti la konversacion kiun mi hazarde aŭdas inter mia kamarado Petro kaj lia amatin’”, la junulo komencis, kun tipe sanktavalaj fraztono kaj elizimanio.

Krako aŭdiĝis ie en la arboj, kvazaŭ branĉeton besto tretis, aŭ defaligis sciuro.

“Kiu ŝi estas?”

“Ŝi nomiĝas Ana Rijoka, kaj…”

“Rijoka?” interrompis la policano. “Kie mi aŭdis tiun nomon?” Kaj preninte el poŝo notlibreton, li komencis ĝin foliumi.

“Li estas spicisto en Vinstrato”, klarigis Stefano.

“Spicisto el Vinstrato? Jes. Tio elvokas ion, sed… Diable! Mi aŭdis tiun nomon ie.”

“Nu,” la junulo daŭrigis, “la filino aludis sian patron, diris ke li iĝis nerva ekde la morto de Jendrik, ke ŝi faras al si demandojn pri li, kaj prononcis jenajn misterajn vortojn, kiujn miaopinie vi nepre devas koni: ‘ili estis vere minacaj kelkfoje’. Krome ŝi trovis ankaŭ Petron neklarigeble nerva. Ŝajnis ke ŝi pensas pri la ebla kulpeco de ambaŭ patro kaj amato, ne scias ĉu estas io prava en ŝiaj duboj, kaj troviĝas komplete kaj time konfuzita.”

“Ha jes! Mi memoras”, Karal diris, trovinte la ĝustan paĝon. Ekscitite, li ekstaris kaj komencis paŝi tien kaj reen. “Estis en anonima letero al s-ro Jendrik. Iu petis lin veni apud la vojon kondukantan al la kabano de s-ro Rijoka, sur monto Baruna. Tiu letero tre gravas, ĉar precize ĝi ebligis la akcidenton. Temis pri ĉantaĝa afero, kaj al tiu rendevuo la arkitekto veturis surmonte en tiu tragika vespero.”

“Ĉu tiu spicisto estas implikita?” Stefano demandis.

“Tiun eblecon ni ne preterlasu. Kiam mi vidis lian nomon sur la letero, mi pensis ke estas nur precizigo pri la loko kie la renkontiĝo okazos. Sed nun se la filino mem de tiu vinstratano konsideras la eblecon ke ŝia patro kulpus, tio vekas demandojn. Des pli ĉar la loĝantaro de Vinstrato havis speciale fortan malamon al Jendrik.”

“Kaj Petro Balgana?”

“Ĉu eblus ke li estus la engaraĝa plenumanto de plano ellaborita de tuta grupo da vinstratanoj, de la fama ReVa-asocio?”

“Teorie oni povus imagi ion similan. Sed se oni pensas pri la konkretaj homoj, mi kredas ke ne. Unue ĉar Ana montriĝis pli dubema ol certa: ŝi konstatis pli grandan nervecon en la du viroj kiuj al ŝi plej proksimas, ŝi pensis pri ebla kulpeco, sed ne de ambaŭ kune — mi ne bone esprimiĝis kiam mi ĵus rakontis. Videble ŝi demandis sin ĉu unu el ili kulpis, kaj, se jes, kiu. Sed pri kunplanado ŝi havis neniun ideon. Due, simple ĉar Rijoka kaj Petro tute ne akordas. La spicisto malaprobas la amon de l’ filino al tiu ŝmirmana junul’ — kiel li diras. Spicisto havas purajn manojn, garaĝisto ne…”

“Kia stulta juĝo!”

“Stulta jes, sed efektiva.”

“Tamen, la ideo pri kunkulpeco…”

“… ne taŭgus ĉi-kaze,” Stefano frazfinis, “ĉar Petro ne tuŝis la aŭton. Estus neeble ke mi tion ne vidus. Mi ja estis tre atenta la tutan tagon, ĉar la veturilo de la arkitekto staris en mia garaĝ’, kaj mi laboras tie precize por informiĝi pri Jendrik , pro la anonimaj leteroj. Se iu sabotis la veturilon, povas esti nur Halim. Sed kunkulpeco de Halim, Petro kaj Rijoka estas neimagebla. Ili apartenas al tute malsamaj mondoj.”

“Jes, vi sendube pravas. Kial Petro implikus sin en tian riskan aferon? Li ja ne havas motivon.”

“Kaj ĉu Halim havus motivon?”

Karal pripensis silente. Milda vento dancigis la branĉojn antaŭ ili. Boateto pasis sur la rivero malsupre, kaj en unu paŝtejo, piede de la monto, du homaj punktetoj antaŭenigis vastan senordan ŝafaron, ludil-aspekte.

Dum la silento daŭris, sciureto aŭdace venis ŝteli nukson falintan el sako piknika. Sed la du viroj ĝin ne vidis, tiel firme ilin katenis ilia rezonado.

“Eble tiu afero de la tomboj?” dube prononcis Karal. “Ŝajnas al mi nesufiĉa motivo por organizi mortigon per aŭtofuŝado. Eĉ pli riska ol simpla ponardofrapo foje dumnokte, eventuale kun noto diranta: ‘La albana komunumo kondamnas tiun kiu ne respektas la religiajn devojn de alia gento’, aŭ io simila. Se la tuta albana kolektivo solidarus, la polico neniam sukcesus trovi la kulpulon. Ili ĉiuj povus falsalibie kovri unu el si.”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Ĉu li bremsis sufiĉe?»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ĉu li bremsis sufiĉe?» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Ĉu li bremsis sufiĉe?»

Обсуждение, отзывы о книге «Ĉu li bremsis sufiĉe?» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x