Johan Valano - Ĉu li bremsis sufiĉe?

Здесь есть возможность читать онлайн «Johan Valano - Ĉu li bremsis sufiĉe?» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Antverpeno, Год выпуска: 1979, ISBN: 1979, Издательство: TK/Stafeto, Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Ĉu li bremsis sufiĉe?: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ĉu li bremsis sufiĉe?»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Krim-romano originale verkita en esperanto

Ĉu li bremsis sufiĉe? — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ĉu li bremsis sufiĉe?», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Vi scias, Kara-Karal, mi min demandas ĉu tiu afero pri la albana krimmetodo ne estas pure kaj nure antaŭjuĝo. Kliŝo. Ĉar Halim havas turkaspektajn lipharojn, ni fantazias lin kiel sovaĝulon kun tranĉilo interdente, nokte luppaŝantan serĉe al viktimo. Sed tiu estas kina aŭ romana bildo, ne karna estul’. Halim estas moderna homo, meĥanikisto, ne sovaĝulo el la albanaj montoj. Mi stas certa ke ne li krimis, sed ne pro tiu primetoda misrezono, nur ĉar mi konas lin persone kaj dubas ke li entute povus krimi. Tamen vi diras ion kio sonas ĝusta al miaj oreloj: se Halim murdis, tio estas ne pro li mem sed nome de la tuta ĉitiea albanaro.”

“Ĉu vi, konante lin, pensas ke li eble lasis iun veni por fuŝi la aŭton inter la 6-a kaj la 9-a vespere tiun sabaton, ĉu por mono, ĉu por alia avantaĝo?”

“Ne. Vi povus proponi pagi al li milionon kondiĉe ke li faru facilan krimon, li ne faros ĝin. Kaj simile por alia avantaĝo.”

“Kaj ĉu iu povus devigi lin per ia premrimedo, ĉantaĝo aŭ io simila?”

“Laŭ mi, ne. Li preferus malliberi aŭ morti. Precize tion mi trovas ege simpatia en Halim: li ne estas subpremebla. Se Fortaroko minacus kalumnii lin al la mastro por trudi al li agon kiun li ne konsentas fari, li preferus maldungiĝi ol agi kontraŭ la konscienco. Io simila jam okazis al li en antaŭa dungiteco. Li preferis perdi la postenon ol lasi aliajn trudi al li ion kritikeblan.”

“Tiu ĉi afero vere estas incita. La sola persono kiu havis la okazon efektivigi la kriman faron havas nesufiĉan motivon kaj lia karaktero ne konformas kun la krimpostuloj. Kaj tiuj kiuj havus motivon ne povis ĝin plenumi.”

“Kiuj havas motivon?”

“La Fortaroko-paro havus tre fortan motivon. Vilma Fortaroko, la edzino de via laborejestro, heredas riĉegon de s-ino Jendrik!”

“Kion? La edzino de Jobo? Nekredeble! Mi eĉ ne sciis ke ŝi konas ŝin.”

“Laŭ trompa raporto de iu fidetektivo el Valĉefa, Vilma estus la filino de la bela Tereza.”

“Diable! Sed tio memorigas ion al mi. Ĝin rakontis meĥanikisto kiu antaŭe laboris en Ejga-Garaĝo sed poste foriris. Li foje revenis saluti la ekskolegojn kaj rakontis ke hazarde li troviĝis en iu restoracio kie laboras la edzino de Jobo, kaj la Jendrik-paro sidis tie. Vilma rakontis pri sia kompatinda infaneco, ŝi akcentis la kormizeron de iu forlasita de la patrino, kaj videble profunde kortuŝis Terezan Jendrik. Al la ekskolego — kaj ankaŭ, ŝajne, al la arkitekto mem — la tuta afero aperis fuŝa-misa, kiel melodramo odoranta falsecon je cent paŝoj, sed la sinjorin’ ĝin sorbis kiel soifanto akvon.”

“Ŝajnas ke plano disvolviĝis por altiri s-inon Jendrik en kaptilon kun la celo senpezigi ŝin je parto de ŝia mono”, Jano hipotezis.

“Do Fortaroko estas la kulpulo. Li estras la laborejon, li estas tre sperta meĥanikisto, li havis pli ol simplan intereson: la edzino partoprenis en tuta plano monkapta. Ĉio indikas lin, ĉu ne?”

“Jes. Sed li ne revenis garaĝen post kiam ĉiuj povis vidi ke la aŭto perfekte funkcias. Mi petis Remon kontroligi la alibion. Mia kolego Izidoro vizitis tutan aron da personoj kiuj ĉeestis la edziĝdatrevenan feston. Ĉiuj pretas ĵuri ke la ge-Fortarokoj restis de antaŭ la kvara ĝis noktomezo sen foriri eĉ kvaronhoreton.”

Stefano komike grimacis.

“Kara-Karal! Via kontraŭstaro al ĉio kion mi sugestas estas deprima. Mi sentas ke ĉi tiu sperto vakcinos min kontraŭ plua kunlabor’ kun leŭtenanto Remon.”

Tion dirinte li ekstaris, turnante la dorson al la vidaĵo. Jano, kiu lin rigardis, mire vidis lin paliĝi, dum lia buŝo restis malfermita kaj li faris mangeston ne tre kompreneblan. Ambaŭ viroj instinkte silentis. Aŭdiĝis krako: iu trete rompis sekan branĉon.

“Iu nin spionis”, flustris Stefano, kaj li kuris for.

*

Stefano kaj la onklo retroviĝis ĉe la kruciĝo inter du vojetoj. Ambaŭ kapneis al la alia.

“Estas normale”, la junulo diris. “En ĉi tiu arbaro tiom abundas vojetoj! Plie, nek vi nek mi estas el Valmu. Ni do konas la eblecojn multe malpli ol lokano.”

“Kia li estis?”

“Li — aŭ ŝi — estis ombro, silueto. Ne tre granda. Mi nenion vidis precize. Nur ke iu staras tie kaj silente forpaŝas. Kiam mi ekkuris, li estis jam malproksime. Estis diversaj vojetoj kaj multaj eblecoj sin kaŝi.”

“Mi esperas”, Karal komentis kun peza, serioza mieno, “ke tio ne endanĝerigos iun. Se la spiono ricevis la impreson ke ni proksimas al la vero, ĉu li ne provos likvidi iun kiu povus komuniki al ni ion gravan?”

“Tamen estus pliigi la riskojn”, Stefano diris kvazaŭ por sin trankviligi.

“Fakte jes, tio pliigus niajn ŝancojn trovi la murdinton, sed mortigintoj ofte ne rezonas tiamaniere…”

17

Karal reiris al Valĉefa. Li raportis pri ĉio nova al leŭtenanto Remon kaj iris por viziti Erikon Malven, la detektivon kiu false indikis Vilman kiel filinon de s-ino Jendrik. Se Malven mensogis pri s-ino Fortaroko, tio certe ne estis pro pura humuro. Estis probable ke la fidetektivo kunplanis kun la ge-Fortarokoj por dividi inter si la profitojn de l’ falsaĵa investo. Ankaŭ li do havis seriozan motivon likvidi s-inon Jendrik kaj ties edzon, kiu, vivanta, heredus de ŝi.

Malfeliĉe, la detektivo estis for, eĉ eksterlande, laŭ la sekretariino kiu respondis al Karal. Domaĝe! Estus interese prezenti la nekongruajn faktojn al tiu sinjoro. Verŝajne li tuj flaris danĝeron. Al multaj demandoj ekzistis sen li neniu rimedo trovi respondon. Necesos lin malkovri kaj submeti al pridemandado pere de la internacia polica organizo. Bedaŭrinde, tiu sistemo neniam liveras la samajn pens-instigajn elementojn kiel rekta kontakto, ĉar mankas aro da neraporteblaj detaletoj: vizaĝesprimo, voĉtono, okulmovoj kaj multaj aliaj — ekzemple odorŝanĝoj — kiujn la konscia menso ne rimarkas, sed kiuj registriĝas en la primitiva, besta tavolo de la psiko, kie ili plektiĝante fakte naskas intuon.

*

Reveninte Valmuon, Karal iris al la loĝejo de Patro Manganella, kun kiu li rendevuis. La malgranda sicilia pastro antaŭe konsentis ke la detektivo akompanu lin al la minejo por tie babili kun kelkaj laboristoj.

Ili unue haltis ĉe ligna barakaro, je kelka distanco de la minaj instalaĵoj, kiujn oni, pro la terena situo, ankoraŭ ne povis vidi, sed kies bruon oni tamen jam bone aŭdis.

“Mi unue montros al vi kiel aspektas tiuj loĝejoj”, la pastro diris dum ili eliris el la aŭto.

Tiu loĝloko konsistis el serio da longaj barakoj starigitaj paralele. La pastro eniris la unuan.

Ili troviĝis antaŭ longa koridoro kun vico da pordoj ambaŭflanke.

“Vidu unu el iliaj ĉambroj”, diris Patro Manganella, frapante ĉe pordo kaj ĝin tuj malfermante.

“Ho, senkulpigu”, li petis retiriĝante. “Mi opiniis ke tiuhore enestus neniu kaj…”

“Ne gravas, patro, male, male, envenu”, el interne sonis juna voĉo. Ambaŭ eniris.

Tiu ĉambro estis unuavide ne malplaĉa, kun la lignaj bonodoraj muroj kaj fenestro kiu enlasis belan kvanton da sunlumo. Por pasigi unu aŭ du noktojn estus eĉ tute taŭge. Sed tie vivi semajnojn, monatojn, estus alia afero. Troviĝis nur du litoj, du enmuraj ŝrankoj, du bretoj, tablo ne tre granda, unu seĝo kaj du ne tre komfortaj brakseĝoj. La ejo plenis je aĵoj plej diversaj, kaj oni sentis ke la manko de spaco ĉi tie starigas ne etan problemon.

En unu el la apogseĝoj sidis tre juna viro kun piedo amplekse bandaĝita. Eble lin plej karakterizis la malgrandeco de la kapo, kun vizaĝo preskaŭ malaperanta sub nigra hararo densa kaj abunda.

“Mi ĝojas akcepti viziton”, la junulo diris kun fajna esprimriĉa mieno.

“Kio okazis al vi?” la pastro bon-onkle demandis.

“Ba! Akcidento”, la laboristo respondis, kaj li detale klarigis kiel fariĝis la afero, dum Patro Manganella interpunkciis lian rakonton per serio da “Aj!”, “Uĉ!”, “C,c,c!”, “Dipatrino!”, “Nu!” aŭ “Ma!” kaj da grandaj gestoj en kiuj lia tuta korpo partoprenis.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Ĉu li bremsis sufiĉe?»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ĉu li bremsis sufiĉe?» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Ĉu li bremsis sufiĉe?»

Обсуждение, отзывы о книге «Ĉu li bremsis sufiĉe?» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x