Ivan Krilov - 111 Fabloj

Здесь есть возможность читать онлайн «Ivan Krilov - 111 Fabloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористические стихи, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

111 Fabloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «111 Fabloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

111 Fabloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «111 Fabloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Krilov

111 FABLOJ

Hungara Esperanto-Asocio Budapest

1979

La elstara, eminenta rusa verkisto Ivan Andrejevich Krilov (1769–1844), komence verkinto de komedioj kaj publicisto, vere glorighis en la 19-a jarcento kiel genia fablisto, kreinto de multaj mirindaj fabloj.

En tiuj fabloj spegulighis la profunda sagho kaj spri-teco de la autoro, kiu tute reale kaj vigle transdonis en versaj rakontoj la multflankan vivon de sia epoko.

La temo de kelkaj fabloj estis prenita el versoj de gloraj antauuloj (Ezopo, Fedro, Lafonteno), sed la plej granda parto de liaj fabloj estis tute originala, kaj ili chiuj, chu adaptitaj, chu originalaj, estis verkitaj libere, en siaspeca, memstara stilo, en bonega bel-sona lingvo, richa je popolaj parolturnoj.

Krilov agis kiel granda satiristo: li akre prijughis ne-gativajn flankojn de la homaj moroj kaj de sociaj rilatoj de la epoko, en kiu li vivis. La majstra ironio kaj sagha prudento de Krilov aperas tre koncize kaj trafe: pluraj esprimoj el liaj fabloj baldau farighis popolaj proverboj, kiuj perfekta kaj sprite ludas sian rolon en la chiutaga parolo ghis nun. Jen, kelkaj tiaj ekzemploj:

Plej fortas Mopso, sen demand', - Ghi bojas kontrau Elefant',
Okulo ja pretendas, sed malproksimas dent',
Al fremda malfelich' ne moku kun facil',
La elefanton mi tutplene ne atentis, Post bojo eksilentas ili, Amiko-malsaghul' dangheras per kares',
Sed sur la sama lok' ghis nun senmovas char',
Malpravas senfortul' konstante en la mond'

Krilov sarkasme kaj indigne priskribis la senmoralighon de la nobelaro, ghian rabistan ekspluatadon al la sendefenda popolo, la korupton, maljuston, socian neegalecon. Krilov senkompate vipis la malkleron kaf stulton, flatemon kaj mensogon, fanfaronon kaj vantecon, senzorgon, kalumnion, egoismon, sendankon, envion, avidecon ktp.

En siaj fabloj Krilov estis efektive demokrata — li sincere kaj senkompromise simpatiis por simplaj, ordinaraj homoj el la popolo, por ilia modesta kaj utila laborado.

La rusa verkisto (kaj ankau konata esperantisto) I. V. Sergejev, autoro de libro pri Krilov, skribis jene:

"Neordinare simpla kaj tre richa lingvo, klareco kaj profundo de pensoj proksimigis la verkojn de Kri-lov ai la popolo. La tute reala, lauvera priskribo elvokis en la legantoj sinceran amon kaj estimon al li. Sed plej forte altiris la legantojn la tutkora optimismo, la forta konvinko pri la estonta certa triumfo de justeco, — la konvinko, kiu estis propra al la popolo mem. Krilov he lamentas pri la sorto de malrichuloj, ne vershas maldolchajn larmojn, sed li ruze kaj malshate ridetas kontrau konkreta malamiko, li moke atakas' lin kaj per kolera ironio li dispremas la forton de la kontrauulo kaj la timon antau ties forto. Jen en tiu optimisma, vivoplena realeco sin kashas la magia forto de la poeto kaj la sekreto pri la senmorteco de liaj verkoj… Li estis ne ordinara instrua moralisto, sed li agis kiel severa akuzanto, senkompromisa, nekoruptebla, kiel la konscienco mem de la popolo."

Lau eldiro de la rusa verkisto. N. Tihhonov, la fabloj de Krilov ne maljunighas, char la vortoj, kiuj esprimas veron, ne povas maljunighi.

Efektive, la fabloj de Krilov restis ghis nun vere popularaj, kaj ili eniris la oran fonduson de la tutmonda klasika literaturo.

S.Rublov

LIBELO KAJ FORMIKO

La Libelo-flirtulin'
Kantis gaje en somero,
Sed subite sur la tero
Al somer' alvenis fin'.
Tute mortis kampo grena,
Jam forestas tag' serena,
Kiam en folia verd'
Estis mangho kaj desert'.
Chio pasis; kun malvarmo
Venas tempo por mizer',
Mankas kantoj de somer';
Chu konvenas dum sufer'
Gaja kanto kiel garno?
Kun sopiro kaj chagren'
Al Formik' ghi rampas jen.
"Ne forlasu min, amiko,
Donu helpon kun efiko, —
Ghis printemp' kaj suna bril'
Ne rifuzu pri azil'."
"Amikin', ghi strangas vere,
Chu laboris vi somere?"
Shin demandas la Formik'.
"Chu mi eblon tiun havis?
En la herba milda mol'
Gaja kanto kun petol',
Kun amuz' nin plene ravis!"
"Ha, vi estis…" — ,Dum somero
Mi kantadis kun pasi'."
"Do vi kantis? — Bon-afero:
Nun ekdancu kun graci'!»

PASANTOJ KAJ HUNDOJ

Amikoj du promenis en vesper'
Kaj traktis ili grave pri afer'.
Subite jen el subpordega loko
Al ili Hund' ekbojis kun minac',
Kaj poste du au tri ripetis en audac',
Kaj baldau preskau cent' alkuris je provoko.
Intencis jam Pasant' defendi sin per shton',
Sed la alia tuj rimarkis kun rezon':
"La bojo de Hundar' pro tio ja ne chesos,
Pro via shtona frap' la Hundoj nur ekscesos.
Ni iru simple for kaj ili ne agresos."
Kaj fakte post nelonga voj',
Plimalfortighis hunda boj'
Kaj eksilentis ghi per unu foj'.

La enviuloj povas tre simili,
Jen ili bojas kun impet',
Sed pasu vi trankvile, en kviet':
Post bojo eksilentos ili.

RANO KAJ BOVO

Al korpulenta Bov' la Ran' komparis sin
Kaj pri dikec' konkuri ekdeziris:
Envio regis ghin.
Shveligis sin la Ran', pufighis kaj blovspiris.
"Kvakulo, diru nun, chu estas jam egal'?"
Al Ran' sin turnis ghi — "Neniom en real'!»
"Jen vidu, kiel mi blovighos por konkur'!
Vi diru nur,
Chu jam dikighis mi?" — "Ne larghas la figur'."
"Kaj kiel estas nun?" — "Aspekt' en sama stato."
Pufighis Rano plu per la fervora blov',
Sed ne atingis ghi dikecon de la Bov',
Kaj estis pro shveligh' nur kreva rezultato.

Al nia viv' similas la satir':
Mizera burgh' pretendas kun aspir',
Imiti plene al bonhava vir',
Kaj eta oficist' — al nobla kavalir'.

KUIRISTO KAJ KATO

Jen digna Kuirist', la majstro de la art',
Drinkejon venis lau hazard'
/Li en pieco gardis akuraton,
Funebris li en tiu tag' bofraton/,
Kaj por la kontraumusa gard'
Restigis li la Katon.
Sed kion vidas li post ia reven'?
De kuk' restajhon; kaj la Kato mem
Sidante che barelo kun acheto
Formanghas en murmur' kokidon en kvieto.
"Vi, manghegulo, kaj krimul'!"
La Kuirist' riprochas kun malshato:
"Chu vin ne frapas honto kvazau brul'?
/Kaj dume machas la kokidon Kato/.
Honesta Kato estis vi ghis nun,
Ekzemplo estis vi ghis nun,
Kaj jen… Ho, kia estas maifortun'!
Pri vi najbaroj diros kun atesto:
Fripono estas Kat', shtelisto kaj pirat'!
De la rostajhoj kaj de supo
Ni pelu lin el korto sen kompat',
Ja kvazau estus li malnobla lupo.
Li estas pest', ulcero estas Kat'! "
/Auskultas tion Kato dum manghad'/.
La Kuiristo estis oratoro,
Edifis li abunde kun fervoro,
Kaj dum ripetis li patose sin
Formanghis Kat' kokidon ghis' la fin'.

Konsilus mi al kuiristo ajna
Surmure noti por efik':
Ne babilachu kun minaco shajna
En kazo de potenc-aplik'.

FISH-SUPO DE DAMIENO

"Najbaro mia! Kara kamarad'!
Vi manghu supon! Petas mi, bonvolu."
"Mi estas tute sata de manghad'."
"Ho, ne! Ankorau tason, ne parolu!
La sup' bongustas, provu ghin! "
"Tri tasojn manghis mi." — "Nu kial la kalkulo?
Ankorau manghu vi, karulo,
Por sanefiko ghis la fin'!
Bonegas fisha sup'! Kaj estas ghi kun gras':
Ja kvazau de sukcen' flavetas tiu tas'.
Konsolu min, mi petas vin kun amo!
Jen tripoj, jen sterled', jen bramo.
Ekprovu vi ankorau de la vaz'!»
Regalis tiel Damien' najbaron
Kaj laudis li sen ches' miraklon kulinaran.
Kaj la najbar' plenshvitas pro gastig',
Sed tamen prenas li ankorau unu tason,
Kun lasta strecha fort' la supon grasan
Altrude glutas li. - "Jen estas vi amik'!"
La mastro diras: "Tute sen fiero!
Nu manghu vi ankorau por prospero!"
Sed malgrau bongustajh' jam krevis la toler':
La malfelicha gast' en plena malesper'
Kaptinte la bastonon,
La chapon kaj la zonon,
Al sia hejm' rapidis sen prokrast'
Kaj plu al Damien' ne venis kiel gast'.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «111 Fabloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «111 Fabloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «111 Fabloj»

Обсуждение, отзывы о книге «111 Fabloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x