Nuno Baena - Ama Stelaro
Здесь есть возможность читать онлайн «Nuno Baena - Ama Stelaro» — ознакомительный отрывок электронной книги совершенно бесплатно, а после прочтения отрывка купить полную версию. В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: foreign_antique, foreign_prose, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Ama Stelaro
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Ama Stelaro: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ama Stelaro»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Ama Stelaro — читать онлайн ознакомительный отрывок
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ama Stelaro», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Terezo
Do, se vi faris, kion vi diras, vi ricevos la merititan premion.
Alberto
Mi penadas plej eble, sed la mallaboremula reputacio persekutas min. – Eĉ se miaj verkoj estas pli bonaj ol tiuj de Edmundo, ĉiam la laŭroj estas rikoltataj de li – kiam tio ne okazas pro la merito, ĝi estas pro la aĝo, ĉar li estas pli juna. Kaj oni ne volas, ke mi indignu.
Terezo
Sed kiu klaĉas pri vi?
Alberto
Ĉiuj. Eĉ oni diras, ke mi profitas je tio, kion li faras.
Terezo
Mi neniam tion diris.
Alberto
Vi ne diris, sed iu diris. La profesoro mem, ĉiam, kiam mi prezentas ekzercon bone faritan, li rigardas min nekonfide, grumblas, nur pro tio, ke, iam, li trovis malgrandan elĉerpaĵon el Alencar 2 2 Fama brazila verkisto. Elparolu: Alenkar.
en unu el miaj skribaĵoj.
Terezo
Malgranda elĉerpaĵo! Pacienciĝu, Alberto – tio estis tuta paĝo, ne havanta unu solan linion el vi.
Alberto
Kiu scias, ĉu panjo volas, ke mi kunlaboris kun la aŭtoro de "Guarany"? Mi kopiis…
Terezo
Sed vi ne lernas kopii.
Alberto
Nu! Kion mi faras en la desegnado? Mi kopias.
Terezo
Tio estas alia afero – en la desegnado estas necese alkutimigi la vido-senton al la linio, lertigi la manon…
Alberto
En la skribado estas necese alkutimigi la aŭdosenton al la harmonio de la frazo. Estas per la kopio, ke oni sukcesas fari "Venus"on, kaj la "Divina Comedia".
Terezo
Bedaŭrinde, mia infano, vi estas tro frazema. Kiu vin aŭdos, povos diri, ke viaj konaĵoj estas tre vastaj… kaj ĉion vi scias laŭ tio, kion vi aŭdas.
Alberto
Kaj tio ne estas malmultaĵo, panjo. Ekzistas pianludistoj rimarkindaj, kiuj ne havas alian meriton. La verŝajnoj estas nepraj; pli valoras orumita malriĉo ol trezoro en la mano de avarulo.
Terezo
Via memor-kapablo estas admirindega.
Alberto
Mi montras, ke mi atente aŭdas la vortojn de paĉjo.
Terezo
Via devo estas ankaŭ aŭdi liajn konsilojn.
Alberto
Kaj mi aŭdas ilin, panjo.
Terezo
Ne ŝajnas.
Alberto
Ili estas, kiel la semoj en la tero – siatempe ili floriĝos.
Terezo
Bone. Frazoj ne mankas al vi.
Alberto
Feliĉe!
Sceno kvara
Alberto, Terezo kaj Lucindo
Lucindo (dekstre)
Jen estas la profesoro.
Terezo
Enlasu lin.
Alberto
Momenton. (Al Lucindo.) Ĉu li portas verdajn okulvitrojn?
Lucindo
Ne, sinjoro.
Alberto
La blankajn?
Lucindo
Jes, sinjoro.
Alberto
Jen ni havas Camões…
Terezo
Kial?
Alberto
Por kompreni la klasikulojn, li uzas teleskopajn lensojn. Li havas la vidadon tre mallonga, la kompatindulo!
Terezo
Kaj vi havas la langon tre longa. 3 3 Tio signifas: vi estas tre klaĉema.
Alberto
Kio abundas, ne malutilas. Tro da bono ne turmentas. (Sopire.) Ha! patrino mia, se vi imagus al vi, kiom kostas al mi elporti la vivon dum la horoj gramatikaj!.. Dio ne faris la gramatikon … male: li konfuzigis la lingvojn, kaj tio, kion ni faras per tiom da reguloj neutilaj, estas vera sakrilegio, ĉar ni pretendas korekti la ellaboraĵon de la Kreinto. La neregulaj verboj…
Terezo
Ĉu vi ne volas esti kuracisto?
Alberto
Vere mi ne scias!
Lucindo
Ĉu mi povas enirigi la profesoron?
Terezo
Jes. (Lucindo eliras dekstren.)
Alberto
Kaj en la ĝardeno la cikadoj kantas… Kia senkoreco! (Sidiĝas.)
Sceno kvina
Terezo, Alberto kaj la Profesoro
La Profesoro
(eniras kun pakaĵo de libroj, salutante per multe da salamalekoj. Li estas treege miopa kaj senatenta)
Sinjorino… Sinjoroj. (Rekoninte Alberton.) Ho! Ĝi estas la knabo! Kiel vi kreskis! Tiel ne atendite vi ŝajnis al mi lia moŝto komandora! (Viŝante sian vizaĝon.) Kia varmo! Je noktomezo la termometro montris 25° sub la ombro.
Alberto
Mirinde estus, se, je tia horo, ĝi montrus ion sub la suno.
La Profesoro
Est modus in rebus … Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
Terezo (mallaŭte al Alberto)
Ĉu vi jam komencas?
La Profesoro
Mi pasis hieraŭ je la deka nokte tie ĉi… Via Moŝto estis ĉe la fenestro.
Terezo
Hieraŭ! dum tia pluvo, profesoro…!?
La Profesoro
Ĉu hieraŭ ne estis merkredo?
Terezo
Jes.
La Profesoro
Estis lunlume.
Alberto
Hieraŭ pluvegis.
La Profesoro
Do, tio okazis la merkredon de la pasinta semajno… (Ordante la librojn sur la tablo.) Sinjoro Komandoro ĉiam sanega?
Terezo
Feliĉe.
La Profesoro
Mi legis en ia ĵurnalo, ke li estas elektita prezidanto de ia kompanio… mi ne memoras de kia.
Terezo
De asekuroj.
La Profesoro
Ŝajnas, ke jes… Kaj nun! Kun tia kompanio Via Moŝto ne vivos tiel sola… Kiam la kompanio estas bona ĝi signifas riĉaĵon.
Terezo
Tiu kompanio estas en bonega situacio.
La Profesoro
Mi ĉiam diras al la knaboj, ke ili evitu la malbonajn kompaniojn. Estas iu Aŭgusto, kiu loĝas tie ĉi najbare… Ho, Sinjorino! Li estis mia lernanto… Li estas ŝtonego! Li neniam forlasis la substantivon, kaj por formi la multenombron… Kia batalo! Mi al li diradis: oni formas la multenombron per la aldono de "s"… ekzemple… Nenio! Silento! Ŝtonego, mia Sinjorino! Estas vere, ke la patro ankaŭ estas nomata S-ro Ŝtonego.
Alberto
Ne, profesoro, li estas S-ro Pipro.
La Profesoro
Kiel, Pipro? Ha, jes… vi estas prava – li estas Pipro, Ŝtonego estas la alia, mia domluiganto. Li ankaŭ estas malmola, tre malmola. (Ŝanĝas la okulvitrojn verdajn je aliaj malklaraj.)
Alberto (al si mem)
Okulvitroj ŝanĝitaj. Mi forkuris de Camões, sed mi ne min forsavas de la verboj neregulaj.
La Profesoro
Bone. Ni laboru.
Alberto
Mi iras por preni miajn librojn. (Eliras dekstren.)
Sceno sesa
Terezo kaj la Profesoro
Terezo
Nu, profesoro! Ĉu vi opinias la knabojn preparitaj por la ekzamenoj?
La Profesoro
Certe, Sinjorino. Pri la angla lingvo ŝajnas al mi, ke ili estas iomete malprofundaj, ili ankoraŭ konfuziĝas. Ili sin prezentas tro memfide, kaj kiam mi pensas, ke ili tradukas Macauley aŭ Walter Scott, ili tradukas Chateaubriand. La pli maljuna precipe…! Inteligenta, tre inteligenta, sed ruza kiel neniu! Ĉar mi ne vidpovas bone, li trompas min, kaj mokas min. Mi demandas, ekzemple: Kiel oni diras ĉevalo en la angla lingvo? Kaj li tuje respondas: Cheval! Terpomo? Li: Pomme de terre . Kaj mi konsentas… Manko de vidpovo. Kiam tio okazas, la alia ĉiam atentigas min. Nun mi kunportas okulvitrojn pli fortajn kaj en granda kvanto. Mi havas ilin por ĉiuj lingvoj kaj sciencoj. (Elprenas el la poŝo aron da okulvitroj.) Por la matematiko… Bonvolu Via Moŝto vidi la dikon de tiuj lensoj.
Terezo
Vere, ili estas tre dikaj.
La Profesoro
Kaj tre delikataj, senmiksa kristalo. Ili kostis al mi tre multe. Kun tiuj ili ne trompos min.
Terezo
Kaj Edmundo?
La Profesoro
La pli juna?
Terezo
Jes.
La Profesoro
Perlo! Kaj tre inteligenta! La pli maljuna estas aglo, li flugos tre alten, Sinjorino… sed li volas nur ludi. Li estas el tiuj, kiuj maljuniĝas ludante la blindkaŝon.
Terezo
Tia estonteco ne plaĉas al mi.
La Profesoro
Sed li estas gaja.
Terezo
Kaj pri la portugala lingvo? Ĉu ili progresas kontentige?
La Profesoro
Pri la portugala lingvo mi ne estas tre postulema, ĝi estas hejma lingvo, oni ne atentas pri ĝi. Por la fremdaj mi aplikas mian tutan atenton. Hejme oni sin kondutas senceremonie: vestaĵeto el kotono, eĉ kun unu aŭ alia flikaĵo. Por iri en la societon oni postulas la plej bonajn vestojn, ĉu ne vere? Unu solecismo, de tempo al tempo, en la portugala lingvo, eĉ estas spritaĵo… Kaj kie staras tiu, kiu ĝin ne diras, sinjorino?
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Ama Stelaro»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ama Stelaro» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Ama Stelaro» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.