Platono - La respubliko
Здесь есть возможность читать онлайн «Platono - La respubliko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Античная литература, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La respubliko
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La respubliko: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La respubliko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La respubliko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La respubliko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“Certe,” li respondis.
“Se, do, ni trovos ion ekzistantan kies malbonaj spertoj povas damaĝi sed ne plene detrui ĝin, ni devos konkludi ke laŭ sia naturo ĝi ne povas perei.”
“Estas verŝajne,” li diris.
“Ĉu, do,” mi demandis, “ekzistas io kapabla damaĝi la psikon?”
“Jes ja,” li respondis. “Ni ĵus diskutis precize tion. Malmoraleco, malmoderemo, malkuraĝo, senscio…”
“Sed ĉu iu el tiuj kapablas plene detrui ĝin? Komprenu ke ni devas eviti la supozon ke kiam oni ektrovas ke iu estas malmorala aŭ senscia, lia psiko estas difektita kaj pereas pro la malmoraleco. Konsideru: Malsano de korpo difektas kaj fine pereigas ĝin, tiel ke ĝi ne plu estas korpo. Ni ja ĵus diris ke ĉion povas trafi propra, natura malbono kiu atakas kaj detruas ĝin, tiel ke ĝi ne plu ekzistas—ĉu ne?”
“Vi pravas.”
“Nun ekzamenu la psikon sammaniere. Ĉu kiam malmoraleco kaj la aliaj malbonecoj firme restas en ies psiko, ili detruas kaj estingas ĝin? Ĉu ili mortigas ĝin kaj apartigas ĝin de la korpo?”
“Tute ne,” li respondis.
“Sed estus kontraŭlogike supozi ke kion io alia spertas detruas la psikon, sed nenio spertata de la psiko mem.”
“Jes, estus kontraŭlogike.”
“Pripensu, Glaŭkono,” mi diris. “Ni ne kredas ke malboneco de manĝaĵoj detruas la korpon, nek ilia malfreŝeco aŭ putriĝo aŭ io alia rilatanta al la manĝaĵoj. Manĝaĵoj havas sian naturon kaj la korpo havas naturon propran al si. La malboneco de manĝaĵoj estas tute diferenca de malsano de la korpo. Do ni neniam povas akuzi la manĝ- aĵon ke ĝi detruas la korpon. Ni povas diri nur ke malboneco de manĝaĵoj kreas kondiĉon favoran por ke la korpo fariĝu malsana.”
“Vi tute pravas,” li diris.
“Laŭ la sama logiko,” mi diris, “difekto de la korpo ne povas krei difekton de la psiko. Oni ne povas aserti ke psiko pereus pro difekto de io alia kaj ne propra difekto. Al ĉio apartenas nur propra difekto.”
“Tio estas logika,” li diris.
“Do ni devos aŭ diri ke la logiko estas erara, aŭ ke kvankam la korpo suferus febron aŭ alian malsanon, eĉ se ĝi estus mortigita, aŭ iu distranĉus la tutan korpon en pecetojn, la psiko ne pereus—tio ne estus ebla krom se iu povos pruvi ke pro suferoj spertataj de la korpo la psiko fariĝas pli malmorala kaj malpia. Ni ne povas permesi la aserton ke la psiko aŭ io alia pereas pro difektiĝo de io alia kaj ne pro propra difekto.”
“Sed,” li diris, “neniu povus pruvi ke morto pli malmoraligas la psikon.”
“Tamen,” mi daŭrigis, “ni supozu ke iu atakus la logikon kaj dirus ke morto ja plimalbonigas kaj malmoraligas, ĉar li rifuzas akcepti ke psikoj estas senmortaj. Tiukaze, ni dirus ke se li estas prava, malmoraleco mem estas mortiga, ĝuste kiel korpa malsano kaj ĝi pro sia naturo pereigas kiam oni infektiĝis per ĝi. La plej malmoralaj pereas rapide kaj malpli malmoralaj pereas nerapide. Ne estas kiel nun kiam pro verdikto de aliaj personoj maljustuloj estas ekzekutataj.”
“Je Zeŭso!” li diris. “Malmoraleco ŝajnas ne esti vere terura, se ĝi mortigas sian propran praktikanton—ĉar ĝi nuligas suferojn—sed mi kredas ke estas tute male: Ĝi laŭeble mortigas aliajn personojn. Ĝi vigligas sian posedanton, plene vekas lin, neniel ĝi mortigas lin.”
“Vi bone parolas,” mi diris. “Se la propraj fieco kaj malbono ne kapablas mortigi kaj pereigi psikon, des malpli povus difekto propra al io alia pereigi la psikon, aŭ ion alian ol sin mem.”
“Tio ja ne estus verŝajna.”
“Se ĝi ne povas esti detruita aŭ de propra misago aŭ de alies misago klare ĝi devas esti eterna kaj konsekvence senmorta.”
“Devas esti.”
“Do ni lasu la argumenton tia,” mi diris. “Kaj se estas tiel, vi devas konkludi ke eterne ekzistas la samaj psikoj. Ili ja ne povus malplimultiĝi, ĉar nenio detruas ilin. Kaj ili ne povus plimultiĝi, ĉar se ekekzistus pli da senmortuloj, ili devus estiĝi el mortaĵoj kaj la rezulto estus ke ĉio estus senmorta.”
“Vi pravas.”
“Sed,” mi diris, “ni ne povas kredi tion—la argumento ne permesas. Kaj ni ne povas akcepti ke laŭ sia plej vera naturo, la psiko estas multspeca kaj variema kaj plena de sinkontraŭaĵoj.”
“Kial vi diras tion?” li demandis.
“Ne estas facile,” mi diris, “esti eterna kvankam konsistante el kunmetaĵo de multaj partoj kaj efektive ne tre bona kunmetaĵo— tamen, la psiko montriĝis esti tia.” [129] Longa diskuto pri tio troviĝis ĉe 435-441 kaj resumo ĉe 603.
“Ja ne estus facile,” li diris.
“Nia ĵusa argumento, kaj multaj aliaj, pruvas nekontesteble ke la psiko devas esti senmorta. Sed por scii kia ĝi vere estas, anstataŭ kia ni vidas ĝin nun, necesas vidi ĝin kiam ĝi ne estas sub la influo de la korpo kaj aliaj malbonoj. Ni devas vidi ĝin puran, kio eblas per logika argumentado. Vi trovos ĝin multe pli bela kaj vi ankaŭ vidos pli klare moralecon kaj malmoralecon kaj ĉion kion ni ĵus diskutis. Ni ja prave parolis pri kia estas la psiko laŭ ĝia nuna aspekto. Sed ni rigardas ĝin kiel personoj rigardantaj la enmaran Glaŭkon [130] Ekzistis pluraj Glaŭkoj en la greka mitologio. Ĉi tiu estis patrona dio de maristoj.
. Estas malfacile vidi lian praformon ĉar la originalaj partoj de lia korpo estis disrompitaj, disigitaj kaj damaĝitaj de la maro kaj alligiĝis al li ŝeloj kaj marherboj kaj rokoj. Rezulte, li pli similis monstron ol sian veran naturon. Ĝuste tiel la psiko aspektas al ni, rezulte de sennombraj malbonoj. Tial, Glaŭkono, necesas rigardi ĝin kia ĝi estas aliloke…”
“Kie?”
“En sia naturo mem. Rigardu ĝian amon al saĝeco. Rigardu al kio ĝi kroĉiĝas kaj kiujn ĝi akompanas pro tio ke ĝi estas parenco de dieco kaj senmorteco kaj eterneco. Rigardu kia ĝi estus, se ĝi dediĉus sin al senrezerva obeo al sia natura impulso, se ĝi estus levita el la maro en kiu ĝi nun restas, se oni purigus ĝin de la rokoj kaj ŝeloj—Ilii kovras ĝin ĉar ĝi festenas nun per teraĵoj. Multaj sovaĝaj teraĵoj kaj ŝtonaĵoj alligiĝis al ĝi, ĉar oni supozas ke ili feliĉigas ĝin. Necesas vidi ĝian veran naturon, ĉu ĝi estas plurforma, ĉu nur unuforma, ĉu kia ajn. Sed mi kredas ke nun ni jam sufiĉe ekzamenis ĝiajn sperton kaj formon en la homa vivo.”
“Nepre jes,” li diris.
“Nu,” mi diris, “mi kredas ke ni finis la argumenton kaj ni ne laŭdis la premiojn aŭ honorojn kiujn alportas moraleco—kiel pretendis Hesiodo kaj Homero laŭ vi. Ni trovis ke moraleco kaj virto estas plej bonaj por la psiko. Morala agado estas farenda, negrave ĉu aŭ ne oni posedas la ringon de Gigeso kaj eĉ ankaŭ la ĉapon de nevidebleco.”
“Vi plene pravas,” li diris.
“Nu, Glaŭkono,” mi diris, “nun oni ne rajtos riproĉi nin kiam ni krome diskutos la premiojn kiujn kaj homoj kaj Dioj provizas al la psiko pro moraleco kaj aliaj virtoj, ne nur dum oni vivas sed ankaŭ kiam oni mortis.”
“Vi pravas, neniu riproĉo estus farebla.”
“Do ĉu vi nuligos la specialan cirkonstancon kiun ni akceptis por la argumento?”
“Kiun?”
“Mi akceptis vian postulon ke oni kredu ke la morala persono estas malmorala kaj ke la malmorala persono estas morala. Vi volis tion, eĉ se efektive ne estus eble tiel trompi Diojn kaj homojn, por ke nia argumento povu distingi inter moraleco kaj malmoraleco sen eksteraj influoj. Ĉu vi memoras?”
“Mi mensogus se mi dirus ke ne.”
“Nu, nun ni sukcesis fari la distingon,” mi diris, “do mi petas ke vi redonu al moraleco honoron inter Dioj kaj homoj. Kaj mi volas ke ni konsentu ke moraleco estu rekonata kaj ke ĝi rericevu la premiojn kiujn oni donas al personoj kiuj estas agnoskataj kiel moralaj. Ĉar montriĝis ke moraleco donas profiton pro sia realeco kaj ĝi ne trompas tiujn kiuj akceptas ĝin.”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La respubliko»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La respubliko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La respubliko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.