• Пожаловаться

Platono: La respubliko

Здесь есть возможность читать онлайн «Platono: La respubliko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Античная литература / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Platono La respubliko

La respubliko: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La respubliko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La respubliko (πολιτεια) de Platono tradukita el la greka de Donald Broadribb

Platono: другие книги автора


Кто написал La respubliko? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La respubliko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La respubliko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Antaŭparolo de la Tradukinto

Vi tenas en la mano unu el la plej influaj libroj en la tuta historio de la literaturo. Malgraŭ ĝia aĝo, vi trovos ĝin tiel freŝtema ke foje vi neeviteble ekdubos ĉu eble ĝin verkis modernulo. La Respubliko (greke: πολιτεια) estas unu el la ĉefverkoj de Platono kiu, siavice, estis la ĉeffondinto de la filozofia literaturo. Platono vivis 427-347 a.K. kaj li hejmis en Ateno. Dum Platono ankoraŭ estis juna, lia patro mortis kaj amiko de la familio, Sokrato (ĉ. 469-399 a.K.), fariĝis kvazaŭpatro por li. Kvankam la patrino de Platono reedziniĝis, la intima patro-fila rilato inter Sokrato kaj Platono daŭris ĝis la ekzekuto de Sokrato kiam Platono estis 28-jara. Sokrato estas iom mistera persono. Li ellaboris filozofian sistemon kiun li instruis al ĉiuj kiuj volis lerni. Ni ne scias ĉu li postulis pagon, sed en siaj verkoj Platono ofte mencias ke Sokrato estis tre malriĉa. Pri Sokrato ni scias ke li estis bone edukita kaj amiko de la ĉefintelektuloj de sia epoko, sed lia “hereza” instruado akiris por li multajn malamikojn, tiel ke kiam 70-jara, li estis ekzekutita pro “koruptado de junuloj, neglekto de la dioj adorataj de la civito, kaj malortodoksa religia instruado.” Ŝajne li neniam skribis siajn instruojn, sed nur instruis perbuŝe. Krom la portreto kiun ni povas kunmeti pere de informoj de Platono en siaj verkoj, restas por ni satira dramo de Aristofano, La Nuboj, verkita kiam Sokrato estis ĉ. 47- jaraĝa. Kiel amoplenaj kaj respektoplenaj estas la verkoj de Platono pri Sokrato, tiel amara kaj moka estas la dramo de Aristofano. Tiu malestimo estis dudirekta. Laŭ Platono, Sokrato trovis malmulton bonan por diri pri la dramistoj de tiu epoko kaj pri tio estas longaj diskutoj en ĉi tiu libro.

La du pliaĝaj fratoj de Platono, Glaŭkono kaj Adejmanto, estis studentoj de Sokrato, kaj Platono ofte mencias ilin kiel partoprenantojn en diskutoj kun Sokrato. Interesas ke Platono preskaŭ neniam mencias sin mem kiel diskutanton kun Sokrato, sed li dediĉis sian tutan karieron al la konservado de ties instruoj. Ni eĉ ne scias ĉu lia persona nomo efektive estis Platono aŭ ĉu ĝi originis kiel intima ŝercnomo (ĝi signifas “larĝa,” eble mallongigo de “larĝ- ŝultrulo” aŭ, iuj sugestas, “larĝ-nazulo!”). Sed ni ja scias ke li estis filo de tre honorinda Atenano nomata Aristono. Proksimume jardekon post la morto de Sokrato, Platono fondis sian Akademion, lernejon kiu poste fariĝis pra-universitato en kiu studis i.a. Aristotelo. La Akademio daŭris preskaŭ mil jarojn, sed estis abolita de la Romia Imperiestro Justiniano en la jaro 529 p.K., pro sia “pagana” instruado. Ni ne scias ĝuste kiam La Respubliko estis verkita sed verŝajne ne longe post la fondiĝo de la Akademio. Ĝi estas, do, unu el la “fruaj” verkoj de Platono kaj ankaŭ preskaŭ lia plej longa. Ĝin rivalas nur lia verko La Leĝoj (greke νοµοι), proksimume 30 paĝojn pli longa. Rivala ankaŭ alimaniere estas La Leĝoj , ĉar ĝi estas unu el liaj lastaj verkoj, ŝajne ankoraŭ ne kompletigita antaŭ ol li mortis kaj ĝi pritraktas ĝenerale la samajn temojn kiel La Respubliko kvankam el la perspektivo de 80-jarulo. Krome ĝi estas ankaŭ unu el la tre malmultaj verkoj de Platono en kiuj ne rolas Sokrato. Tial estas valore kompari la du ĉefverkojn, por vidi la evoluon de la pensado de Platono post prok-simume kvardek jaroj da instruado.

Ĝis nun etnalingvaj tradukoj, eĉ modernaj, malofte senambigue prezentas kelkajn el la temoj pritraktataj de Platono en ĉi tiu libro, precipe la seksajn (homoseksualajn kiel ankaŭ heteroseksualajn). Malpli intence, mi kredas, fuĝis de ilia atento la ŝercemo kaj ironiemo de Platono kaj liaj multaj vortludoj kiuj estas malfacile transigeblaj el la greka en alian lingvon. Mi provis konservi ĉiujn ĉi punktojn en mia traduko, ofte kun piednoto por ekspliki la bazon de vortludo kiu aliel ne estus komprenata de la legantoj.

Kvankam kaj psikologia teorio kaj religiaj kredoj formas fundamenton por la diskutado en ĉi tiu libro, ne eblas konstrui el la diskutoj psikologian aŭ religian sistemon. Ni povas ĝenerale diri ke niaj kutimaj distingoj inter “animo, spirito, menso,” kc. mankas en la verkoj de Platono. Unu el la plej ofte uzataj vortoj de Platono estas la greka vorto ψυχη “psyĥe” (prononcu la y kiel ü en la germana lingvo, aŭ la ordinara franca u) kiun li uzas por signifi tiun “parton” de la homo kiu ne estas fizika/korpa. Kvankam tiu greka termino estis kutime tradukata “animo” en malnovaj eldonoj de la verkoj de Platono, mi laŭeble evitas tiun tradukon, pro la speciala postplatona senco donita al ĝi de niaj familiaraj religioj. Sekvante la nun ĝenerale akceptatan kutimon, plejparte mi tradukis ĝin per “menso” kiam estas evidente ke tiu estas la intencita signifo. Sed kelkfoje mi tradukis ĝin per “psiko” kies pli larĝa signifo (“la psikologia esenco de persono”) pli klare trafas la intencitan sencon. Grandparte mi faris tion surbaze de diskutoj en aliaj verkoj de Platono, en kiuj li pli detale klarigas siajn psikologiajn kaj religiajn konceptojn. Kiam fojfoje li aludas al koncepto kiu respondas al la modernaj signifoj de la vorto “animo” mi ne hezitas uzi ĉi tiun vorton.

Kompreneble, tio ne signifas ke Platono ne diskutas ĉi tie pri religio. Tute male, la libro estas plenplena de diskutoj pri religio. Ĉefe li kritikas kredojn bazitajn sur la verkoj de Homero (kiujn oni opiniis sanktaj skriboj) kaj de la tragedi-dramistoj, sed ankaŭ de la t.n. “misteroj”. Escepto estas la lastaj paĝoj de ĉi tiu libro, en kiu estas prezentata instruo pri metempsikozo, temo fundamenta en pluraj aliaj liaj verkoj.

En la jaro 1578 p.K. Henri Estienne (kiu estas plej konata per latinigita formo de sia nomo, Stephanus), grava presisto kiu unuafoje presis multajn el la klasikaj grekaj verkoj, eldonis sian presitan grekan tekston de la verkoj de Platono. De tiam, establiĝis la kutimo referenci la enhavon de la platonaj verkoj per la paĝnombroj en la eldono de Stephanus kaj kutime ĉiu paĝo estas dividita en kvin preskaŭ egalajn partojn kiujn oni indikas per la literoj a-e. Ĉar preskaŭ ĉiuj mencioj pri Platono, citoj el liaj verkoj kaj indeksoj de liaj verkoj uzas la Stephanus-paĝnumeradon, mi daŭrigas la kutimon en la ekstera marĝeno de ĉiu paĝo indiki la lokon kie komenciĝas ĉiu Stephanus-paĝo per ĝia tradicia numero. Do, ekzemple, 541 apud la marĝeno signifas “ĉi tie komenciĝas paĝo 541 en la eldono de Stephanus.” Kompreneble la pozicio de tiuj numeroj devas esti nur proksimuma, ĉar la pozicio de vortoj kaj frazoj en la esperanta traduko neeviteble iom malsimilas al tiu en la greka teksto. La piednotoj de ĉi tiu traduko ĉiam uzas tiun numeradon por referencoj. Ekzemple, piednoto referencanta al “St. 341a-342c” signifas ke la leganto povas trovi la aluditan tekston de la komenco de 341 ĝis proksimume la mezo de 342 en la eldono de Stephanus. Do se vi volas trovi la paĝon de la traduko sur kiu aperas iu specifa teksto de Platono, kaj vi konas ĝian Stephanus-numeron, vi povas facile kaj rapide trovi ĝin rigardante la enmarĝenajn Stephanus-paĝnumerojn. Unu valoro de ĉi tiu sistemo estas ke vi povas uzi indekson de iu ajn nacilingva eldono de La Respubliko kaj trovi la rilatan tekston en la esperanta eldono, ĉar ĉiuj eldonoj de Platono indikas la Stephanus-numerojn. Kompreneble mi ne tradukis el la greklingva eldono de 1578, sed el la definitiva greka teksto editorita de J. Burnet kaj eldonita de la Presejo de la Universitato de Oksfordo.

Transskribo de propraj nomoj estas ankoraŭ malfacila problemo. Multaj el la propraj nomoj en ĉi tiu verko troviĝas en Plena Ilustrita Vortaro kaj ŝajnis saĝe konservi ĝian literumadon de tiuj nomoj, eĉ kvankam ili ne plene kongruas inter si nek kun la greka originalo. Sed la plejmultaj nomoj ne troviĝas en tiu leksikono kaj mi devis uzi propran sistemon de transliterumado el la greka alfabeto en la espe- rantan. Pro la ĉiam kreskanta tendenco de nacilingvaj tradukistoj uzi transliterumadon kiel eble plej fidelan al la greka teksto (ĝis antaŭ nelonge oni kutimis uzi la latinajn transskribojn!), mi transskribas proprajn nomojn laŭ la greka literumado—escepto estas nur la jam menciitaj

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La respubliko»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La respubliko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Donald Westlake: Why Me?
Why Me?
Donald Westlake
Donald Hamilton: The Removers
The Removers
Donald Hamilton
Donald Hamilton: The Ambushers
The Ambushers
Donald Hamilton
Donald Hamilton: The Poisoners
The Poisoners
Donald Hamilton
Donald Kingsbury: The Man-Kzin Wars 06
The Man-Kzin Wars 06
Donald Kingsbury
Отзывы о книге «La respubliko»

Обсуждение, отзывы о книге «La respubliko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.