Platono - La respubliko

Здесь есть возможность читать онлайн «Platono - La respubliko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Античная литература, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La respubliko: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La respubliko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La respubliko (πολιτεια) de Platono tradukita el la greka de Donald Broadribb

La respubliko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La respubliko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Je Zeŭso!” li diris. “Mi ne plu scias kion mi diris. Sed mia opinio estas, malgraŭe, ke moraleco signifas helpi amikojn kaj malhelpi malamikojn.”

“Ĉu vi diras ke amikoj estas personoj kiuj nur ŝajnas esti helpaj, aŭ personoj kiuj efektive estas helpaj eĉ kvankam ne ŝajnas tiel? Kaj simile pri malamikoj?”

“Probable,” li diris, “oni amas personojn kiujn oni kredas helpaj kaj oni malamas la malbonajn.”

“Sed ĉu oni ne povas erari pri tio kaj kredi ke multaj personoj estas helpaj kvankam efektive ili ne estas tiaj? Kaj inverse pri multaj aliaj?”

“Oni ja povas erari.”

“Do kiam ili eraras, laŭ ili bonuloj efektive estas malamikoj kaj malbonuloj estas amikoj?”

“Jes.”

“Tamen, ĉu estas morale ke ili helpas malbonulojn kaj malhelpas bonulojn?”

“Ŝajnas tiel.”

“Eĉ kvankam bonaj personoj estas moralaj kaj ne agas kontraŭmorale?”

“Tio estas vera.”

“Sekve, laŭ via argumento, estas morale fari malbonon al personoj kiuj faris tute nenion kontraŭmoralan.”

“Ne povas esti, Sokrato,” li diris. “Tia konkludo estas evidente erara.”

“Sed estas morale,” mi diris, “fari malbonon al malmoralaj personoj kaj helpi la moralajn. Ĉu estas tiel?”

“Tio ŝajnas pli ĝusta.”

“Sed Polemarĥo, multaj homoj erare taksas personojn. La konsekvenco estas ke ili kredas agi morale kiam ili faras malbonon al siaj amikoj, pro missupozo ke temas pri malbonuloj. Kaj ili helpas siajn malamikojn, pro missupozo ke ili estas bonuloj. Konsekvence, ni diras la inverson de kion ni atribuis al Simonido.”

“Tio estas la konsekvenco,” li diris. “Sed ni konsideru, ĉu eble ni misnomis la ‘amikon’ kaj la ‘malamikon’.”

“Kiel, Polemarĥo?”

“Ni diris ke amiko estas persono kiu ‘ŝajnas’ esti helpa.”

“Do kian ŝanĝon ni faru nun?” mi demandis.

“Amiko estas persono kiu ne nur ŝajnas, sed efektive estas helpa. Persono kiu nur ‘ŝajnas’ esti helpa sed efektive ne estas helpa ne estas amiko. Simile pri malamiko.”

“Do laŭ ĉi tiu argumento, amiko estas bona persono kaj malamiko estas malbona persono?”

“Jes.”

“Do vi volas ke ni persistu pri tio kion ni unue diris pri moraleco: Ke estas morale fari bonon al amiko kaj malbonon al malamiko. Sed nun ni devas aldoni ke estas morale fari bonon al amiko kiu estas bona kaj fari malbonon al malbona malamiko, ĉu estas tiel?”

“Certe,” li respondis. “Tio ŝajnas al mi esti bone esprimita.”

“Sed,” mi diris, “ĉu morala persono faras malbonon al iu ajn homo?”

“Certe,” li respondis. “Oni devas fari malbonon al malbonuloj kaj malamikoj.”

“Se oni faras malbonon al ĉevaloj, ĉu ili fariĝas pli bonaj aŭ malbonaj?”

“Pli malbonaj.”

“Ĉu ili fariĝas pli malbonaj hundoj aŭ pli malbonaj ĉevaloj?”

“Pli malbonaj ĉevaloj.”

“Se oni faras malbonon al hundoj, ilia hunda karaktero suferas, ne ilia ĉevala karaktero.”

“Kompreneble.”

“Nu, mia karulo, ĉu ni erare konkludus, se ni dirus ke kiam oni faras malbonon al homoj, ilia humaneco suferas?”

“Ni ne erarus.”

“Sed moraleco estas humana kvalito.”

“Nepre jes.”

“Do, amiko, se oni faras malbonon al homoj, ili neeviteble perdas humanecon kaj oni agas malmorale.”

“Mi supozas ke jes.”

“Nu, ĉu muzikisto povas uzi sian muzikan talenton por fari senmuzikulojn?”

“Tio ne estas ebla.”

“Nek ĉevalisto trejnas personojn celantajn nebone prizorgi ĉevalojn?”

“Ne.”

“Sed ĉu morala persono povas uzi sian moralecon por fari malmoralajn homojn? Kaj ĝenerale, ĉu bonuloj povas uzi sian karakteron por malbonigi homojn?”

“Tio tute ne estas ebla.”

“Tute same kiel varmeco ne malvarmigas.”

“Jes.”

“Nek sekeco malsekigas.”

“Certe.”

“Nek boneco faras malbonon.”

“Ŝajnas tiel.”

“Kaj ĉu morala persono estas bona?”

“Bona? Certe.”

“Do morala persono tute ne celas fari malbonon, Polemarĥo, nek al amiko, nek al iu alia persono. Tion faras nur malmorala persono.”

“Mi opinias ke vi plene pravas, Sokrato,” li diris.

“Do, se iu diris ke moraleco signifas redoni al ĉiu persono tion kio estas taŭga, sed intencis diri per tio ke estas taŭge ke morala persono faru malbonon al siaj malamikoj kaj helpon al siaj amikoj, nu, tiu persono ne estis saĝa, ĉar li ne diris la veron. Al ni estas klare ke neniam estas morale fari malbonon al homo.”

“Mi akordas,” li diris.

“Do,” mi diris, “ni kune, vi kaj mi, kontraŭos se iu diros ke Simonido aŭ Biaso aŭ Pitako [5] Biaso estis unu el la “Sep Saĝuloj de Grekio”, en la 7a jarcento a.K. Li estis politikisto, de kiu plu konataj estas kelkaj aforismoj. Pitako (ĉ. 650-570 a.K.) ankaŭ estis politikisto kaj dum dek jaroj diktatoro de Mitileno. aŭ iu alia saĝa, benita homo deklaris tion.”

“Mi pretas subteni vin pri tio,” li respondis.

“Ĉu vi scias,” mi demandis, “kiu, laŭ mia opinio, originigis tiun koncepton ke estas morale helpi amikojn kaj fari malbonon al malamikoj?”

“Kiu?”

“Mi kredas ke Periandro aŭ Perdiko aŭ Kserkso aŭ Ismeniaso el Tebo aŭ iu alia riĉulo kiu opiniis sin grava.” [6] Dum c. 627-586 a.K. Periandro estis Tirano de Korinto, renoma kiel kruela despoto. Perdiko estis reĝo de Macenonio, ĉ. 450-413 a.K. Kserkso estis imperiestro de la Persia kaj Babilonia Imperioj, de 486 a.K. ĝis 465 a.K. kiam li estis murdita. Ismeniaso el Tebo laŭtracidie estis subaĉetita de la persoj.

“Vi plene pravas,” li diris.

“Bone,” mi diris. “Tio ne montriĝis esti moraleco aŭ morala. Kion alian oni povas diri pri la temo?”

Trasimaĥo plurfoje provis interrompi dum ni parolis, sed la ĉirkaŭsidantoj retenis lin, ĉar ili volis aŭskulti la diskuton. Sed nun kiam ni paŭzis kaj mi demandis tion, li ne plu silentis. Li pretigis sin kiel sovaĝa besto kaj atakis nin kvazaŭ por disŝiri nin.

Mi kaj Polemarĥo panikiĝis. Li kriegis interrompante: “Kian absurdaĵon vi ĵus paroladis, Sokrato! Kial vi tiel stulte interŝercadas? Se vi vere volas scii kio estas morala, ne nur faru demandojn, nek fieru refutante kion ajn oni respondas al vi. Vi scias ke estas pli facile demandi ol respondi. Vi mem respondu kaj diru kio, laŭ vi, estas morala? Kaj ne diru al mi ke ĝi estas kio taŭgas, aŭ kio profitigas aŭ donas avantaĝon, aŭ estas supera. Parolu al mi saĝe kaj zorge, ĉar mi ne akceptos ke vi diru tiajn sensencaĵojn.”

Mi teruriĝis kiam mi aŭdis tion. Kaj kiam mi rigardis lin, mi timis. Mi kredas ke se mi ne estus jam rigardinta lin antaŭ ol li rigardis min?mi sendube fariĝus muta. Sed verdire mi jam rimarkis lin kiam la ?diskuto komencis kolerigi lin, do mi estis preta respondi al li. Mi diris iom treme: “Trasimaĥo, ne estu malmilda al mi. Se mi kaj mia amiko iel eraris dum nia ekzamenado de la argumento, vi bone scias ke ni ne intencis erari. Certe vi ne supozas ke se ni serĉus oron, ni konscie subfosus unu la alian dum la serĉado, por neebligi ke ni trovu ĝin. Nek ke kiam ni serĉas moralecon, kiu estas multe pli valora ol oro, ni senkomprene jesus unu al la alia, anstataŭ plej strebi trovi ĝin. Vi eble pensas tion, amiko, sed mi opinias ke ni ne povas agi tiel. Vi, la lertuloj, devus kompati nin, prefere ol riproĉi nin.” Aŭdinte tion, li sardone ridis kaj diris: “Je Heraklo, jen la bone konata sokrata ironio. Mi jam antaŭavertis ke vi rifuzos respondi, ke vi tute simple ironios prefere ol respondi, se oni faros demandon al vi.”

“Sed vi ja estas saĝa, Trasimaĥo,” mi diris. “Vi tute bone scias ke se oni demandus kiom estas dekdu, sed samtempe postulus: ‘Kaj, estimata sinjoro, tute ne diru al mi ke dekdu estas duoble ses, aŭ trioble kvar, aŭ sesoble du, nek kvaroble tri, ĉar mi rifuzos akcepti tian respondon de vi’—mi opinias ke eĉ vi klare scias ke neniu povus respondi al la demandinto. Sed se li dirus al vi: ‘Trasimaĥo kion vi volas? Ke mi tute ne rajtu fari unu el tiuj respondoj? Admirinda sinjoro, eĉ se unu el tiuj respondoj estas ĝusta, ĉu mi devas mensogi? Ĉu tion vi volas?’ Kion vi dirus pri tio al li?”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La respubliko»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La respubliko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Andrei Platonov
Vladimir Mikhanovski - Le secret de Pluton
Vladimir Mikhanovski
Platon Platon - Der Staat
Platon Platon
Platon Platon - Apologie des Sokrates
Platon Platon
Platon Platon - Gorgias
Platon Platon
Platon Platon - Kritias
Platon Platon
Platon Platon - Phaidon
Platon Platon
Andrei Platonovich Platonov - La zanja
Andrei Platonovich Platonov
Отзывы о книге «La respubliko»

Обсуждение, отзывы о книге «La respubliko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x