Platono - La respubliko
Здесь есть возможность читать онлайн «Platono - La respubliko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Античная литература, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La respubliko
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La respubliko: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La respubliko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La respubliko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La respubliko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“La unua, plej ekstera turnilo havis la plej larĝan, rondan randon; post ĝi, la plej larĝan randon havis la sesa turnilo; post tiu, la plej larĝan randon havis la kvara turnilo; post tiu, plej larĝa estis la rando de la oka turnilo; post tiu, la sepa; post tiu, la kvina; post tiu, la tria; kaj la plej mallarĝan randon la dua. La plej larĝa rando estis plurkolora, tiu de la sepa estis plej brila, la oka ricevis sian koloron de la brilado de la sepa, la dua estis simila al la kvina, ili estis pli flavaj, la tria estis plej blanka, la kvara estis iom ruĝa kaj la sepa estis iom malpli blanka ol la tria. [136] La ok randoj do estis la orbitoj laŭorde de (1) la steloj, (2) Saturno, (3) Jupitero, (4) Marso, (5) Merkuro, (6) Venuso, (7) la suno kaj (8) la luno.
“La tuta grupo turniĝadis, sed la sep internaj ankaŭ turniĝadis malrapide laŭ kontraŭa direkto. Plej rapide turniĝadis la oka, post ĝi la sepa, sesa kaj kvina kiuj samrapide turniĝadis. Post ili, plej rapida estis la kvara kies direkto aspektis kvazaŭ kontraŭa. Post tiu sekvis la tria kaj plej malrapida estis la dua. La tuto turniĝadis sur la genuoj de Neceso. Sur ĉiu el la randoj staris sireno, [137] Mitologia kantanta virino (pli larĝasence ol indikas PIV ).
kiun la rando ĉirkaŭen kunportis. Ĉiu sireno sonigis unu noton kaj la notoj kune konsistigis oktavon. Tri aliaj sidis ĉirkaŭe sur tronoj je egalaj distancoj inter si. Ili estis la Destinoj, la filinoj de Neceso kun girlandoj ĉirkaŭ la kapoj kaj portantaj blankajn robojn. Ili estis la Disdonantino de Lotoj, kun la ŝpinistino kaj Neevitebleco. Ili kantadis laŭ la melodio de la sirenoj, la Lotistino pri la pasinteco, la ŝpinistino pri la aktualo kaj Neevitebleco pri la estonteco. La ŝpinistino foje per sia dekstra mano helpas la plej eksteran randon turniĝi, Neevitebleco per sia dekstra mano foje puŝas la internajn kaj la Lotistino puŝas la eksteran kaj internajn alterne, per siaj manoj. Kiam oni alvenis, oni devis iri rekte al la Lotistino. Oficialulo unue starigis ilin laŭ vico kaj poste li prenis de sur la genuoj de la Lotistino lotojn kaj ekzemplojn de vivoj. Li ekstaris sur alta poDio kaj diris:
“‘Proklamo de la Lotistino, juna filino de Neceso: Efemeraj psikoj, komenciĝas nova periodo de vivo por vi, finiĝonta per morto. Neniuj dajmonoj estos donitaj al vi, vi devos mem elekti proprajn dajmonojn. Kiu ricevos la unuan loton, tiu unue elektos vivon kiu fariĝos necesa por li. Virto havas neniun mastron. Ĉiu ricevos tiom da ĝi kiom li respektas aŭ ne respektas. La respondeco estas de la prenanto. Dio ne estas kulpa.’
“Dirinte tion, li disĵetis la lotojn inter ilin. Ĉiu prenis tiun kiu falis apud lin. Sed oni ne permesis ke Ero prenu loton. Ĉiu klare vidis kiun numeron li mem prenis. Post tio, la oficialulo metis la ekzemplojn de vivoj sur la teron antaŭ ili. Estis multe pli da vivoj ol da ĉeestantoj. La vivoj estis ĉiaspecaj, vivoj de ĉiaj bestoj kiel ankaŭ de ĉiaj homoj. Vivoj de tiranoj estis inter ili—iuj estis tiranoj dum la tuta vivo, aliaj estis de tiranoj kiuj sukcesis nur ĝis la mezo de la vivo kaj post tio fariĝis mizeraj kaj fuĝantaj kaj almozpetantaj. Estis vivoj de personoj famaj pro sia beleco aŭ forto aŭ atletiko, aŭ pro sia familio kaj ankaŭ estis vivoj de nefamaj personoj—viroj kaj virinoj. Sed ne estis rangoj laŭ karaktero, ĉar kiu prenis vivon, tiu neeviteble akiris respondan karakteron. Aliaj sortoj, ekzemple gradoj de riĉeco kaj malriĉeco, malsano kaj sano, estis disŝutitaj en la vivojn. Pro tio, Glaŭkono, estas danĝero por ĉiu homo. Tial estas urĝe ke ĉiu el ni forlasu ĉiun alian studon kaj anstataŭe studu kaj serĉu iun personon kiu povos instrui al ni la kapablon rekoni ĉu iu vivo estas bona aŭ malbona, tiel ke laŭeble ni elektos ĉiam la plej bonan. Ni devas zorge atenti ĉion jam diritan. Ni devas konsideri kiel ĉio rilatas al bona vivo, ĉu helpe, ĉu malhelpe. Ni devas povi rekoni kiel beleco reagas kiam ĝi estas kombinita kun malriĉeco aŭ riĉeco. Kaj kiel ĝi estigas bonon aŭ malbonon kiam ĝi estas kombinita kun la diversaj specoj de psikoj. Ni devas scii kiel nobeleco kaj manko de nobeleco kaj privata kaj publika vivoj kaj forteco kaj malforteco kaj kapablo facile lerni aŭ nur malfacile lerni kaj ĉiu alia karakterizaĵo natura en la psiko, aŭ akirita—ni devas konstati kiel ĉiuj tiuj aferoj interagas, por ke ni povu konsideri ilin kaj elekti laŭ iliaj influoj sur la karakteron de la psiko kaj tiel estigi pli bonan aŭ malbonan vivon. Ni nomas tiun vivon malbona kiu kondukas al malmoraleco. Kaj ni nomas tiun vivon bona kiu kondukas al moraleco. Ĉio alia estas forlasebla, ĉar ni trovis ke tiu elekto estas plej grava por vivanto kaj mortinto.
“Ni devas plejfirme teni ĉi tiun scion kiam ni eniras Hadeson, por ke tie ni ne estu trompataj de riĉeco kaj la aliaj similaj malbonoj kaj por ke ni ne ekelektu tiranismon kaj aliajn tiajn agojn kiuj rezultigas multajn nepardoneblajn malbonojn kiel ankaŭ suferojn. Ni devas ĉiam scii elekti moderan specon de vivo kaj eviti ekscesojn, laŭeble ne nur dum ĉi tiu vivo sed ankaŭ dum ĉiu posta vivo. Per tio homo fariĝas plej beata.
“Tiam la rakontanto raportis ke la Oficialulo plu parolis: ‘Eĉ por tiu kiu ricevis la lastan loton estos inda vivo, se li zorge elektos kaj sindediĉe vivos. Kiu havas la unuan loton, elektu saĝe kaj kiu havas la lastan loton, ne perdu esperon.’
“Li diris ke post tiuj vortoj, la persono ricevinta la unuan loton tuj aliris kaj elektis la plej grandan tiranecon. Pro siaj malsaĝeco kaj avid-emo li ne sufiĉe antaŭekzamenis ĝin kaj ne rimarkis ke kaŝita en ĝi estas la fatalo manĝi siajn infanojn kaj aliaj teruraĵoj. Kiam li poste ekzamenis ĝin zorge li batis sin kaj ploris pro sia elekto, ĉar li ne atentis la averton de la Oficialulo. Sed li ne kulpigis sin mem pri la malbono, li kulpigis la sorton kaj la dajmonojn kaj ĉion krom si. Li estis inter tiuj kiuj venis el la ĉielo. Dum sia pasinta vivo li vivis en bone regata socio kaj estis virta pro kutimo anstataŭ pro filozofio. Efektive, la plej multaj kiuj tiel miselektis estis venintaj el la ĉielo, ĉar ili ne estis spertintaj punojn. La plej multaj kiuj venis el la tero ne tiom rapide faris sian elekton, ĉar ili jam estis suferintaj kaj estis vidintaj alies suferojn. Pro tio kiel ankaŭ pro la lotado, okazis interŝanĝo de bono kaj malbono por la plej multaj psikoj. Tamen se iu dum la nuna vivo daŭre kaj saĝe dediĉas sin al filozofio kaj li ne estas inter la lastaj ricevantoj de lotoj, li ne nur havos feliĉan vivon ĉi tie, sed, laŭ la raporto, lia vojaĝo tien kaj reen ne estos subtera kaj malglata, sed glata kaj traĉiela.
Li diris ke estis vidinde kiel la psikoj selektis siajn vivojn. Oni devis senti kompaton kaj ridadon kaj miron rigardante tion. La plej multaj faris sian selekton konforme al siaj antaŭaj vivoj. Li diris ke li vidis la psikon kiu iam estis Orfeo [138] Mitologia muzikisto.
elekti la vivon de cigno, ĉar li malamis virinojn kaj rifuzis esti naskita de virino, ĉar virinoj murdis lin. Li vidis la psikon de Tamuro [139] Komence kun ĉi tiu nomo la diversaj nomitoj rolis en Iliado de Homero. La selektoj faritaj estas pro ilia reago al eventoj en tiu eposo.
preni la vivon de najtingalo kaj li vidis cignon preferi la vivon de homo kaj aliaj muzikantaj birdoj simile elektis. Li vidis ke la dudeka lotpreninto selektis la vivon de leono. Tiu estis Ajakso, la filo de Telamonio, kiu evitis preni la vivon de homo, memorante la juĝon pri armiloj. Li ankaŭ vidis Agamemnonon kiu simile malamis la homaron pro sia suferado, do interŝanĝis homan vivon kontraŭ tiu de aglo. Meze inter la lotprenintoj estis la psiko de Atalanta, [140] Mitologia ĉasistino.
kiu, vidinte la grandajn honorojn donatajn al viratletoj, ne povis preterlasi tion, do ŝi prenis tian vivon. Post ŝi li vidis la psikon de Epejo la filo de Panopeoso, preni la vivon de tre lerta virino. Inter la lastaj li vidis la klaŭnon Tersito vesti sin per la haŭto de simio. Kaj li vidis ke, laŭhazarde, la psiko de Odiseo estis la plej lasta. Memorante siajn antaŭajn suferojn, li decidis malakcepti ĉian deziron je honoro. Li tre zorge serĉis vivon de nefama, ordinara viro. Li fine trovis ĝin kuŝantan ie, ignoritan de la aliaj. Kiam li vidis ĝin, li diris ke li farus la saman selekton se li estus la unua el la lotprenintoj, kaj li ĝoje prenis ĝin. Inter la aliaj, li vidis bestojn fariĝi homoj kaj inverse. La malmoralaj fariĝis sovaĝaj bestoj kaj la moralaj fariĝis amikaj bestoj kaj li vidis ĉian interŝanĝon.
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «La respubliko»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La respubliko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La respubliko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.