Platono - La respubliko

Здесь есть возможность читать онлайн «Platono - La respubliko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Античная литература, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La respubliko: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La respubliko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La respubliko (πολιτεια) de Platono tradukita el la greka de Donald Broadribb

La respubliko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La respubliko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Vi pravas, farante tiun peton,” li diris.

“Nu,” mi diris, “ĉu vi unue akceptos ke onia karaktero ne povas esti kaŝata disde Dioj?”

“Ni akceptas tion,” li diris.

“Do se ili ne estas kaŝeblaj, ĉu vi akceptas ke unu persono estas amiko de Dioj kaj alia persono ne, kiel ni konsentis jam je la komenco?” [131] En parto 1, 532a-b.

“Ni akceptas.”

“Kaj ni konsentis ke Dioj donas al sia amiko ĉian bonon, esceptante se li devas ricevi punon pro antaŭa peko.”

“Certe.”

“Do ni devas konkludi pri morala persono ke se li estas mizera, aŭ malsana aŭ lin trafas iu alia kondiĉo kiun oni supozas malbona, tio okazas por ke fine li ricevu bonon—ĉu dum li vivas, ĉu post lia morto. Ĉar Dioj neniam neglektas personon kiu fervore volas esti morala kaj per virta agado fariĝi tiel dia kiel eblas al homo.”

“Ne estas verŝajne,” li diris, “ke tia persono estus neglektata de Tiu, al Kiu li similas.”

“Kaj estas simile konkludende ke la malo validas rilate al malmorala persono?”

“Tute certe.”

“Do tiel Dioj premias moralan personon.”

“Jes, laŭ mia opinio,” li diris.

“Sed kion,” mi demandis, “li ricevas de homoj? Se necesas ĝuste prezenti la veron: Ĉu ne estas vere ke lerta senmoralulo similas al atleto kiu ŝajne kuras bone komence, sed kiu poste malrapidiĝas? Li estas tre rapida komence, sed fine li fariĝas ridinda kaj similas al hundo foriranta kun subtirita vosto, sen la krono de venkinto. Ekspertaj kuristoj atingas la celon kaj ricevas la premiojn kaj kronon. Ĉu ne estas ĝenerale simile rilate al moralaj personoj? Fine, pro siaj agoj kaj elekto de kunuloj kaj pro sia vivo mem, ili estas honorataj de la publiko kaj ricevas la premiojn?”

“Sendube.”

“Ĉu, do, vi permesos ke mi atribuu al ili ĝuste kion vi atribuis al senmoralaj personoj? Laŭ mi kiam moralaj personoj pliaĝiĝas, se ili deziras regi, ili regas; ili edziĝas aŭ edziniĝas laŭvole kaj laŭvole elektas edzojn kaj edzinojn por siaj infanoj. Efektive kion vi diris pri malmoralaj personoj, mi nun diras pri la moralaj. Kaj rilate al malmoralaj personoj, nu, la plejmulto, eĉ se ili sukcesas kaŝi sian malmoralecon dum ili estas junaj, fininte la kuron ili estas ridindaj, kaj fariĝinte maljunaj ili mizere suferas malrespekton de fremduloj kaj de kuncivitanoj. Oni batas kaj sovaĝe fitraktas ilin, ĝuste kiel vi plene prave diris—ili estas torturataj kaj bruligataj—nu, supozu ke vi aŭdis min ripeti ĉiujn iliajn suferojn. Pripensu: Ĉu vi akceptas kion mi diras?”

“Certe,” li respondis, “ĉar vi estas tute prava.”

“Do,” mi diris, “ni nun konstatis kiajn premiojn kaj donacojn moralaj personoj ricevas de Dioj kaj homoj krom tiujn kiujn moraleco mem provizas al ili.”

“Tre belaj kaj eternaj,” li komentis.

“Sed neniel kompareblaj rilate al nombro kaj gravo kun tiuj kiuj atendas ĉiun el ili post la morto. Necesas aŭskulti ankaŭ pri tio, por plene konstati ke ĉiu el ili ricevas kio estas justa laŭ nia argumento.”

“Parolu do,” li diris, “ĉar malmulton mi preferus ol aŭdi tion.”

“Nu, mi ne rakontos al vi kiel oni rakontis al Alkino,” mi diris, “sed mi ja rakontos al vi pri brava [132] Vortludo netradukebla. Alino (reĝo al kiu Odiseo longe rakontas siajn aventurojn, en Odiseado partoj 9-12) en la greka teksto estis literumita Αλκινουζ = αλκι- (fort-) -νουζ (menso). Ero estis literumita Eros (ηροζ) vorto skribe simila al (H)eros (ηρωζ) = heroo. viro, Ero, la filo de Armemio el Pamfilio. Oni kolektis la putrantajn kadavrojn dek tagojn post batalo, sed lia korpo estis ankoraŭ freŝa. Oni forportis ĝin al lia domo, intencante okazigi la funebraĵojn dum la dekdua tago. Sed dum li kuŝadis sur la kremaci-ŝtipoj li ekreviviĝis. Reviviĝinte, li informis pri kion li vidis Tie. [133] “Tie” estis familiara eŭfemismo por Hadeso. Li diris ke kiam lia psiko eliris, ĝi akompanis multajn aliajn al mirakla loko kie estis du fendegoj en la tero, proksimaj unu al la alia. Kaj rekte super ili en la ĉielo estis du identaj fendegoj. Inter ili sidis juĝistoj kiuj, farinte sian juĝon, ordonis ke la moralaj psikoj eniru la dekstran fendegon en la ĉielo kaj ke ili portu sur siaj frontoj indikon pri sia moraleco. Kaj la juĝistoj ordonis ke la malmoralaj psikoj eniru la maldekstran fendegon en la tero kaj ke ili portu sur siaj frontoj indikojn pri ĉio kion ili estis farintaj. Kiam Ero venis antaŭ la juĝistojn, ili diris ke li devos esti raportanto al la homaro pri kio okazas Tie. Ili ordonis ke li aŭskultu kaj rigardu ĉion en tiu loko. Li vidis ke post la juĝo la psikoj foriris kaj ke iuj eniris fendegon en la ĉielo kaj aliaj eniris fendegon en la tero. Li ankaŭ vidis psikojn supren venantajn el la fendego en la tero kovritajn de polvo, dum aliaj suben venis el la alia fendego en la ĉielo. Ĉiuj aspektis kiel alvenintaj post longa vojaĝo. Ili iris sur la kampon kvazaŭ por festo kaj bonvenigis siajn konatojn—kaj kiuj venis el la tero demandadis pri la spertoj de la enĉielen irintaj kaj kiuj venis el la ĉielo demandis pri la spertoj de la enteren irintaj.

“La eltere venintaj lamentante kaj plorante rakontis siajn memorojn pri kion ili suferis kaj vidis dum sia vojaĝo subtera—la vojaĝo daŭris mil jarojn—kaj la elĉiele venintaj rakontis pri siaj agrablaj spertoj kaj la nekredeble belaj vidaĵoj. Nu, Glaŭkono, longa tempo estus necesa por rakonti al vi ĉion. Sed li diris ke la plej grava afero estis ke ĉiu persono estis punita pro ĉiu malmorala ago, dekoble pro ĉiu fiago, tio estas, dekoble cent jarojn pro ĉiu ago, laŭ la premiso ke la homa vivo daŭras cent jarojn—por ke oni estu plene punita pro ĉiu fiago. Ekzemple, se iu kulpis pri la morto de multaj personoj, aŭ perfidis civitojn aŭ armeojn kaj transdonis ilin en sklavecon, aŭ kulpis pri iu alia krimo, tiu ricevis dekoble pli grandan suferon pro ĉiu kulpo. Kaj se iu faris bonajn agojn kaj estis morala kaj pia, tiu ricevis taŭgan rekompencon. Li ankaŭ parolis pri beboj kiuj mortis nelonge post sia naskiĝo, sed tio ne meritas diskuton. Kaj li raportis pri la pli grandaj repagoj donitaj al homoj kiuj malpie aŭ pie respektis Diojn kaj gepatrojn aŭ propramane murdis.

“Li diris ke li apudestis kiam iu demandis al alia, pri kie estas Ardiajo la Granda. Tiu Ardiajo de Pamfilio estis tirano de iu civito antaŭ mil jaroj. Li murdis sian maljunan patron kaj sian pli aĝan fraton kaj laŭdire li faris multajn aliajn malpiajn agojn. La respondo estis: ‘Li ne venis kaj neniam venos, ĉar tio estas unu el la teruraĵoj kiujn ni vidis. Kiam ni estis proksimaj al la elirejo, pretaj supreniri post ĉiuj niaj suferoj, ni subite vidis lin kaj aliajn,—plejparte ili estis tiranoj, sed inter ili estis ankaŭ treege pekintaj privatuloj—kiuj supozis ke ili ankaŭ supreniros, sed la elirejo rifuzis trairon. Ĝi muĝegis kiam ajn unu el tiuj nekuraceblaj fiuloj provis supreniri kaj ĝi ankaŭ muĝis kiam alproksimiĝis iu ankoraŭ ne sufiĉe punita.’ sonegon kaj kaptis kaj forkondukis ilin. Sed ili kunligis la manojn kaj piedojn kaj kapon de Ardiajo kaj aliaj, faligis ilin kaj bategis ilin kaj, tirinte ilin al la flanko de la vojo, torturis ilin per dornegoj. Kaj ili informis la apudstarantojn pri kial ili kondukis ilin kaj ĵetis ilin en Tartaron. Tio plej terurigis ilin, Ero diris, ĉar ĉiu ektimis ke la voĉo muĝegos kiam li supreniros. Kaj ĉiu ĝojegis, suprenirinte dum silento. Tiaj, do, estas la punado kaj venĝo kiel ankaŭ la feliĉoj. Kiam oni jam estis sur la kampo sep tagojn, la okan tagon ili devis stariĝi kaj marŝi. Post kvar tagoj ili atingis lokon kie ili supren povis vidi lumon kiu kiel kolono trairis la ĉielon kaj teron. Ĝi similis al ĉielarko, sed ĝi estis pli brila kaj pura. Post ankoraŭ unu tago ili atingis ĝin kaj tie, en la mezo de la lumo, ili trovis la pozicion de la finoj de la ĉenoj—la lumo estis ligita al la ĉielo kiel triremkablo [134] Kablo ĉirkaŭis la cirkonferencon de triremo por teni firma la strukturon de la ŝipo. Ĉe la malantaŭo de la ŝipo la finoj de la kablo eniris la ŝipon, tiel ke oni povis pli streĉi ĝin laŭ bezono. La bildo pervorte prezentita de Platono ne estas klara kaj oni multe disputas pri la detaloj. Ŝajne la bildo estas ke luma kolono agas kiel akso por la turniĝo de la ĉielo kaj Platono volas ke ni imagu ke la planedoj ĉirkaŭiras ĝin kvazaŭ fadeno volviĝanta ĉirkaŭ ŝpinilon—kaj tiu sama lumo ankaŭ ĉirkaŭas la cirkonferencon de la tero kaj do estas la horizonto. por stabile fiksi la cirkonferencon. De la finoj pendas la ŝpinilo de Neceso kaj ĉirkaŭ ĝi estas la rivoluoj. La akso kaj la hoko estis el ŝtalo kaj la peza turnilo [135] Greka ŝpinilo konsistis el stango kiu ĉe la kapo estis hokforma. Proksima al la malsupro estis peza bovloforma rondaĵo, tra kies mezo iris la stango. En la analogio donita de Platono, ni devas imagi ke la rondaĵo similis al vazo, en kiu estis dua, malpli granda vazo, en kiu estis tria, ankoraŭ pli malgranda vazo ktp. estis el miksaĵo de ŝtalo kaj aliaj aĵoj. La turnilo estis tia: Ĝi estis simila al niaj kutimaj turniloj, sed, laŭ kion li diris, ĝi estis granda kaj kava kiel vazo. Dua, malpli granda, sed ekzakte simila ujo estis en ĝi, perfekte konforma kaj en tiu estis tria kaj en tiu estis kvara kaj tiel plu, sume estis ok. Do estis ok turniloj, ĉiu interne de alia—tiel ke de supre oni vidis ok randojn kiuj kune konsistigis surfacon de turnilo ĉirkaŭ la akso. La akso trairis la mezon de la oka.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La respubliko»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La respubliko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Andrei Platonov
Vladimir Mikhanovski - Le secret de Pluton
Vladimir Mikhanovski
Platon Platon - Der Staat
Platon Platon
Platon Platon - Apologie des Sokrates
Platon Platon
Platon Platon - Gorgias
Platon Platon
Platon Platon - Kritias
Platon Platon
Platon Platon - Phaidon
Platon Platon
Andrei Platonovich Platonov - La zanja
Andrei Platonovich Platonov
Отзывы о книге «La respubliko»

Обсуждение, отзывы о книге «La respubliko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x