Platono - La respubliko

Здесь есть возможность читать онлайн «Platono - La respubliko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Античная литература, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La respubliko: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La respubliko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La respubliko (πολιτεια) de Platono tradukita el la greka de Donald Broadribb

La respubliko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La respubliko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Certe tio estas ekzamenenda,” li diris.

“Nu, ĉu vi opinias ke se iu povus fari kaj modelon kaj bildon de la modelo, li vere fervore preferus dediĉi sian vivon al la farado de la bildoj?”

“Ne.”

“Laŭ mia opinio, se li havus veran scion pri la aferoj kies bildojn li preparas, li multe pli fervore dediĉus sian atenton al tiuj aferoj anstataŭ la bildoj. Li provus postlasi memorojn pri siaj honorinda agado kaj li multe preferus esti laŭdata al esti laŭdanto.”

“Mi akordas,” li diris, “ĉar la honoro kaj avantaĝo estas nekompareble pli grandaj.”

“Do ni ne serĉu respondon de Homero aŭ de iu alia poeto pri aliaj aferoj. Ni ne demandu ĉu iu el ili estis kuracisto anstataŭ nur imitanto de la vortoj de kuracistoj. Ni ne demandos kiuj el la klasikaj aŭ modernaj poetoj efektive kuracis personojn simile al Asklepio, aŭ postlasis medicinajn trovaĵojn por postaj generacioj kiel li. Kaj ni ne demandos ilin pri iu alia fako, ni ne atentos ilin. Sed kiam Homero provas paroli pri plej gravaj kaj granDiozaj aferoj, pri militoj kaj milita strategio kaj administracio de civitoj kaj la edukado de homoj, ni ja rajtas demandi: ‘Amiko Homero, se vi ne estas tri nivelojn for de la Vero, se vi ne faras nur bildojn, se vi ne estas simple imitanto laŭ nia difino, se vi ja estas sur la dua nivelo, se vi vere estas kompetenta diri kiaj agadoj plibonigas aŭ malbonigas homon dum lia privata vivo kaj lia publika vivo, diru al ni kiun civiton vi plibonigis simile al Likurgo rilate al Lacedomono kaj aliaj rilate al multaj civitoj grandaj kaj malgrandaj? Kiu civito proklamas vin kiel sian bonan leĝfarinton prosperigan? Italio kaj Sicilio ja nomas Ĥarondon, kaj ni Solonon [123] Likurgo (ĉ. 9a aŭ eble 7a jarcento a.K.) estis laŭlegende la aŭtoro de la leĝaro de Lacedemono = Sparto. Pri Ĥarondo nenio estas sciata. Solono (ĉ. 600 a.K.) estis grava politikisto kaj socireformisto en Ateno. . Kiu civito nomas vin?’ ĉu li povus respondi?”

“Mi kredas ke ne,” respondis Glaŭkono. “Eĉ la admirantoj de Homero ne povus respondi.”

“Nu, ĉu vi povas memori sukcesan militon gviditan de li aŭ pri kiu li estis konsilisto?”

“Ne.”

“Ĉu li estas fama pro siaj lertaj inventaĵoj, simile al Taleso en Mileto aŭ Anaĥarsio en Scitio? [124] Taleso (ĉ. 6a jarcento a.K.) laŭdire prognozis la suneklipson de 586 a.K. Li estis fama geometro kaj filozofo. Anaĥarsio (ĉ. 6a jarcento a.K.) estas legenda persono, pri kio nenio certa estas sciata.

“Nenion tian li faris.”

“Nu se li ne estis publika gravulo, ĉu oni diras ke Homero private fondis lernejon dum sia vivo, en kiu disĉiploj studis celante komuniki al venontaj generacioj lian vivfilozofion? Tiel Pitagoro tiom famiĝis kaj liaj disĉiploj ankoraŭ nun parolas pri pitagora vivmaniero kiu distingas ilin de la cetera publiko.”

“Neniu diras tion pri Homero,” li respondis. “Efektive, Sokrato, lia kamarado Kreofilo estis eĉ pli ridinda ol sia nomo [125] La nomo signifas “viandulo”. rilate al sia edukado, se oni parolas la veron pri Homero. Ĉar oni diras ke li tute malatentis lin dum sia vivo.”

“Tiel oni diras,” mi daŭrigis. “Sed, Glaŭkono, laŭ via kredo, se Homero vere kapablis instrui kaj plibonigi homojn, se li estis kapabla ne nur imiti sed efektive scii tiajn aferojn, kial li ne akiris multajn disĉiplojn kiuj honorus kaj amus lin? Protagoro de Abdero kaj Prodiko de Keoso, [126] Protagoro (ĉ. 490-post 421 a.K.) estis tiutempe fama edukisto, i.a. pri politiko kaj pri gramatiko. Li estas ĉefrolanto en la verko de Platono titolita Protagoro. Agnostika, Protagoro estas plu memorata ankoraŭ nun pro sia aforismo” la homo estas la mezuro de ĉiuj aferoj”. Laŭdire li kaj Sokrato tre bone konis unu la alian. Prodiko (ĉ. 465-post 399 a.K.) estis fama retoro. kaj tre multaj aliaj sukcesas konvinki siajn privatajn studentojn ke oni ne estas kompetenta prizorgi familion aŭ civiton, se ili ne estras la edukadon. Ili estas tiel honorataj pro sia erudicio ke oni preskaŭ portas ilin sur siaj kapoj. Se Homero kapablus plimoraligi onin, liaj kunuloj ne estus lasintaj lin kaj Hesiodon ĉirkaŭiradi rapsodiante, sed opinius ilin pli valoraj ol oro kaj devigus ilin resti. Kaj se Homero kaj Hesiodo rifuzus resti, oni akompanus ilin kien ajn ili iris, ellernante iliajn instruojn.”

“Ŝajnas al mi, Sokrato,” li diris, “ke vi estas tute prava.”

“Konsekvence komencante kun Homero ni diros ke ĉiuj poetoj nur imitas bildojn de moraleco kaj de la aliaj temoj, pri kiuj ili verkas. Ili ne atingas la Veron, sed kiel ni ĵus diris, portretisto pentras la aspekton de ŝufaristo kvankam sciante tute nenion pri ŝufarado—kaj li ja pentras por personoj kiuj scias nenion pri ĝi, sed taksas la bildon nur per ĝiaj koloroj kaj desegnaĵoj.”

“Certe.”

“Kaj laŭ mia opinio ni prave dirus ke poeto uzas kvazaŭkolorojn por ĉiuj metioj. Liaj koloroj estas nomoj kaj vortoj. Sed li tute ne scias la metiojn, li nur imitas ilin tiel lerte ke liaj vortoj ŝajnigas al aliaj personoj ke li tre lerte informas pri ŝufarado per siaj metro kaj ritmo kaj tonoj. Kaj estas same kiam li poezias pri stragegio aŭ kiu ajn alia temo. Tiel granda estas la ĉarmo de poezio. Sed se ni senvestigas la poezion je ĝiaj koloroj kaj vidas ĝian enhavon mem, nu, mi kredas ke vi scias kiel aspektas la rezulto—vi ja rimarkis tion, ĉu ne?”

“Jes, certe,” li respondis.

“Analogio estas la belaj vizaĝoj de junuloj kies beleco malaperas kiam oni vidas ilin post la perdiĝo de ilia florado.”

“Perfekta analogio,” li komentis.

“Nun pripensu: La poeto kiu faras bildon, kiu imitas, scias, laŭ kion ni diris, nenion pri la realo sed nur pri aspektoj, ĉu ne?”

“Tiel estas,” li diris.

“Sed ni ne lasu tion nur duone ekzamenitan, ni kompletigu nian enketon.”

“Parolu,” li diris.

“Ni diru ke pentristo faris bildon de brido.”

“Jes.”

“Sed la bridon efektive faras ledisto kaj forĝisto.”

“Certe.”

“Ĉu la pentristo scias kia devas esti brido? Eĉ la farantoj, la forĝisto kaj ledisto, ne scias. Efektive, scias nur la uzanto, la ĉevalisto.”

“Tute vere.”

“Ĉu ne necesas simile paroli pri ĉio?”

“Ekspliku.”

“Tri teknikoj zorgas pri ĉiu faritaĵo: Uzado, konstruo kaj imitado.”

“Jes.”

“Nu, la valoro kaj beleco kaj ĝusteco de ĉiu objekto aŭ vivantaĵo aŭ ago estas taksendaj laŭ la celo por kiu ĝi estiĝis.”

“Vi pravas.”

“Do la neevitebla konsekvenco estas ke la uzanto estas la eksperto kiu informas la farinton pri kiel bone aŭ malbone li faris instrumenton por ĝia celata uzo. Ekzemple, flutisto informas flutfariston pri la kvalito de liaj flutoj kaj ordonas kiaj li devas fari siajn flutojn kaj la flutfaristo obeas.”

“Certe.”

“Do eksperto informas pri la kvalito de la flutoj kaj la faristo sekvas.”

“Jes.”

“Ni povas fari ĝeneralan konkludon: Faristo de instrumentoj ricevas sian scion pri la bona aŭ malbona kvalito de siaj faraĵoj per kunhelpo de eksperto kaj pro sia devo aŭskulti la eksperton. Tiu eksperto estas la uzanto.”

“Tiel estas.”

“Nu kiam temas pri artisto, ĉu li ricevis sian scion pri tio kion li desegnas per propra uzo, por tiel scii ĉu la bildo estas kaj bela kaj ĝusta? Aŭ ĉu li ricevis ĝustan komprenon per devo akompani la eksperton kaj ricevi ordonojn pri kiel li devas pentri?”

“Mi devas diri ‘ne’ rilate ambaŭ demandojn.”

“Do tiu imitanto, la artisto, nek scias nek ĝuste komprenas pri la kvalito de tio kion li imitas.”

“Ŝajnas ke ne.”

“Do poeto tre elegante komprenas tion, pri kio li poezias!”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La respubliko»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La respubliko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Andrei Platonov
Vladimir Mikhanovski - Le secret de Pluton
Vladimir Mikhanovski
Platon Platon - Der Staat
Platon Platon
Platon Platon - Apologie des Sokrates
Platon Platon
Platon Platon - Gorgias
Platon Platon
Platon Platon - Kritias
Platon Platon
Platon Platon - Phaidon
Platon Platon
Andrei Platonovich Platonov - La zanja
Andrei Platonovich Platonov
Отзывы о книге «La respubliko»

Обсуждение, отзывы о книге «La respubliko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x