Platono - La respubliko
Здесь есть возможность читать онлайн «Platono - La respubliko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Античная литература, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La respubliko
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La respubliko: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La respubliko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La respubliko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La respubliko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“Ĉu do ni komencu nian enketon laŭ nia kutima metodo? Estas nia kutimo koncepti unusolan prototipon por la multaj diversaĵoj, al kiuj ni donas nur unu nomon. [120] Ĉi tio rilatas al arketipoj—ke en la menso ni havas ĝeneralan koncepton pri ĉiu afero, al kies ekzempleroj ni donas unusolan nomon eĉ kvankam ilia aspekto varias. Ekzemple, Amo, kiun ni nomas unusola emocio, sed kiu havas multajn formojn. Simile estas pri Vero, Belo kaj ĉiuj abstraktoj. Laŭ Platono, kiel ni tuj vidos, tio estas vera ankaŭ rilate al konkretaĵoj. Sur ĉi tiu principo Kantio konstruis sian filozofian teorion pri la manieroj laŭ kiuj ni komprenas la mondon. Carl Jung, en nia jarcento, siavice uzis la filozofion de Kantio kiel bazon por Analiza Psikologio, kaj repopularigis la vorton “arketipo”.
Ĉu vi komprenas?”
“Mi komprenas.”
“Nun ni elektu kiun ajn grupon, laŭ via prefero. Ekzemple, ni povus diskuti pri la fakto ke ekzistas multaj specoj de litoj kaj de tabloj.”
“Certe.”
“Tamen, ekzistas nur unu koncepto—nome, lito, aŭ tablo.”
“Jes.”
“Kaj ni kutimas diri ke la ĉarpentisto kiu faras ĉiun el ili, laŭ tiu prakoncepto konstruas la litojn aŭ tablojn kiujn ni uzas. Kaj estas same pri aliaj objektoj. Neniu ĉarpentisto konstruas la koncepton mem, ĉu?”
“Tute ne.”
“Nun diru kiel vi nomus alian fabrikanton.”
“Kiun?”
“Personon kiu kapablas konstrui ĉion faratan de ĉiuj ajn metiistoj.”
“Tiu estus vere mirinda persono.”
“Vi kredos lin multe pli mirinda baldaŭ. Tiu unusola metiisto ne kapablas fari nur ĉiujn tiajn objektojn, sed ankaŭ li faras ĉion kreskantan sur la tero kaj ĉiujn vivaĵojn, eĉ sin mem kaj krome ankaŭ la teron kaj la ĉielon kaj Diojn kaj ĉion en la ĉielo kaj en Hadeso sub la tero.”
“Vi parolas pri nekredeble mirinda lertulo.”
“Ĉu vi ne kredas min?” mi demandis. “Diru al mi, ĉu vi kredas ke tia metiisto tute ne povus ekzisti? Aŭ ke laŭ unu senco tia metiisto povus ekzisti kaj laŭ alia senco li ne povus ekzisti? Ĉu vi ne agnoskas ke, laŭ unu senco, vi mem povas fari ĉion ĉi?”
“Kiel?”
“Ne estas malfacile,” mi diris. “Tio estas ebla plurmaniere kaj rapide. Se vi volas scii la plej rapidan metodon, nur prenu spegulon kaj ĉirkaŭmovu ĝin. Vi tre rapide faros la sunon kaj ĉion en la ĉielo kaj egale rapide la teron kaj vin mem kaj ĉion alian vivantan kaj fabrikaĵojn kaj kreskaĵojn kaj ĉion kion ni ĵus menciis.”
“Jes,” li diris, “sed ili estus nur iluzio, nenio vere ekzistanta.”
“Bonege!” mi diris. “Vi trafis la kernon de la argumento. Mi opinias ke pentristo estas ĝuste tia metiisto, ĉu ne?”
“Certe.”
“Sendube vi dirus ke li ne vere faras kion li faras. Tamen, laŭ unu vidpunkto, pentristo ja kreas liton.”
“Jes, la aspekton de lito,” li diris. [121] Ĉi tiu temo estis priargumentita en 507.
“Nu kion pri lito farita de ĉarpentisto? Ni ja ĵus diris ke li ne konstruis la koncepton ‘lito’ kiun ni plejprave nomus Lito, sed nur konkretan liton.”
“Tio estis dirita.”
“Se li ne faras Veran Liton, li do ne faras Realaĵon, sed nur ion similan al Realaĵo. Se iu diras ke la fabrikaĵo de tiu litfaristo aŭ de alia metiisto estas plene Reala, li eraras, ĉu ne?”
“Neniu akceptanta nian argumenton povus kredi ke li ne eraras,” li diris.
“Do ne estas mirige ke la materialaĵo estas nur kvazaŭ ombro de la Vero.”
“Vi pravas.”
“Ĉu,” mi demandis, “vi deziras ke ni konsideru la naturon de imitado, surbaze de tia ekzemplo?”
“Se vi deziras tion.”
“Nu, ekzistas tri specoj de litoj. La unua estas la esenca naturo de lito. Mi kredas ke ni devus konkludi ke Dio faris ĝin.”
“Neeviteble.”
“La dua speco de lito estas kion ĉarpentisto faras.”
“Jes,” li diris.
“Kaj la tria speco estas kion pentristo faras.”
“Tiel estas.”
“Do la pentristo, la ĉarpentisto kaj Dio respondecas pri la tri specoj de litoj.”
“Jes, tri.”
“Do Dio, aŭ pro sia volo aŭ pro ia neceso, faris nur unusolan liton en la Reala Naturo. Li faris nur unusolan kaj ne du aŭ pli. Efektive, povus Ekzisti nur unu.”
“Kial?” li demandis.
“Ĉar se li ja estus farinta du, Ekzistus [122] En ĉi tiu sekcio mi plu uzas majusklon kiam la teksto temas pri la preterkosma Realo. Do “Ekzistus” = havus Veran, eternan Ekziston.
Prototipo, de kiu tiuj du estus ekzemploj kaj tiu Prototipo estus la Vera Lito.”
“Vi pravas,” li diris.
“Mi kredas ke Dio sciis tion. Ĉar li volis esti Vera kreinto de Vere Ekzistanta Lito kaj ne de nur ekzemplo de lito, li estigis nur unu.”
“Mi supozas ke tiel estas.”
“Ĉu vi konsentas ke ni nomu Dion la Kreinto?”
“Tio estas prava,” li respondis, “ĉar li ja ekzistigis la naturon ne nur de litoj sed de ĉio.”
“Nu, ĉarpentisto konstruas liton.”
“Jes.”
“Ĉu pentristo ankaŭ estas metiisto kaj konstruas liton?”
“Tute ne.”
“Do kion ni ja povas diri pri lia lito?”
“Laŭ mia opinio,” li diris, “plej ĝuste estus diri ke li imitas la konstruaĵon faritan de tiuj metiistoj.”
“Bone,” mi diris. “Do laŭ vi, artisto estas triaranga, du nivelojn sub la Realo.”
“Certe,” li diris.
“Kaj estas same pri tragedipoeto. Kiam li nur imitas, li estas sur la tria nivelo, sub la Reĝo kaj Vero. Estas simile pri ĉiu artisto.”
“Sendube vi pravas.”
“Do ni interakordas pri imitistoj. Nun respondu pri pentristo. Ĉu, laŭ via opinio, li provas imiti la Veran Naturon de ĉio, aŭ nur aĵojn faritajn de metiistoj?”
“Nur aĵojn faritajn de metiistoj.”
“Aĵojn kiaj ili estas? Aŭ kiaj ili aspektas? Ankaŭ tio estas diskutenda.”
“Mi ne komprenas.”
“Nu, pensu pri lito. Se vi rigardas ĝin de la flanko kaj de unu fino kaj de alia perspektivo, ĉu ĝi ŝanĝiĝas? Aŭ ĉu nur estas ke ĝi havas plurajn aspektojn. Kaj same pri ĉio alia.”
“Jes, vi pravas. Ĝi aspektas diference, sed ĝi mem tute ne ŝanĝiĝas.”
“Do nun konsideru: Kion faras pentrado? Ĉu ĝi montras la Veran Naturon de tio kion ĝi imitas? Aŭ nur aspekton? Ĉu ĝi imitas la Veron aŭ nur fenomenon?”
“Fenomenon,” li respondis.
“Do imitado estas tre for de la Vero kaj ŝajne pro tio ĝi trafas nur parton, la videblan parton de tio kion ĝi imitas. Ekzemple, portretisto pentras por ni ŝufariston aŭ ĉarpentiston, aŭ alian metiiston kvankam li havas absolute neniom da kompreno pri iliaj metioj. Tamen lerta portreto de ĉarpentisto povas trompi infanojn kaj malsaĝulojn se ĝi estas malproksima de ili, tiel ke ili kredas ĝin ne nur bildo sed vera persono.”
“Jes ja.”
“Nu, mia amiko, mi kredas ke nia konkludo pri ĉiuj tiuj imitistoj devas esti ke kiam iu raportas al ni ke li renkontis personon kiu kapablas ĉiujn metiojn kaj scias pli pri ĉiu metio ol ĉiu alia persono, nu tiu raportanto estas nur simplulo kaj sendube lin trompis iu ĉarlatana imitisto. Li kredis tiun ĉarlatanon ĉar al li mem mankas kapablo distingi inter scio, malscio kaj imitado.”
“Tio estas tute vera.”
“Nun ni devas ekzameni la arton de tragedio kaj ĝian majstron Homero, ĉar estas dirate ke tiuj personoj scias la detalojn de ĉiu metio, do bona poeto, por bone poezii pri siaj temoj, scias ĉion pri ĉiuj homaj virtoj kaj malbono, kaj de religio—ĉar alie li ne povus poezii. Necesas enketi ĉu personoj kiuj renkontis tiujn imitistojn trompiĝis kiam ili vidis ties verkojn kaj ne komprenis ke temas pri trianivelaj diraĵoj kaj ne la Vero kaj ke estas facile tiel verki sen scii la Veron—ĉar temas pri nur bildoj kaj ne pri la Realo—aŭ ĉu oni pravas kaj bonaj poetoj efektive profunde scias tion, kion la publiko opinias bone dirita?”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La respubliko»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La respubliko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La respubliko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.